La kvardeksesa ĉapitro
MALKVIETA VIVO
Nia vojaĝo venis al fino.
Dum du monatoj ni vizitis dudek kvin ŝtatojn kaj kelkajn centojn da urboj,
ni spiris la malsekan aeron de dezertoj kaj prerioj, transveturis Rokan
montaron, vidis indianojn, konversaciis kun la junaj senlaboruloj, la oldaj
kapitalistoj, radikalaj inteligencianoj, revoluciaj laboristoj, poetoj,
verkistoj, inĝenieroj. Ni ĉirkaŭrigardis uzinojn kaj parkojn,
admiris vojojn kaj pontojn, grimpis sur Sierra-Nevadon kaj descendis en
kavernojn de Karlsbado. Ni traveturis dek mil mejlojn.
Kaj dum la tuta vojaĝo nin
ne lasis penso pri Sovetunio.
Granda distanco inter ni kaj
soveta lando ĝustigis nian imagon pri ĝi. Necesas ekvidi la kapitalisman
mondon, por nove taksi la mondon socialisman. Ĉiuj avantaĝoj de la
socialisma aranĝo de nia vivo, kiujn dum ĉiutaga kontakto kun ili
homo simple ne atentas, elmalproksime ŝajnas precipe signifoplenaj. Ni
komprenis sentojn de Maksimo Gorjkij (NB. Granda rusa verkisto), kiu, reveninte en
USSR post longatempa vivo eksterlande, multfoje, ĉiutage, ripetis unu
samon: ”Rimarkindan aferon vi faras, kamaradoj! Grandan aferon!”
Ni tutan tempon interparolis pri
Soveta Unio, faris paralelojn, komparis. Ni rimarkis, ke sovetianoj, kiujn ni ofte
renkontis en Usono, sentis samon. Ĉiu konversacio preskaŭ ĉiam
finiĝis per jenaj vortoj pri Unio: “Kaj ĉe ni tio”, “Kaj ĉe ni
tiel”, “Estus bone tion apliki ĉe ni”, “Tion ni faras pli bone”, “Tion ni
ankoraŭ ne scipovas”, “Tion ni jam produktas”. Sovetianoj, troviĝantaj eksterlande, estas ne
simple vojaĝantoj, inĝenieroj kaj diplomatoj. Ili ĉiuj estas
amantoj, disigitaj de objekto de ilia amo kaj ĉiuminute pensantaj pri ĝi.
Tio estas neordinara patriotismo, kiu ne estas komprenebla, ekzemple, al
usonano. Verŝajne, usonano estas bona patrioto. Kaj se oni demandos lin, ĉu
li amas sian landon, li sincere jesos, sed samtempe klariĝos, ke li ne
amas Morgan-on, ne konas kaj ne volas koni nomojn de homoj, projektintaj la
pendantajn pontojn en San-Francisko, ne interesiĝas pri tio, kial en Usono
ĉiujare kreskas sekeco, kiu kaj por kio konstruis Boulder-digon, kial en
Sudaj ŝtatoj oni linĉas negrojn kaj kial li devas manĝi
frostigitan viandon. Li diros, ke li amas sian landon. Sed li indiferente
rilatas al agrokulturo, ĉar li ne estas farmulo, al industrio, ĉar li
ne estas industriisto, al financoj, ĉar li ne estas financisto, al arto, ĉar
li ne estas artisto, al milito, ĉar li ne estas militisto. Li estas
fervorulo, kiu perlaboras tridek dolarojn semajne, kaj li volas kraĉi sur
Vaŝingtonon kun ĝiaj leĝoj, sur Ĉikagon kun ĝiaj
gangsteroj kaj sur Nov-Jorkon kun ĝia Ŭol-strit. De sia lando li
petas sole unu – restigi lin enpace kaj ne malhelpi al li aŭskulti radion
kaj viziti kinejon. Jen kiam li iĝos senlaborulo, tiam estos alia afero.
Tiam li pri ĉio meditos. Ne, li ne komprenos, kio estas patriotismo de
soveta homo, kiu amas ne oficialan patrolandon, kiu donas al li rajtojn de
civitano, sed realan patrolandon, kie li posedas teron, uzinojn,vendejojn,
bankojn, drednaŭtojn, aeroplanojn, teatrojn kaj librojn, kie li mem estas
politikisto kaj mastro de ĉio.
