La tria ĉapitro
TION ONI POVAS VIDI EL HOTELA FENESTRO
La unuaj horoj en Nov-Jorko,
promenado tra la nokta urbo kaj reveno en la hotelon, por ĉiam restos en
nia memoro kiel tre grava evento.
Ni eniris sufiĉe vastan
hotelan vestiblon ornamitan per marmoro. Dekstre post glata ligna bariero
staris du junaj kontoristoj. Ambaŭ havis palajn, glate razitajn vangojn
kaj etajn nigrajn lipharojn.
Apude sidis kasistino ĉe aŭtomata
kalkulilo. Maldekstre situis tabaka butiko. Ĝiaj vitrinoj prezentis
malfermitajn cigarujojn. Ĉiu cigaro estis envolvita per diafana, brila
papero kun ruĝoraj ringetoj.
Sur blankaj, brilaj supraĵoj
de kovriloj estis pentritaj malmodernaj beluloj kun grandaj lipharoj, oraj kaj
arĝentaj medaloj, verdaj palmoj kaj negrinoj rikoltantaj tabakon. En
anguloj de kovriloj vidiĝis prezoj: kvin, dek aŭ dekkvin cendoj pro
unu peco. Aŭ dekkvin cendoj pro du, aŭ dek cendoj pro tri pecoj. Pli
dense ol cigaroj kuŝis paketoj kun cigaredoj same envolvitaj per diafana
papero. Usonanoj preferas fumi “Lucky Strike” en malhelverda paketo kun ruĝa
cirklo centre, “Chesterfield” en blanka paketo kun oritaj literoj kaj “Camel”
en flava paketo kun bruna kamelo (NB.fakte dromedaro).
Tutan muron situantan kontraŭ
portalo okupis kelkaj vastaj liftoj kun oritaj pordoj, kiujn malfermis
servistoj kaj informis gastojn pri tio, ke liftoj funkcias kun nepra halto en
la deksesa etaĝo. Iom poste ni komprenis tiun ĉi artifikon de la
administracio, kiu volis tiamaniere pliigi kvanton de vizitantoj de restoracio
kaj kafejo troviĝantaj tie.
Ni eniris lifton kaj ĝi
rapide komencis leviĝi. En etaĝaj haltoj servisto malfermis pordon
kaj kriis: ”Up!” (Supren). Post eniro de virino ĉiuj viroj deprenis siajn ĉapelojn
kaj ni faris samon. Tiel ni konatiĝis kun la unua usona kutimo. Sed konatiĝo
kun kutimoj de la fremda lando ne estas tute facila afero kaj preskaŭ ĉiam
ĝi okazigas iun konfuzon. Post kelkaj tagoj dum vizito al eldonejo ni same
demetis niajn ĉapelojn post eniro de virino en lifton. Tamen ceteraj viroj
troviĝantaj kune kun ni tie ne faris samon kaj rigardis nin mire. Fakte ĉapelojn
viroj demetas nepre en loĝejaj kaj hotelaj liftoj, sed aliloke tio ne
estas deviga.
En la dudeksepa etaĝo ni
eliris el la lifto kaj laŭ malvasta koridoro direktis nin al nia ĉambro.
Grandegajn duaklasajn hotelojn situantajn en centro de Nov-Jorko oni konstruas
tre ŝpareme, - koridoroj estas mallarĝaj, ĉambroj estas karaj,
sed malgrandaj kun nealtaj plafonoj. Investantoj komisias al entreprenistoj
jenan taskon: enigi kiel eble multajn ĉambrojn en ĉielskrapanton.
Tamen ĉambretoj rezulte aspektas tre alloge kaj tute komforte. Ili enhavas
ĉion necesan: varman kaj malvarman akvon, duŝejon, poŝtpaperon,
telegrafajn blankedojn, poŝtkartojn kun bildo de la hotelo, paperajn ujojn
por malpura vesto kun formularoj, en kiujn necesas nur enskribi kvanton de
vesto bezonanta lavadon. Ĝenerale en Usono oni lavas ĉion rapide kaj
tre bone.
Gladitaj ĉemizoj aspektas
pli bone ol la novaj en vitrinoj de vendejoj. Ĉiun oni enmetas en
paperujon, ĉirkaŭigas per papera rubando kun informilo pri lavejo kaj
akurate alpremas manikojn per pingletoj. Krome ĉiuj truoj estas plene ŝtopitaj.
