La dektria ĉapitro.
ELEKTRA DOMETO DE
SINJORO RIPLI
Sinjoro Ripli (Ripley) alkondukis
nin al peroneto de sia dometo kaj ekpetis nin premi la butonon de elektra
sonorilo.
Anstataŭ abrupta kutima sono aŭdiĝis melodio, kvazaŭ
venanta el iu muzika skatolo. Pordo
apertis mem kaj ni venis la enirejon.
S-ro Ripli alpaŝis al
pendanta surmure kesteto, per kutima manmovo apertis pordeton kaj montris al ni
iun elektrilon.
-Kvin diversajn melodiojn ĝi
eligas, - diris li ridetante. - Se ĉe la enirpordo sonorigas gasto, do
tiam sonas la melodio, kiun vi jam aŭdis. Se vi premos la butonon por voki
servistinon el alia ĉambro, tiam sonas ario de Karmen.
Li premis la butonon kaj reale la
aparato ekmuzikis fragmenton de la ario.
-Voko por matenmanĝo estas
marŝo de universitato de Jel (Yale), por tagmanĝo - kristnaska angla
kanzono. La lasta kvina sono estas alarma. Bedaŭrinde ankoraŭ ne
ekzistas sono, laŭ kiu mastro povas determini, kia gasto sonorigas: ĉu
agrabla aŭ male.
Eldirinte tiu ŝercon, s-ro
Ripli ekridis.
-Nu, tio estas simple
kuriozaĵo. Kaj nun
bonvolu veni mian kabineton.
Sinjoro Ripli estis reprezentanto
de tre multenombra usona tipo de la ruĝvanga kaj grizhara negocisto. Al
tiu tipo apartenas prosperantaj usonanoj kun sufiĉa enspezo, bona apetito
kaj granda rezervo de optimismo. Kiam ili iĝas kvardekjaraj, do tiam iliaj
vangoj ruĝiĝas kaj haroj griziĝas ĝis vivfino kaj ne eblas
determini realan aĝon de tiuj viroj: ĉu kvindek aŭ sesdek ok.
Veninte la kabineton, s-ro Ripli
tuj okupis molan brakseĝon situantan inter skribtablo kaj bretaro kun
libroj, surmetis siajn krurojn sur la tablon kaj ekfumis cigaredon.
-Tiel mi ripozas post laboro, - rimarkis
li elbuŝigante fumon.
Li fumis hasteme, ne enigante
fumon, sed nur faris ĝin abunda.
-La fumado mem ne estas tro danĝera,
- informis li, - pli danĝera estas enspirado de fumo amasiĝanta en ĉambro.
Ĉu vere? Plej malutila estas ĝuste tia medio.
Tiam ni rimarkis, ke fumo ne
suprenleviĝas, ne disvastiĝas en la ĉambro kaj ĝenerale ne
buliĝas, kiel kutime, sed videble moviĝas al la libra bretaro kaj
malaperas en ĝi. Ekvidinte efekton, kiun okazigis liaj agoj, s-ro Ripli daŭrigis
fumadon pli intense. Post iom da tempo fumo mirakle malaperis kaj en la ĉambro
ni flaris nenian ĝian odoron.
-Malantaŭ la bretaro estas
kaŝe instalita elektra ventola ilaro, - eksplikis s-ro Ripli.
Li alpaŝis al cirkla vitra
ilo kun kelkaj montriloj kaj diris:
-Jen aparato por reguligo de enĉambra
temperaturo. Se vi ŝatas varmetan noktan temperaturon, ekzemple ĉirkaŭ
dek du gradoj C, kaj je la sepa matene vi volas ĝin plialtigi, tiam
bonvolu fiksi la unuan nadlon en la certan lokon kaj same la duan nadlon - kaj
vi povas trankvile enlitiĝi. La aparato plenumos ĉiujn viajn dezirojn.
Ĝi aŭtomate konservos interne de la domo donitan temperaturon, malgraŭ
kia temperaturo estas ekstere: varma aŭ malvarma. Nu, ĉi tie, en la
kabineto restas nur bagatelaĵoj. Jen lampoŝirmilo ĵetas
oportunan lumon sur la skribtablon. Se oni ĝin suprenturnos, tiam ĝi
eklumigos plafonon, kiu reflekte eklumigos la ĉambron per duonhela lumo ne
blindiganta la okulojn.
