La oka ĉapitro
PLEJ GRANDA NOVJORKA ARENO
Membroj de la klubo "La germana
regalo" kunvenas ĉiumarde en blanka halo de la novjorka hotelo
"Ambasadoro".
La nomo de la klubo precize
prezentas rajtojn kaj devojn de ĝiaj membroj. Ĉiu pagas pro si mem.
Sur tiu potenca ekonomia bazo grupiĝis pluraj ĵurnalistoj kaj
verkistoj. Tamen ekzistas unu escepto. Honoraj gastoj ne pagas, sed ili
devas
deklami iun amuzan improvizaĵon. Gravas ne ĝia temo, sed ke ĝi
estu lakona kaj ridiga.
Estos domaĝe, se ridon la
improvizaĵo ne aperigis, sed lakoneco estas nepra, ĉar deklamoj
okazas dum matenmanĝo daŭranta unu horon.
Pro deklamado la gasto ricevas
neabundan matenmanĝon kaj grandan gipsan medalon de la klubo, sur kiu
estas prezentata ebrieta viro en ĉifita cilindra ĉapelo, kuŝanta
sub la klubaj inicialoj.
Dum tuta ovacio medalojn oni
pendigas sur kolojn de gastoj kaj poste ĉiuj forlasas la klubon.
Mardo estas labortago kaj ĉiuj
membroj de "La germana regalo" estas negocistoj. Je la unu horo kaj
duono ĉiuj jam sidas en siaj oficejoj kaj laboras por disvastigi
kulturon
aŭ simple profiti.
Dum tiu ĉi kunveno ni
renkontis direktoron de "Medisona Skvara Ĝardeno" (Madison
Square Garden), plej granda novjorka areno, en kiu oni aranĝas plej
popularajn boksmatĉojn, plej multenombrajn mitingojn kaj ĝenerale ĉion
plej grandan.
Ĉi-marde gastoj en la klubo
estis ni, alvenintaj sovetaj verkistoj, fame konata usona kinoaktoro
kaj jam
menciita direktoro.
Ni preparis tekston, prefere ne
humuran, sed lakonan. Ĝin oni tradukis en la anglan kaj unu el ni
neniom
konfuzinta pro tio, ke li oratoras al amaso de majstroj pri la angla,
eklegis
jenan tekston:
- "Sinjoro kunvenestro kaj ĝentlemanoj!
Ni efektivigis grandan vojaĝon
el Moskvo por konatiĝi kun Usono kaj jam sukcesis viziti Vaŝingtonon
kaj Hartfordon. Ni loĝas en Nov-Jorko jam tutan monaton kaj nun spertas
amon al via granda, pure usona urbo".
Subite sur nin kvazaŭ oni
elverŝis malvarman akvon.
-Nov-Jorko ne estas tuta Usono, -
diris niaj novaj amikoj. Ĝi estas nur ponto inter Eŭropo kaj Ameriko.
Vi ĝis nun troviĝas sur tiu ĉi ponto.
-Kiam ni vizitis Vaŝingtonon, distrikto Kolumbio, - la ĉefurbo de
Unuiĝintaj Ŝtatoj, ni estis naive certaj pri tio, ke ĝi sendube
estas la parto de Usono. Sekvonttage vespere ni kontentige eksentis, ke
ni
komencis iomete kompreni la usonan vivon.
-Vaŝingtono tute ne estas
Usono, - diris oni al ni, - ĝi estas la urbo de la ŝtata oficistaro. Se
vi efektive deziras konatiĝi kun Usono, tion vi ĉi tie ne trovos.
-Ni obeeme metis niajn valizojn en aŭton kaj veturis al Hartfordo, ŝtato Konektikuto, en kiu iam loĝis matura verkisto Marko Tven (NB.Mark Twain, pseŭdonomo de Samuel Langhorne Clemens).
-Tie nin oni tuj honeste antaŭsciigis:
- Konsideru, ke Hartfordo ankoraŭ ne estas Usono.
