La sepa ĉapitro
LA ELEKTRA SEĜO
Usona verkisto Ernesto Heminguej
(Ernest Hemingway), aŭtoro
de “Fiesta” antaŭ nelonge eldonita en USSR kaj kaŭzinta plurajn
diskutojn ĉe sovetaj literaturistoj, estis en Nov-Jorko samtempe kun ni.
Li venis la urbon por semajno. Li
permanente loĝas en loketo Ki-Ŭesto (Key West) situanta en ekstrema
suda pinto de duoninsulo Florido. Heminguej estis granda viro kun lipharoj kaj
nazo deskvamiĝinta pro la suno. Li estis vestita je flanela pantalono,
lana veŝto, kiu ne taŭgis por lia forta brusto, kaj pantofloj sur
nudaj piedoj.
Ni kune staris meze de la hotela ĉambro de Heminguej kaj estis okupitaj pri ordinara usona afero - tenis enmane ampleksajn pokalojn kun koktelo “hajbol” (highball) - viskio kun glacio. Laŭ nia opinio en Usono ĉiu afero komenciĝas tiel. Eĉ kiam ni vizitis eldonejon “Ferrar & Rinehart”, kun kiu ni kunlaboras, gaja, rufa s-ro Ferrar, eldonisto kaj poeto, tuj venigis nin en bibliotekon. Libroj tie estis multaj, sed ankaŭ staris granda fridujo. El ĝi li eltiradis diversajn botelojn kaj glacierojn samtempe demandante nin pri koktelo, kiun ni preferas - “Manhattan”, “Bacardi” aŭ “Martini”. Li tuj komencis kirli ĝin tiel lerte, kvazaŭ li neniam verkis kaj eldonis versojn, sed ĉiam laboris kiel verŝisto.
Usonanoj tre ŝatas kirli
koktelojn.
Ni konversaciis pri Florido kaj
Heminguej en momento ekparolis pri lia evidente ŝatata temo:
-Dum via aŭta vojaĝo
nepre vizitu min en Ki-Ŭesto. Ni tie kaptos kune fiŝojn.
Kaj li montris, kiel ordinara fiŝkaptisto
permane, dimension de fiŝoj kaptitaj en Ki-Ŭesto, kies ampleksoj
estis malpli ol de kaĉaloto kaj pli ol de ŝarko.
Ni maltrankvile interŝanĝis
la rigardojn kaj promesis nepre viziti lin por fiŝkapti kaj serioze
diskuti literaturajn temojn. Ĉi-rilate ni estis tute senprudentaj
optimistoj. Ja se ĉiuj niaj promesoj, kiujn ni jam sukcesis disdoni, estus
plenumitaj, tiam nia reveno hejmen okazus nur post kvin jaroj. Ni tre volis fiŝkapti
kune kun Heminguej, malgraŭ nia malsperteco pri manipulado per fiŝbastono
kun bobeno (spinning) kaj ceteraj nekonataj iloj.
Dum konversacio temis pri jam
rigarditaj vidindaĵoj de Nov-Jorko kaj pri tiuj, kiujn ni dezirus ankoraŭ
viziti antaŭ nia forveturo okcidenten. Hazarde iu menciis novjorkan ŝtatan
prizonon Sing-Sing. Ni konis la nomon ankoraŭ en nia infaneco leginte
librojn pri mondfame konataj detektivoj Nat Pinkerton kaj Nick Carter.
Subite Heminguej diris:
-En apuda ĉambro nun sidas
mia bopatro, kiu bone konas la prizonestron. Eble li helpos al vi viziti ĝin.
La verkisto venigis simpatian
oldulon, kies maldikan kolon ĉirkaŭigis alta, malmoderna, amelita
kolumo. Li informiĝis pri nia deziro kaj poste malcerte promesis okazigi ĝin.
Ni daŭrigis komunan konversacion pri fiŝkaptado, vojaĝoj kaj
ceteraj agrablaĵoj. Heminguej eldiris sian deziron viziti Sovetunion kaj
vojaĝi al Altajo (NB. situas en suda Siberio). Dum eksplikado de lia
deziro vojaĝi ĝuste al Altajo kompare kun aliaj pitoreskaj lokoj de
USSR, ni tute forgesis promeson pri Sing-Sing.