Poste ni pasis la manĝoĉambron.
En ĝi troviĝis diversaj elektriloj, kiuj ne estis teknike novaj, sed
aspektis tre bele: kafkruĉo, panorostilo, teujo kun fajfilo kaj pato por
preparo de la nacia usona manĝaĵo - ovaĵo kun lardo aŭ ŝinko.
Ĉiuj aĵoj estis plej modernaj. Sur bufedo, supozeble por kontrasto,
staris malnova alkohola varmigilo. Usonanoj ŝatas prezenti evoluadon de
tekniko. Ford havas modernan uzinon kaj apude muzeon kun malnovaj aŭtoj
kaj lokomotivoj. En korto de “Ĝenerala Elektra Kompanio”, kiel monumento,
staras la unua generilo kaj en kabla fako, apud maŝino, el kiu permanente
elrampas novfabrikita kablo kun arĝentkolora ŝelo, oni prezentas unuan
kablon de Edison enigitan en malgracian, krudferan tubon.
Tamen
plej grava surprizo atendis gastojn en la kuirejo. En ĝi staris elektra forno kun tre blanka
supraĵo.
-En malsupra parto de la forno estas instalita ujo por vazaro, - diris
s-ro Ripli. -Tie taleroj estas ĉiam varmetaj, sekve antaŭ manĝado
ili ne bezonas kroman varmigon. Se vi volas prepari legoman supon kaj rostaĵon
por tagmanĝo, do vi metas legomojn en kaserolon, aldonas akvon kaj
starigas sur la fornon. Viandon vi metas en bakfornon. Poste vi fiksas la unuan
nadlon ĉe indikilo “supo’ kaj la duan - ĉe “rostaĵo”. Vi povas foresti
eĉ tutan tagon. Viaj manĝaĵoj post iom da tempo estos pretaj kaj
dum la tago ili estos varmetaj. Fiodoro ne okazas en la kuirejo, ĉar en ĝi
funkcias elektra aera eltirilo.
S-ro Ripli rapide elpoŝigis
pecon da papero kaj flamigis ĝin. Fumo kaj fulgo momente malaperis.
-Ankoraŭ unu problemo! Post
preparado de manĝaĵoj restas multe da rubo.
Sur vizaĝo de s-ro Ripli
aperis kompatinda mieno. Tamen
post unu momento sur ĝi jam denove vidiĝis optimisma rideto. Li aliris al staranta apud la forno
kvadrata rubujo kaj suprenlevis kovrilon.
-En ĝin vi povas ĵeti ĉiun
rubon kaj, ferminte kovrilon, ekfunkciigi motoron. Post iom da tempo la rubujo
estos malplena kaj pura. Rubo estis muelita kaj forĵetita en kanalaron.
S-ro Ripli rapide prenis la dimanĉan
ĵurnalon pezantan ĉirkaŭ kvin funtojn, ĉifis kaj ĵetis
ĝin en la rubujon. Aŭdiĝis mallonga zumado - kaj la ruĝvanga
ĝentlemano fiere levis la kovrilon. La rubujo estis malplena.
Dum dek minutoj s-ro Ripli, kiel
prestidigitisto, per elektro ankaŭ decidis aliajn gravajn taskojn
okazantajn kutime en kuirejo - konservado de nutraĵoj kaj lavado de
malpura manĝilaro.
Li demonstris fridujon, kiu mem
ne bezonis glacion, sed, male, ĝi glaciigas akvon en blanka kuveto simila
al la fotografia. Glacieroj aspektis kiel akurataj kubetoj. En la fridujo estis
fakoj por viando, lakto, fiŝo, ovoj kaj fruktoj.
Poste estis malfermita alia ujo,
kiu havis multajn bretetojn, stangonetojn kaj kroĉilojn.
-En ĝin oni metas malpurajn
kulerojn, telerojn, kaserolojn. Poste oni fermas la aparaton kaj ŝaltas
kurenton. De ĉiuj flankoj sur manĝilaron ŝprucas varma akvo kaj
post kelkaj minutoj ĝi iĝas pura. Tamen ĝi ankaŭ bezonas viŝadon.
