La tridekoka ĉapitro
PREĜU, PESU VIN KAJ PAGU!
Antaŭkristnaskaj klopodoj ĉiutage
pliiĝis. Milionoj da meleagroj estis mortigitaj, senplumigitaj kaj metitaj
en vitrinojn de vendejoj, ĉarmante holivudanojn per siaj flaveta subhaŭta
graso kaj violkoloraj stampoj de la sanitara inspekto metitaj sur ties
brustetojn.
Ni jam parolis, ke Kristnasko laŭusone
estas festo havanta neniun rilaton al religio. Tiun tagon oni festas tute ne
naskiĝon de Dio. Tiam okazas festo honore al la tradicia kristnaska
meleagro. Tiun tagon konfuzita Dio ridetante retiriĝas posten.
Kun adoro al la meleagro estas
kunligita ankoraŭ unu stranga rito – interŝanĝo de donacoj. Multjara,
lerte organizita komerca reklamo tiel efikis, ke interŝanĝo de
donacoj iĝis por homoj kvazaŭ ties devo, kiu multe pliriĉigas komercistojn.
Tuta senutilaĵaro akumulita dum la jaro en vendejoj disvendiĝas dum
kelkaj tagoj kontraŭ pli altaj prezoj. Vendejoj estas superplenaj.
Senraciiĝintaj aĉetantoj prenas ĉion viditan. Usonano prezentas donacojn
ne nur al siaj edzino, infanoj kaj geamikoj. Li ankaŭ donacas ion al siaj
estroj. Aktoro el kinostudio donacas ion al siaj reĝisoro, kinooperatoro,
sonooperatoro, ŝminkisto. Juna servistino en kontoro donacas ion al ŝia
ĉefo, verkisto ion donacas al eldonisto, ĵurnalisto – al redaktoro. Plimulto
de donacoj havas tute nekaŝitan karakteron de koruptaĵo.
Iras donacoj ankaŭ de supre
suben – de estroj al subuloj. Sed ĝi similas malabundan flueton kompare
kun potencaj fontanoj de amo kaj respekto direktitaj de sube supren.
Aktoro donacas al ŝminkisto
du botelojn da altkvalita ĉampano esperante, ke tiu tutan jaron ŝminkos
lin tre bone, al reĝisoro oni donacas por subteni utilan amikecon, al
operatoroj, por ke tiuj memoru la aktoron kaj pli bone filmu kaj surbendigu.
Elekto de donaco estas tre
respondeca afero. Necesas scii, al kiu kaj kion donaci, por anstataŭ danko
ne elvoki ofendon. Donaca febro kaŭzas al usonanoj multajn klopodojn,
gravajn elspezojn, tamen ĝi ankaŭ alportas al komercistoj paradizajn
minutojn kaj semajnojn.
Oni donacas unu al la alia
cigarojn, vinojn, parfumojn, koltukojn, bluzojn, bagatelaĵojn. Vendejaj
senditoj kuras tra la urbo kaj disveturigas donacojn pakitajn en specialan
kristnaskan paperon. Kamionoj ankaŭ disveturigas nur donacojn. Akompananta
de muzikistoj en belaj generalaj uniformoj, veturas tien kaj reen ruĝnaza
Santa Klaus kun vata barbo kovrita per naftalina neĝo. Post dio de donacoj
kuras knaboj. Adoltoj ĝemas, rigardante kristnaskan avon kaj streĉe
rememoras, al kiu necesas ankoraŭ ion donaci. Ho, Dio! Ne permesu, ke oni
iun forgesu – tiam la tutan jaron interrilatoj estos difektitaj.
Verdire, nur ĉi-okaze oni
mencias dum tiuj antaŭkristnaskaj tagoj nomon de Dio.
En Usono estas multaj religioj
kaj multaj dioj: protestanta, katolika, baptista, metodista, kongregacia,
anglikana. Milionoj da homoj volas ion kredi, kaj dekoj da potencaj eklezioj
proponas al ili siajn preĝejojn.
La malnovaj, se oni tiel diru, eŭropaj
religioj malsukcesas pro ia abstrakteco. Ili pli taŭgas en kaduka Eŭropo.
En Usono, apud ĉielskrapantoj, elektraj lavmaŝinoj kaj aliaj novaj
teknikaĵoj, ili aspektas iel pale. Necesas io pli moderna, efekta kaj
reala, io pli aferema, ol ĉiama ĝuado en ĉielo pro bonfara vivo
sur tero.
