La naŭa ĉapitro
NI AĈETAS AŬTON KAJ FORVETURAS
Dum veturado al Sing-Sing kaj
ankoraŭ pli frue dum matenmanĝo, ni admonis s-ron Adams vojaĝi
tra Usono kune kun ni. Ĉar
ni havis neniujn argumentojn, do ni monotone ripetadis jenan frazon:
-Nu, veturu kune kun ni! Tio
estos tre interesa!
Ni admonis lin, samkiel junulo
admonas fraŭlinon ami lin. Li havas neniun bazon, sed tre deziras esti
amata. Jen li sekve ĝemas.
S-ro Adams nenion respondis, kiel
tiu sama fraŭlino, aŭ provis ekparoli pri alia temo.
Tiam ni komencis petegi lin plie.
Ni elpensis torturon, kiu turmentis la bonkoran, maljunan ĝentlemanon
tutan semajnon.
-Konsideru, s-ro Adams, vi estos
kialo de nia pereo. Sen vi ni pereos en tiu ĉi lando superplenigita per
gangsteroj, benzinstacioj kaj ovoj kun ŝinko. Ni malsaniĝos antaŭ
viaj okuloj en Nov-Jorko kaj mortos.
-Ne, ne, ĝentlemanoj, -
parolis s-ro Adams, ne! Ne
eblas tiel agadi. Jes, jes, jes! Vi tion ne komprenas, s-ro Ilf kaj s-ro Petrov.
Sed ni senkompate repetis persvadon
sentante, ke nia amiko hezitas kaj necesas, kiel plej baldaŭ, forĝi
tiun ĉi diketan, enigitan en akuratan, grizan kostumon, feron, dume ĝi
estas inkandeska. Geedzoj Adams estis reciproke amantaj kaj bonege komprenantaj
unu la alian. En okuloj de sia edzino li povus tralegi: "Mi scias, ke vi
tre deziras veturi kaj vi malfacile detenas sin de tio, por ke tuj komenci vojaĝon
kune kun ne tro konataj personoj. Tio estas via karaktero. Por vi ne gravas,
restigi min sola kune kun bebo. Vi estas scivolema kiel negrido, kvankam vi jam
estas sesdektrijara. Rememoru, kiom da fojoj vi veturis tra Usono per aŭto
kaj trajno? Vi konas la landon samkiel vian loĝejon. Se vi deziras revidi ĝin
ankoraŭfoje, tiam veturu. Por vi, mi ĉiam estas oferema.
Nur unu demando ne estas
komprenebla por mi - kiu direktos aŭtomobilon? Cetere, faru ĉion ajn
laŭ via deziro. Pri mi mem vi povas tute ne pensi".
"Ne, ne, Bekio! - ŝi
povus tralegi en la edzaj okuloj. Nekorekte kaj iom antaŭtempe opinii tiel
malgaje pri mi. Mi absolute ne volas veturi ien ajn. Mi simple deziras helpi al
la homoj. Kaj krome, mi ruiniĝos sen vi. Kiu razos mian kapon? Estos pli
bone, se vi veturos kune kun ni. Vi estas ankoraŭ pli scivolema ol mi.
Tion ĉiuj scias. Veturu! Samtempe vi direktos aŭton."
"Kaj bebo?" - respondis
okuloj de s-ino
"Ho, jes! Bebo! Tio estas
terura: mi tute perdis la atenton!"
Kiam senvorta konversacio
alvenis tiun ĉi punkton, s-ro
-Ne, ne, ĝentlemanoj! Tio ĉi
ne eblas!
-
- Nu, kiu noktos en
hoteloj? - ekkriis subite s-ro
-Jen, efektive, - daŭrigis
ni, - vi ĉion scias. Nu, veturu! Vorton de honesto! Sinjorino Adams,
veturu kune kun ni! Veturu kune kun la tuta familio!
-Kaj bebo? - samtempe ekkriis la
geedzoj.
-La bebon vi povas lokumi en
infanvartejon.
-Ne, ne, ĝentlemanoj! Ho,
ve! Vi iluziiĝis! Tie ĉi ne ekzistas infanvartejoj. Vi nun estas ne
en Moskvo.