Oho, kia estas teda kaj enuiga tiu laboro! Ĉu vere? Tamen, ne! Post lavado
aŭtomate ĉesas akvofluo kaj anstataŭ ĝi el specifikaj
truetoj alvenas seka, varma aero. Post ankoraŭ kelkaj minutoj la manĝilaro
iĝas pura kaj seka.
S-ro Ripli intercetere demonstris
al ni ovokirlilon kaj venigis nin suprenleviĝi en la dormoĉambron.
Tie li rapide demetis sian jakon
kaj enlitiĝis.
-Bonvolu imagi, ke mi estas
dormanta.
Ni facile tion imagis.
-Kaj jen venis mateno. Necesas
ellitiĝi. Oho-ho-ho!
S-ro Ripli iomete leviĝis
kaj preskaŭ nature oscedis.
-Turnu vian atenton al tiu lampo.
Mi ŝaltas kurenton kaj, dume mi tiriĝas, oscedas kaj demetas piĵamon,
ĝi lumigas mian korpon per artefaritaj sunaj radioj rezultigantaj
ordinaran sunbrunecon. En mia dispono estas dek minutoj. Poste mi ŝaltas
alian, kvarcan lampon kaj komencas gimnastiki. Ĉar pluraj homoj ne ŝatas
gimnastiki matene, do nia firmao tion konsideris kaj inventis jenan aparaton. Vi ne bezonas mem moviĝi. Rimenoj ĉirkaŭigantaj
vian korpon tre lerte masaĝos vin. Tamen, laŭ rekomendoj de
kuracistoj, tion necesas fari dum ne pli ol kvin minutoj, ĉar plua masaĝo
povas efektivigi malutilon. Sed homo, ĝentlemanoj, estas ne tro perfekta
instrumento, tial li povas forgesi ekrigardi horloĝon kaj elŝalti
kurenton. Tamen la aparato ne permesas tion kaj mem elŝaltiĝos, post
kvin minutoj de funkciado.
Ni jam kelkfoje renkontiĝis
kun tiu teknikaĵo. Ĝi nomiĝas “foolproof” (“fulpruf “) – imuneco
de stultulo. Altkvalitaj aparatoj timas homon kaj ne fidas lian inteligentecon.
Ĉiuloke, kie tio eblas, ĝi penas preventi sin kontraŭ misaĵoj,
kiuj karakterizas vivan ulon. La elpensita sinonimo estas kruela kaj vipanta -
“fulpruf”! Observante konstruadon de grandega hidrostacio Boulder-dam, ni vidis
la arganon mallevintan en profundan montfendejon plenajn kargovagonojn. Estas
facile imagi tutan danĝeron de okazantaj operacioj, je se oni erare premos
malan butonon, do tio povas kaŭzi katastrofon. Tamen eraro ne eblas. En
kajuto de la maŝinisto estas nur sola butono. La argano funkcias memstare.
Ĝi neniam estas ebria kaj ĝia inteligenteco estas tre perfekta.
Kaj s-ro Ripli intertempe
demonstris plu novajn elektrajn miraklojn de sia dometo. Tie estis elektra
razilo, plej moderna polvosuĉilo, lavmaŝino, speciala gladkapabla
premilo anstataŭ elektra gladilo. Kiam li el sub polurita tablo eltiris
elektran kudromaŝinon, ni jam estis lacaj. Se tiam s-ro Ripli kondukus nin
en la korton kaj ordonus: “Turnu, dometo, al Nov-Jorko sian postaĵon kaj
al mi sian fronton” kaj la dometo obeus, do ni ne tro estus mirigitaj.
Nun necesas klarigi, kiu estas
s-ro Ripli. Li estas ĉefo de la publika fako (the publicity department) en
“Ĝenerala Elektra Kompanio”. Plisimpligita rusa interpreto de la vorto
“publicity” signifas reklamon. Reale ĝi estas grave pli vasta kaj ludas
rolon en usona vivo preskaŭ saman kiel la tekniko mem.
En nia lando pri usona
“pablisiti” aperis opinio, ke ĝi fakte estas laŭtaj krioj de
alvokantoj, multenombraj afiŝoj, brilaj reklamoj k.t.p. Certe, tiu reklamo
ekzistas en Usono. Tamen tiun rimedon preferas apliki nur fabrikantoj de
cigaredoj, maĉgumoj, alkoholaĵoj aŭ freŝiga trinkaĵo
“Koka-Kola” (Coca-Cola).