-Kiam ni tamen demandis, kie
situas Usono, loĝantoj de la urbo malcerte indikis iun flankon.
-Nun ni venis ĉi tien, s-ro
kunvenestro kaj ĝentlemanoj, por meti al vi la saman demandon, kie
situas
Usono, ĉar ni ĉefe alveturis por konatiĝi kun ĝi kiel eble
pli bone?"
La deklamo havis grandan
sukceson. Membroj de la klubo "La germana regalo" aplaŭdis tre
longe. Iom poste ni eksciis, ke plejparto de membroj ne sukcesis kapti
niajn
profundajn rezonojn pro stranga rusa-angla prononco de la oratoro.
Tamen s-ro kunvenestro, sidinta
apud ni, evidente kaptis la sencon. Turninte en nian flankon sian
malgrasan kaj
saĝan vizaĝon, li frapadis per sia marteleto kaj sekve ĉesigis
ovacion. Li diris en veninta silento:
-Mi tre bedaŭras, sed mi mem
ne kapablas nuntempe ekspliki al vi, kie situas Usono. Revenu ĉi tien
antaŭ
la tria de novembro 1936 - kaj tiam ĉio estos klara, kio estas Usono
kaj
kie ĝi situas.
Tiu ĉi estis sprita kaj sole
korekta respondo al nia demando. La trian de novembro 1936 okazos
elektado de la
usona prezidanto kaj do usonanoj opinias, ke nur tiam klariĝos vojo,
laŭ
kiu iros Usono.
Poste la kunvenestro donis
parolon al bonstatura viro prezentita kiel kolonelo. Li senprokraste
ekparolis
mokeme rigardante la alvenintojn.
-Mia negoco, - diris li, - estas
luigado de "Medisona Skvara Ĝardeno" al ĉiuj dezirantoj. Kaj
ĉio nun okazanta en la mondo donas al mi profiton. Se komunistoj
aranĝas
mitingon kontraŭ Hitler, - mi luigas la arenon al ili. Se adeptoj de
Hitler aranĝas mitingon kontraŭ komunistoj, - mi luigas ĝin al
ili. En mia halego hodiaŭ demokratoj malbenas respublikistojn kaj
morgaŭ
respublikistoj pruvos de sama tribuno, ke sinjoro Rusvelt (NB.Roosevelt, Franklin Delano, tiama usona prezidanto)
estas bolŝeviko kaj kondukas Usonon al anarkio.
Mia areno estas luigebla por ĉiuj
kaj tio estas mia negoco. Sed mi tamen havas propran opinion.
Antaŭnelonge advokatoj de
Bruno Hauptmann mortiginta fileton de Lindbergh (NB. Lindbergh, Charles, usona aviadisto realiginta unue
la senalteriĝan transflugon de Nov-Jorko ĝis Parizo en 1927 dum 33
kaj duono horoj) volis lui la arenon por agiti por indulgo al
Hauptmann. Tiun
peton mi rifuzis. Sed ĉiuj aliaj estas bonvenaj. Pagu monon kaj okupu
lokojn, kaj ne gravas, kiu vi estas: bolŝeviko, anarkiisto, reakciulo,
baptisto - pri tio mi ne interesiĝas.
Fininte paroladon, la aŭdaca
kolonelo eksidiĝis sur sian seĝon kaj retrinkadis sian kafon.
En "Medisona Skvara Ĝardeno",
en tiu ĉi "halego por ĉiuj", laŭ vortoj de la kolonelo,
ni spektis grandan matĉon inter la eksa monda ĉampiono, italo Karnera
(Carnera, Primo) kaj germana boksisto, ne plej bona, sed unuagrada.
La areno de "Medisona Skvara
Ĝardeno" ne estas ronda, kiel la kutima cirka, sed longforma,
rektangula. Ĉirkaŭ la rektangulo sur krudaj deklivoj situas seĝaro
kaj jam ĝis komenco de la matĉo ni observis imponan vidaĵon - ĉiujn
dudek kvin mil sidlokojn samtempe. Okaze de la matĉo seĝojn oni eĉ
aldonis kaj starigis ilin sur la arenon, apud la alta ringo, kiu estis
helege
lumigita.
