La dekkvina ĉapitro
DIRBORNO (DEARBORN)
Nia limuzino solene enveturis
tiun lokon, kie oni ĝin fabrikis nur antaŭ kelkaj monatoj, en urbon
Dirbornon - centron de Ford-a aŭtomobila industrio. Oho, Dio mia! Kiom da
aŭtoj ni ekvidis tie! Ili staris ĉe vojrandoj, ruliĝis laŭ
vastaj betonaj ŝoseoj de dirborna parko aŭ la tute novaj troviĝis
sur preterveturantaj kamionoj. Ni estis grave surprizitaj, kiam ekvidis plurajn
samkolorajn modelojn, kiel nia limuzino. Ni naive opiniis, ke ĝi estas
unika ekzemplero kaj jen tia frapo!
Se urboj povus elekti al si
veteron, kiel homo elektas kravatojn aŭ duonŝtrumpojn, do tiam
Dirborno nepre elektus malbonan veteron kun flavgriza pluvo. La tago estis
terura. Malvarma, akva polvo flugis en aero, kovranta per malagrabla brilo aŭtojn
kaj konstruaĵojn de Miĉigana avenuo, kuniganta Dirbornon kun
Detrojto.
Tra pluvo vidiĝis lumantaj
reklamaj ŝildoj de farmaciejoj.
-Tiun saman tagon, - diris s-ro Adams kaj turniĝis al ni, - unu ĝentlemano,
kiel rakontas Dikens (NB.Dickens,Charles, granda brita novelisto), surmetis, kiel kutime, cilindran ĉapelon
kaj ekpaŝis al sia oficejo. Necesas rimarkigi al vi, ke stato de tiu ĝentlemano
estis prospera. Li havis helbluokulajn gefilojn, belan edzinon kaj perlaboris
multe da mono. Tion pruvis lia cilindra, silka ĉapelo, je nur kelkaj
personoj en Anglujo iras al oficejo tiel vestitaj. Kaj subite, trapasante
ponton trans Tamizo (NB.rivero Thames fluanta tra Londono), la ĝentlemano silente
saltis en akvon kaj dronis. Ne, sinjoroj! Vi devas kompreni! Feliĉa homo
en la cilindra ĉapelo ne saltas en Tamizon! Ĉu ŝajnas al vi, ke
en Dirborno ankaŭ oni dezirus surmeti tian ĉapelon?
La strato finiĝis. De sur
alta loko malfermiĝis sombra industria perspektivo. Sonis signaloj de
lokomotivoj moviĝantaj inter uzinaj fakoj. Granda ŝipo fajfante
navigis laŭ la kanalo al centro de la uzino. Ĝenerale tie estis ĉio,
kio diferencigas industrian areon de infanĝardeno, - multe da fumo,
vaporo, klako kaj tre malmulte da ridetoj kaj feliĉa balbutado. Tie ĉeestis
ia neordinara seriozeco, kiel en milita kampo apud fronta linio.
Kiam s-ro Adams kaj s-ro Groznij,
kiu fakte estis kamarado Groznij, ĉar li estis reprezentanto de soveta
firmao “Avtostroj” en Dirborno, estis ricevantaj permeson por ni viziti la
uzinon, ni troviĝis en halo de la informa buroo kaj pririgardis starantan
sur pargeta planko la novan modelon de limuzino “ford”. En la halo ĝi
aspektis iom pli granda ol ekstere. Estis nekredeble imagi, ke uzinoj de Ford ĉiutage
produktas sep mil samajn perfektajn kaj belajn aŭtojn.