Dometo de s-ro Ripli ne estas
reklamaĵo. Reale ĝi estas hejma labo. En ĝi la grizhara ĝentlemano
ĉiutage kalkulas elspezojn por ekspluatado de ĉiu elektrilo. Li
interesiĝas pri ties ekonomieco.
Samtempe
li verkas libron, en kiu ne ekzistas deklaroj pri tio, ke produktoj de “General
Electric” estas pli bonaj, ol produktoj de korporacio “Vestinhaus” (Westinghouse
Electric Corporation). Male li pozitive
respondis nian demandon pri kvalito de la fridujoj produktataj de “Vestinhaus”.
En sia libro s-ro Ripli eksplikas oportunecon de elektriloj endome kaj pruvas
per kalkulaĵoj ilian ekonomiecon kompare al gaso, nafto aŭ karbo. En
la libro estas precizaj konkludoj pri tagaj, semajnaj kaj monataj elspezoj pro
funkciado de elektra forno. Enfine li informas, ke entute ekspluatado de la
elektra dometo kostas sep dolarojn monate. Li tre bone scias, ke tiu informo
estas plej taŭga maniero admoni konsumanton.
Moderna usona tekniko estas
nekompareble pli perfekta ol usona socia sistemo. Dum kiam tekniko aperigas
idealajn objektojn faciligantajn vivkondiĉojn, socia sistemo ne donas al
ordinara civitano eblecon perlabori monon por aĉeti tiujn objektojn.
Kredito estas bazo de usona komerco.
Preskaŭ ĉiuj objektoj troviĝantaj endome de usonano estas
akiritaj kredite: forno, sur kiu li preparas manĝaĵojn, meblaro,
polvosuĉilo kaj eĉ domo mem, en kiu li loĝas, ĉio estas aĉetita
kredite. Pro ĉio necesas pagi monon multajn jarojn. Reale, nek domo, nek
meblaro, nek perfektaj aparatoj al li ne apartenas. La leĝo estas tre strikta.
Se vi sukcesis fari naŭdek naŭ pagojn, tamen ne faris la lastan
centan, do tiam la objekton oni rajtas forpreni. Propraĵo por absoluta
plimulto de la popolo estas fikcio. Ĉio, eĉ lito, sur kiu oni dormas,
apartenas al la vendinto aŭ la banko. Kaj kiam iu persono iĝas
senlaborulo, li tuj bone ekkomprenas, ke li ne estas proprietulo, sed plej
ordinara sklavo kiel negro, nur kun la blanka haŭto.
Tamen deteni sin de aĉeto
neniel eblas.
Ĉe enirpordo tintas sonorilo
kaj en enirejon venas tute nekonata vizitanto. Neperdante tempon por detale
ekspliki celon de sia alveno, li deklaras jenon:
-Mi venis por munti en via
kuirejo novan elektran fornon.
-Sed mi havas la gasan, - respondas
la surprizita proprietulo de eta domo, lavmaŝino kaj kutima meblaro, pro
kio necesas pagi ankoraŭ multajn jarojn.
-La elektra forno estas multe pli
bona kaj ekonomia. Cetere, mi ne admonos vin. Mi nun ĝin muntos kaj post
unu monato mi revenos. Se ĝi ne plaĉos al vi, mi ĝin forportos,
kaj se ĝi plaĉos, tiam ni kontraktos tre favorajn kondiĉojn: la
unuan monaton vi pagos dudek kvin dolarojn, kaj poste...
La vizitanto muntas la fornon. Dum
monato mastro jam sukcesis rimarki, ke ĝi reale estas tre perfekta, li
alkutimiĝis al ĝi kaj ne povas disiĝi. Li subskribas kontrakton
kaj sentas sin riĉega, kiel Rokfeller (Rockefeller).
Estas sendube, ke tiu maniero
estas multe pli efektiva ol ordinara luma reklamo.
Ŝajnas, ke en vivo de
ordinara, aŭ alivorte, laboranta usonano devas veni momento, kiam li finas
plenan pagon kaj iĝas reala proprietulo. Sed tio malofte okazas. Lia
limuzino malnoviĝis. Firmao proponas novan, belan modelon. La malnovan aŭton
firmao prenas kontraŭ cent dolaroj kaj por restantaj kvincent dolaroj ĝi
proponas krediton.
