La tridektria ĉapitro������������������������������������������������������ �RUSA MONTETO
Ni revenis post la futbalo bonhumore kaj interrompante unu alian komencis
rakonti al geedzoj Adams niajn futbalajn impresojn. Ili ne rigardis la matĉon, ĉar tiutempe
vizitis la poŝton.
-Ne parolu al mi pri futbalo, - diris
s-ro Adams. - Ĝi estas terura, barbara ludo. Ne, serioze, min dolorigas
via rakonto pri futbalo. Anstataŭ studado, junuloj okupiĝas pri tio,
kion nur diablo scias. Ne, serioze, ne parolu ni pri tiuj ĉi stultaĵoj.
Sinjoron Adams io afliktis. Apud
li kuŝis granda strekumita papera folio kun enskribitaj ciferoj kaj iuj
markoj, kaj eta pakaĵo.
-Do, Bekio, - diris li, - mia ĉapelo
ankoraŭ ne venis San-Franciskon. Tamen ni sendis en Santa-Feon ordonon
elsendi ĝin ĝuste en San-Franciskon!
-Ĉu vi firme memoras, ke en
San-Franciskon? - demandis s-ino Adams. Ŝajnas al mi, ke lastfoje vi petis
elsendi la ĉapelon en Losanĝelon.
-Ne, ne, Bekio, ne parolu tiel. Mi
ĉion enskribis.
Sinjoro Adams demetis la okulvitrojn
kaj, proksimiginte la folion al la okuloj, komencis deĉifri siajn notojn.
-Jes, jes, jes, - murmuris
li � jen. Laŭ lastaj sciigoj, la ĉapelon oni sendis el Detrojto en Ĉikagon.
Poste en St.Luizon. Sed ĉar ni ne vizitis St.Luizon, do mi skribe petis
elsendi ĝin en Kansason. Kiam ni venis la urbon, la ĉapelo tiam
ankoraŭ ne sukcesis atingi ĝin.
-Bone, - diris s-ino
-Aĥ, Bekio, kiel vi povas
tiel opinii! � ekĝemis s-ro Adams.
-Tiam, kio estas la pakaĵo?
� ekkriis Bekio. � Ĝi estas tiom malgranda, ke en ĝi ne povas troviĝi
la ĉapelo!
Geedzoj Adams ĵus revenis el
la poŝto kaj ankoraŭ ne sukcesis malfermi la pakaĵeton. Ĝin
ili malkovradis longe kaj akurate, varme diskutante pri ĝia enhavo.
-Ĉu eble en ĝi troviĝas
mia horloĝo el Granda kanjono? � rimarkis s-ro Adams.
-Ne eblas, ke en ĝi estas
via horloĝo, ĉar la pakaĵeto venis el Santa-Feo!
Fine la pakaĵeto estis
malfermita. En ĝi kuŝis la ŝlosilo kun ronda kupra disko, sur
kiu estis martelita la figuro �82�.
-Ĝuste tion mi
parolis! � ekkriis s-ino Adams.
-Kion vi parolis, Bekio? �
flateme demandis s-ro Adams.
-Tio ĉi estas la ŝlosilo
de ĉambro en Granda kanjono, kiun vi erare elsendis al poŝto en
Santa-Feo. Kaj ordonon pri la ĉapelo vi , verŝajne, sendis en la kampadejon
de Granda kanjono. Mi opinias, ke via peto pri la horloĝo, kiun mi donacis
al vi, ankaŭ trafis Santa-Feon anstataŭ Grandan kanjonon.
-Sed, Bekio, ne parolu tiel
nepripensite, - trabalbutis s-ro Adams. � Kial nepre mi estas kulpa pri ĉio?
Ne, serioze, Bekio, mi petas vin, estu justa. Des pli, ke tion ĉi ni povas
facile korekti. Ni skribos� Jes� Kien do ni skribos?
-Antaŭ ĉio necesas
elsendi la ŝlosilon kaj tiun ĉi malbenitan plejdon, kiun vi kunportis
en Fresno.
-Sed, Bekio, ja mi forgesis en
Fresno mian binoklon, kiu, mi opinias, estas pli kara, ol la plejdo.