Kvankam ankoraŭ estis
decembro de 1935, sed Dirborno kaj Detrojto jam estis plenigitaj per reklamaj
ekzempleroj de la estonta jaro. Specimenoj de aŭtoj staris en apartaj
vestibloj, en vendejoj de distribuistoj. Kaj eĉ en vitrinoj de apotekoj
kaj konfitejoj, inter kukoj, klisteriloj kaj cigarujoj rotaciis aŭtaj
radoj en dikaj fajrstonaj (NB.Firestone) radringoj. Sinjoro Henrio (Henry) Ford ne kaŝis siajn produktojn kaj
eksponis ilin ĉie. Tamen
en lia labo staris modelo de la jaro 1938, pri kiu oni diverse parolis. Laŭdire
ĝia motoro troviĝas en posto, radiatoro tute forestas, kupeo estas
duoble pli granda kaj ĝenerale ĝi havas multajn teknikajn novaĵojn.
Ĝi estos kaŝita ĝis certa tempolimo por ĉiuj kaj precipe
por personaro de “Ĝeneralaj Motoroj” (General Motors), kiu proksime
produktas “ŝevrole” (chevrolet) kaj “plimut” (plymouth) - limuzinojn de
“ford”-a klaso.
Permeso estis ricevita tre
rapide. Administracio disponigis al ni “linkoln”-on, kiu havis eĉ ursan
felon, probable pro deziro aranĝi al gastoj el malproksima Nordo plej
kutiman medion. En la limuzino ankaŭ troviĝis ŝoforo kaj
kondukanto. Ni enveturis uzinan pordegon.
Laŭ vitrigita galerio,
kuniganta du ejojn, malrapide moviĝis aŭtaj elementoj, kiujn oni
pendigis al ĉenstablo. Tiu malrapida, konstanta movado estis videbla ĉie:
super kapo, iom malpli alte, ĉe planko - moviĝis stampitaj detaloj de
karoserioj, radiatoroj, radoj, motoroj, formoj kun sablo, en kiuj brilis likva
metalo, kupraj tubetoj, kapotoj, stiriloj kun aligitaj kabloj. Ili foje leviĝis,
foje malleviĝis aŭ malaperis malantaŭ angulo. Iufoje ili
forlasis ejojn kaj pasis ekstere moviĝante laŭ muro kaj, kiel ŝafaj
korpoj, balanciĝis sur hokoj. Milionoj da elementoj troviĝis tie. Pro
tiu vidaĵo eĉ nia spiro haltis.
Tiu ĉi ne estis uzino.Tiu ĉi
estis rivero forta, iomete malrapidema, kiu akcelas sian fluadon proksimiĝante
al delto. Ĝi fluis dum tagnokto, kiam okazas malbona vetero aŭ suna
tago. Milionojn da elementoj ĝi portis al unu loko, kie aperis miraklo -
elŝeliĝado de aŭto.
Ĉe ĉefa ĉenstablo
homoj laboras tre intense. Nin surprizis ties malgaje streĉaj mienoj. Ili estis plene okupitaj pri laboro kaj
mankis tempo, por almenaŭ levi kapojn. Estis videbla ne nur korpa laceco,
sed ŝajnis, ke ili estas psike depremitaj pro ĉiutaga seshora
frenezigo, de kiu necesas longe ripozi, refortiĝi, por sekvonttage denove
sperti tion.
Laboro estas dispartigita tiel,
ke laboristoj nenion scipovas, ili estas diletantoj. Tial ili ne manipulas maŝinojn,
sed servas al tiuj. Laboristoj en Ford-aj uzinoj perlaboras decan salajrojn,
sed ili ne estas valora personaro. Ĉiumomente ĉiu povas esti
maldungita kaj lian laborlokon tuj okupas alia homo, kiu dum dudek du minutoj
ellernos sian laboran taskon. Tia laboro donas salajron, sed ne donas
kvalifikon, necesan por estonto. Pro tio usonanoj ne ŝatas tie labori kiel
laboristoj, sed preferas varbiĝi kiel majstroj aŭ oficistoj. Ĉe
Ford laboras ĉefe meksikianoj, poloj, ĉeĥoj, italoj kaj negroj.
Laŭ ĉenstablo unu post
la alia moviĝis luksaj kaj malkaraj limuzinoj. Ili elveturis tra vastaj
pordegoj en la mondon, en la preriojn, en liberon. Homoj, kiuj ilin produktis,
restas en siaj statoj.