La averaĝa usonano ne povas
toleri abstraktajn konversaciojn kaj ne koncernas temojn malproksimajn de li.
Lin interesas sole tio, kio senpere estas ligita kun liaj: hejmo, limuzino aŭ
plej proksimaj najbaroj. Vivo de la lando interesas lin unufoje dum kvar jaroj,
kiam okazas elekto de nova prezidento.
Ni ne asertas, ke tia foresto de
spiriteco estas organika eco de usona popolo. Ja batalis iam la nordaj armeoj
por liberigo de negroj de sklaveco! En tiuj, ilin transformis kapitalismo, kaj ĝi
plene subtenas en ili tian spiritan malviglecon. Teruraj estas la krimoj de
usona kapitalismo, kiu kun mirinda lerteco subŝovis al la popolo vulgarajn
filmojn, radion kaj ĉiusemajnajn ĵurnalajn absurdaĵojn, sed
restiginta al si Tolstoj (NB.Tolstoj, Leo, granda rusa verkisto), Van Gog (NB.Van Gogh, granda nederlanda pentristo), kaj Einŝtejn
(HB.Einstein, Alberto,
granda usona sciencisto), sed profunde indiferenta al ili.
En la mondo, ĝenerale,
ekzistas sole unu nobla strebado de homa racio – superi spiritan kaj materialan
mizeron, feliĉigi homaron. Usonanojn, kiuj starigis tiun celon en sia
lando,- avangardajn laboristojn, radikalajn inteligencianojn, oni rigardas
bonokaze kiel danĝerajn strangulojn, kaj malbonokaze – kiel la malamikojn
de socio. Rezultiĝis tio, ke eĉ nerektaj batalantoj por feliĉo
de homaro – sciencistoj, inventistoj, konstruistoj ne estas en Usono popularaj.
Ili, kun iliaj atingoj, inventaĵoj kaj mirindaj konstruaĵoj, restas
en ombro, tutan famecon akiras boksistoj, banditoj kaj kinosteloj. Kaj ene de la
popolo, kiu vidas, ke pro kresko de nombro de maŝinoj vivo malboniĝas,
ekzistas eĉ malamo al teknika progreso. Estas homoj, kiuj pretas rompi maŝinojn,
simile al dronanto, kiu deziras eltiriĝi el akvo, ekpremas la kolon
de sia savanto kaj enigas lin en profundon.
Jam estas dirite, ke la usonano,
malgraŭ lia afera aktiveco, estas pasiva naturo. Iu Hearst aŭ
holivuda aferaĉisto sukcese kondukas bonajn, honestajn, laboremajn
ordinarajn usonanojn al la spirita nivelo de sovaĝulo. Tamen eĉ tiuj
potenculoj ne kapablas elŝiri de la popolo penson plibonigi vivon. Tia
penso en Usono estas tre populara. Kaj jen grandaj kaj malgrandaj Hearst-oj
konvinkas siajn legantojn, ke usonanoj estas unikaj naturoj, ke “revolucio
estas formo de regado ebla nur eksterlande”. Kaj al la elektanto oni altrudas
ideojn, kies nivelo ne superas la nivelon de la averaĝa holivuda filmo.
Kaj tiuj ideoj havas kolosan sukceson.
Ĉiujn tiujn politikajn
ideojn, kiuj devas plibonigi staton de la usona popolo, nepre oni prezentas
forme de facila aritmetika tasko por la elementa lernejo. Por kompreni la
ideon, la elektanto devas enmanigi paperfolion kaj krajonon, fari facilan
kalkuladon – kaj rezulto aperos. Fakte, tio ne estas ideoj, sed trukoj taŭgaj
nur por reklamo. Ili ne meritas eĉ mencion, se ili ne allogus milionojn da
usonanoj.
Kiel savi Usonon kaj plibonigi ĝian
vivion?
Hjuo Long proponas disigi riĉaĵojn.
Aperas paperfolio kaj
krajono. La elektanto
spiregas, adicias, multiplikas, subtrahas kaj dividas. Tio ĉi estas tre interesa
okupo. Nu, kia saĝulo estas tiu Hjuo Long! Ĉiu ricevos grandan monon!
Homoj tiel allogiĝis pri tiu baza aritmetiko, ke tute ne pensas pri tio,
kiel tiujn milionojn akiri.
Kiel plibonigi vivon? Kiel savi
Usonon?
