La dekdua ĉapitro
GRANDA ETA URBO
Aŭtomobila vojaĝo tra
Usono similas vojaĝon trans oceano monotona kaj majesta. Dum ĉiu
eniro sur ferdekon, matene aŭ vespere, dum ŝtormo aŭ kalmo,
lunde aŭ ĵaŭde, ĉiam ĉirkaŭe estas senlima akvo. Same
ĉiu rigardo el aŭta fenestro vidas perfektan ŝoseon kun apudaj
gazolinaj stacioj, gastejoj kaj reklamaj afiŝoj. Tio ĉi estis vidata
hieraŭ kaj antaŭhieraŭ kaj estos vidata nepre morgaŭ kaj
postmorgaŭ. Tagmanĝo en ŝtato Ohio estos sama, kiel estis hieraŭ
en ŝtato Nova Jorko. Samkiel en vaporŝipo, kie ŝanĝo de
latitudo kaj longitudo neniel influas menuon kaj regularon por pasaĝeroj. Tiu
konstanta monotoneco estas kolosa larĝeco kaj nekalkulebla riĉeco de
Unuiĝintaj Ŝtatoj. Antaŭ geografia prezentado de usona Oriento,
kies reliefo estas diversa, necesas rimarkigi plej gravon: ĝi estas
plenigita per aŭtoj kaj elektro.
Nia vojaĝo nur komenciĝis,
tamen ni jam sukcesis rompi plej gravan punkton de plano prilaborita de s-ro
Adams.
-Ĝentlemanoj! - diris li
antaŭ forveturo. - Vojaĝo laŭ usonaj vojoj estas serioza kaj danĝera.
-Sed ja usonaj vojoj estas plej
perfektaj en la mondo! - oponis ni.
-Jes, jes, jes, sinjoroj, ĝuste pro tio ili estas plej danĝeraj. Ne, ne, ne oponu al mi. Vi simple ne deziras kompreni. Ju vojoj estas pli bonaj, des pli rapide veturas aŭtoj. Ne, ne, ne, ĝentlemanoj! Tio estas tre danĝera. Ni devas preni nepran kondiĉon - vespere ni haltos kaj enhoteliĝos. Kaj fino! Finished!
Tiun kondiĉon ni ĉiuj akceptis.
Tamen, kiam venis vespero ni ne haltis, kion postulis s-ro Adams, sed veturis plu kun funkciantaj antaŭlanternoj tra longega ŝtato Nova Jorko.
Ni proksimiĝis al monda
centro de elektra industrio - la urbo Skenektedio (Schenectady).
Timege veturi vespere laŭ
granda usona ŝoseo. Ĉirkaŭe estas mallumo. Kiel fulmoj
okulfrapas lumĵetiloj de renkontaj aŭtoj. Ili flugas unu post la
alia, kiel etaj lumaj uraganoj, akre sonante kaj snufante kiel katoj. Rapideco
de nia aŭto ne estis ŝanĝita, tamen ŝajnas, ke ĝi pliiĝis
duoble. Antaŭe, sur longa oblikva voja parto, vidiĝis ĉeno de
moviĝantaj, paradaj lumgirlandoj, surfone de kiuj estas preskaŭ
nerimarkeblaj ruĝaj lumoj de preterveturantaj aŭtoj. Tra malantaŭa
fenestro permanente penetras senpacienca lumo de atingantaj aŭtoj. Ne eblas
halti aŭ malakceli nian moviĝadon. Necesas veturi nur antaŭen
plu. Pro egalritmaj blindigantaj ekbruloj de lumo ĉiu homo komencas
konvulsie oscedi. Dormiganta indiferenteco ekposedas animon. Perdiĝas celo
de la vojaĝo. Kaj sole en sino de cerbo pulsas terura penso: tuj iu ebria
kaj gaja idioto kun optimisma rideto enpuŝiĝas nian aŭton kaj
okazos akcidento.
S-ro Adams nervoze turniĝis
sur sia sidloko, apude de sia edzino, kiu kun vera usona certeco, tamen eniĝis
tian frenezan ritmon de la nokta veturado.
-Nu, Bekio, Bekio, -
balbutis li senespere. - What are you doing?.. (Kion vi faras?..) It's impossible!( Tio ne
eblas!)
Li turniĝis al ni. Liaj
okulvitroj maltrankvile ekbrilis.
- Ĝentlemanoj! - elparolis
li per voĉo de profeto. - Vi ne komprenas, kion signifas aŭta
akcidento en Usono!
Finfine li atingis tion, ke s-ino
Adams grave malakcelis moviĝon kaj ĉesigis plezure devanci kamionojn.
Li alkutimigis nin al monaka reĝimo de veraj aŭtaj vojaĝantoj,
kiuj celas esplori landon, anstataŭ meti siajn ostojn en akurate aranĝitan
ĉevojan kanaleton.
Multe pli malfrue, dum fino de la
vojaĝo, ni aprezis liajn rekomendojn. Dum jaro kaj duono de sia partopreno
en la monda milito Usono perdis kvindek mil mortigitajn civitanojn. Dum la
pasinta jaro kaj duono sur usonaj vojoj pereis kvindek ses mil civitanoj. Kaj
en Usono ne ekzistas tiu potenco kapabla preventi tiun ĉi amasan mortigon.
Ĝis Skenektedio restis
ankoraŭ ĉirkaŭ dudek mejloj, sed la urbo jam demonstris sian
elektran potencon. Apud la ŝoseo aperis lanternoj similaj al melonoj, kiuj
ĵetis tre helan, sed ne blindigintan, flavan lumon. Oni povis vidi tiun
mirindan, lumantan substancon, kiu buliĝis interne de la lanternoj.