Poste proprietulo de la nova
modelo neatendite perdas laboron, laŭusone “job”, kaj tiam lian novan
limuzinon kun du signaloj, elektra flamigilo kaj radioricevilo oni redonas al ĝia
fakta proprietulo - banko, kiu kreditis.
Estas tre malfacile ne aĉeti
ion novan. Dum lastaj jaroj en Usono produktado de objektoj de amasa konsumado
iĝis tre perfekta. Nu, simple ne eblas deteni sin de aĉeto de nova
polvosuĉilo, kiam la malnova povas funkcii ankoraŭ dek jarojn!
Antaŭnelonge en Nov-Jorko
oni elpensis novan rimedon de reklamo.
En loĝejon de ordinara
urbano alvenas vizitanto kaj deklaras:
-Bonan tagon! Mi estas kuiristo.
Mi proponas prepari por vi kaj por viaj gastoj bonan, apetitan manĝaĵon
el miaj nutraĵoj. La manĝaĵo kostos neniom por vi. Tamen mi
petas du kondiĉojn: unue, mi kuiros manĝaĵon en miaj kaseroloj,
kiujn mi alportos, kaj due, vi nepre invitos por manĝado ne malpli ol sep
sinjorinojn.
Certan tagon la kuiristo alvenas
kune kun siaj kaseroloj kaj preparas bongustan manĝaĵon. Fine de
festeno li triumfe aperas kune kun siaj kaseroloj en la manĝoĉambro
kaj demandas, ĉu estas kontentigitaj gastoj pro la manĝaĵo kaj
li petas enskribi adresojn de ĉiuj alvenintaj virinoj. Ĉiuj estas
kontentaj. La kuiristo modeste informas, ke saman manĝaĵon povas
prepari ĉiu dommastrino, se ŝi ekdeziras utiligi tiujn kaserolojn. La
tuta gastaro venas kuirejon kaj ĉirkaŭrigardas la kaserolojn. Ĉiu
havas tri partojn, kiuj helpas konservi vitaminojn. Kondiĉoj de aĉeto
estas konvenaj. Sekvonttage la kuiristo vizitas tiujn virinojn kaj vendas
kaserolojn kredite. Reale la novaj kaseroloj estas multe pli perfektaj ol la
malnovaj, tamen vivo iĝis malpli facila, ĉar pligrandiĝis ŝuldo.
Ne! Luma reklamo kaj ĵurnalaj
anoncoj estas elementa klaso de lernejo.
Ĉiujare en Usono okazas
interesega evento. Konstrua
firmao, kune kun grupo de arkitektoj kaj elektra
kompanio konstruas domon. Ĝi iom similas dometon de s-ro
Ripli. Tamen ĝi havas ne sole elektrajn novaĵojn,
sed samtempe la arkitektajn, novajn konstruajn materialojn, meblaron kaj
korteton. Post fino de konstruado la firmao anoncas tutlandan konkurson
pri plej perfekta priskribaĵo de tiu domo.
Revuoj multe eldonis ŝiajn
biografion kaj portretojn. Al ŝi oni proponis laboron (job) en fako de
reklamo de iu granda kompanio. Tamen, sorto de la fraŭlino ne gravas. Plej
grava estas tio, ke legantoj, kontentaj pri ŝia feliĉo, mem ekpensis
pri plibonigo de siaj loĝkondiĉoj. Ĉiuvespere, surmetante
okulvitrojn, patroj de familioj, kun krajonoj enmane, kalkulis elspezojn
necesajn por aĉeto de tiu domo kaj konkludis, ke ĝi estas konvena. Kaj
poste...
Forlasante gasteman s-ron Ripli
ni tutkore dankis lin kaj dum adiaŭado demandis:
-Jen vi perdis kelkajn horojn pro
nia alveno. Ja vi sciis, ke ni ne aĉetos nek fridujon, nek fornon. Ĉu
ne?
- Kaj, povas esti, vi iam
priskribos mian dometon, - respondis la ruĝvanga, grizhara ĝentlemano.
- Ja bona “pablisiti” ĉiam estos bezonata.