La kvara ĉapitro
APETITO FORIRAS DUM MANĜADO
Alveninto vizitinta unuafoje
Nov-Jorkon povas sentime foriri el hotelo kaj profundiĝi en urbajn
labirintojn. Perdi la vojon ĉi tie preskaŭ ne eblas, kvankam pluraj
stratoj mirinde similas unu la alian. Sekreto estas facila. Plejparto de
stratoj kaj avenuoj estas paralelaj kaj perpendiklaj. La Unua avenuo, la Dua
avenuo, la Tria avenuo, Leksingtona (Lexington) avenuo, la Kvara avenuo, Parka
avenuo (ĉi tie preferas loĝi riĉuloj), Madisona avenuo, la Kvina
avenuo (ĉi tie situas multaj vendejoj) ktp. La Kvina avenuo dividas la
urbon je du partoj: orienta kaj ŭesta. Ĉiujn avenuojn interkrucigas
centoj da stratoj. Ĉiu avenuo havas iun propran econ: unu estas pli vasta
ol la alia, super la Tria kaj la Sepa troviĝas la supergrunda fervojo,
Parka avenuo havas meze gazonon, sur la Kvina avenuo situas “Empire State Building” kaj “Radio city”. Aspektoj de novjorkaj stratoj preskaŭ neniel
distingiĝas kaj do eĉ longatempe loĝanta tie urbano malfacile
diferencigas ilin. La lokan geometrion iom rompas zigzaga Broadway disiganta la
urbon diagonale, kies longo superas kelkajn dekojn da kilometroj.
Ĉefe trafiko de aŭtoj
kaj piedirantoj kompreneble okazas en vastaj avenuoj. Sub ili troviĝas
nigraj kaj malsekaj, kiel karboŝaktoj, kvartrakaj tuneloj de metroo
(subway). Super ili tondras la supergrunda fervojo (elevated railroad). Krom aŭtoj
surstrate moviĝas malmodernaj duetaĝaj busoj kaj tramoj. Probable en
Kievo, en kiu oni ĉesigis traman trafikon sur plej ĉefa strato,
okazus granda miro pro sciigo, ke plej vigla novjorka avenuo Broadway havas
traman trafikon. Grandan ĉagrenon kutime sentas iu persono bezonanta trai
la urbon laŭlarĝe, kiu ĉi-cele prenas taksion. Aŭtomobilo
moviĝanta laŭ iu strato baldaŭ trafas en longan trafikŝtopiĝon.
Dume policanoj dispelas snufantan aŭtan gregon laŭ plilongaj avenuoj,
en mallarĝaj malpuretaj stratoj grupiĝas indigna amaso da
maltrankvilaj ŝoferoj, kies pasaĝeroj, malpacience elŝovas sin
el fenestroj kaj poste sopire eklegas siajn ĵurnalojn.
Malfacile oni povas kredi, ke
antaŭ sepdek jaroj en kruciĝejo inter la Kvina avenuo kaj la 42-a strato, kie dum
kvin minutoj amasiĝas tiom da aŭtoj, kiom oni ne sukcesus kalkuli en
tuta Pollando, staris ordinara ligna gastejo kun jena informo por
preterveturantaj sinjoroj:
ONI MALPERMESAS ENLITIĜI
EN BOTOJ;
ONI MALPERMESAS AL PLI OL SES
GASTOJ DORMI EN UNU LITO.
Ni eliris el la hotelo por
matenmanĝi kaj baldaŭ trafis la 42-an straton. Dum unuaj tagoj post
nia alveno en Nov-Jorkon ni nepre trafis la 42-an straton.
En homamaso movanta nin aŭdiĝis
fragmentoj de rapida novjorka parolado, malfacile komprenebla ne nur por
moskva, sed ankaŭ por londona orelo. Ĉe fasadoj sidis knaboj-ciristoj
tamburantaj per siaj brosoj laŭ fuŝe faritaj kestoj allogan melodion.
Surstrataj fotistoj celis per siaj fotiloj “ Lejko” (Leica) preterirantojn,
preferante gesinjorojn alvenintajn el provinco. Preminte ĉanon li aliras al
la fotito kaj donas informfolion pri lia fotejo. Kontraŭ dudekkvin cendoj
la fotito povas ricevi belan bildon prezentantan lin en kuriozaj pozoj.
Sub fulgokovritaj spanoj de
ponto, en kies ombro brilis koto restinta post hieraŭa pluvo, staris viro
kun oblikve surmetita ĉapelo kaj malbutonumita ĉemizo, kiu ion
deklamis. Ĉirkaŭ li grupiĝis du dekoj da gapuloj. Li estis
adepto de senatano Hjuo (Huey) Long, antaŭnelonge mortigita en Luiziano.