Akraj krioj de kolportistoj kun
blankaj ĉapoj disvastiĝis interne de la grandega konstruaĵo. Ili
ofertis salitajn nuksetojn kaj biskvitojn, maĉgumojn kaj boteletojn kun
viskio. Ĝenerale usonanoj ŝatas remaĉadi multon: maĉgumon,
dolĉaĵojn, pintojn de cigaroj k.a. Ties makzeloj permanente moviĝas
kaj klakas.
Karnera kaj lia rivalo trafis la
antaŭlastan
paron. Sub surdigantaj aklamoj Karnera venis sur la ringon kaj
ĉirkaŭrigardis
per sia severa-konfuzita rigardo, kiun kutime havas tre altaj kaj
fortaj homoj.
Li kvazaŭ timis ion aŭ iun dispremi, rompi, kripligi.
En lia patrolando, en Italio, oni
preferas nomi lin "il gigante" (giganto) pro lia staturo (NB.197
cm,117 kg) kaj tre longaj brakoj. Se li estus konduktoro de iu moskva
tramo, li
povus senbare preni pagmonon de pasaĝeroj troviĝantaj en kontraŭa
flanko. La giganto forĵetis la buntan mantelon kaj iĝis videbla lia
sengrasa, bela korpo simila al iu ne ĝisfine konstruita gotika templo.
Lia rivalo estis solida,
mezaltkreska germano kun blankaj haroj. Eksonis signalo kaj sekundantoj
forlasis la ringon. Karnera trankvile komencis bati la germanon. Eĉ ne
bati, sed kvazaŭ draŝi. Ja kamparano Karnera faris kutiman por li
laboron. Liaj longaj brakoj alterne moviĝis, ofte ne atingante celon,
sed
kiam ili frapis korpon de la germano, tiam novjorka publiko ekkriegis:
"Karnera! Bu-u!".
Neegaleco de la konkurantoj estis
tute videbla: Karnera estis multe pli alta kaj pli peza ol la germano.
Tamen spektantoj rekriis emocie,
kvazaŭ rezulto estis malklara. Ĝenerale usonanoj preferas krii kaj eĉ
iufoje ŝajnas, ke ili alvenas ne spekti bokson aŭ futbalon, sed sole
krii. Dum la tuta matĉo daŭris muĝo. Se io ne plaĉis al la spektantoj
aŭ ili opiniis, ke unu el la boksistoj malplenumas regulojn, neglekte
pungobatas aŭ malkuraĝas, tiam ili kune komencis muĝi:
"Bu-u-u! Bu-u-u!" turniĝante je aro de simpatiaj bizonoj en
feltaj ĉapeloj. Krom tio, la spektantoj per sia kriego entuziasmigis la
konkurantojn.
Dum tri kaj duono rundoj de la bokso inter Karnera kaj la germano ili
fordonis
tiom da energio, realigis tiom da movoj, ke, se ĉion ĉi oni povus
utiligi, do eble konstruis sesetaĝan domon kun ebena tegmento kaj
kafejo
en la unua etaĝo.
La trian rundon la germano finis
jam preskaŭ blindigita. Lia okulo estis grave difektita. Iom poste li
subite eksvingis brakojn, kiel fiaskinta kartludanto, forlasis la
ringon kaj
rifuzis boksi plu.
Terura "Bu-u-u!
Bu-u-u!" ektondris ĉie. Tio ĉi estis tute malaprobinda ago -
forlaso de la ringo. Malgajnintajn boksistojn necesas forporti, ja pro
tio
spektantoj pagas monon. Sed la germano supozeble imagis, ke baldaŭ li
estos nokaŭtita kaj do decidis ĉesigi la matĉon.