-Bone. Do ni sendos la ŝlosilon
en Grandan kanjonon, la plejdon en Fresnon, kaj en Santa-Feon sciigon pri la
horloĝo� Tamen ne, pri la horloĝo necesas skribi en Grandan kanjonon,
kaj en Santa-Feon, antaŭ ĉio, necesas sendi nian pardonpeton. Poste�
-Kaj la ĉapelo? � karese
demandis sinjoro Adams.
-Atendu minuton vi! Jes, la ĉapelo.
Kun ĝi ni faros jenon�
Tiutempe oni ekfrapis la pordon,
kaj en la ĉambron venis altkreska viro, kun larĝaj rondaj ŝultroj
kaj granda ronda kapo, sur kiu troviĝis malgranda kepo kun butono. La
viro, evidente sentis amplekson de sia korpo, kaj do penis paŝeti kiel eble
plej mallaŭte. Tamen pargeto sub li ekkrakis, kvazaŭ en la ĉambron
oni enigis horizontalan pianon. Haltinte, la strangulo diris per maldika,
melodia voĉo, en la bonega rusa lingvo:
-Bonan tagon! Min delegis al vi
molokana (NB.rusa kristana sekto) komunumo. Ĝi kutimiĝis venigi ĉiun
alveninton el Rusio� Bonvolu ĉeesti nian molokanan tetrinkadon. Mi
alveturis aŭte, do vi ne maltrankviliĝu.
Ni multon aŭdis pri rusaj
molokanoj en San-Francisko, disigitaj de la patrujo, sed, simile al indianoj,
konservintaj siajn lingvon, morojn kaj kutimojn.
Post kvin minutoj s-ro Adams kaj
la sendito de molokana komunumo iĝis amikoj. Sinjoro Adams montris bonan
konon de subjekto kaj neunufoje ne miksis molokanojn kun duĥoboroj aŭ
subbotnikoj (NB.rusaj kristanaj sektanoj).
Dum veturado al Rusa monteto, kie
loĝas sanfranciskaj molokanoj, nia konduktanto rakontis historion de ilia
migrado.
Iam, tre delonge, molokanoj loĝis
apud Volgo. Ilin opresis la cara registaro, sendis al ili pastrojn kaj
misiistojn. Molokanoj ne cedis. Tiam ilin oni transloĝigis Kaŭkazon,
en karsan regionon. Ili tie, en novaj lokoj, daŭrigis fari tion, kion ili
faris dum jarcentoj � kulturi grenon.
Sed tiea vivo iĝis pli kaj
pli malfacila, persekutado iĝis pli kruela, kaj do molokanoj decidis
forlasi la patrujon, kiu iĝis duonpatrino por ili. Kien veturi? Homoj
veturis Usonon. Kvincent familioj en 1902 venis Usonon. Kial ili trafis
San-Franciskon? Homoj veturis San-Franciskon. Ankaŭ venis San-Franciskon
ili. Nia konduktanto aspektis kvardekjara, do li venis Usonon, kiam li estis
sesjara knabo. Tamen li ŝajnis tute ordinara ruso, kaj ni eĉ ne
kredis, ke li scipovas paroli angle. En Usono molokanoj volis, kiel antaŭe,
grenkulturadi, sed mankis mono por aĉeti kampojn. Tiam ili komencis labori
en sanfranciska haveno kiel ŝarĝistoj. En la urbo ili ekloĝiĝis
separe sur monteto, iom post iom konstruis domojn kaj preĝejon, kiun ili solene nomas
�Molokana preĝejo� (Molokan Church), aranĝis rusan lernejon, kaj tiu
loko de tiam nomiĝas �Rusa monteto� (Russian Hill).
La oktobran revolucion molokanoj
akceptis ne kiel molokanoj, sed kiel proletoj. Ŝarĝistoj enanime
superis molokanojn. Unue, dum tutaj iliaj vivoj, homoj eksentis tion, ke ili
havas patrujon, kiu nun ne estas duonpatrino por ili. Dum kolektivigo unu el
respektindaj molokanaj olduloj ricevis de siaj nevoj el USSR leteron, en kiu
ili demandis lian konsilon: ĉu aliĝi kolĥozon (NB.Kolektiva
mastrumado) aŭ ne. Ili sciigis, ke alia molokana oldulo malkonsilis tion.