Ĉi-rilate plej usona estas
sekto, kiu sin nomas “Kristana scienco”.
Ĝi havas milionojn da adeptoj. Kaj ĝi reale similas iun kolosan
malsanulejon, sen ĉeesto de kuracistoj kaj medikamentoj. “Kristana scienco” estas granda kaj riĉa.
Rimarkindaj preĝejoj kun belaj bankaj enirejoj apartenas al ĝi en
pluraj urboj kaj urbetoj.
“Kristana scienco” ne
proponas longatempe atendi rekompencon en ĉielo. Ĝi realigas siajn
aferojn sur tero. Tiu ĉi religio estas praktika kaj oportuna. Ĝi
parolas:
-Ĉu vi malsaniĝis? Vin
dolorigas hernio? Kredu je Dio kaj hernio plu vin ne dolorigos!
Kristanismo kiel scienco, kiu tuj
donas utilon! Tio estas komprenebla por ordinara usonano, tio venas lian cerbon
nebuligitan dum jaroj de supermezura kaj streĉa laboro. La religio, kiu
estas same utila, kiel elektro. Tio taŭgas. Je tio oni povas kredi.
-Nu, bone! Kaj kion fari, se la hernio
plu dolorigas?
-Tio signifas, ke via kredo ne
sufiĉas. Kredu pli je Dio, kaj li helpos al vi en ĉio.
Li helpos en ĉio. En
Nov-Jorko ni foje eniris en preĝejon de “Kristana scienco” situantan centre de la urbo. Nemultenombra amaso
da homoj sidis sur benkoj kaj aŭskultis grandaĝan ĝentlemanon,
sur kiu estis altkvalita kostumo tajlorita ĉe sperta majstro (en Usono
kostumoj tajloritaj laŭmende estas signo de bonhaveco).
Sinjoro Adams, kiu akompanis
nin en tiu ekskurso, streĉis aŭdon, klininte
sian kapon. Li permane donis
signon, ke ni alvenu pli proksime. Tio, kion ni ekaŭdis, tre similis
scenon en novjorka dormejo, kiun ni trafis la unuan vesperon de nia alveno en
Usonon. Nur tie oni
admonis mizerulojn, sed ĉi tie oni admonis riĉulojn. Tamen oni admonis tute same – helpe de vivaj atestantoj kaj
nekontesteblaj faktoj.
-Gefratoj, - parolis la
grandaĝa ĝentlemano, - antaŭ dudek jaroj mi estis malriĉa
kaj malfeliĉa. Mi loĝis
en San-Francisko. Mi havis neniun laboron, mia edzino estis mortanta, miaj
infanoj malsatis. Mi de neniu atendis helpon, sole de Dio. Kaj unu matenon voĉo
de Dio diris al mi: “Iru al Nov-Jorko kaj ekservu en asekura societo”. Mi lasis
ĉion kaj translokiĝis en Nov-Jorkon. Malsata kaj en ĉifono, mi
vagis laŭ stratoj kaj atendis, kiam Dio helpos al mi. Fine mi ekvidis
elpendaĵon de asekura societo kaj komprenis, ke Dio sendis min ĝuste ĉi
tien. Mi eniris tiun grandegan kaj luksan konstruaĵon. Ĉar mi estis
vestita en ĉifono, do oni malpermesis viziti la administranton. Tamen mi
atingis lin kaj diris:
-Mi volas servi en via societo.
-Ĉu vi konas asekuran
aferon? – demandis li min.
-Ne, - respondis mi firmavoĉe.
-Kial do vi volas servi ĝuste
ĉi tie?
Mi rigardis lin kaj diris:
-Ĉar Dio sendis min al vi.
La administranto nenion
respondis, alvokis sekretarion kaj ordonis dungi min kiel liftisto.
Ĉi-loke la rakontanto paŭzis.
-Kaj kio okazis kun vi poste? - senpacience
demandis unu el aŭskultantoj.
-Ĉu vi volas scii, kio nun
mi estas? Nun mi estas vicprezidanto de tiu asekura societo. Kaj tion realigis
Dio.
Ni eliris el la preĝejo iom
konsterniĝintaj.
