La dekoka ĉapitro.
ELITAJ MONDAJ MUZIKISTOJ
Vespere, ni senpripense parkis la
limuzinon ĉe enirejo de la hotelo kaj ekpaŝis aŭskulti koncerton
de Kreisler (NB. Kreisler, Fritz, fama usona violonisto).
Riĉa Usono akiris ĉiujn elitajn mondajn muzikistojn. En Nov-Jorko, en “Karnegi-Holl” (Carnegie Hall), ni aŭskultis Raĥmaninov (NB. Raĥmaninov, Sergeo, granda rusa komponisto kaj pianisto elmigrinta en Usonon) kaj Stokovskij (NB.Stokowski, Leopold, usona dirigento).
Raĥmaninov, tion diris al ni konata komponisto, antaŭ eliro al
estrado, kutime troviĝas en sia tualetejo kaj rakontas anekdotojn. Post kiam ektintas sonorilo, Raĥmaninov
afektas sopiran mienon de granda rusa ekzilito kaj iras al estrado.
Altstatura, ĝibeta kaj
maldika, kun longa malgaja vizaĝo, kun kurtaj haroj, li sidiĝis ĉe
fortepiano, disiginte faldojn de sia eksmoda surtuto, ordigis per la granda
mano manumon kaj turnis sin al publiko. Lia rigardo kvazaŭ parolis: “Jes,
mi estas malfeliĉa ekzilito kaj devas koncerti antaŭ vi pro viaj
malestimindaj dolaroj. Kaj pro mia tuta humiliĝo mi petas tre malmulton -
silenton”. Kaj li ludis.
Okazis tia silento, kvazaŭ
tuta milo da aŭskultantoj estis mortigita per nova, ankoraŭ nekonata,
venena, muzika gaso. Raĥmaninov finis ludon. Ni atendis eksplodon de
ovacio. Tamen en partero aŭdiĝis nur normalaj aplaŭdoj. Ni ne
fidis siajn orelojn. Sentiĝis malvarma indiferenteco, kvazaŭ publiko
venis ne aŭskulti perfektan muzikon luditan de la elstara muzikisto, sed
plenumi iun enuigan, tamen necesan devon. Sole en galerio aŭdiĝis
kelkaj krioj de entuziasmuloj.
Ĉiuj koncertoj, kiujn ni ĉeestis
en Usono, okazigis saman impreson. Aŭskulti koncerton de la fama
Filadelfia orkestro, estrita de Stokovskij, venis tuta mondumo de Nov-Jorko. Ne
estis komprenebla ties elekto, ĉar ili vizitas ne ĉiujn koncertojn. Viandaj
kaj kupraj reĝoj, fervojaj reĝinoj, princoj de maĉgumo kaj
simple princinoj de dolaroj en vesperaj roboj kaj frakoj, kun diamantoj, okupis
balkonon.
Verŝajne, Stokovskij
komprenis, ke sola muziko ne sufiĉas por tiu publiko, ke necesas ankaŭ
io ekstravaganca. Kaj la elstara dirigento aplikis por si mem unikan, kvazaŭ
cirkan aperon. Li ne frapis kelkfoje per taktobastoneto laŭ pupitro. La
orkestro jam estis tute preta, do li eniris la scenon tre rapide kaj tuj
eksvingis la brakojn. Same rapide komenciĝis uverturo al “Meistersinger”
(NB.germane ”Die Meistersinger von Nürnberg”, opero de Richard Wagner). Tiu ĉi estis ĝuste usona
ritmo. Neniu momento estas perdita. Tempo estas mono. Ludado estis tute
senriproĉa. Tamen en koncertejo ĝi rezultigis preskaŭ neniujn
emociojn.
Viandaj kaj kupraj reĝoj,
fervojaj reĝinoj, princoj de maĉgumo kaj princinoj de dolaroj nun
aprezas verkojn de Baĥ (NB. Bach,
Johann Sebastian, germana orgenisto kaj komponisto), Brams (NB. Brahms, Johannes, germana komponisto), kaj Ŝostakoviĉ
(NB.Ŝostakoviĉ,
Dmitrij, rusa komponisto). Kial nun ili aprezas verkojn de tiuj komponistoj,
ili ne scias, ne volas scii kaj ne povas scii. Post unu jaro ili eble same aprezos verkojn de
Mocart (NB. Mozart, Wolfgang
Amadeus, aŭstra komponisto), Ĉajkovskij (NB. Ĉajkovskij, Petro, rusa
komponisto) kaj Prokofjev (NB.Prokofjev, Sergeo, rusa komponisto).