Aperas nova giganto de penso,
kvazaŭ Sokrato aŭ Konfuceo, kuracisto s-ro Taŭnsend (Townsend). La
penso, kiu penetris en la mediteman kapon de tiu respektinda aganto de
medicino, ie en eta eŭropa lando povus aperi nur en psikiatria
malsanulejo, en ĉambro por la kvietaj, ĝentilaj kaj absolute
senesperaj alienuloj. Sed en Usono ĝi havas vertiĝan sukceson. Ĉi
tie eĉ ne necesas okupiĝi pri subtrahado kaj multiplikado. Ĉi
tie ĉio estas simpla. Ĉiu oldulo kaj ĉiu oldulino, kiu iĝis
sesdekjara, ricevos po ducent dolarojn monate, kun obligacio tiujn dolarojn nepre
elspezi. Tiam mekanike pliiĝos komerco kaj mekanike malaperos senlaboreco.
Ĉio okazos mekanike!
Ni vidis sonan filmon pri kunveno
de taŭnsenda komitato, kiun li mem prezidis. Komence de la kunveno s-ro Taŭnsend,
maldikega oldulo kun efelidoj sur vizaĝo, kun okulvitroj kaj en malmoderna
surtuto, prezentis etan informon pri sia plano.
-Gesinjoroj, - diris li, post
ioma tusado, - mi ne dormis multajn noktojn dum pensado pri mia plano.
Se Marko Tven sukcesus vidi tiun
efelidan olduleton, tian metodan, akuratan kaj, probable, diotimeman! Povas ne
dubi, ke ĝuste tiu olduleto, reveninte hejmen post preĝeja spektaklo
de fratino Makferson, ekpesas sin mem kaj siajn gefamilianojn, por kalkuli,
kiom da pencoj de viva pezo li devas pagi pere de la estimata fratino al Dio.
Post s-ro Taŭnsend
oratoris la alvenintaj geolduloj. Ili venis sur la scenon kaj demandis. La pensemulo respondis.
-Sekve, ĉu mi ricevos po
ducent dolarojn? - demandis oldulo.
-Jes, se mia plano realiĝos,
- firme respondis la pensemulo.
-Ĉu monate?
-Ĉiumonate.
-Nu, mi dankas, - parolis la oldulo.
Kaj liberigis la lokon por la sekva
oratorino.
-Diru al mi, s-ro Taŭnsend,
- demandis ŝi emocie, - ĉi tien mi venis kune kun mia edzo. Ĉu
ni ambaŭ ricevos po ducent dolarojn?
-Jes, ambaŭ, - gravmiene
respondis la pensemulo.
-Tio signifas, ke sume
estos kvarcent dolaroj.
-Tute precize, kvarcent dolaroj.
-Mi krome ricevas dek sep
dolarojn de pensio. Ĉu oni ĝin ne deprenos?
-Ne, vi ankaŭ ricevos vian
pension.
La oldulino malalte riverencis
kaj foriris.
Kiam ni estis forlasantaj Usonon,
kvanto de adeptoj de Taŭnsend kreskis kun timiga rapideco. Jam neniu
politikisto kuraĝis antaŭ la elektado deklari ion kontraŭ la
genia doktoro.
Sed usonaj kapitalistoj
komprenas, ke filmoj, radiobrodkasto, artikoloj en revuoj, deklaroj pri
revolucio, “kiu ne povas okazi en Usono”, eklezioj kaj aritmetikaj kalkuladoj
povos esti nesufiĉaj. Kaj jam kreskas “usonaj legioj” kaj “ligoj de
libereco”, iom post iom oni trejnas faŝistan etaton, por ke en necesa
momento ĝi turniĝu je efektivaj sturmuloj, kiujn oni ordonas sufoki la
revolucian movadon perforte.
Usono estas riĉa. Kaj ne
simple riĉa. Ĝi estas riĉa fenomene. Ĝi havas ĉion:
nafton, grenon, karbon, oron, kotonon - ĉion, kio kapablas troviĝi
subtere kaj kreski surgrunde. Ĝi havas bonegajn laborulojn, lertajn,
akuratajn, rendimentajn, honestajn, agemajn. Al sia riĉeco Usono marŝis
rapide. La lando memorigas homon, komence vendintan ŝelkon en butiketo en
novjorka kvartalo Ist-sajd (East Side), poste li establas vendejon de konfekcio
kaj translokiĝas al Bruklino (Brooklyn). Poste li establas universan vendejon, komencas
aĝioti kaj translokiĝas al Bronkso (Bronx). Kaj, fine, li aĉetas
fervojon, centon da vaporŝipoj, du kinostudiojn, konstruas ĉielskrapanton,
establas bankon, aniĝas al golfa klubo kaj translokiĝas al Parka
avenuo.
