La
dudekdua ĉapitro
SANTA-FEO (SANTA FE)
Ni
malrapide veturis tra urbo elektante hotelon. Ni mem ne konis rimedon, per kiu
ni ĝin elektis, sed ĉiam ĝi kontentigis ĉiujn niajn
pretendojn. Kvardolara ĉambro por du personoj havis oportunajn litojn kun
kelkaj litkovriloj kaj plataj, kiel dolaro, kusenoj, duŝejon kun blanka
mozaika planko kaj siblantan centran hejtadon.
Dum
elektado, ni neniam preferis loĝi en hoteloj nomataj “Mejflaŭer”
(Mayflower). Tiel nomiĝis la ŝipo, en kiu Usonon alvenis unuaj
enmigrintoj el Britio, kaj same nomiĝas plej karaj usonaj hoteloj.
En
Santa-Feo ni loĝis en hotelo “Montezumo”.
Kiam
ni eniris vestiblon de la hotelo, kelkaj usonanoj, sidintaj sur balanciloj kun ĵurnaloj
enmane, kun espero ekrigardis nin. En iliaj okuloj estis granda deziro babili
kun iu. Tio ŝajnas stranga, ke en aferema kaj agema Usono ekzistas tiuj
personoj. Plimulton konsistigas maturaj sinjoroj vestitaj je decaj kostumoj. Aŭ
ili jam perlaboris sufiĉe da dolaroj, aŭ ili perdis esperon
perlabori, tamen ili havas multe da libertempo, kaj, side sur hotelaj
balanciloj, ili avide gvatas sian oferon. Gardu vin Dio kontraŭ tio, ke vi
demandu tiun sinjoron pri iu bagatelo. Li ne lasos konversacianton kelkajn
horojn. Optimismavoĉe li rakontos ĉion, kion li scias. Ĉiu lia
frazo havos la vortojn “ŝur!” (sure), kiu signifas “certe!”, aŭ “ŝurli”
(surely), kiu same signifas “certe”. Krome, liaj frazoj ĉiam entenos la
vorton “najs!” (nice) - “agrable”!
Ni
rapide preteriris personojn sur balanciloj, lavis sin en ĉambro kaj eliris
surstraten, por trovi oportunan restoracion.
Dum
monato kaj duono de nia vivo en Usono, al ni tre tedis tipaj usonaj manĝoj
kun numeroj: ”matenmanĝo #2 “ (breakfast number two) aŭ “tagmanĝo
#1” (dinner number one). Precipe ne plaĉis al ni marinitaj, peklitaj
kukumoj, rostita ŝinko (bacon), kiu similis lignoladon, kaj tre blanka,
sed tute sengusta (ne, havanta guston de vato) pano. Ni estis pretaj nutri sin
per ĉiuj malsamaj manĝaĵoj: italaj, ĉinaj aŭ hebreaj.
Tial
ni espere ekrigardis elpendaĵon “Originala Meksikia Restoracio” kaj eniris
tien.
Sur
muroj de la restoracio pendis krudaj kaj belaj meksikiaj tapiŝoj, sur
kelneroj estis vestitaj oranĝkoloraj, silkaj ĉemizoj kaj buntaj
kravatoj. Al ni plaĉis medio kaj ni gaje babilis rigardante menuon. Ni
mendis supon, kies nomon nun ni ne povas rememori, kaj manĝaĵon
nomatan “enĉilada”. Ni forgesis nomon de la supo, ĉar jam la unua
kulero da ĝia konsisto malplenigis niajn kapojn de ĉio, kaj restigis
sole unu deziron - kiel plej baldaŭ ekpreni fajroestingilon kaj superakvi
flamon en niaj buŝoj. La manĝaĵo “enĉilada” estis longaj,
apetite aspektantaj flanoj kun enigitaj pipro kaj pulvo, sur kiujn oni verŝis
nitroglicerinon. Tiuj nutraĵoj ne taŭgis, kaj ni malsataj, koleriĝintaj
kaj soifantaj, elkuris el la restoracio. En apoteko ni manĝis, kiel
kutime, tiujn samajn numeritajn manĝaĵojn, kiuj tiel ne plaĉis
al ni.