La spektantaro indignis ĝis
kiam la malfeliĉa boksisto ne malaperis post kurtenoj. Tiu indigno pri
konduto de la germano eĉ iom malpliigis aklamojn al la venkinto. La
giganto suprenlevis siajn kunpremitajn brakojn, poste li surmetis sian
luksan,
silkan mantelon, plonĝis sub ŝnuregoj kaj malrapide ekmoviĝis al
vestejo per paŝmaniero de olda, laborema ĉevalo revenanta ĉevalstalon,
por enigi sian longan muzelon en sakon kun aveno.
La lasta paro de boksistoj ne
estis interesa. Baldaŭ ni kune kun ĉiuj forlasis la arenon. Ĉe
elirejo kolportistoj jam vendis vesperajn ĵurnalojn "Ĉiutagaj
Novaĵoj" (Daily News) kaj "Ĉiutaga Spegulo" (Daily
Mirror) prezentantajn sur la unuaj paĝoj grandlitere informon pri tio,
ke
Karnera dum la kvara rundo superis sian rivalon. De post tiu minuto,
kiam
okazis la venko, ĝis kiam ni aĉetis la ĵurnalon, pasis ne pli ol
duonhoro.
En la nokta ĉielo lumis
elektra skribaĵo "Ĝek Dempsi" (Jack
Dempsey). La granda
boksa ĉampiono, fininte sian karieron kiel sportisto, establis apude de
"Medisona Skvara Ĝardeno" restoracion kaj drinkejon, kiujn
preferas viziti sportaj zelotoj. Certe, neniu usonano riproĉos s-ron
Dempsi pri ŝanĝo de lia profesio. Li perlaboras monon kaj okupiĝas
pri sia negoco. Ja ne gravas, kiamaniere li profitas! Tiu mono estas
pli bona,
kiu estas multa!
Bokson oni rajtas ŝati aŭ
ne ŝati. Tio estas privata opinio de ĉiu homo. Sed bokso tamen estas
sporto malfacila, povas esti eĉ nenecesa, sed finfine ĝi estas
sporto. Koncerne de la usona lukto necesas diri, ke vidaĵo estas tute
nesporta, kvankam rimarkinda.
Ni rigardis tiun ĉi lukton
en "Medisona Skvara Ĝardeno".
Laŭ reguloj de lusona
lukto... Cetere, por kio paroli pri la reguloj, se ĝia unikeco estas
ĝuste
tio, ke ekzistas neniuj reguloj? Oni povas lukti ĉiel: elrompadi
brakojn
de rivalo, enigi fingrojn en lian buŝon por disŝiri ĝin, kiam la
konkuranto provas formordi la fingrojn, tiradi harojn kaj orelojn,
simple bati,
gratvundi vizaĝon per ungoj, sufoki premante kolon - ĉion oni rajtas
fari. Tiu ĉi lukto nomiĝas "wrestling" kaj kaŭzas
sinceran intereson de spektantoj.
Luktistoj baraktadas sur ringo
unu super la alia ĉirkaŭ dek minutojn, ploras pro doloro kaj kolero,
nazosiblas, forkraĉas, akutkrias kaj ĝenerale kondutas naŭze kaj
abomene kiel pekuloj en la infero.
Abomeno kreskas plu, kiam post
duonhoro iĝas komprenebla stulta trompo, kiun efektivigas la luktantoj,
ja
ĉi tie forestas eĉ simpla, surstrata pugnobatalo inter du ebriaj
huliganoj. Se iu fortegulo efektive dezirus rompi brakon de rivalo,
tion li
atingus nepre. Rigardinte
" wrestling "-on, kiam okazis plej severaj agoj de konkurantoj, ni
vidis neniujn vundojn. Sed usonanoj ŝatas tiun ĉi iluzion
Tamen ne eblas kompari tiun ĉi
vulgaran vidaĵon kun konkurado de vakeroj! Sur sama rektangula areno,
kiun
profanis "wrestling"-o, ni spektis "rodeon" - rajdkonkurson
de paŝtistoj alvenintaj el Okcidento.