Li estas miliardulo. Tutan vivon
li strebadis al tiu ĉi celo. Li komercis diversmaniere. Li ruinigis
homojn, akaparis, tutan tagon aĝiotis, li laboris dek ses horojn tage, li
faris monon. Vekiĝinte, li pensis pri mono. Kun sama penso li ekdormiĝis.
Kaj jen li estas ekstreme riĉa. Nun li povas ripozi. Li havas vilaojn ĉe
la oceano, jaĥtojn kaj kastelojn. Sed lin trafas nekuracebla malsano. Li
pereas, kaj neniuj miliardoj kapablas lin savi. La stimulo de usona vivo estis
kaj estas mono. Moderna usona tekniko elkreskis kaj evoluis por tio, ke oni
povu pli rapide fari monon. Ĉio, kio alportas monon, evoluis, ĉio,
kio ne alportas monon, degeneris kaj velkis. Gasaj, elektraj, konstruaj kaj aŭtomobilaj
kompanioj akirantaj monon, kreis tre altan vivnivelon. Usono leviĝis ĝis
alta grado de bonstato restiginte Eŭropon malproksime post si. Kaj tiam
evidentiĝis, ke ĝi estas serioze kaj grave malsana. La lando trafis
plenan absurdon. Ĝi nun kapablas nutri miliardon da homoj, sed ne kapablas
nutri sian cent dudek milionojn da civitanoj. Ĝi havas ĉion, por
garantii al loĝantoj trankvilan vivon, sed rezultiĝis tio, ke tuta loĝantaro
maltrankviliĝas pri io: senlaborulo timas, ke jam neniam trovos
laborlokon, laboranto timas, ke li povas perdi laborlokon, farmulo timas
rikoltomankon, ĉar tiam prezoj elkreskos kaj li estos devigita aĉeti
grenon kontraŭ pli altaj prezoj, same li timas abundan rikolton, ĉar
prezoj falos kaj grenon li estos devigita vendi kontraŭ groŝo, riĉuloj
timas banditojn, kiuj povas ŝteli iliajn infanojn, banditoj timas elektran
seĝon, negroj timas linĉadon, politikistoj timas elektadojn, burĝo
timas malsanon, ĉar kuracistoj deprenos tutan lian ŝparmonon,
komercisto timas, ke venos ĉantaĝistoj kaj ekpafos vendotablon per
mitralo.
En la fundamento de vivo en
Soveta Unio troviĝas la komunisma ideo. Ni havas difinitan celon, al kiu
moviĝas la lando. Jen kial ni, homoj, malpli riĉaj ol usonanoj, jam
hodiaŭ estas multe pli trankvilaj kaj feliĉaj, ol ĝi – la lando
de Morgan kaj Ford, dudek kvin milionoj da aŭtomobiloj, miliono kaj duono
da idealaj vojoj, la lando de malvarma kaj varma akvo, banejoj kaj servado. La slogano
pri tekniko, kiu solvas ĉion, Stalin deklaris post triumfo de la ideo. Jen kial teknikon
ni ne rigardas kiel eliĝinta el ujo danĝera monstro, kiun ne eblas
reenigi tien. Male ni volas atingi teknikan Usonon kaj devanci ĝin.
Usono ne scias, kia ĝi estos
morgaŭ. Ni scias kaj povas kun certa precizeco rakonti, kia nia lando
estos post kvindek jaroj.
Kaj tamen ni povas tre multon
ellerni de Usono. Ni tion faras, sed lekcioj, kiujn ni prenas de Usono, estas
epizodaj kaj tro specialaj.