Malfacile
irante post okazintaj turmentoj, ni ekpromenis laŭ urbo Santa-Feo. Fasadoj
de konstruaĵoj, faritaj el briko kaj ligno, ĉi tie forestis. Ĉirkaŭe
staris hispanaj domoj el argilo, kiujn apogis firmaj abutmentoj, el sub
tegmentoj elstaris randoj de kvadrataj aŭ cirklaj plafonaj traboj. Laŭ
stratoj promenis vakeroj, kies altaj kalkanumoj ritme frapis. Al enirejo de
kinejo alveturis limuzino, el kiu eliris indiano kaj lia edzino. Frunton de la indiano
ĉirkaŭigis helruĝa bandaĝo. Sur kruroj de la indianino
estis dikaj blankaj gamaŝoj. La geedzoj ŝlosis la aŭton kaj
eniris la kinejon. Sur alta podio de ŝua vendejo sidis kvar usonaj knaboj
kun glate aranĝitaj haroj. Ili aspektis kiel dektri–dekkvarjaraj adoleskoj
kaj ties mienoj estis tute sendependaj.
Sinjoro
Adams longe rigardis la knabojn kaj, fine, nominte ilin “sinjoroj”, informiĝis
pri tio, kiel ili planas pasigi hodiaŭan vesperon.
-Ni
nun purigas fremdajn ŝuojn, por obteni iom da mono, ĉar vespere ni
vizitos dancejon, - respondis unu knabo.
Aliajn
eksplikojn de ili ni ne ricevis, kaj ni ekpaŝis al la hotelo, kie siblanta
centra hejtado varmigis nian ĉambron ĝis dudek kvin Celsiaj gradoj.
Usonanoj
preferas kontrastajn temperaturojn. Ili laboras en varmigitaj ejoj kaj ofte
trinkas tre malvarmajn trinkaĵojn.
Varmego
en la ĉambro kaj ne ĝis fino estingita flamo de la manĝaĵo
“enĉilada” rezultigis tion, ke matene ni estis kvazaŭ sekigitaj, sed
pretaj agi plu.
Santa-Feo
estas la ĉefurbo de ŝtato Nova Meksikio, plej juna ŝtato en
Usono, kaj samtempe unu el plej maljunaj amerikaj urboj. Tamen, krome kelkaj
originalaj hispanaj konstruaĵoj, la restaj domoj estas novaj, konstruitaj hispaneske.
Do ĝi aspektas kiel artefarita urbo, kvazaŭ konstruita por usonaj
turistoj.
En
longa konstruaĵo de palaco de la guberniestro nun funkcias muzeo de Nova
Meksikio, kies eksponaĵoj bone reprezentas indian, hispanan kaj meksikian kulturojn.
Antikvaĵojn usonanoj havas malmulte, do ĉiuj estas atente gardataj.
Eniro en la muzeo estis libera. Ekster la urbo, inter severaj ruĝaj
montetoj, situas majesta konstruaĵo de antropologia instituto de Rokfeller
(The
Rockefeller Institute of Anthropology). Vicdirektoro s-ro Ĉepman (Chapman)
konatigis nin kun funkciado de la instituto.
Ni
vidis perfekte organizitajn ejojn, en kiuj sur metalaj bretoj akurate estis
dismetita riĉa kolekto de ornamita india vazaro, kuŝas indiaj tapiŝoj
kaj ŝtofoj, por kies konservado oni regulas specialan temperaturon, kaj
labojn, en kiuj junaj sciencistoj esploras antikvaĵojn. S-ro Ĉepman
post observado diris al ni:
-Indianoj
nepre malaperos. Ni serioze ilin esploras, sed ni preskaŭ nenion faras,
por konservi tiun popolon.
En
katedralon ni trafis tagmeze, kaj sacerdoto, ĉesiginte manĝadon, malŝlosis
pordon kaj venigis nin internen. Li prezentis rimarkindajn hispanajn skulptaĵojn
starantajn ĉe muro.
Kiam
li ekkonis, ke ni venis el Soveta Unio, li iĝis ankoraŭ pli komplezema.
-Mi
ankaŭ estas komunisto, - diris li, - sed, certe, ne tia, kiel vi. Kristo
estis pli ol homo. Tial li agas malsame, ne kiel agas homoj. Kaj ni ne rajtas
pri tio diskuti.
Paroĥestro
de la malnova preĝejo de Sankta Miguelo, konstruita en 1541, estis franco
el Franciskana ordeno. Li prenis pro observado po sepdek kvin cendojn. La
konstruaĵo mem estas tre malnova, sed skulptaĵoj estas novaj,
fabrikitaj en Germanio. Ili plaĉis al la pastro, kaj do li laŭdis
ilin, el kio ni konkludis, ke li estas profano kaj nenion komprenas en arto.