Burĝaro forprenis arton de
la popolo kaj ĝi ne deziras subteni la ŝtelitan arton. Certajn
muzikistojn oni aĉetis en Usono kontraŭ granda mono. Enuantaj riĉuloj
jam trosatiĝis per Ŝaljapin (NB. Ŝaljapin, Teodoro, rusa basulo), Heifec (NB. Heifetz, Jaŝa, usona violonisto), Horovic
(NB. Horovitz, Vladimir, usona pianisto), Raĥmaninov, Stravinskij, Ĝilji
(NB.Gigli, Beniamino, itala
kantisto), Toti Dal Monte (NB. Dal Monte, Toti, pseŭdonomo de Meneghelli,
Antonietta, itala kantistino).
Milionuloj facile pagas dek
dolarojn pro unu enirbileto. Tamen subvencio de opero aŭ simfonia orkestro
estas tre kara por ili. La ŝtato monon ne donas. Restas fama usona
bonfarado. Filantropoj subtenas en tuta Usono nur tri operojn, el kiuj sole “Metropolitena Opero”
funkcias eĉ tri monatojn ĉiujare. Kiam ni sciigis, ke en Moskvo
funkcias kvar operoj tutan jaron, kun somera trimonata interrompo, usonanoj ĝentile
miris kaj enanime ne kredis.
Antaŭ kelkaj jaroj patronoj
ricevis publikan vangofrapon de granda dirigento Toskanini (NB. Toscanini, Arturo, usona dirigento), kiu tiam
estris novjorkan filharmonion. Ĝi tiam malprosperis. Mankis mono. La
patronoj estis okupiĝintaj pri siaj aferoj kaj nenion pensis pri stato de
iuj klarnetoj, violonĉeloj kaj kontrabasoj. Fine venis momento, kiam la
filharmonio estis devigita fermiĝi. Tio okazis samtempe kun la sepdekjara
jubileo de Arturo Toskanini. Kaj la granda muzikisto trovis rimedon. Li ne
petis monon de viandaj kaj kupraj reĝoj. Li eldiris ĉion al popolo.
Post radiokoncerto li alpaŝis al mikrofono kaj petis ĉiun radioaŭskultanton
elsendi almenaŭ unu dolaron kontraŭ fotaĵo, kiun Toskanini
donacos kun sia aŭtografo. Kaj Toskanini estis rekompencita pro sia longa,
malfacila vivo, - la filharmonio ricevis necesan monon de tiuj homoj, kiuj ne
kapablis aĉeti enirbileton por aŭskulti Toskanini. Oni diras, ke
plimulto de oferuloj estis malriĉaj italaj enmigrintoj.
En vivo de Toskanini okazis eta,
sed interesa kuriozaĵo.
Kiam li estis dirigento de milana
opero “La Scala”, en Italio oni organizis konkurson de opera komponado. Toskanini
estis ĵuriano de la konkurso. Unu sentalenta komponisto, antaŭ
prezento de sia komponaĵo, longe estis tro komplezema ĉe la fama
muzikisto, flatis al li kaj ĉiel faris plezuron. Li petis, ke lian operon
recenzu Toskanini. Recenzo estis negativa kaj do la operon oni malaprobis. Pasis
dek jaroj, kaj jen en Nov-Jorko la sentalenta komponisto denove renkontiĝis
kun Toskanini.
-Nu, majstro, la afero nun
jam ne estas aktuala, - diris la komponisto, - sed mi volus scii, kial vi tiam
malaprobis mian operon?
-Ĝi ne plaĉis al mi, -
respondis Toskanini, - mi bonege rememoras vian komponaĵon. Ĝi entute
taŭgas por nenio.Nu, kio estas tio!
Li sidiĝis ĉe
fortepiano kaj rapide traludis parkere kelkajn ariojn de la malbona opero
malakceptita de li antaŭ dek jaroj.
-Ne, tio taŭgas por nenio, -
reparolis li ludante, - tio meritas neniun kritikon!
Do, jam estis vespero, kiam ni
ekpaŝis aŭskulti koncerton de Kreisler, senpripense parkinte la
limuzinon ĉe enirejo de la hotelo. De la lago blovis malvarma vento. Ni
grave malvarmiĝis, kvankam ni trairis kurtan distancon preter kelkaj
domoj. Ni estis tre ĝojaj pro tio, ke anticipe aĉetis enirbiletojn.
Promenejo estis preskaŭ
senhoma. Ni eĉ ekpensis, ke ni malfruiĝis kaj la koncerto jam komenciĝis.
En koncertejo ankaŭ estis malmulte da alvenintoj kaj ĝi estis nur
duone plenigita. “Evidente ĉikaganoj preferas malfruiĝi”, - deduktis
ni.