-Ne, ĝentlemanoj, - emocie
parolis s-ro Adams, - ĉu vi aŭdis? Se unu aferisto tute serioze povas
diri al alia aferisto inter klakado de kalkuliloj kaj telefona sonorado, ke Dio
sendis lin tien por servi kaj tia rekomendo tiel efikas, do tiam vi mem povas
vidi, ke li estas tre oportuna, aferema Dio. Efektiva usona Dio de kontoroj kaj
entreprenoj, anstataŭ iu eŭropa babilemulo preferanta senutilan
filozofion. Eĉ katolikismo en Usono akiris novajn trajtojn. Pastro Koglin
(Coughlin) konstruis propran radiostacion kaj reklamas sian Dion kun sama
fervoro, kiel oni reklamas “Koka-Kolon”. Serioze, ĝentlemanoj, eŭropaj
religioj ne taŭgas por usonanoj. Ili ne havas sufiĉan aferan bazon. Krom
tio, ili estas tro saĝaj por ordinara usonano. Li bezonas ion pli simplan.
Al li necesas diri, je kiu Dio kredi. Li mem ne kapablas kompreni. Des pli, ke
li ne havas tempon por tio, ĉar li estas okupita. Mi ripetas, ĝentlemanoj,
li bezonas simplan religion. Diru al li, kiun utilon alportas tiu religio, kion
ĝi postulas elspezi kaj kiujn avantaĝojn ĝi havas. Sed, tion vi
diru konkrete, mi petas. Usonano ne elportas necertecon.
Unu tagon, kiam ni estis en nia
hotelo “Holivudo”, situanta sur bulvardo Holivudo, kaj laboris, en nian ĉambron
enkuris geedzoj Adams. Ĝis tiam, ni ankoraŭ neniam vidis ilin tiel
aspektantajn. Sur s-ro Adams palto pendis nur sur unu ŝultro. Li eligis
iujn nekompreneblajn kriojn, kaj ĉiuminute lia vizaĝo iĝis pli
ruĝa. S-ino Adams, milda s-ino Adams, kiu ne perdis ĉeeston de
spirito kaj sinregadon eĉ sur la glaciiĝintaj montpasejoj, kuris laŭ
la ĉambro kaj ekkriis:
-Mi bedaŭras, ke mi ne havis
revolveron! Mi ŝin pafmortigus, kiel hundon!
-Ne, Bekio! - kriis Adams. - Mi
volis pafmortigi ŝin, kiel hundon!
Ni ektimiĝis.
-Kio okazis? Kiun vi volis
pafmortigi? Pro kio – kiel hundon?
Tamen pasis ĉirkaŭ dek
minutoj, post kio geedzoj Adams iom trankviliĝis kaj sukcesis komenci
rakonton pri tio, kio ilin tiel kolerigis.
Okazis, ke ili frumatene, ne
volis nin veki kaj forveturis al Losanĝelo aŭskulti predikon de fame
konata en Usono kreintino de nova religio, Emio Makferson (Aimee McPherson).
Post disputo pri tio, kiu
estos rakontanta, superis, kiel ĉiam, s-ro Adams.
-Ĝentlemanoj! Tio estas
simple nekredeble! – kriis li laŭtvoĉe. – Vi multon perdis neakompaninte
nin. Enskribu en viajn agendojn tion, kion vi ne vidis, sinjoroj. Do, ni venis la
templon de Emio Makferson. Malgraŭ tio, ke ĝis komenco de la prediko
restis ankoraŭ unu horo, la preĝejo estis superplena. Tie troviĝis pli ol mil homoj. Kaj ĉiuj estis bonaj, simplaj homoj. La pedeloj evidente decidis, ke ni estas
iuj gravuloj kaj sidigis nin en la unuan vicon. Ni sidis kaj atendis. Certe, ni
ekparolis kun sidantaj najbaroj. Bonegaj personoj. Unu estis farmulo el Iovao (Iowa), la alia
ankaŭ speciale venis ĉi tien. Li havas en Nevado etan ranĉon.
Bonaj, honestaj homoj, kiuj volas
je io kredi kaj bezonas spiritan nutraĵon. Necesas nepre doni al ili ion,
se ili bezonas, ĝentlemanoj! Fine eksonis muziko, kiel en cirko, - kaj
aperis Emio Makferson, kun bukla hararanĝo, kun karmezina manikuro, en
blanka kapoto, ŝminkita, ruĝigita. Ŝi estis ne tre juna, sed
ankoraŭ bela. Ĉiuj ekjubilis. Vi nur enpensu, ĝentlemanoj!