Jes, tio estas vero. Ni estis ne
en Moskvo. El fenestroj de apartamento de gesinjoroj Adams vidiĝis nudaj
arboj de Centra parko kaj el Zoologia ĝardeno aŭdiĝis raŭkaj
krioj de papagoj imitantaj signalojn de aŭtoj.
-Tiam vartu pri ŝi viaj
konatoj, - diris ni.
La geedzoj ekhezitis. Sed la
aferon malbonigis la filineto mem, kiu venis la ĉambron vestita je piĵamo
kun brodita sur ĝia fronto musido Miki Maŭs (Mickey Mouse). Ŝi
venis por diri "Bonan nokton" antaŭ enlitiĝo. La gepatroj
kun ĝemado alkuris al sia filino. Ili brakumis kaj kisis ŝin kelkfoje
turninte sin al ni. Nun en iliaj okuloj oni povas tralegi jenon: " Kiel?
Interŝanĝi tiun ĉi etan belulinon je du fremduloj? Tio okazos
neniam!"
Alveno de la bebo forĵetis
nin al la elira punkto. Necesas ĉion rekomenci. Kaj ni reatakis.
-Kia ĉarma estas infano!
Kiomaĝa ŝi estas? Ĉu efektive nur dujara? Ŝi aspektas kiel
okjara. Ŝi mirinde estas memstara knabino kaj ŝi bezonas plian
liberecon! Ĉu ŝajnas al vi, ke permanenta zorgado de gepatroj iom
bremsas pluan inteligentecon de infano?
-Jes, jes, jes, sinjoroj! -
parolis la feliĉa patro preminte la bebon al si. - Tio estas nur ŝerco
viaflanke.
Post kiam la bebon oni enlitigis,
ni kvin minutojn dece parolis pri nenio grava, kaj poste ni rekomencis admoni.
Ni faris multajn proponojn okaze de la bebo, sed neniu estis akceptita. Kiam ni
absolute perdis esperon, subite elbuŝiĝis jena nia frazo:
-Kaj ĉu eble vi havas iun
konatan matronon, kiu konsentus varti la bebon dum via foresto?
Okazis, ke, ŝajne, necesa
damo ekzistas. Ni jam komencis pli detale evoluigi la ideon, sed neatendite
s-ro Adams ekstariĝis. Liaj okulvitroj ekbrilis. Li iĝis tre serioza.
-Ĝentlemanoj! Ni bezonas du
tagojn por decidi la taskon.
Dum du tagoj ni vagadis tra Nov-Jorko
meditante pri tio, kio okazos, se gesinjoroj Adams rifuzos nian proponon veturi
kune. Kie ni tiam trovos necesan idealulon? Ni delonge staris antaŭ
vitrinoj de vendejoj prezentantaj akcesoraĵojn por vojaĝoj. Sakoj
faritaj el skota ŝtofo kun zipoj, dorsosakoj el ŝipa veltolo, valizoj
el mola ledo, plejdoj kaj termosoj - ĉio memorigis vojaĝon kaj
allogis al ĝi.
Ĝustatempe en nian
hotelan ĉambron venis s-ro
-S-ro Ilf kaj s-ro Petrov, - diris
la eta dikulo, spiregante kaj viŝante malvarman ŝviton de sur sia
kalvaĵo, - ni decidis akcepti vian proponon.
Ni volis lin brakumi, sed li
deflankiĝis, dirinte:
-Ĝentlemanoj, nun venis tre
serioza momento. Ne eblas perdi tempon plu. Vi devas tion kompreni.
Dum la pasintaj du tagoj s-ro
Adams ne sole akceptis la proponon, sed ankaŭ detale pripensis okazontan
kurson. Ĝi kaŭzis turniĝon de niaj kapoj.
Komence ni transiras longan kaj
malvastan ŝtaton Novan Jorkon laŭlonge kaj haltos en Skenektedio
(Schenectady) - urbo de elektra industrio. Posta granda halto okazos en Bafalo
(Buffalo).
-Eble, estas tre triviala
rigardado de Niagara akvofalo (Niagara Falls), sed, ĝentlemanoj, tion vi devas nepre
vidi.