La onklo, ne kiel malnova molokana pastro, sed kiel malnova sanfranciska ŝarĝisto,
respondis al ili � aliĝu. Tiu ĉi maljunulo fiere parolis al ni, ke
nun li ofte ricevas dankajn leterojn de nevoj. Kiam San-Franciskon venis
Trojanovskij (NB.supozeble, A. Trojanovskij, la unua ambasadoro de USSR en
Usono), kaj poste Ŝmidt (NB.supozeble, Otto
Schmidt, rusa
sciencisto), molokanoj renkontis ilin kun floroj.
Ni longe aŭtis laŭ la
urbo, leviĝante de unu monteto sur la alian. Ŝajne, ni traveturis ĉinan
kvartalon.
-Kaj jen Rusa monteto, - diris
nia fortega direktanto kaj komutis la duan rapidecon.
La aŭto ekzumis kaj komencis
grimpi supren laŭ ŝtona pavimo.
Ĉi tie nenio rememorigis
San-Franciskon! La strato pli similis periferion de olda Tulo aŭ Kalugo. Ni
haltis apud negranda domo kun perono kaj eniris internen. En la unua ĉambro,
sur kies muroj pendis malnovaj fotoj kaj bildoj, eltranĉitaj el revuoj,
amasiĝis multaj homoj. En ĝi estis maljunaj barbuloj kun okulvitroj
kaj junuloj en jakoj, el sub kiuj vidiĝis rusaj ĉemizoj. Same estis
vestitaj rusaj ĝisrevoluciaj laboristoj dum festaj tagoj.
Sed pleje impresis nin virinoj.
Ni eĉ ekvolis froti niajn okulojn, por konvinkiĝi, ke tiuj ĉi
virinoj ekzistas en la jaro 1935, kaj ne ie en malnova rusia perdita loko, sed
en benzina-elektra San-Francisko, en la mala mondoparto. Inter ili ni ekvidis
rusajn kamparaninojn, blankvizaĝajn kaj ruĝvangajn, en bonaj festaj
bluzoj kun pufoj kaj larĝaj jupoj, kies fasono estis moda antaŭ
multaj jaroj en Rusio kaj restis en San-Francisko sen iuj ŝanĝoj;
ekvidis oldulinojn kun profetaj okuloj. Ili estis en indienaj tuketoj. La
virinoj parolis mole kaj ronde, per melodiaj voĉoj, emfazantaj �o� kaj, laŭ
rusa kutimo, donis siajn manojn fosilforme. Plimulto de tiuj virinoj tute ne
scipovis paroli la anglan lingvon, kvankam travivis en San-Francisko preskaŭ
tutan vivon. Kunveno similis malmodernan kamparan geedziĝon: kiam ĉiuj
jam amasiĝis, sed festeno ankoraŭ ne komenciĝis.
Preskaŭ ĉiuj viroj
estis altkreskaj kaj larĝaŝultraj, samkiel tiu la unua, kiu nin
venigis. Ili havis grandegajn brakojn - brakojn de ŝarĝistoj.
Nin oni venigis malsupren, kie
estis sufiĉe vasta ejo.En ĝi staris mallarĝa longa tablo, sur
kiu troviĝis manĝaĵoj: kukaro, salitaj kukumoj, dolĉa pano
kaj pomoj. Sur muroj pendis portretoj de Stalin [Stalin (Ĝugaŝvili), Jozefo,Ĝenerala
sekretario de Komunista partio de Sovetunio en 1922-1953], Kalinin (NB.Kalinin, Miĥailo, prezidanto de USSR en
1919-1946) kaj Voroŝilov (NB.Voroŝilov, Klimo, marŝalo, prezidanto de USSR en
1953-1960). Ĉiuj sidiĝis ĉe la tablo, kaj komenciĝis
konversacio. Nin oni demandis pri kolĥozoj, fabrikoj, pri Moskvo. Oni
alportis glasojn da teo, kaj subite plej granda molokano en okulvitroj, sufiĉe
maljuna kun grizeta barbeto, profunde ekspiris kaj ekkantis per neordinare laŭta
voĉo, komence eĉ ŝajnis, ke li ne ekkantis, sed ekkriis:
Elturmentis min aflikto,
La malbenita vipuro.
Brulu ĝis fino, mia keno,
Forbrulos kune kun ci, ankaŭ
mi.
La kanton ankaŭ ekkantis ĉiuj
viroj kaj virinoj. Ili kantis same, kiel la ĉefkantanto, - plenvoĉe.