Li parolis pri eksproprietigo. Iuj aŭskultantoj demandis lin. Li respondis.
Ŝajnis, ke lia plej grava tasko estis ridigo de aŭskultantaro.
Apud li sur sunlumigitan
trotuaron ekstaris korpulenta negrino el Sava Armeo kun surmetita malmoderna ĉapelo
kaj uzdifektitaj ŝuoj. Ŝi eltiris el valizeto sonorileton kaj laŭte
ektintis. La valizeton ŝi metis sur trotuaron ĉe siaj piedoj. Ĝisatendinte
kelkajn aŭskultantojn de la adepto de la mortinta senatano, ŝi
duonfermis la okulojn pro la suno kaj komencis ion krii frapante sian ampleksan
buston. Ni foriris kaj ankoraŭ kelkan tempon klare aŭdis kriojn de la
negrino en urba bruo.
Apud vesta vendejo trankvile marŝis
viro. Sur liaj dorso kaj brusto pendis du afiŝoj kun jenaj vortoj: “Ĉi
tie oni strikas”. Proksime same marŝis tien kaj reen ankoraŭ kelkaj
strikantoj. Super granda vitrino de angula domo malgraŭ sunplena mateno
lumis bluaj literoj “Cafe” (Kafejo). Ĝi estis vasta, sufiĉe lumigita
kaj tre pura. Ĉe muroj troviĝis vitraj vendotabloj kun bonaspektaj,
apetitaj manĝaĵoj. Maldekstre de eniro situis kasejo. Dekstre estis
metala kesto kun eta tranĉita fendo kiel en iu ŝparmonujo. El la
fendo elstaris pinto de blua kartona bileto. Ĉiuj enirantoj tiris la
pinton. Samon faris ankaŭ ni.
Ektintis melodia frapo de
sonorilo. Ni prenis biletojn kaj el la fendo aperis nova bileta pinto. Poste ni
alkutimiĝis agi samkiel ceteraj novjorkanoj venintaj kafejon por rapide
matenmaĝi. Ni prenis de aparta tablo po unu malpeza bruna pleto, metis sur
ilin forkojn, kulerojn, tranĉilojn kaj paperajn buŝtukojn.
Ni estis vestitaj je pezaj paltoj
kaj surmetitaj ĉapeloj do sentis sin iom maloportune. Ni proksimiĝis
al dekstra rando de vitra vendotablo. Laŭ ĝia longo estis instalitaj
tri vicoj de nikelkovritaj tubetoj destinitaj por pletoj kun manĝaĵoj,
kiujn oni plenigis moviĝante plu. Interne de vendotablo troviĝis
granda elektra forno.
En ĝi oni varmigis supojn,
rostaĵojn, diversajn kolbasetojn, porkaĵojn, terpomon dispremitan,
rostitan kaj kuiritan, globetojn de burĝona brasiko, ŝpinacon,
karoton kaj plurajn aliajn garnaĵojn.
Bele aspektantaj kuiristoj kun blankaj
ĉapoj kaj junaj vendistinoj kun rozaj kufoj elmetis sur vitran supraĵon
telerojn kun manĝaĵoj kaj faris trueton per kompostilo en bileto
konforme al kosto de ĉiu manĝaĵo. Plue kuŝis salatoj kaj
legomaĵoj, diversaj almanĝaĵoj, fiŝoj en ĵeleo kaj
majonezoj. Apude kuŝis pano, buterumitaj bulkoj kaj tradiciaj rondaj kukoj
kun poma, fraga kaj ananasa farĉoj. Akireblaj estis same kafo kaj lakto.
Ni antaŭenmoviĝis puŝante niajn pletojn. Sur dika tavolo de
rabotita glacio kuŝis pladetoj kun kompotoj kaj glaciaĵoj, oranĝoj
kaj duonoj de grapfruktoj, staris diversformaj glasoj kun sukoj. Obseda reklamo
alkutimigis usonanojn trinki sukojn inter matena kaj taga manĝoj. Sukoj
havas vitaminojn utilajn por sano de konsumantoj kaj sukvendo utilas por
sukproduktantoj. Ni baldaŭ kutimiĝis ankaŭ al tio.Komence ni
trinkis pulpan oranĝan sukon, poste diafanan verdan sukon de grapfrukto.