Limuzinoj estis diverskoloraj:
nigraj, bluaj, verdaj, kanonmetalaj (tiu estas oficiala nomo) kaj muskoloraj. Unu
karoserio estis heloranĝa, probable destinita por taksio.
Inter ĉiea bruo pro muntado
kaj klakado de aŭtomataj renĉiloj unu laboristo estis tute trankvila.
Li estis kolorigisto, kiu per eta peniko surmetis kolorajn striojn sur
karoseriojn.
Li havis neniujn instrumentojn
faciligantajn laboron. Li ne hastis kaj eĉ sukcesis atente pririgardi
siajn rezultojn. Sur muskoloran limuzinon li metis verdan strion, sur oranĝkoloran
taksion li metis bluan strion. Li laboris kiel libera pentristo, kiu neniel
rilatis al tekniko, simila al iu nurenberga majstro de kantado (NB. Meistersinger,
en germana urbo Nurenbergo). Supozeble, en labo oni konkludis, ke lia antikva
labormaniero estas plej efektiva.
Eksonis signalo, la ĉenstablo
haltis, kaj en ejon enveturis malgrandaj vagonoj kun manĝaĵoj por
laboristoj. Nelavante manojn, laboristoj aliris al vagonoj, aĉetis sandviĉojn,
tomatan sukon, oranĝojn kaj sidiĝis sur plankon.
-Ĝentlemanoj, - diris s-ro
Adams, vigliĝinte, - ĉu vi scias, kial laboristoj de Ford-a uzino
matenmanĝas sur cementa planko? Tio estas tre, tre interese. S-ro Ford
indiferente rilatas al manĝmaniero de liaj laboristoj. Li scias, ke la ĉenstablo
igas ilin plenumi laboron, kaj do ne gravas, kie ili manĝas - sur planko, ĉe
tablo aŭ tute nenion manĝas. Mala situacio estas en uzino de “General
Electric”. Estus stulte opinii, ke tiea administracio amas siajn laboristojn
pli, ol s-ro Ford - la siajn. Intercetere tie ekzistas perfektaj kantinoj por
laboristoj. Tamen tie laboras specialistoj kaj tion necesas konsideri, ĉar
ili rajtas lasi la uzinon. Tio ĉi estas ĝuste usona trajto, sinjoroj.
Fari nenion troan. Ne dubu pri tio, ke s-ro Ford opinias pri si mem , ke li
estas amiko de laboristaro. Tamen li neniam donos al ili kroman cendon.
Al ni oni proponis eniĝi en
tuj fabrikitan limuzinon. Ĉiu nova aŭto traveturas du aŭ tri
ekzamenajn rondojn laŭ speciala uzina vojo. Ĝi estas ekzemplo de tre
malbona vojo, kiun fakte ne eblas trovi en la tuta lando.
Kelkaj kavetoj kaj flako
situis sur ĝi. La
limuzino, farita antaŭ niaj okuloj per manoj de diletantoj, havis
rimarkindajn ecojn. Ĝi turnis sin post la abruptaj ĝiroj kun rapideco
ĉirkaŭ kvindek mejlojn hore kaj ne tro kliniĝis, per la tria
rapidumo ĝi ne superis kvin mejlojn hore kaj tiel mole transveturis
kavetojn, kvazaŭ ili tute forestis.
-Jes, jes! - ĝoje
parolis
Ĉi tie ne nur moviĝis
elementoj, el kiuj oni fabrikis aŭtojn, ne nur aŭtoj elveturis tra
uzinaj pordegoj kiel permanenta torento, sed la uzino mem iom post iom ŝanĝiĝis,
moderniĝis kaj renovigis ekipaĵojn.
En muldejo k-do Groznij
subite gaje ekkris. Li ne vizitis ĝin nur du semajnojn, tamen ĉi tie
okazis gravaj ŝanĝoj. Li staris meze de la muldejo kaj lia vizaĝo, lumigita per ekflamoj,
esprimis tiun admiron, kiun povus kompreni sole iu samfaka inĝeniero.