Tiu ĉi kantado havis neniujn nuancojn. Ili kantis forte, nur forte,
penante superkrii unu la alian. Stranga, iomete malagrabla komence, kantado iĝis
pli kohera. Orelo baldaŭ kutimiĝis al ĝi. Malgraŭ forta laŭteco,
ĝi havis ion tristan. Precipe bonsonis virinaj voĉoj, furioze kantantaj
altajn notojn. Same akraj kaj malĝojaj voĉoj flugis ien super
herbejoj, dum krepuskoj, post herbfalĉado, permanente sonadis, malrapide
mallaŭtiĝis kaj intermiksiĝis fine kun ĉirpado de griloj. Homoj
kantis tiun ĉi kanton ĉe Volgo, poste inter kurdoj kaj armenoj, apud Karso. Nun
oni kantas ĝin en San-Francisko, ŝtato Kalifornio. Se oni forpelos
ilin en Aŭstralion, en Patagonion, en insulojn Fiĝiojn, ili tutegale
eĉ tie kantos tiun ĉi kanton.
Kantoj estas ĉio restinta ĉe
ili de Rusio.
Poste la viro en okulvitroj
palpebrumis al ni kaj ekkantis:
Ĉiuj ni estas idoj de
l`popolo,
Infanoj de labora familio estas
ni,
Frata unio kaj libereco - jen
estas
Nia devizo batala.
Sinjoro Adams jam kelkfoje
sekigis siajn okulojn kaj estis kortuŝita eĉ pli, ol dum konversacio
kun la eksa misiisto pri virecaj indianoj �navaho�, li ne detenis sin kaj
ekkantis kune kun molokanoj.
Tamen la kantado nin surprizis.
En la vortojn: �Malbonaj tagoj foriris, kompensa horo venis� molokanoj enigis
sian ideologian korektaĵon. Ili kantis jene: �Malbonaj tagoj foriris,
vojon Kristo al ni montris�. Sinjoro Adams, malnova sendiulo kaj materiisto, ne
kaptis la vortŝanĝon kaj vigle daŭris kanti, larĝe
malfermante la buŝon.
Kiam kantado finiĝis, ni
demandis pri korekto de teksto. La ĉefkantanto denove palpebrumis al ni
kaj diris:
-Ni havas kantotekstaron,
laŭ kiu ni kantas. Tamen
la kanto, kiun ni speciale por vi kantis, estas baptista.
Li montris tre eluzitan libreton.
En ĝia antaŭparolo oni sciigis:
�Kantoj estas solenaj, malgajaj
kaj mezaj�.
�Vojon Kristo al ni montris� � evidente,
estis meza kanto.
Por plezurigi nin, molokanoj kun
granda vervo kantis kanzonon � �Kiel min akompanis mia patrino�, kantis ĝin
sen ŝanĝoj, kaj poste ili longatempe kantis rusajn kantojn.
Poste ni daŭrigis
konversacion pri multaj diversaĵoj. Ili demandis nin, ĉu eblas reveno
de molokanoj al la patrujo?
Apude aperis disputo inter du
olduloj.
-Tutan sklavecon sub la suno
okazigis pastroj, - diris unu oldulo.
La dua konsentis kun tio ĉi,
sed konsentis disputante.
-Ni ducent jarojn nenion pagis al
pastroj! � ekkriis la unua.
La dua denove konsentis. Ni la
disputon ne enmiksiĝis.
Estis tempo foriri. Ni adiaŭiĝis
kun niaj gastamaj mastroj. Fine, jam starante, molokanoj rekantis �Kiel min
akompanis mia patrino�, - kaj ni eliris la straton.
De sur Rusa monteto klare vidiĝis
la lumigita urbo. Ĝi disvastiĝis malproksime diversflanken. Sube
okazis usonaj, italaj, ĉinaj kaj simple maraj pasioj, oni konstruis
miraklajn pontojn, sur la insulo, en la federala malliberejo troviĝis
Al-Kaponeo, kaj ĉi tie, en iu propravola prizono, troviĝis homoj kune
kun siaj rusaj kantoj kaj rusa teo, troviĝis kune kun sia nostalgio
grandaj homoj, kvazaŭ gigantoj, perdintaj la patrujon, sed rememorantaj ĝin
ĉiuminute