La dudekkvina ĉapitro DEZERTO
Usono prepariĝis por Kristnasko. En urbetoj antaŭ vitrinoj de
vendejoj jam brilis ornamaĵoj de novjaraj arboj. Tradicia Santa Klaŭso (Santa Claus) kun
granda blanka barbo moviĝis laŭ stratoj en orita ĉaro. Elektra
ventolilo elĵetis el la ĉaro artefaritan neĝon. Ĥoroj en
radio kantis malmodernajn anglajn kanzonojn. Santa Klaŭso prenis enmane
reklamfolion de universala magazeno: “Kristnaskaj donacoj – kredite”. Ĵurnaloj
informis, ke ĉi-jara antaŭfesta komerco pli prosperas, ol la
pasintjara.
Ju pli ni antaŭenmoviĝis
al Kalifornio des pli varmigis la suno, kaj la ĉielo iĝis pli pura
kaj helblua.
Ni transveturis limon de ŝtato
Arizono. Tre perfekta ŝoseo direktis nin al urbo Flagstafo (Flagstaff). Tedaj
reklamaj paneloj preskaŭ malaperis, kaj nur iufoje el post kakto aŭ
flava sarkaĵo elŝoviĝis afiŝeto de “Koka-Kola”. Gazolinaj
stacioj renkontiĝis malpli ofte.
Tamen ĉapeloj de lokaj loĝantoj
estis pli grandaj. Ĝis nun ni nenie vidis tiujn grandajn ĉapelojn kiel
en Arizono, ŝtato de dezertoj kaj kanjonoj.
Estas dubinde, ke oni povas trovi
en la mondo ion pli majestan kaj belan ol amerikan dezerton. La tutan semajnon,
kiam ni veturis tra ĝi, ni ne laciĝis admiri. Ni alvenis ĝustatempe.
Vintro en dezerto estas sama somero, tamen pli hela kaj pura, sen troa varmego
kaj polvo.
Areo, kiun ni venis, estis tute
malplena kaj sovaĝa, tamen ni ne sentis nin kiel ermitoj. Vojo kaj aŭto
igis dezerton pli atingebla, sed ne senigis ĝian allogecon. Male, belecon,
kiun rezultigis naturo, kompletigis beleco, kiun rezultigis lertaj hommanoj. Ni
samtempe admiris unikajn kolorojn de dezerto kaj perfektajn arkitekturaĵojn:
vastan glatan ŝoseon, arĝentkolorajn pontetojn, akurate enmetitajn
akvoduktojn, artefaritajn teramasojn kaj foskavojn. Eĉ gazolinaj stacioj,
kiuj tedis en Oriento kaj en Meza Ŭesto, ĉi-tie, en dezerto, aspektis
kiel elstaraj monumentoj de homa potenco. Kaj aŭto en dezerto ŝajnis
pli bela ol en urbo, ĉar ĝia polurita supraĵo respegulis la
sunon, kaj ĝia ombro ŝajnis pli nigra kaj precize situis sur sovaĝa
sablo.
Vojoj en dezerto estas, evidente,
unu el plej rimarkindaj atingoj de usona tekniko. Ili estas same perfektaj,
kiel en loĝlokoj. Samaj precizaj kaj kompreneblaj flav-nigraj tabuletoj
memorigas pri necesaj ĝiroj, mallarĝaj pontoj kaj zigzagoj. Samaj
blankaj indikiloj kun nigraj borderoj montras vojnumerojn, kaj lignaj sagoj kun
urbonomoj – distancojn ĝis tiuj urboj. En dezerto ankaŭ ekzistas
specialaj iloj, kiuj renkontiĝas tre ofte kaj nomiĝas “brut-kradoj”
(cattle-guards). Ampleksaj paŝtejoj separiĝas unu de la alia per
pikdrato, por ke brutaro restu en siaj areoj kaj ne kaŭzu kverelojn inter
vakeroj. Tamen kion apliki, por ke brutaro ne transiru ŝoseojn? Ja ne
eblas meti pikdraton laŭ tuta ŝoseo de ambaŭ flankoj! Kaj iu
sennoma inventinto elpensis jenon. Kanaletojn, situantajn ĉe ŝoseoj,
oni kovris per metalaj kradoj. Brutaro, alpaŝinta al tiuj kradoj, timas,
ke iliaj kruroj penetros truojn de kradoj, sekve haltas kaj foriras. Simpla
usona solvo!