Nu, ja ofte okazas dum gaja
konversacio, ke iu elbabilis senbazan penson tenante enmane pokalon kun koktelo
“hajbol”!
Tamen post unu tago iĝis
klara fakto pri tio, ke usonanoj tute ne estas babilemuloj. Ni ricevis du mesaĝojn.
Unu estis adresita al ni. En ĝi bopatro de Heminguej afable informis nin
pri lia interparolado kun la prizonestro s-ro Ljuis E. Lejves (Lewis E. Lawes)
kaj pri tio, ke ni povas dum ajna tempo observi Sing-Sing. En la dua li
rekomendis nin al s-ro Lejves.
Ni rimarkis tiun ĉi
afablecon de usonanoj kaj iom poste ni ofte konvinkiĝis pri tio, ke ili
preferas promesi nur ion ajn efektivigeblan. En Usono ni ne renkontis personon
promesintan kaj ne efektivigintan ion ajn.
Foje nia nova novjorka amiko
proponis al ni per ŝipo de frukta kompanio viziti Kubon, Jamajkon kaj
Kolumbion. Li diris, ke ni povas vojaĝi tute senpage kaj eĉ obteni
sidlokon en manĝejo apud ŝipestro, kio estas tre honora. Certe, ni
konsentis.
-Tre bone, - diris nia konato. - Realigu
vian aŭtan vojaĝon kaj dum reveno bonvolu telefoni al mi. Ĉio
estos en ordo.
Post nia vizito al Kalifornio ni
rememoris proponon de la novjorka amiko, kiun li faris dum konversacio kun
nepra koktelo konsistigita el nekutima miksaĵo: verdaj folioj, sukero kaj ĉerizeto
kuŝinta sur fundo de la pokalo. Nur en San-Antonio, Teksaso, ni decidis
telegrafi al li kaj baldaŭ ricevis eĉ iomete ofenditan respondon:
“Via tropika vojaĝo jam delonge estas aranĝita”.
Pro manko de tempo, ni ne
sukcesis vojaĝi al Suda Ameriko, kvankam ĉiam kun admiro rememoris
tiun ĉi usonan ĝentilecon.
Ni petis s-ron Adams kune kun ni
viziti la prizonon Sing-Sing kaj li konsentis. Sekvontan tagon matene ni eniĝis
lian aŭton “krajsler” kaj post unuhora turmentado pro novjorkaj semaforoj
ni finfine forlasis la urbon. Ĝenerale oni rajtas nomi novjorkan stratan
moviĝadon kiel strata haltado. Ĉiuokaze haltado superas moviĝadon. Post duonhoro de nia veturado
okazis, ke s-ro
Jen ankoraŭ mirinda trajto. Ĉiu
plej okupita pro laboro usonano ĉiam trovas iom da tempo por kurte,
precize kaj tolereme ekspliki al migrulo la necesan kurson. Li neniam eraras aŭ
mensogas. Lia indiko ĉiam signifas veron. Fine de la konversacio la
laboristo ekridetis kaj demandis:
-Ĉu vi hastas al la elektra
seĝo? Bonŝancon!
Ni ankoraŭ dufoje redemandis
la korektan kurson ĉe homoj renkontitaj sur ŝoseo kaj ĉiu foje
s-ro Adams aldonis ridindan ŝercon pri tio, ke ni hastas al la elektra seĝo. Homoj efektive ridis.
La prizono troviĝis ĉe
rando de eta urbo Ossining. Apud prizonaj pordegoj staris kelkaj aŭtoj. Ni iom ekmaltrankviliĝis
ekvidinte malgrandan, ĝibetan oldulon, kiu alveturis samtempe kun ni, lasis aŭton tenante du ampleksajn paperujojn
enmane. En ili troviĝis manĝaĵoj kaj
oranĝoj. La oldulo
treniris al la ĉefa enirejo por transdoni siajn donacojn. Kiu estas
malliberigita tie? Probable, filo.