Grizflava tago rapide pasis al nigroflava
krepusko. Kiam ni forlasadis la uzinon, en korto jam grupiĝis amaso da
novaj aŭtoj kaj en ĝia centro ni rimarkis heloranĝan taksion,
antaŭnelonge viditan sur la ĉenstablo.
En frizejo sur Miĉigana
avenuo, en kiu nin oni tondis, unu majstro estis serbo, la alia - hispano, la
tria - slovako, kaj la kvara - hebreo naskita en Jerusalemo. Tagmanĝis ni
en pola restoracio, en kiu kelnerino estis germanino. Homo, kiun ni demandis
pri ĝusta vojo, ne posedis la anglan lingvon. Li estis greko, antaŭnelonge
veninta ĉi tien de Peloponeza duoninsulo. Li havis nigrajn, sopirajn
okulojn de filozofo forpelita. En kinejo ni subite ekaŭdis ruslingvan
frazon:”Manjo, mi ja diris al vi, ke estis vane spekti tiun ĉi “pikĉer”(NB.picture)”.
-Jen, jen, sinjoroj, - parolis
s-ro Adams, - vi nun troviĝas en plej reala Usono.
Matene ni vizitis s-ron Sorensen,
direktoro de la eksterlandaj uzinoj de Ford.
Ni trapasis halon, sur kies pura,
pargeta planko estis eksponitaj elementoj de tipa limuzino kaj ĝuste en
paltoj kaj ĉapeloj nin oni enkondukis en vitrigitan kabineton de la direktoro.
Tie staris granda skribtablo, sur kiu estis neniu papero, sed nur telefono kaj
kalendaro.
En la kabineton venis altkreska,
maldika homo en griza kostumo, kun grizhara kapo, freŝa vizaĝo kaj
irmaniero de atleto. Enmane li tenis etan, nigran plastan detalaĵon. S-ro
Sorensen origine estis dano, filo de kamenisto, laborinta mem kiel kamenisto
kaj poste kiel modelisto.
Antaŭ nia forveturo el
Usono, ni tralegis en vaŝingtona ĵurnalo artikoleton kun listo de
deko da personoj perlaborantaj plej altajn salajrojn en la lando. Sinjoro
Sorensen estis la deka. La unuan lokon okupis Mej Ŭest (NB.West, Mae),
kinostelo, vulgara, dika, netalenta virino. Ŝi ricevis en 1935 kvarcent kvindek mil
dolarojn. Sorensen ricevis cent dekdu mil.
Nun li tuj komencis paroli pri la
detalaĵo tenata. Antaŭe ĝin oni faris el ŝtalo kaj nuntempe
ĝi estas farita el plasto.
-Ni ĉiam situas interne de
movado, - diris s-ro Sorensen. - Tio estas esenco de la aŭtomobila
industrio. Ne eblas eĉ dum minuto halti, ĉar nin tuj kursuperas
konkurantoj. Ni nun pensas pri produktoj de la jaro 1940.
Li lasis la ĉambron kaj
revenis baldaŭ, portante muldaĵon. Tiu estis fragmento de motoro,
kiun li mem gisis el ŝtalo.
-Ni ankoraŭ longe ĝin
esploros, sed, eventuale, ĝi iĝos elemento de nova limuzino.
Ni tuŝis la elementon de
limuzino fabrikota post kelkaj jaroj.
Sinjoro Sorensen kondukis nin
rigardi fotaĵon, sur kiu li estis fotita kune kun direktoro de Gorkij-a
uzino Diakonov kaj k-do Groznij. Naive ridetante, la trio rigardis ĝuste
en fotilon.
Dum konversacio ni sukcesis enigi
nian peton pri renkonto kun s-ro Ford kaj s-ro Sorensen promesis informiĝi
pri tiu ebleco. Tamen ni dubis pri tio, ĉar nin oni antaŭsciigis, ke
Ford estas jam maljuna, multe okupita kaj nevolonte akceptas vizitantojn.