Sed ni vane hastis akuzi ĉikaganojn,
kiuj plejparte estas tre akurataj homoj. Ili ne malfruiĝis. Ili simple ne
venis. La koncerto komenciĝis kaj finiĝis en la duonplena halo.
Sur estrado staris grandaĝa
viro en vasta vizitkostumo, kun dika ventro, sur kiu pendis balancanta ĉeneto
kun brelokoj. Li staris, vaste dislokiginte genuojn, kaj kolere alpremis
violonon per sia mentono. Tiu ĉi estis Kreisler - la unua monda
violonisto. Violono estas danĝera muzikilo. Oni malpermesas koncerti
violonon meznivele aŭ simple bone, kiel, ekzemple, ludi pianon. Meznivela
violona ludado estas terura, sed la bona estas apenaŭ tolerebla. Ludi violonon necesas perfekte, nur
tiam ĝi ĝuigas. Kreisler koncertis fajne, poetike kaj saĝe. En
Moskvo post tiu ĉi koncerto okazus nepre duonhora ovacio. Por ĝin ĉesigi,
necesus ŝajne forigi fortepianon kaj elŝalti ĉiujn lustrojn. Sed ĉi tie, samkiel en Nov-Jorko, la
koncerto ne okazigis jubilon de la publiko. Al Kreisler oni aplaŭdis, sed
ne sentiĝis sincera danko. La publiko kvazaŭ parolis al la
violonisto: “Jes, vi scipovas ludi violonon, vi ludis perfekte. Sed via arto
finfine ne estas tre grava afero. Ĉu necesas emociiĝi pro ĝi?” Kreisler,
probable, decidis komplezi al la publiko. Estus pli bone, se li tion ne faru. Li
ludis muzikaĵojn plibanalajn, iujn valsojn kaj bostonojn - verkaĵojn
de primitiva gusto. Li atingis tion, ke la publiko iom vigliĝis kaj
komencis postuli reludon. Tio ĉi estis humiliĝo de la granda artisto,
elpetinta almozon.
Ni eliris Miĉiganan avenuon
malplaĉe sentante sin.
-Jen, jen, sinjoroj, - diris al
ni s-ro Adams, - vi postulas de usonanoj tro multon. Antaŭ kelkaj jardekoj
okazis jena evento, kiun mi ĉeestis. Jes, jes, sinjoroj, ĝi estos
interesa por vi. Supozeble vi scias, ke en Nov-Jorko okazis la unua spektaklo
de “Parsifal” komponita de Vagner
(NB.Wagner, Richard, germana komponisto) kaj prezentita jam post morto de la aŭtoro.
Mi, certe, spektis ĝin. Mi tre aprezas komponaĵojn de Vagner. Mi
okupis sidlokon situantan en la sepa vico kaj komencis aŭskulti. Apud mi
sidis granda rufa sinjoro. Kvin minutojn post komenco de la spektaklo mi
rimarkis, ke la rufa sinjoro ekdormis. Ĝenerale, nenio terura okazis, se
li ne ronkus kaj lia kapo ne ekkuŝiĝus sur mian ŝultron, kiel
sur kusenon. Mi vekis lin. Li ekvigliĝis, sed post unu minuto redormis. Ĝentlemanoj!
Mi ne estas malica homo, jes, jes, jes. Sed mi ne sukcesis tion toleri. Ho, ne!
Mi tre forte puŝis lian flankon. Li vekiĝis kaj longe rigardis min,
nenion komprenante. Poste lia mieno ekesprimis suferon. “Pardonu min, sinjoro,
- diris li, - sed mi estas tre malfeliĉa homo, mi alveturis Nov-Jorkon el
San-Francisko nur por du tagoj kaj mi havas multajn aferojn. Mia edzino origine
estas germanino. Ja vi scias, sinjoro, ke ĉiuj germanoj tre aprezas
muzikon, samkiel gefrenezuloj. Mia edzino ne estas escepto. Kiam mi estis
forveturanta, ŝi diris: :Ĝejmso, promesu al mi, ke vi spektos la
unuan spektaklon de “Parsifal”! Dio
mia! Kia estas feliĉo, spekti la unuan spektaklon de “Parsifal”! Ĉar mi ne povas esti tie, spektu almenaŭ vi
mem. Vi devas fari tion por mi. Promesu tion”. Mi promesis, ja ni, negocistoj,
kutime plenumas niajn promesojn. Kaj jen mi estas ĉi tie, sinjoro!” Mi
proponis al li reveni lian hotelon, ĉar reale li ja plenumis sian
promeson, kaj sekve malhonesteco al li ne danĝeras. Li energie ekpremis mian manon kaj
tuj forkuris. Jes, jes, jes, ĝentlemanoj. Li tre plaĉis al mi. Vi ne devas mallaŭdi
usonanojn tre severe. Ili estas honestaj homoj kaj meritas profundan estimon.