Poste ni veturos laŭ bordoj
de lagoj Ontario kaj Erio kaj atingos Detrojton (Detroit). Tie ni observos
uzinojn de Ford kaj poste ni trafos Ĉikagon (Chicago). Plue nia celo estos urbo Kansaso
(Kansas City).
Tra Oklahomo ni trafos Teksason.
El Teksaso ni atingos urbon Santa Feon, en ŝtato Nova Meksikio. Tie ni
vizitos indian teritorion. Lasinte Albukerkon (Albuquerque) ni transpasos Rokan
montaron (Rocky Mountains) kaj trafos Grandan
kanjonon. Poste estos Las
Vegaso kaj fame konata digo sur rivero Kolorado (Colorado
Boulder Dam).
Kaj jen ni okazas en Kalifornio
post transpaso de montoĉeno Sierra Nevado, kie ni vizitos San-Franciskon,
Losanĝelon, Holivudon (Hollywood) kaj San-Diegon. Post atingo de bordoj de
Pacifiko ni veturos reen laŭ meksikia limo, tra El Paso, San Antonio kaj
Hjustono. De tie ni moviĝos laŭ Meksikia golfo kaj atingos nigrajn ŝtatojn:
Luiziano, Misisipo kaj Alabamo. Ni haltos en urbo Nova Orleano kaj tra norda
parto de ŝtato Florido tra Talahasio (Tallahassee), Savano (Savannah) kaj Ĉarlstono
(Charleston) ni aŭtos al Vaŝingtono, la ĉefurbo de Unuiĝintaj
Ŝtatoj.
Nuntempe estas facile skribi pri
tio, sed tiam ... Kiom da krioj, disputoj, reciprokaj persvadoj okazis! Ni ĉie
volis troviĝi, sed tempolimon de la vojaĝo geedzoj Adams determinis
tre konkretan - du monatojn kaj neniu tago plu. Ili firme deklaris, ke ili
povas forlasi la bebon nur dum sesdek tagoj.
Nun restis aĉeto de aŭto.
Kaj kion aĉeti?
Kvankam jam ĝis tiam ni
sciis, ke ni aĉetos plej malkaran aŭton troviĝantan en Usono,
sed ni tamen decidis viziti aŭtomobilan eksponejon de la jaro 1936,
kvankam nun estas novembro de 1935.
Ekspozicio situis en du etaĝoj
kaj kolektis, kiel en fokuso, ĉiujn brilajn atingojn de aŭtomobila
Usono. Forestis orkestroj, palmoj kaj bufedoj, - ĝenerale neniuj kromaj
ornamaĵoj. La aŭtoj mem estis tiel belaj, ke bezonis nenion.
Perfekta, usona teknika stilo konsistas el tio, ke esenco havas nenion troan. Aŭto
estas celo de via vizito kaj do tie ĉi ekzistas nur ĝi. Vi rajtas tuŝi
ĝin permane, eniĝi ĝin, turni stirilon, funkciigi antaŭlanternojn,
detale ekzameni motoron.
Longaj korpoj de multekostaj
"pakardoj" (packard), "kadilakoj" (cadillac) kaj
"rols-rojs"-oj (rolls-royce) staris sur spegulaj podioj. Sur apartaj
placetoj rotaciis speciale poluritaj ĉasioj kaj motoroj. Turniĝis kaj
saltis nikelitaj radoj prezentante elastecon de risortoj kaj amortiziloj.
Ĉiu kompanio demonstris sian
unikan teknikaĵon, por ĝisfine allogi aĉetanton kaj
maltrankviligi lin (ĉefe lian edzinon).
Ĉiuj aŭtoj, kiujn
demonstris kompanio "Krajsler" (chrysler), estis orkoloraj. Pli ĝuste, ties koloro estis
kafa-ora, kiun havas skarabo. Ĝemado aŭdiĝis ĉirkaŭ
tiuj aŭtoj. Belaj, maldikaj usonaninoj kun helbluaj okuloj estis pretaj
fari krimon por akiri tiun aŭton. Iliaj edzoj turmentis pro imago, ke
hodiaŭ nokte ili estos sole kune kun siaj edzinoj kaj tiam okazos
konversacio pri la ekspozicio.