Ĉi-foje forestis ringo kaj
kromaj seĝoj. Pura sablo plenigis tutan supraĵon de la areno. Sur
tribuno sidis muzikistoj kaj plenforte blovis en siajn
blovinstrumentojn.
Malfermiĝis pordegoj de
densa, ligna baraĵo kaj komenciĝis parado de partoprenantoj. Sur
rimarkindaj ĉevaletoj rajdis reprezentantoj de romantikaj ŝtatoj de
Usono. Vakeroj (cowboys) kaj vakerinoj
(cowgirls), t.e. paŝtistoj kaj paŝtistinoj el
Teksaso, Arizono kaj Nevado. Ŝanceliĝis ĉirkaŭrandoj de
grandaj ĉapeloj, fraŭlinoj permane salutis publikon. Sur la arenon
jam venis kelkaj centoj da rajdantoj, tamen el la pordegoj aperadis
ankoraŭ
novaj gevakeroj.
Post fino de la parado komenciĝis
konkurso. Vakeroj laŭvice elrajdis rapide el la pordegoj sur bovoj,
kiuj
furioze kalcitris. Verŝajne la bovoj estis intence furiozigitaj per iu
doloro, ĉar ili kalcitris tre aktive. Celo de ĉiu rajdanto estis plej
longatempa troviĝado sur bovdorso, kiun li rajtas teni nur per sola
brako.
Sub plafono pendis grandega horloĝo kun la sekunda montrilo videbla en
ĉiu
loko. Unu vakero sukcesis rajdi sur koleriĝinta besto deksep sekundojn,
la
alia - dudek kvin. Iuj rajdantoj alteriĝis jam post la dua aŭ la tria
sekundo. Venkinton bovo malsuprenĵetis je la kvardeka sekundo. Vakeraj
vizaĝoj estis streĉitaj, ĉar sinĝenaj paŝtistoj ne
volis malhonoriĝi antaŭ gastoj.
Dum alia konkurso vakeroj rapide
elrajdis sur ĉevaloj svingante lazojn. Antaŭ ĉevalo galopis bovido suprenlevinte voston. La sekunda montrilo
ekfunkciis. Subite maŝo de la lazo forflugis el mano de la vakero kaj,
kvazaŭ viva, unu sekundon ĝi pendis super kapo de la bovido, sed jam
dum la sekva sekundo ĝi kuŝis sur la grundo. La hastanta vakero
alkuris por kiel eble plej rapide ŝnuri ĝin laŭ la teksasaj
reguloj kaj prezenti sian akurate pakitan, sed malespere bovoblekantan
ligaĵon.
La zelotoj de la rodeo akutkriis
kaj enskribis rezultojn en siajn libretojn.
Plej malfacila konkurso okazis
fine. Ĉiu vakero devas rajdatingi kornobatantan, malican bovinon, kiu
galopis laŭ la areno tiel rapide, ke estis tre malfacile supozi por tiu
ĉi
entute trankvila besto. Atinginte ĝin la vakero malsuprensaltis for de
la ĉevalo
sur kolon de la bovino kaj firme manpreminte kornojn penis klini la
bestkapon. Plej
grava kaj malfacila estis alterigo de la bovino.
Pluraj vakeroj ne sukcesis fari
tion. Ja necesas krom alterigo ankoraŭ urĝe ŝnuri ĝiajn
hufojn kaj elmelki en boteleton, kiun la vakero haste elpoŝigis,
almenaŭ
iomete da lakto. Ĉiu konkuro daŭris unu minuton. La venkinto,
sukcesinta melki la bovinon, solene suprenlevis brakojn kun boteleto
kaj gaje
forkuris al posto de la baraĵo.
Perfektaj konkursoj de paŝtistoj,
ties minoraj kanzonoj kaj nigraj gitaroj, igis nin forgesi bruajn
klakojn de
boksaj gantoj, malfermitajn, salivajn buŝegojn kaj larmokovritajn
vizaĝojn
de konkurantoj de la usona lukto "wrestling".
La kolonelo diris veron. Sur lia
areno oni povas spekti bonon kaj malbonon.