En Usono vojaĝanton ne
maltrankviligas kutimaj duboj: “Kie mi nun estas? Ĉu mi sukcesos trovi
dormolokon? Ĉu ekzakte funkcias rapidindikilo? Ĉar mi veturas
Okcidenten, do ĉu jam necesas ĝustigi horloĝojn?” Ne. Li kutimiĝis
al tio, ke ĉe vojo lin ĉiam atendas kampadejoj, kiujn konsistigas
kabanetoj kun ĉambreto, duŝejo, kuirejeto kun gasa forno kaj apuda
garaĝo. Ankaŭ li ofte vidas dum veturado jenajn afiŝetojn: ”Post
duonmejlo – kontrolo de rapidindikilo”. Kaj reale tie staras fosteto, de kiu
distancas kvin mejlojn alia fosteto. Per tiu ĉi simpla maniero vi povas
kontroli funkciadon de via rapidindikilo. Kiam estas necese, vin renkontas
paneloj kun tekstoj: “ Venis tempo ĝustigi horloĝojn” aŭ “Vi
forlasas Novan Meksikion kaj venas Arizonon”.
Tio aspektas tiel, kiel kvazaŭ
vi forlasas la teron kaj enveturas la ĉielon.
Ni gaje moviĝis laŭ
dezerto, tute forgesinte hieraŭajn terurojn. Jam ŝajnis neebla
ekzistado de koto, malvarmo kaj neĝo. Sinjoro Adams, plene eldorminta en
Galupo kaj solide manĝinta matene, fartis tre bone. Lin superplenigis
novaj ideoj kaj li tre volis babili. Ni diskutis diversajn temojn, aŭskultis
opinion de s-ro Adams pri stato de Germanio post la faŝista puĉo, pri
stato de lerneja klerigo en Usono kaj pri ŝancoj de Rusvelt dum la nova
elektado.
Tamen ĉio ĉi ne sufiĉis
por s-ro Adams. Li senpacience pririgardis la vojon espere ekvidi homon kun
suprenlevita polekso. Tamen
nin ĉirkaŭigis nur ruĝa sablo. Homoj en dezerto forestis. Feliĉe, al s-ro Adams decidis helpi la naturo
mem, kaj li eldiris al ĝi sian tutan stokon da sentoj.
Ni traveturis “la farbitan
dezerton” (the painted desert).
Ĝis
la horizonto mem, kvazaŭ ŝtoniĝintaj ondoj de ŝtorma
oceano, disvastiĝis glataj sablaj montetoj. Ili surmetiĝis unu la
alian, faris spinojn kaj faltojn. Ilin mirinde kaj
bunte farbis la naturo per blua, roza, ruĝbruna kaj pajla koloroj. Ties tonoj estis ege puraj.
La vorton “dezerto” oni ofte uzas
kiel simbolo de unuformeco. La amerika dezerto estas neordinare varia. Post ĉiuj
du-tri horoj ĝia aspekto ŝanĝiĝas. Aperas montetoj kaj
rokoj, similaj al piramidoj, turoj, kuŝantaj elefantoj, antaŭdiluvaj reptilioj.
Sed antaŭe nin atendis io
ankoraŭ pli rimarkinda.
Ni enveturis en rezervejon de ŝtoniĝinta
arbaro ĉirkaŭigita per pikdrato (N.B.Petrified Forest National Park).