Anstataŭ enua pastro eniras
moderna bela virino. Kaj ĉu vi scias, kion ŝi parolis? Tio estis
teruro!
-Se mi havus revolveron, - enigis
s-ino Adams, -mi ŝin…
-Ne, ne, Bekio, ne estu tiel
sangavida. Ne, serioze, ne interrompu min. Do, ĝentlemanoj, mi ne volas
transdoni ŝian sensencaĵon. En Eŭropo tio elvokis ridon de eĉ
plej malkleraj homoj. Sed ni troviĝas en Usono, sinjoroj. Ĉi tie
necesas paroli nur tre simplajn aĵojn. Vorton de honesto, tiuj bonaj
homoj, venintaj en la preĝejon, ekstaziĝis. Tiu spirita nutraĵo,
kiun proponis al ili Emio Makferson, ne taŭgis eĉ por kanario, se ĝi
bezonis religion. Kruda ĉarlatanaĵo, kun aldono de mizeraj spritaĵoj
kaj granda porcio de erotiko, kiun prezentis ĥoro de junulinoj en diafanaj
blankaj pelerinoj. Sed plej ĉefa evento okazis poste. Emio Makferson sciigis,
ke ŝi bezonas cent mil dolarojn por riparo de la preĝejo. Cent mil
dolaroj, ĝentlemanoj, estas granda mono eĉ en riĉa Usono. Kaj mi
volus diri, ke usonanoj ne tre amas fordoni siajn dolarojn. Vi mem komprenas,
ke ŝi simple petis alvenintojn monkontribui, tiam ŝi kolektus tre
malmulton. Tamen ŝi elpensis genian trukon! La orkestro ĉesigis
muzikon tremigantan la volbon, kaj buklita, kiel anĝelo, fratino Makferson
reoratoris. Ŝia oratoraĵo estis tute entuziasma. Sinjoroj, vi ĉion
perdis, ĉar vi ne aŭdis tiun mirindan oratoraĵon. “Gefratoj, - diris
ŝi, - mono necesas. Ne por mi, certe, sed por Dio. Ĉu vi povas doni
Dion unu pencon de ĉiu funto de pezo de via korpo, kiun li donacis al vi
laŭ sia neeldirita favoro? Nur unu pencon!
Tio estas ne tro multe! Nur unu
pencon petas de vi Dio! Ĉu vi rifuzos al li?”
Tuj laŭ la trairejoj
diskuris la akompanantoj disdonante paperfoliojn kun jena teksto: PREĜU,
PESU VIN KAJ PAGU!
Nur unu penco de funto de via vivpezo!
Pesu vi vin mem! Pesu viajn
parencojn!
Pesu viajn gekonatojn!
Ĉu vi scias, sinjoroj, ja
tio estas genie elpensita! Kun tre bona kono de trajtoj de usona karaktero. Usonanoj
tre ŝatas ciferojn. Konvinki ilin oni povas pli simple per ciferoj. Alie
oni ne fordonus monon. Sed unu penco de ĉiu funto de viva pezo estas io
konvinka kaj serioza. Krome, tio estas interesa okupo. La farmulo revenos al si
en Iovaon kaj la tutan semajnon li pesos siajn najbarojn kaj parencojn. Kia
ridego okazos!..
Jes, jes, jes, ĝentlemanoj, la
servistoj duanfojon diskuris laŭ la trairejoj tenante pli grandajn pletojn.
Ili kolektis plenajn pletojn dum kelkaj minutoj. Ordinara usonano pezas ĉirkaŭ
cent okdek funtojn. Mia dika najbaro el Nevado fordonis du dolarojn! Kvankam li
estas neriĉa persono. Lin oni konvinkis helpe de idiota aritmetiko. Ĝentlemanoj,
mi parolas tute serioze. La religio de ĉiuj ĉarlatanaj sektoj situas
en mezo de vojo de la multiplika tabelo al plej vulgara varieteo. Malmulte da
ciferoj, malnovaj anekdotoj, pornografio kaj tre multe da arogaĵoj. Enskribu
tion ĉi en viajn agendojn, ĝentlemanoj!