Komforto en Usono ne estas parto de troa lukso, ĝi efektive estas norma
kaj tute akirebla.
Post nia eniro en la ĉambron
ni provis trovi ŝaltilon kaj longe ne sukcesis tion. En obskuro ni vagadis
tra la ĉambro, bruligis alumetojn, ekzamenis ĉiujn murojn kaj
pordojn, sed nenion trovis. Kelkfoje ni jam malesperiĝis kaj sidiĝis
por ripozi. Finfine ni sukcesis lumigi la ĉambron. Ŝaltiloj troviĝis
ĉe ĉiu lampo kaj estis fajnaj ĉenoj kun globetoj sur finoj.
Alterno de tiroj pro globeto realigis lumon kaj mallumon. Litoj ne estis aranĝitaj
por dormado kaj ni provis trovi butonon por alvoki ĉambristinon. La butono
forestis.
Tiam ni konjektis, ke necesas
alvoki ŝin aŭ ĉiun alian serviston per telefono. Alveninta
ĉambristino estis negrino. Ŝi aspektis iom timeme kaj post nia peto
aranĝi litojn por dormado ŝia timo videble pliiĝis. Finfine ŝi ordigis niajn litojn
plurfoje ripetante “Yes, sir” (Jes, sinjoro). Iom poste ni eksciis, ke kutime litojn en hoteloj
aranĝas klientoj mem kaj do nia nokta pretendo estis la unua precedento en
historio de la hotelo.
En la ĉambroj staris
meblaro, kiun poste ni vidis senescepte en ĉiuj hoteloj de Usono situantaj
en Oriento, Okcidento kaj Sudo de la lando. Nordon ni ne vizitis. Sed ni estas
certaj, ke tie ni trovus la saman novjorkan meblaron: brunan komodeton kun
spegulo, metalajn litojn lerte farbitajn kaj sekve aspektantajn kiel lignaj,
kelkajn molajn seĝojn, brakseĝon taŭgan por balancado kaj
porteblajn elektrajn lampojn kun maldikaj longaj stangoj kaj grandaj kartonaj
kloŝoj.
Sur komodo kuŝis dika
libreto en nigra bindaĵo. Sur ĝia supraĵo vidiĝis la orita
stampo de la hotelo. Tio ĉi estis Biblio. Ĝi estis adaptita por
negocistoj, kiuj kutime ne havas sufiĉan libertempon. La unua paĝo
entenis kroman liston preparitan de la zorgema hotela administracio:
- Por trankviligo de animduboj,
vidu la paĝon N, tekston tian;
- Por decidi familiajn malfacilaĵojn,
vidu ...;
- Kiam okazas monproblemoj, vidu
...;
- Por prosperi en laboro, vidu...
La indikita paĝo estis uzita pli ofte kaj sekve iomete malpuriĝis.
Ni malfermis la fenestrojn. Ĉi
tie ili malfermiĝas ankaŭ laŭ usona maniero, alie ol en Eŭropo.
Ilin necesas suprenlevi, samkiel en trajnoj.
La fenestroj de niaj ĉambroj
rigardis tri flankojn. Sube kuŝis la nokta Nov-Jorko dormanta ĉe
bordo de Atlantiko. De la oceano blovis varmeta vento. Apude situis kelkaj ĉielskrapantoj
kaj ŝajnis, ke ili estas facile atingeblaj permane. Iliajn fenestrojn oni
povas kalkuli. Pli malproksime lumoj en fenestroj aspektis kiel horizontalaj
linioj kaj ankoraŭ pli malproksime inter densa lumamaso estis nigra, kurba
strio tute nelumigita. Ni supozis, ke tie fluis ĉu Hudsono, ĉu
Orienta rivero (East River). La videbla lumigita mondo ne estis permanente
senmova kaj iufoje ni rimarkis, ke iu lumeto estingiĝis. Verŝajne unu
el sep milionoj da novjorkanoj enlitiĝis kaj sekve elŝaltis lumon.
Kiu li estas? Kontoristo aŭ oficisto de metroo? Povas esti enlitiĝis
juna vendistino sonĝanta pri unu miliono da dolaroj?