Komence ni nenion eksterordinaran rimarkis, sed kiam ni fiksrigardis plie, tiam
ni ekvidis, ke el sablo kaj ŝtono elstaras ŝtipoj kaj kuŝas
trunkoj.
Ĉi-loke antaŭ kelkaj
dekoj da milionoj jaroj kreskis arbaro. Antaŭnelonge ĝin oni
eltrovis. Vidaĵo estis tute unika – meze de dezerto en granda silento kuŝas
ruĝbrunaj trunkoj. Dum milionoj jaroj lignaĵerojn substituadis
saleroj, kalkeroj kaj fereroj. Arboj asimilis malmolecon de marmoro.
En la rezervejo oni aranĝis
etan muzeon, en kiu oni preparas ŝtoniĝintajn ŝtipojn. Oni ilin
dissegas kaj poluras. Supraĵo konservas ĉiujn detalaĵojn de arbo
kaj komencas brili per ruĝaj, bluaj kaj flavaj vejnoj. Ne ekzistas similaj
marmoroj kaj malakitoj, kiuj povus konkuri per beleco kun polurita ŝtoniĝinta
arbo.
En la muzeo oni diris al ni, ke
tiuj arboj kreskis antaŭ cent kvindek milionoj jaroj. La muzeo mem,
probable, aperis nur antaŭ unu jaro. Ĝi estis malgranda, sed tute
moderna konstruaĵo kun metalaj fenestroj kaj pordoj, kun akvodukto, en kiu
fluis varma kaj malvarma akvo. Dum eliro, oni supozas ekvidi apudajn metroon,
flughavenon aŭ universalan magazenon, sed oni ekvidas tuj la dezerton
etendiĝintan je kelkaj centoj da mejloj.
La rezervejon oni atente gardas,
kaj nenion, eĉ eron, oni povas kunpreni. Tamen kiam ni jam lasis la
rezervejon, ni ekvidis gazolinan stacion, kies barilo estis farita el samaj ŝtoniĝintaj
trunkoj. Arberojn oni vigle vendis kontraŭ kvin cendoj pro unu. Iu
metiisto per elektra ilo, tre bruanta, lerte faris memoraĵojn – broĉojn
kaj braceletojn, segis, tornis, poluris kaj gravuris enskribaĵon “Por bona
memoro”.
Ni enmetis
kelkajn arberojn en valizon kaj ekveturis plu.
Ĉe vojo, suprenlevinte
polekson, staris viro kun sako.
Ni jam
skribis, ke usonanoj estas tre komunikiĝemaj, bonvolaj kaj ĉiam
pretaj favori. Kiam ili
helpas al vi, ekzemple eltiras vian aŭton trafintan kavon, tiam ili faras
tion simple, modeste, rapide, sen atendo de danko eĉ pervorta. Ili helpas,
ŝercas vigle kaj forveturas.
Suprenlevita polekso, kiel estas
konate, signifas veturpeton. Ĉi-signalo iĝis sama parto de usona aŭtomobilismo,
kiel vojindikiloj.
Por verkisto, kaptanto de animoj
kaj temoj, tiu kutimo estas tre oportuna. Personaĵoj mem eniĝas vian
aŭton kaj volonte rakontas siajn vivhistoriojn.
Ni haltis. Viro volis atingi
urbon San-Diegon, en Kalifornio. Ni povis veturigi lin nur ĝis Flagstafo.
La nova kunvojaĝanto eniĝis
la limuzinon, metis sian sakon sur genuojn, kaj ricevinte demandon pri li mem,
pri lia loĝloko, li komencis rakonton.