Ni supozis, ke la oldulo
konsideris sian filon kiel modesta, kvieta junulo, sed male tiu eble estis
gangstero aŭ eĉ murdinto. Jes, malfacila estas sorto de geolduloj.
Grandega, fermita per krado,
portalo estis alta kaj similis kaĝon por leonoj. Sur ambaŭ muraj
flankoj pendis ŝtalaj lumigiloj. Apude staris tri policanoj. Ĉiu
pezis almenaŭ du cent anglajn funtojn (ĉ.90 kg), kiujn konsistigis ne
graso, sed muskolaro taŭga por subpremo kaj humiligo.
S-ro Lejves ne estis en la
prizono, ĉar li forveturis por ĉeesti elektadon de deputito por la kongreso
de la ŝtato Nova Jorko. Sed tio signifas nenion, oni diris al ni. Dum
telefona interparolado s-ro Lejves domaĝis pri tio, ke li mem ne havas
eblecon prezenti al ni la prizonon, sed li ordonis fari tion al sia asistanto.
Poste nin oni venigis en
akceptejon, blankan ĉambron kun tre brilaj kraĉujoj, kaj fermis
kradon. Ĝis nun ni neniam estis en malliberejo, sed eĉ tie ĉi,
interne de ideala pureco kaj brilo, bruo pro fermata krado kaŭzis niajn
timon kaj tremadon.
Asistanto de la prizonestro estis
maldika viro kun forta korpo. Ni senprokraste komencis inspekton.
Hodiaŭ estis tago por
rendevuoj. Ĉiun malliberulon, kompreneble se li ne ricevis kroman punon,
rajtas viziti samtempe tri personoj. Granda ĉambro per poluritaj barieroj
estas dividita je separaj kvadratoj, en kiuj staras po du benketoj: unu kontraŭ
la alia. Sur unu sidas malliberulo, sur la alia sidas vizitantoj. Rendevuo daŭras
unu horon. Ĉe elirejo staras gardisto. Ĉiuj malliberuloj havas grizan
veston, sed reguloj permesas vestiĝi duone je apartaj detalaĵoj: aŭ
griza pantalono, aŭ griza svetero. En la ĉambro aŭdiĝis
egala murmuro simila al la sama kiel en kineja vestiblo. Infanoj, venintaj por
vidi patrojn, iufoje kuris trinki akvon. Jam konata oldulo konstante rigardis
sian amatan filon. Mallaŭte ploris virino. Ŝia edzo, malliberulo,
klininte kapon, rigardis siajn manojn.
Cirkonstancaro de rendevuoj estas
videble simpla kaj do vizitantoj povas kaŝe transdoni al malliberuloj ion
malpermesatan. Sed tio senutilas, ĉar post fino de rendevuo kaj reveno en
kameron ili estos skrupule kontrolitaj.
En korto ni vidis grupojn de
arestitoj, kiuj sunvarmiĝis kaj ludis pilkon (nia akompananto diris, ke
tio estas itala ludo, ĉar en Sing-Sing troviĝas multaj italoj). Tamen
en la korto oni povas vidi nur malpli grandan parton de malliberuloj. Ĉiuj
ceteraj tiutempe spektis filmon en la prizona kinejo.
-Nun en la malliberejo troviĝas
du mil ducent naŭdek naŭ malliberuloj, - diris la vicprizonestro. - El
ili okdek kvin personoj estas kondamnitaj por dumviva enŝloso kaj dek ses
por elektra seĝo. Sendube ĉiuj dek ses kondamnitoj estos mortigitaj,
kvankam ili esperas ricevi amnestion.
Novaj ejoj de Sing-Sing
indas intereson. Sendube, ke konstruadon rimarkeble influis alta
nivelo de usona tekniko kaj ĝenerale usona vivmaniero, kiu ĉi tie
nomiĝas “the standart of living” (vivnormo).
Plej bonan prezenton pri la
prizono povus doni bildoj, sed bedaŭrinde interne de Sing-Sing fotado
estas malpermesata.