Nov-Jorko dormis. Same dormis ĝiaj
loĝantoj, kies praŭloj aŭ ili mem venis ĉi tien el
Skotlando, Irlando, Hamburgo kaj Vieno, Kovno kaj Belostoko, Napolo kaj
Madrido, el Latina Ameriko, Ĉinio, Aŭstralio kaj Afriko. Dormis homoj
kun diverskolora haŭto: blanka, nigra aŭ flava. Ni rigardis
malproksimen kaj meditis pri okupoj kaj kutimoj de tiuj ĉi loĝantoj.
Ni tre deziris kiel plej baldaŭ tion ekscii.
Finfine ni enlitiĝis tute lacaj.
Por la unua tago impresoj estis tre multaj. Malutile tiel konatiĝi kun tia
urbego kiel Nov-Jorko. Ni samtempe sentis plezuron pro kvieta kuŝado en
oportunaj usonaj litoj kaj ĥaoson en niaj kapoj, en kiuj kvazaŭ miksiĝis
balancado en “Normandio”, veturado en taksio, promenado laŭ Broadway.
Matene ni rigardis tra la
fenestro kaj ekvidis la urbon kovritan per maldensa nebulo. Pejzaĝo
similis la saman vilaĝan. Kelkaj blankaj fumetoj leviĝis supren. Al
pinto de iu dudeketaĝa dometo eĉ oni aligis idilian metalan koketon.
Sesdeketaĝaj ĉielskrapantoj, kiuj hieraŭ ŝajnis tiel
proksimaj, nun estis disigitaj de nia hotelo per pluraj ruĝaj tegmentoj
kaj cento da altaj kamentuboj kaj lukoj, inter kiuj vagis ordinaraj katoj. Sur
kontraŭincendiaj brikaj muroj vidiĝis reklamoj.
Ĝenerale Nov-Jorko konsistas kvazaŭ el kelkaj tavoloj.
Plej altan tavolon okupas supraĵoj de ĉielskrapantoj, pli altaj ol la
nia. Ili havas pintojn, vitrajn aŭ oritajn kupolojn brilajn sub la suno, aŭ
turetojn kun grandaj horloĝoj. Ampleksoj de turetoj preskaŭ egalas
kvaretaĝan domon. La sekvan tavolon okupas plataj tegmentoj kun
kamentuboj, lukoj kaj katoj, jam menciitaj. Sur unu tegmento troviĝas
unuetaĝa dometo kun ĝardeneto, arbetoj, brikaj padoj, fontaneto kaj
kelkaj pajlaj brakseĝoj. Tie oni povas plezure ripozi spirante benzinan
odoron de floroj kaj aŭdante melodian brulegon de supergrunda fervojo. Ĝi
okupas la trian tavolon de la urbo situantan plejparte en nivelo de la
duaj-triaj etaĝoj, ie ĝi troviĝas pli alte. Tiu ĉi unika
konstruaĵo havas metalajn apogilojn kaj dum trajna veturado ĝi terure
tondras.
Por vidi plej lastan tavolon
necesas elŝovi sin el fenestro kaj rigardi ĝuste malsupren. Ĉio
troviĝanta tie aspektas samkiel en renversa binoklo: vojkruciĝo kun aŭtetoj,
piedirantoj kaj pasejo.
El alia fenestro oni povas vidi
riveron Hudsonon, kiu estas limo inter usonaj ŝtatoj Nova Jorko (New York
) kaj Nova Ĵerzejo (Nova Jersey). Konstruaĵoj situantaj ĉe unu
bordo de la rivero apartenas al Nov-Jorko urbo (New York City) kaj sur la mala
bordo al Jersey City (Ĵerzejo urbo). Oni eksplikis al ni, ke tiu kvazaŭ
stranga administra disigo havas certajn oportunojn. Oni povas labori en unu ŝtato
kaj loĝi en la alia, spekuli en Nov-Jorko kaj pagi impostojn en Nova Ĵerzejo
(tie ili estas malpli grandaj), edziĝi en Nov-Jorko kaj divorci en Nova Ĵerzejo
aŭ male, konsiderante lokajn leĝojn kaj prezojn. Iom poste ni aĉetis
aŭton por vojaĝo tra Usono kaj ŝparis kelkajn dolarojn,
asekurinte ĝin en Nova Ĵerzejo.