Lia naskiĝloko situas en ŝtato
Masaĉuseco (Massachusetts). Tie li laboris tutan vivon kiel seruristo. Antaŭ
kvin jaroj li translokiĝis al alia urbo, ne sukcesis trovi laborlokon kaj
tie finiĝis lia antaŭa vivo. Li konstante migradas serĉante iun
laboron. Li jam kelkfoje traveturis la tutan landon tien kaj reen, sed nenion
decan trovis. Iufoje lin oni veturigas en aŭtoj, tamen pli ofte li migras
en kargovagonoj kune kun vagantoj. Tio estas pli rapida. Sed li mem ne estas
vagabondo. Li kelkfoje tion insiste ripetis. Verŝajne, al li tion oni jam
parolis antaŭe.
Subvencion al li oni ne donas, ĉar
li ne havas permanentan loĝlokon.
-Mi ofte renkontas samajn homojn,
kiel mi mem, - diris li, - kaj inter ili estas kuracistoj, juristoj prenintaj
superan kleron. Kun unu doktoro mi amikiĝis, kaj ni vagadis kune. Poste ni
decidis verki libron. Ni volis rakonti al la tuta mondo pri tio, kiel ni vivas.
Ni komencis ĉiutage enskribi vidaĵojn kaj sukcesis multon verki. Mi aŭdis,
ke eldono de libro multon profitas. Tamen en ŝtato Nebrasko (Nebraska) ni
kaŝe veturis en kargovagono, sed nin oni kaptis, trovis la manuskripton,
disŝiris ĝin, batis kaj elĵetis nin for. Jen tiel mi vivas.
Li ne plendis. Li simple
rakontis. Simpleco estis tute sama, kiu estis dum rakonto de marsoldato pri lia
konatiĝo en Ĉikago kun koketulinoj. La marsoldato ne fanfaronis, la
senlaborulo ne serĉis kompaton.
Homo elfalis el socio. Evidente,
ke li opinias, ke la socian reĝimon necesas ŝanĝi. Kaj kiel?
-Necesas depreni de riĉuloj iliajn trezorojn.
Ni aŭskultis lin pli atente.
Li furioze frapis per sia malpura granda pugno laŭ dorso de sidloko kaj
ripetis:
-Depreni monon! Jes, jes! Depreni
monon kaj restigi al ĉiu po kvin milionoj! Al senlaboruloj doni po
tereneto, por ke ili kulturu plantojn kaj nutru sin, sed al riĉuloj
restigi nur po kvin milionoj.
Ni demandis, ĉu sumo de kvin
milionoj ne estas troa?
Sed li ne ŝanĝis sian
opinion.
-Ne, necesas restigi al ili po
kvin milionoj. Ne eblas malpli.
-Kaj kiu deprenos ties
trezorojn?
-Oni deprenos! Rusvelt deprenos.
Se elektu oni lin dufojon prezidento. Li tion realigos.
-Kaj ĉu kongreso malpermesos?
-Nu, kongreso konsentos! Ja tio
estas justa. Kial oni ne konsentos? La afero estas klara.
Li estis tiel alloginta pri tiu
naiva ideo, li tiel deziris, ke tuj, per si mem, malaperu maljusteco, ke ĉiuj
bonstatu, ke li eĉ ne volis mediti, kiamaniere tio ĉi povas okazi. Li
fakte estis granda infano, kiu deziras, ke ĉio estu farita el ĉokolado.
Al li ŝajnas, ke se li petos bonkoran Santa Klaŭson, do tiam ĉio
sorĉe ŝanĝiĝos. Santa Klaŭso alveturos en sia kartona
sledo, kiun veturigos arĝentkoloraj cervoj, okazigos varmetan neĝventon
– kaj ĉio ordiĝos. Kongreso konsentos. Rusvelt ĝentile deprenos
miliardojn, kaj riĉuloj kun humilaj ridetoj tiujn miliardojn fordonos.
Milionoj usonanoj iluziiĝas
pri tiuj naivaj ideoj. Kiel por ĉiam saviĝi de la depresio?