Ĉiu el edzoj longe estos paŝanta
apud geedza lito, sur kiu kuŝas, kiel katido, lia amatino kaj balbuti:
-Karulino, ja nia
"plimut"-o (
-Mi deziras orkoloran
"krajsler"-on!
Kaj tiun nokton kutima
geedza lito transformiĝos por malfeliĉa edzo je kuŝejo de hinda
fakiro kun enigitaj najloj.
Tamen malaltaj, potencaj
"kord"-oj (cord) kun kristalaj antaŭlanternoj troviĝantaj
interne de aloj por pli oportuna ĉirkaŭblovado, devigas forgesi orajn
skarabojn. Usonaninoj interniĝas en aŭtojn kaj sidas tie multajn
horojn nedezirante eliri. En plena ekstazo ili premas butonon kaj antaŭlaternoj
elrampas solene el aloj. Ili
repremas la butonon kaj tiuj malaperas en siaj nestoj. Kaj denove elekstere oni
povas vidi nenion - nur nudan, brilan alon.
Tamen oro kaj kvarcovitro perdas
sian allogon apud luksaj kaj eksmodaj formoj de grandaj
"rols-rojs"-oj (rolls-royce). Komence oni volas preteriri tiujn
nigrajn, simplajn aŭtojn, ĉar ŝajnas iom stranga tio, ke ili
staras apud pli modernaj ekzempleroj. Tamen dum atenta esplorado iĝas
klara tio, ke ĝi estas ĉefa aŭto ĉi tie. Ĝi servados
tutan vivon kaj sekve ĝin preferas aĉeti superriĉaj oldulinoj aŭ
princoj. Krom tio, ĝi estas prestiĝa aŭto samkiel diamantoj aŭ
karaj peltoj.
Ni ankaŭ interniĝis en
saman aŭton kaj sentis sin en ĝi ne tro oportune, kiel lordo gardanta
sigelon, sed perdinta ĝin kaj atendanta punon.
Post iom da tempo ni lasis ĝin
kaj decidis aĉeti ion alian, ĉar ĝi ne taŭgis por nia tre
malfacila vojaĝo. Des pli, ke ĝi estis tro kara kaj kostis kelkajn
mil dolarojn.
Ankaŭ ni esploris ceterajn
specojn de aŭtoj. Ni sidis en helblua "bjuik"-o (buick) kaj en
eta, malkara "ŝevrole"-o (chevrolet), funkciigis per butono antaŭlanternojn
de "ford"-o (ford), tuŝis permane "plimut"-on
(plymouth), "oldsdmobil"-on (oldsmobile), "studebeker"-on
(studebaker), "hudson"-on (hudson), "neŝ"-on (nashes)
kaj eĉ premis sirenon de "kadilak"-o (cadillac) tiel, kvazaŭ
pro tio dependis aĉeto de la aŭto. Sed, eliginte el interno de la mirinda
aŭto potencan muĝon, ni deflankiĝis. Ne! Ne aĉetos! Mankas
mono!
Ni vizitis ankaŭ aliajn aŭtajn
eksponejojn. Ili situis ĉefe sub la libera ĉielo, sur senuzitaj terenoj
de la urbo. Ties lukson iom malbonigis granda afiŝo kun skribaĵo
"Konsumitaj aŭtoj". Tie ankaŭ estis diversaj aŭtoj,
sed tempo videble maljunigis ilin kaj nenia riparo povus kaŝi ties
estimindan aĝon.
-Tiujn aŭtojn preferas aĉeti
tre riĉaj personoj, - neatendite diris s-ro Adams.
-Mi konsilas aĉeti novan
"ford"-on. Konsumita aŭto kostas malpli, sed vi ja ne scias,
kiom da benzino kaj oleo ĝi bezonas, kiom da fojoj vi riparos ĝin dum
veturado. Ne, ne, sinjoroj, aĉeto de malnova aŭto estas stultaĵo.