Aŭskultante rakonton de s-ro
Adams, ni aliris al la hotelo kaj tie, ni, ege teruriĝinte, ne trovis nian
mirindan limuzinon. Sinjorino Adams ekserĉis en sia mansaketo ŝlosilon
de la aŭto kaj fiaskis.
Okazis plej terura, kio povus
okazi dum nia vojaĝo, - malaperis nia limuzino kune kun ŝlosilo kaj konduklicenco.
-Aĥ, Bekio, Bekio, -
balbutis sinjoro Adams malesperinte. - Ja mi parolis al vi, mi parolis...
-Kion vi parolis al mi? -
demandis s-ino Adams.
-Ho, ne! Bekio! What did
you do? (Kion vi faris?) Ĉio
pereis. Jes, jes, sinjoroj. Mi jam parolis, ke necesas esti tre atentema.
Ni rememoris, ke en la aŭto
troviĝis ankaŭ niaj valizoj, ĉar ni decidis elveturi el Ĉikago
tuj post reveno el la koncertejo kaj pasigi nokton en iu eta urbo.
Ni paŝis laŭ Miĉigana
avenuo ŝanceliĝante pro malĝojo. Ni eĉ ne sentis fridan
venton, kiu disblovis niajn paltojn.
Kaj subite ni ekvidis nian
limuzinon. Ĝi staris ĉe mala flanko de la avenuo. Maldekstra fronta
rado troviĝis sur trotuaro, pordoj estis malfermitaj. Interne funkciis
lumigilo. Kaj eĉ lanternoj de nia kara trezoro konfuziĝinte lumis.
Ni ekkuris al ĝi, ĝoje
kriante. Kia feliĉo! Ĉio estis surloke - kaj ŝlosilo, kaj
konduklicenco, kaj pakaĵo. Okupitaj pri ekzameno de la aŭto, ni ne
rimarkis alvenon de granda policano.
-Ĉu vi estas posedantoj de la
aŭtomobilo? - demandis li tondrovoĉe.
-Yes, sir! Jes, sinjoro! -
timiĝinte traflustris s-ro Adams.
Aha! - ekkriis la giganto,
rigardante de supre malsupren etan, dikan Adams -on. -Ĉu vi scias, diablo
vin prenu, kie necesas parki aŭtojn en urbo Ĉikago?
-Sed, sinjoro oficiro... - humileme
respondis
-Mi ne estas oficiro! - rekriegis
la policano. Mi estas ordinara policano. Ĉu vi ne scias, ke parko de aŭtoj
apud hoteloj sur Miĉigana avenuo estas malpermesata? Ĉi tie ne estas
Nov-Jorko. Mi devigas vin respekti lokajn trafikregulojn!
Verŝajne, s-ro Adams
imagis, ke nun “sinjoro oficiro” lin ekbatos kaj do li kovris sian kapon
permane.
-Jes, jes! - kriis la policano. Ĉi
tie ne estas Nov-Jorko, en kiu vi povas lasi sian “lavujon” meze de la ĉefa
strato!
Li, probable, venĝis al
Nov-Jorko pro iuj malnovaj ofendoj.
-Ĉu vi scias, ke mi estis
devigita eniĝi en vian aĉan aŭton, alilokigi kaj du horojn gardi
ĝin?!
-Jes, sinjoro oficiro! -
trabalbutis Adams.
-Mi ne estas oficiro!
-Ho, ho! Sinjoro policano! I`m
very, very sorry! Mi tre, tre bedaŭras!
-Well! (Bone!) - diris la
policano pli milde. - Ĉi tie estas Ĉikago, sed ne Nov-Jorko!
Ni opiniis, ke li eldonos al ni
“ticket” (avizon), post kio ni devos veni al tribunalo, kiu eble nin monpunos
je granda sumo aŭ eĉ kondamnos por elektra seĝo (kiu konas tiujn
ĉikaganojn!). Sed la giganto subite ekridegis timigbase kaj diris:
-Nu, forveturu. Kaj alifoje
rememoru, ke ĉi tie estas Ĉikago, sed ne Nov-Jorko.
Ni haste eniĝis la
limuzinon.
-Good bye! (Ĝis revido!) -
ekkriis la vigliĝinta oldulo Adams, kiam la aŭto ekmoviĝis.
-Good bye, mister officer!
(Ĝis revido, sinjoro oficiro!)
Respondis al ni nur
malkomprenebla muĝado.