Jen kion ni interne vidis. Mallarĝaj,
kiel ŝipaj kajutoj, kameroj, kun leonaj kradoj anstataŭ pordoj,
okupas ĉiujn ses etaĝojn. En ĉiu etaĝo troviĝas
metalaj galerioj kaj ŝtuparoj. Ĝi malpli similas iun loĝejon eĉ
prizonan, sed pli iun mekanikan uzinon. Kameroj ne havas fenestrojn, sekve lumo
penetras tien tra internaj kradoj.
Ĉiu kamero-kajuto havas
liton, tableton kaj necesejon kovritan per polurita kovrilo. Sur muraj hokoj
pendas radio-kapaŭdiloj. Du-tri libroj kuŝas sur tableto. Al muroj
estas aligitaj diversaj bildoj: aŭ belulinoj, aŭ basbalistoj, aŭ
ĉielaj anĝeloj laŭ gustoj de malliberuloj.
En tri novaj konstruaĵoj de
la prizono ĉiu malliberulo troviĝas en separata kamero. Dum
konstruado oni pripensis kaj enigis ĉiujn plibonigojn laŭ usonaj
normoj kaj do ĝi estas sufiĉe oportuna, se eblas uzi tiun ĉi
vorton por la prizono. Ĉi tie sufiĉas lumo kaj freŝa aero.
- Mil okcent personoj estas
dislokitaj ĉi tie. Restintaj kvin centoj troviĝas en la malnova
konstruaĵo aperinta antaŭ cent jaroj. Iru ni tien.
Ĝi estis tute malsama kaj
similis realan sultanan konstantinoplan malliberejon. En malgrandaj (mallarĝaj
kaj malaltaj) kameroj oni ne povas vertikale stari kaj dum sido sur lito genuoj
tuŝas kontraŭan muron. Litoj estas dunivelaj por du malliberuloj kuŝantaj
unu super la alia. Tie ne sufiĉas lumo, forestas brilaj necesejoj kaj
pacigantaj bildetoj kun anĝeloj. Nur malsekeco kaj timo.
Probable mienoj de niaj vizaĝoj
iĝis iom angoraj, ĉar la vicprizonestro ŝerceme diris:
-Kiam vi venos ĉi tien kiel
arestitoj, mi enlokos vin en la novan konstruaĵon de la prizono kaj vi iam
eĉ povos vidi riveron Hudsonon, samkiel ceteraj plej meritaj uloj.
Kaj li aldonis tute serioze.
-Mi aŭdis, ke en Sovetunio
penta sistemo (penitentiary system) celas rebonigi krimulojn kaj revenigi tiujn
en sinon de socio. Ho ve! Ni okupiĝas nur pri puno de krimuloj.
Ni ekparolis pri dumviva enŝloso.
- Unu malliberulo troviĝadas
en la prizono jam dudek du jarojn kaj ĉiujare li petas amnestion, - diris
nia akompananto. - Kaj ĉiujare lian peton oni malakceptas, ĉar li iam
faris gravan krimon. Tamen nuntempe li estas tute malsama homo kaj mi liberigus
lin, ĉar li ne estas danĝera por la socio. Ĝenerale mi liberigus
duonon de ĉi tieaj malliberuloj pro la sama kaŭzo, sed mi estas nur
gardisto.
Ankoraŭ al ni oni montris
malsanulejon, bibliotekon, dentejon kaj ceterajn ejojn necesajn en prizono. Ni
leviĝadis en liftoj, paŝadis laŭ belaj koridoroj. Certe, neniujn
karcerojn oni al ni montris kaj ni, pro komprenebla ĝentileco, ne
demandis.
En unu el kortoj ni aliris al
unuetaĝa brika domo sen fenestroj kaj la vicprizonestro mem apertis pordon
per granda ŝlosilo. Ĉi tie laŭ verdikto de la ŝtato Nova
Jorko oni efektivigas ekzekutojn sur
la elektra seĝo.
La seĝon ni ekvidis tuj. Ĝi
staris en vasta ĉambro sen fenestroj, en kiun lumo penetris tra plafona
vitraĵo. Ni faris du paŝojn laŭ blanka marmora planko kaj
haltis. Malantaŭ de la seĝo, sur alia pordo situanta kontraŭ
tiu, tra kiu ni eniris, per grandaj nigraj literoj oni skribis “SILENCE!” (silento).