Li
ankaŭ demandis, de kie ni venis, sed nenion diris pri sia kredo. Li
sciigis nin pri tio, ke Franciskana ordeno en Rusio ne funkcias kaj proponis aĉeti
kartetojn kun bildoj de la preĝejo de Sankta Miguelo.
Reveninte
la hotelon, ni komencis ekzameni stakojn da rekomendaj leteroj kaj liberiĝi
de tiuj, kiujn ni ne uzis kaj jam ne uzos. Kelkaj leteroj de konata novjorka
verkisto, estis adresitaj al granda usona poeto Ŭitero Biner (Witter
Bynner). Tri liajn leterojn ni decidis tralegi, ĉar rekomendajn leterojn
oni ne sigelas.
Tekstoj
de la leteroj estis tre kortuŝaj, sed estis strange, ke en ĉiuj tri
leteroj nin li rekomendis, kiel pasiaj adorantoj de Marko Tven (Mark Twain). Ni
longe meditis pri tio, kial la novjorka verkisto elstarigis tiun detalaĵon
de niaj biografioj. Finfine ni rememoris, ke foje rakontis al li pri nia vojaĝo
al urbo Hartfordo, ŝtato Konektikuto, en kiu Marko Tven loĝis, kiam
li jam estis fame konata verkisto kaj prosperis. Ni rakontis pri lia luksa,
trankvila vilao, kiu situis apud domo de verkistino Biĉer Stou (Harriet
Beecher Stowe), verkinta
libron “Kabano de onklo Tomo” (Uncle Tom's Cabin) kaj parolis pri tio,
ke nun tie funkcias biblioteko, sur kies bretoj ni vidis ilustraĵojn al,
konata ankoraŭ en nia infaneco, libro de Marko Tven “Princo kaj senhavulo”
(The Prince and the Pauper).
Ni
meznivele parolas angle, kaj tial nian rakonton akompanis nia energia gestado,
kiu rezultigis imagon de nia novjorka konato, ke ni estas pasiaj adorantoj de
Marko Tven.
Kunpreninte
rekomendajn leterojn, ni veturis al Ŭitero Biner. Sur stratoj de Santa-Feo
ni vidis reprezentantojn de india tribo “pueblo”, kiuj venis la urbon por vendi
tapiŝojn, potojn, telerojn kaj fajnajn akvarelojn, kiuj prezentas militajn
dancojn. Vestoj, ornamaĵoj kaj armiloj estas pentritaj tre precize, do
akvareloj povas esti grava helpilo por lernado de la india kulturo.
Sinjoro
Ŭitero Biner loĝas en domo, kiun plenigis indiaj metiproduktoj. Ĝi
eĉ similas muzeon. Post kiam li tralegis rekomendan leteron, li gaje
ekridetis.
-Mia
amiko skribas al mi, - diris li, - ke vi estas pasiaj adorantoj de Marko Tven.
Ni
interrigardis.
-Tio
estas bonege, - daŭrigis la poeto. – Mi mem amikis kun Tven kaj do nun mi
povas vin tre plezurigi. Tven iam donacis al mi sian foton kun enskribita
verso. Ĝi estas grava raraĵo, kaj al vi, pasiaj adorantoj, estos
interese tralegi ĝin.
Li
venigis nin al muro, sur kiu pendis fotoj de usonaj kaj alilandaj verkistoj. Ni
atente rigardis foton de Marko Tven kaj aŭskultis la verson.
Ni
pasigis ĉe s-ro Biner interesplenan vesperon kaj informiĝis pri loko,
kie ni morgaŭ povus renkonti indianojn.
Sinjoro
Biner diris al ni, ke en Santa-Feo, centro de tri civilizacioj – india, hispana
kaj meksikia, loĝas pluraj verkistoj, pentristoj kaj poetoj. Ĉi tie
ili trovas azilon de moderna Usono. Sed tuj post ili en Santa-Feo alvenas
milionuloj, kiuj konstruas vilaojn kaj enspiras odorojn de antikvaj civilizoj, ĝis
tiam akirinte multe da tute modernajn dolarojn.
En la
urbo loĝas Mak-Kormik (McCormick), fama industriisto, kiu posedis multajn
fabrikojn en malnova Rusio. Antaŭnelonge li vizitis, kiel turisto,
Sovetunion, en kiu li travivis dek unu tagojn, kaj reveninte en Santa-Feon,
prelegis pri la vojaĝo.
-Ĉi
tie jam kolektiĝis tiom da milionuloj,- diris Ŭitero Biner, - ke
necesas serĉi alian loĝlokon. Cetere, ili kaj tie nin atingos. Nenie
de ili oni kapablas sin kaŝi.