Ho, tio estas tute simpla. La
registaro devas enspezi al ĉiu oldulo atinginta sesdek jarojn, po ducent
dolaroj ĉiumonate, kondiĉe, ke li tutan monsumon nepre elspezu. Tiam
aĉetkapablo de la loĝantaro elkreskos kelkfoje kaj do la depresio tuj
finiĝos. Samtempe vivkondiĉoj de olduloj grave pliboniĝos. Ĉio
estas klara kaj simpla. Olduloj tre deziras ricevi po ducent dolaroj ĉiumonate,
junuloj tre deziras, ke la depresio kiel plej baldaŭ finiĝu kaj ili
ricevu finfine laboron, do ili fidas ĉion. Taŭnsend (NB. Townsend,
Francis), inventinto de tiu ĉi mirakla rimedo, dum tre kurta tempo altiris
milionojn da aktivaj adeptoj.
En la tuta lando oni fondis
klubojn kaj komitatojn de Taŭnsend. Ĉar proksimiĝas elekto de la
prezidento, do la ideon oni volas korekti. Nun oni proponas enspezi po ducent
dolaroj al ĉiu oldulo atinginta kvindek kvin jarojn.
Sugesto de simplaj ciferoj efikas
tre forte. Efektive, ĉiu infano estus kontenta, se ĉiu adolto donus
al li po unu cendo. Por adolto tio estus tre malgranda ofero, sed li akumulus
grandan monsumon.
Ni nun ne mencias avangardajn
usonajn laboristojn kaj radikalan inteligencion. Temas pri meza usonano – ĉefa
aĉetanto kaj ĉefa elektanto. Li estas simpla, tre demokrata persono. Li
scipovas labori kaj multe laboras. Li amas siajn edzinon kaj gefilojn; aŭskultas
radion, ofte vizitas kinejon kaj tre malofte legas. Krom tio, li tre respektas
monon. Li ne havas al ĝi pasion de avarulo, li ĝin respektas, samkiel
onklon – fame konatan profesoron. Kaj li deziras, ke en la mondo ĉio estu
ankaŭ simpla kaj komprenebla, kiel en lia hejmo.
Kiam oni vendas al li fridujon, aŭ
elektran fornon, aŭ polvosuĉilon, do tiam vendisto neniam abstrakte
parolas. Li precize kaj afereme eksplikas, kiom da cendoj necesos elspezi pro
elektro hore, kioman komencpagon li petas kaj kiun ekonomion kaŭzos la aĉeto.
Aĉetanto volas scii ciferojn, dolaran avantaĝon.
Sammaniere oni vendas al li
politikan ideon. Nenio abstrakta, nenio filozofia. Li donas sian voĉon,
kaj al li oni promesas ducent dolarojn ĉiumonate aŭ promesas niveli
riĉojn. Tio estas ciferoj. Tio estas komprenebla. Tion li konsentas. Iom
poste li ekvidos, ke la ideoj funkcias ne same bone, kiel fridujo aŭ
polvosuĉilo. Sed nun li ankoraŭ fidas ilin.
En Flagstafo ni adiaŭiĝis
kun nia kunvojaĝanto.
Kiam li lasis la limuzinon, ni
ekvidis, en kiun mizeron li trafis. Lia difektita palto estis malpura,
verdkoloraj vangoj estis delonge ne razitaj, kaj en oreloj kolektiĝis
polvo el Pensilvanio (Pennsylvania), Kansaso kaj Oklahomo. Dum adiaŭiĝo
sur lia malgaja vizaĝo aperis optimisma rideto.
-Baldaŭ ĉio pliboniĝos,
- diris li. – kaj al ili, nur po kvin milionoj, ne cendon pli.
Kiam ni elveturis el Flagstafo,
direktante al Granda Kanjono, sinjoro Adams diris:
-Nu, kion vi opinias pri tio, ke tiu malfeliĉulo proponas restigi al riĉuloj po kvin milionoj? Ĉu vi ne scias? Nu, tiam mi diru. En animprofundo li ankoraŭ esperas, ke li mem iam iĝos milionulo. Usona edukado estas terura objekto, ĝentlemanoj!