Ĉiu bazaro havis apartan
lokon, en kiu sub baldakeno, staris aŭtomobilo ornamita per alloga afiŝo:
"Hodiaŭa sensacio", kaj ni ege ekdeziris ĝin aĉeti,
des pli, ke la sensacio kostis malmulte kaj aspektis, kiel la nova. Sed Adams estis tiam necedema kaj
haltigis nin de danĝera aĉeto.
Ni aĉetis novan "Ford"-on.
Komence ni volis aĉeti ĝin
kun radioricevilo. Sed al ni oni rakontis unu teruran eventon. Antaŭnelonge
okazis aŭta akcidento en montaro. La kripligitaj homoj kelkajn horojn
troviĝis en difektita aŭto kaj kontraŭvole aŭskultis sonojn
de fokstrotoj el funkciinta radioricevilo. Post tio ni, certe, rifuzis ĝin
aĉeti, des pli, ke ĝi kostis kvardek du dolarojn.
Ankaŭ ni rifuzis hejtilon,
kiun ni dubinde uzos, ĉar pro ĝi ŝvitas venta vitro. Ni ŝparis
dekdu dolarojn. Cindrujo kostis malmulte, sed mankis tempo por aĉeti ĝin.
Unuvorte, ni aĉetis plej
ordinaran "Ford"-on, sen radio, hejtilo, cindrujo, posta kofro, sed
kun elektra fajrilo.
Vendis ĝin al ni komercisto
(dealer) en malsupra parto de la urbo, ie sur la Dua avenuo kaj angulo de la
1-a strato, areo ne por aristokratoj. Nia nova aŭto aŭ, kiel oni en
Usono nomas ĝin "car", staris en malplena remizo, en kiu estis
duonlumo kaj koto. La komercisto aspektis kiel gangstero kaj kvazaŭ ne tro
volis vendi la aŭton al ni. Se ni ĝin aĉetos estos bone, se ne -
ankaŭ nenio grava okazos. Tamen ni tuj ekvidis ĝuste tion, kion ni
serĉis. La aŭtomobilo estis tute nova, havis musan koloron, aspektis
kiel kara, sed kostis malmulte. Kion plian oni povus deziri de aŭto? Ĉu
senpagajn kukojn, kiel amis paroli Majakovskij (NB. Majakovskij, Vladimiro, granda rusa poeto, pli frue
vizitinta Usonon)? Tiuj mirakloj ne ekzistas en la mondo! Kaj do ni tuj pagis
monon.
Nia nova "car" tuj
ekplaĉis al ni. Kaj post kiam ĉiuj klopodoj finiĝis: ni ricevis
konduklicencon kaj flavan numeron 3C-99-74 kun skribaĵo
"Nov-Jorko", asekuris nin pro akcidentoj, ni unufoje veturis tra
Nov-Jorko en nia aŭto, kiun direktis s-ino Adams kaj ŝia edzo sidis
apude. Ni estis tre fieraj kaj absolute ne komprenis, kial la granda urbo
neniel reagas. Por fari al ni komplimenton, olda Adams diris, ke dum sia vivo
neniam vidis tiun perfektan, ekonomian kaj facile moviĝantan aŭton.
-Jes, tre oportune konduki ĝin.
Vi devas esti feliĉaj pro sukcesa aĉetaĵo,- konfirmis s-ino
Adams.
Ni ankaŭ sentis kontentigon
pro tio, ke inter dudek kvin milionoj da usonaj aŭtomobiloj ni posedas la
plej bonan.
Lastan nokton ni pasigis ĉe
geedzoj Adams.
Ni decidis ellitiĝi kiel
eble pli frue por forveturi, kiam la bebo estos dormanta. Sed tio ne sukcesis.
La knabineto ekvidis nin portantajn valizojn. Ne eblas senkompate rigardi tiam
la geedzojn. Ili per mensogaj voĉoj asertis la bebon, ke post unu horo ili
revenos. La negrino ploris. Ni rimorsis.
La aŭto ekmoviĝis laŭ
malseka asfalto de Ŭesto de Centra parko, la rapidindikilo komencis
dekalkuli mejlojn kaj ni startis en nian longan vojaĝon.