Tra tiu ĉi pordo oni enigas mortkondamnitojn.
Pri malakcepto de la amnestia
peto kaj hodiaŭa ekzekuto al mortkondamnito oni diras frumatene. Iom poste
oni senharigas etan cirklon sur lia kapo, por ke elektra kurento senembarase
faru sian aferon.
La tutan tagon li troviĝas
en sia kamero kaj kun senharigita cirkleto sur la kapo li havas jam neniun
esperon. Ekzekuton kutime oni realigas antaŭ noktomezo.
-Tio, ke la mortkondamnito tutan
tagon spertas antaŭmortajn turmentojn, estas tre malgaja,- diris nia
akompananto, - sed okaze ni povas fari nenion. Tion postulas la leĝo, kiu
konsideras tiujn turmentojn kiel kroman punon.
Kvankam sur la elektra seĝo
jam estis mortigitaj ducent viroj kaj tri virinoj, sed ĝi aspektis kiel
tute nova. La flava seĝo estis farita el ligno kaj havis altan dorson kaj
kubutapogilojn. Ĝi estis tute paciema kaj povas stari kiel kutima meblo
endome de iu puritana familio. Sur ĝi povus sidi surdeta oldulo kaj legi
siajn ĵurnalojn. Tamen ledaj braceletoj, per kiuj oni ĉirkaŭigas
brakojn kaj krurojn de mortkondamnito, nuligas tiun ĉi imagon.
Sed post pli detala observo, la
seĝo kaŭzis niajn negativajn sentojn, kiam ni ekvidis kvazaŭ
poluritajn kubutapogilojn, ĉar ni ne volis imagi tiujn personojn, kiuj
faris tiun ĉi “poluradon”.
Kelkaj metroj for de la seĝo
staris kvar firmaj benkoj por atestantoj kaj eta tablo. En muron oni enigis
lavabon. Jen estas tuta medio, en kiu okazas transiro en pli bonan mondon el la
malpli bona. Ne pensis, probable,
juna Tomaso Alvo Edison,
ke elektro plenumos tiujn ĉi malgajajn devojn.
Tra pordo troviĝanta en
maldekstra angulo de la ĉambro vidiĝis eta ejo iom pli granda ol
telefona budo. En ĝi sur muro pendis marmora distribua panelo, plej
ordinara panelo kun malmoderna kontaktilo, kiun oni povas vidi en ajna mekanika
metiejo aŭ maŝinejo de iu provinca kinejo. Post kontakto elektra
kurento grandpotence frapas tra kasko kapon de mortkondamnito kaj ĉio finiĝas.
Jen estas la tuta tekniko.
Persono, funkciiganta la kontaktilon,
- diris nia gvidisto, -enspezas cent kvindek dolarojn pro unu ekzekuto. Ne
eblas liberiĝi de dezirantoj fari tion ĉi.
Iam oni diris, ke kvazaŭ tri
personoj samtempe ekfunkciigas la kontaktilon kaj neniu scias, kies ilo
mortigis. Fakte ĉio estas pli simpla. Ekzekutisto mem scias ĉion kaj
timas sole tion, ke iu konkuranto forprenos lian profitan laboron.
Tra alia pordo ni eniris ĉambron
por anatomiaj analizoj, post kiu situis tute senbrua ĉambro ĝis
plafono plenigita per simplaj lignaj ĉerkoj.
-Ĉerkojn faras malliberuloj
de nia prizono, - diris la akompananto.
-Nu, ŝajne, sufiĉas!
Iru ni for!
Subite s-ro Adams ekpetis
permeson eksidiĝi sur la elektran seĝon por sperti sentojn de
mortkondamnito.
- Ne, ne, ĝentlemanoj, -
trabalbutis li, - tio ne forprenos multe da tempo.