Poste ni gustumis grapfrukton mem, sur kiun ni ŝutis sukeran sablon kaj
manĝis ĝin per tekulero. Ĝia gusto samtempe similas citronon kaj
oranĝon, sed enhavas pli da suko. Kaj fine iom timeme ni eltrinkis tomatan
sukon aldonante pipron. Ĝi estis plej plezura kaj freŝiga. Ĝi
pleje taŭgis por niaj sudruslandaj stomakoj. Sole ni ne alkutimiĝis
en Usono manĝi melonon antaŭ tagmanĝo, kiu okupas gravan lokon
en listo de lokaj almanĝaĵoj.
Meze de kafejo staris poluritaj
lignaj tabloj kaj vestostangoj. Laŭdezire oni povas meti sian ĉapelon
sur apartan breteton troviĝantan sub tablo. Sur tabloj staris boteletoj
kun oleo, vinagro, tomata saŭso kaj ceteraj akraj spicoj. Ankaŭ estis
sukera sablo en vitraj ujoj kun aperturoj en metala kloŝeto.
Pago pro manĝado en kafejo
estas tute simpla. Lasante kafejon vi nepre aliros al kasisto kun via
kompostita bileto kaj tie okazos kvitiĝo. Ankaŭ vi povas aĉeti
cigaredojn kaj preni dentpurigilojn.
Funkciado de kafejo estas
perfekte organizita, samkiel produktado de aŭtoj aŭ tajpiloj. Ankoraŭ
pli perfekte funkcias aŭtomatejoj, kiuj faras procezon de nutrado
virtuoza. En iliajn murojn oni instalis vitrajn ŝranketojn kun fendoj por
moneroj “nickel” (kvincendo). Interne de ŝranketo troviĝas teleroj
kun supo aŭ rostaĵo, glaso da suko aŭ kuko. Aĉetanto enigas
kvincendon en fendon, apertas pordeton, prenas supon kaj portas ĝin al
tablo por manĝi tie. Por lia ĉapelo sub tablo ankaŭ estas aparta
breteto. Laŭbezone li enigas alian kvincendon por ricevi el krano
mezuritan dozon da kafo kun lakto. Sed aŭtomatejoj ne estas sufiĉe
ofte vizitataj en Usono. Ĉiam estas homplenaj ordinaraj restoracioj kun ne
tre altaj prezoj, kiujn posedas grandaj trustoj.
Plej populara el tiuj estas “ Ĉajlds”
(Childs), kiu iĝis en Usono sinonimo de malmultekosta kaj altkvalita
nutrado. Pri persono, kiu nutras sin en Childs-restoracio, oni diras, ke lia
semajna salajro egalas 30 dolarojn. Se vi troviĝas en ĉiu parto de
Nov-Jorko do laŭdezire vi atingos saman restoracion perdinte ne pli ol dek
minutojn. Tiea manĝaĵaro estas identa kiel en kafejoj aŭ en aŭtomatejoj,
sed vi havas tamen iujn avantaĝojn: ekzemple vi rajtas demandi kelnerinon
“Ĉu bonkvalita estas hodiaŭa bovidaĵo?” kaj ricevi respondon “
Jes, sinjoro”.
Ĝenerale Nov-Jorko mirindas
pro tio, ke tie estas ĉio necesa. Vi povas renkonti homon de ĉiu
nacio, aĉeti ĉiun manĝaĵon aŭ objekton: de brodita
ukraina ĉemizo ĝis ĉina bastoneto kun osta maneto destinita por
dorsogratado, de rusaj vodko kaj kaviaro ĝis ĉilia supo kaj ĉina
nudelo. Ne ekzistas tiuj delikataĵoj, kiujn ne povus prezenti Nov-Jorko.
Sed pro ĉio necesas pagi dolarojn. Sed ni volus rakonti pri plejmulto de
usonanoj, kiuj kapablas pagi nur cendojn en Childs-restoracioj, kafejoj kaj aŭtomatejoj.
Alivorte nin interesas ordinara civitano havanta dignajn laboron, salajron kaj
vivkondiĉojn.
Ideala organizado en manĝejoj, alta kvalito de nutraĵoj, multnombraj manĝaĵoj, minimuma tempo necesa por manĝado estas tute aprobinda. Sed laŭ nia opinio ĉio ĉi nur bele aspektas kaj eble utilas por homsano, tamen aldonas neniun plezuron. Usonanoj kutimiĝis al tio. Ili manĝas tre rapide, perdinte dum manĝado neniun troan minuton. Ili nutras sin samkiel oni plenigas benzinujon.