Ni unue devas esplori Usonon,
esplori ne nur ĝiajn aŭtojn, turbogenerilojn kaj radioaparatojn (tion
ni faras), sed ankaŭ manieron de agado de usonaj laboristoj, inĝenieroj,
negocistoj, precipe de negocistoj, ĉar se niaj staĥanov-anoj (NB.Staĥanov,
Alekseo, avangarda ministo, kies altaj laboraj atingoj donis lian nomon al la enlanda
movado kaj kamarada konkurado) jam superas normojn de usonaj laboristoj, kaj inĝenieroj
ofte ne cedas al la usonaj (tion konfirmis usonanoj mem), sed pluraj niaj negocistoj
kaj ekonomiistoj ankoraŭ ne atingis samajn rendimenton kaj akuratecon de
laboro de iliaj usonaj samfakuloj.
Ne parolu ni nun pri atributoj de
niaj ekonomiistoj, pri ties ideismo kaj funkciivo. Tiujn atributojn edukis la Komunista
partio. Ne parolu ni pri mankoj de usonaj negocistoj – pri ties senideismo,
avideco, senprincipeco. Tiujn mankojn edukis la kapitalismo. Por ni nun estas
pli grava esplorado de ties ĉiuj atributoj, ĉar ni volas studi ĉe
ili. Ĉe ili devas studi ne nur inĝenieroj, sed ankaŭ niaj
ekonomiistoj kaj negocistoj.
La usona negocisto ĉiam
trovas tempon por interparolo pri aferoj. Li sidas en sia oficejo, demetinte jakon,
kaj laboras. Laboras li kviete, nerimarkeble, senbrue. Li nenien hastas aŭ
malfruiĝas. Li havas solan telefonon. Lin neniu atendas en akceptejo, ĉar
rendevuo (appointment) estas difinita absolute precize kaj la konversacio
deprenas neniun troan minuton. Li okupiĝas sole pri aferoj. Kiam li
partoprenas konferencojn, tio ne estas konata. Verŝajne, li kunsidas tre
malofte.
Se usonano diris dum la konversacio,
eĉ parenteze: “Mi tion ĉi faros”, al li ne necesas tion ĉi rememorigi.
Ĉio estos farita. Kapablo teni vorton, teni firme, akurate, pere de ĉiuj
rimedoj, - jen kio estas plej grava, kion ni devas studi ĉe usonaj negocistoj.
Ni skribis pri usona demokratio,
kiu reale donas al homo neniujn liberecojn kaj nur maskas la ekspluatadon de
unu homo la alian. Sed en usona vivo estas fenomeno, kiu devas interesi nin ne
malpli, ol nova modelo de iu maŝino. Tiu fenomeno estas demokrateco en
rilatoj inter homoj. Kvankam tiu demokrateco ankaŭ kovras socian
malegalecon kaj estas pure ekstera formo, sed por ni, akirintaj socian egalecon
inter homoj, tiuj eksteraj formoj de demokrateco nur povas elstarigi justecon
de nia sociala sistemo. La eksteraj formoj de tiu demokrateco estas perfektaj.
Ili tre helpas dum laboro, frapas burokratismon kaj pliigas homan dignon.
Soveta Unio kaj Unuiĝintaj Ŝtatoj
– tiu ĉi temo estas grandega. Niaj notoj estas nur rezulto de vojaĝa
observado. Ni simple volus pliigi en soveta socio intereson al Usono, al
studado de tiu ĉi granda lando.
Ni elveturis el Vaŝingtono
al Nov-Jorko. Ankoraŭ kelkaj horoj – kaj vojaĝo laŭ la usona
tero finiĝos. Dum tiuj finalaj horoj ni pensis pri Usono. Ŝajne, en
nia libro ni rakontis ĉion, pri kio ni pensis.
Usonanoj tre koleras kontraŭ
eŭropanoj, kiuj venas Usonon, uzas ĝian gastemecon, kaj poste mallaŭdas
ĝin. Usonanoj ofte kun ĉagreno parolis tion al ni. Sed ni ne komprenas
tiel starigitan demandon - mallaŭdi aŭ laŭdi. Usono ne estas la premiero
de nova teatraĵo, kaj ni ne estas teatraj kritikistoj. Ni enskribis niajn
impresojn pri la lando kaj niajn opiniojn pri ĝi.
Kion oni povas diri pri Usono,
kiu samtempe terurigas, ravas, elvokas domaĝon kaj prezentas ekzemplojn taŭgajn
por imitado, pri la lando riĉa, mizera, benita kaj sentalenta?
Ni povas diri honeste, kun mano
sur koro: tiun ĉi landon estas interese observi, sed loĝi en ĝi
ni ne volus.