Li firme solidiĝis sur la
sidloko kaj fiere pririgardis ĉiujn. Oni komencis realigi ordinaran
preparon al ekzekuto. Per larĝa leda zono li estis aligita al la seĝdorso,
liajn gambojn oni alpremis al kverkaj seĝkruroj kaj brakojn al
kubutapogiloj. Kaskon oni ne surmetis, sed s-ro Adams ekpetegis, ke almenaŭ
pinton de drato oni aligu al lia kapo. Dum momento ni tre ektimiĝis. Tamen
okuloj de s-ro Adams brilegis pro neimagebla scivolemo. Tuj iĝis
komprenebla tio, ke li apartenas al tiuj homoj, kiuj preferas ĉion fari
mem, tuŝi ĉion per siaj manoj, vidi kaj aŭdi ĉion nur per
siaj okuloj kaj oreloj.
Antaŭ nia foriro el
Sing-Sing, ni venis preĝejon, en kiu tiutempe mil kvincent malliberuloj
spektis filmon “D-ro Sokrato”. Estis laŭdinda tio, ke la filmo estis freŝa
kaj ĝin povis spekti ordinara publiko ekstere de la prizono en Ossining. Tamen
estis tre strange, ke enhavo de la filmo prezentis agojn de gangsteroj. Ĝia
montro al malliberuloj estis fakte samo, se oni incitus drinkulon per brando. Estis
jam malfrue. Ni dankis afablan akcepton, leona krado malfermiĝis kaj ni
foriris. Post sidado sur la elektra seĝo s-ro Adams neatendite trafis en
melankolion kaj silentis la tutan vojon.
Dum veturado ni vidis starantan ĉe
rando de ŝoseo kamionon kun grave difektita pro akcidento pugo. Homamaso
diskutis pri la okazaĵo. Aliloke ni observis pli grandan grupon, kiu aŭskultis
oratoron parolantan pri hodiaŭa voĉdonado. Preskaŭ ĉiuj aŭtoj
havis sur siaj malantaŭaj vitroj balotajn etikedojn. Iom plu en boskoj kaj
arbaretoj finbruladis senkomparebla aŭtuno.
Vespere ni
vizitis restoracion “Holivudo” (
Kiel en ceteraj restoracioj, en
kiuj oni rajtas danci, mezon de “Holivudo” okupis longforma podio. Ĉirkaŭ
ĝi kaj iomete pli alte troviĝis tabloj. Ankoraŭ pli alte lokiĝis
multepersona ĵaztrupo.
Ĵazon oni povas ne ŝati,
precipe en Usono, ĉar ĝi aŭdiĝas ĉie. Tamen usonaj ĵaztrupoj
ludas bone kaj en la restoracio “Holivudo” estis unu el plej majstraj kaj do ni
aŭskultis ĝin plezure.
Kiam teleroj kun ne tro apetita
usona supo jam estis surtabligitaj antaŭ ni, el malantaŭo de la orkestro
subite aperis junulinoj nudaj duone, nudaj trikvarone kaj nudaj naŭdekone.
Ili intense eksaltis sur la podion, foje trafinte per siaj plumoj en telerojn
kun supo aŭ en boteletojn kun mustardo.
Probable ĝuste
tiel, severaj militistoj de Mahometo imagis paradizon, - sur tablo troviĝas
manĝaĵoj, ejo estas varmeta kaj hurioj ĝuigas ilin.
Poste fraŭlinoj
ankoraŭ plurfoje aperis en interrompoj de la unua manĝaĵo kaj la
dua, antaŭ kafo kaj dum kaftrinkado. Mastro de “Holivudo” ne permesis al ili malstreĉiĝi.
La restoracio estis tute
plenigita. Tagmanĝo en ĝi kostas du dolarojn por unu persono. Tio
signifas, ke meza novjorkano povas ĝin viziti nur unufoje dum monato aŭ
eĉ malpli ofte. Tamen ĉi tie li rajtas danci, aŭskulti ĵaztrupon,
manĝi kotleton, rigardi huriojn kaj ricevi plenan ĝuon.
Mienoj sur vizaĝoj de
dancistinoj estis diversaj: stultaj, kompatindaj, krudaj, sed samtempe ĉiuj
estis lacaj.
Ni adiaŭiĝis. Ni
spertis malgajon pro novjorka feliĉo.