La urbo mem aperis neatendite. Tio
okazas kutime dum alproksimiĝo al ceteraj usonaj urboj. Ŝoseo ne ŝanĝiĝas,
sed pliiĝas kvanto de reklamoj kaj gazolinaj stacioj. En unu usona urbeto
oni elpendigis ĉe eniro al ĉefa strato jenan afiŝon:
LA PLEJ GRANDA ETA URBO EN UNUIĜINTAJ ŜTATOJ
Tiu ĉi memnomiĝo bone
konvenas al Skenektedio kaj al ceteraj usonaj urboj fonditaj apude de grandaj
uzinoj, grenujoj aŭ naftaj basenoj. Ĝi fakte estas tiu sama eta urbo
kun siaj “negoca centro” kaj “rezidanta parto”, kun sia Brodvej aŭ Mejn
Strit, nur pli granda laŭ longeco kaj vasteco. Entute, certe, ĝi
estas granda urbo. En ĝi estas multe da asfalto, briko kaj elektraj
lampoj, povas esti, eĉ pli ol en Romo. Kaj sendube pli multe en ĝi
estas elektraj fridujoj, lavmaŝinoj, polvosuĉiloj, banujoj kaj aŭtoj.
Tamen la urbo estas ege malgranda spiritsence kaj do ĝi povus lokiĝi
sur areo de unu strateto.
En tiu ĉi urbo, en kiu oni
produktas tre lerte plej malgrandajn motorojn por ovokirliloj kaj plej grandajn
generilojn por elektra stacio “Boulder dam” sur rivero Kolorado okazis jena evento.
Unu inĝeniero ekamis edzinon
de alia inĝeniero. Post iom da tempo ŝi eksedziniĝis kaj denove
edziniĝis al la amata homo. Ĉiuj urbanoj sciis, ke la romano estis
ideale pura, ke ŝi ne adultis kaj tolereme atendis divorcon. La novgeedzoj
komencis la novan feliĉan vivon, opiniante, ke ĉiuj problemoj finiĝis.
Fakte, ili eraris, ĉar ties turmentoj nur ekaperis. Vizitoj al ili ĉesis
kaj ilin neniu invitis gasti. Ĉiuj ilin ne bezonis. Tiu estis reala
bojkoto, kies plej grava negativaĵo estis tio, ke agoj okazis en la urbo,
en kiu ĉiuj urbanoj konis unu la alian kaj do ofte kunvenis por kartludi
briĝon aŭ pokeron. Ĝenerale, tiu reago de la loĝantaro al
la nova geedza paro estis tute ŝajna, ĉar enanime ili indiferente
rilatis al stato de tiuj personoj, sed origina usonano ne devas divorci. Tio
estas maldeca. Rezulte tiu homo, kuraĝinta ekami kaj edziĝi al la
eksedziniĝinta virino, forlasis la urbon. Estis bone, ke tiam ankoraŭ
ne okazis krizo kaj do oni povis facile trovi novan laborlokon.
Socio de urbeto, aperinta kaj
kreskinta apud granda industria entrepreno, entute kunligita kun ĝia
funkciado, pli ĝuste kun interesoj de ĝiaj posedantoj, kapablas forte
influi. Formale laboranton oni neniam maldungas pro liaj konvinkoj. Li rajtas
kredi en Usono ĉiun koncepton, ĉiun eklezion. Li estas libera
civitano. Tamen, se li ne vizitas preĝejon, iufoje laŭdas komunismon,
do iun momenton, kiun li mem ne rimarkos, li perdos laboron kaj malaperos el la
urbo. Personoj, kiuj lin elpelos, ne tro kredas Dion, sed regule vizitas preĝejon.
Tio estas maldeca - ne viziti preĝejon. Koncerne komunismon, do pri tio
okupiĝu meksikianoj, slavoj aŭ negroj. Tio estas neusona afero.
En Skenektedio ni enloĝiĝis
en hotelon kun tri akvoj: varma, malvarma kaj glacia. Poste ni eliris promeni.
Estis nur la deka vespere, sed stratoj jam estis senhomaj. Ĉe randoj de
trotuaroj estis parkitaj malhelaj aŭtoj. Maldekstre de la hotelo estis
malplena kampo kovrita per herbo. Tie estis tute mallume. Post la kampo, sur
tegmento de sesetaĝa konstruaĵo malrapide eklumis kaj poste malrapide
estingiĝis komencoliteroj “G.E.” - Ĝenerala Elektra Kompanio (General
Electric Company). La komencoliteroj similis iun imperiestran. Tamen neniam
imperiestroj havis tiun potencon, kiun havas elektraj ĝentlemanoj
konkerintaj Azion, Afrikon kaj starigintaj sian blazonon en la Malnova kaj en
la Nova partoj de la mondo.
Tial preskaŭ ĉio
rilatanta al elektro finfine havas rilaton al “Ĝenerala Elektra Kompanio”.
Post la hotelo, sur ĉefa ŝoseo
moviĝis oscilante ĉenoj de lumo, kiuj konfirmis tiean intensan
trafikon. Perfekta, betona vojo, ĉirkaŭiganta la kampon, estis
malplena kaj eĉ ne havis trotuaron, ĉar evidente konstruistoj ne
povis supozi, ke ekzistas personoj, kiuj alvenos al ĉefa oficejo de “G.E.”
piede anstataŭ aŭte.
Kontraŭe de la oficejo
staris kantino alligita al malnova kamioneto. En ĝi troviĝis
maljunulo kun lipharoj. Li vendis rostitan maizon (pop corn) aspektantan kiel
malfermiĝintaj, blankaj burĝonoj. Sur vendotablo staris benzina
lumigilo. Ni komencis diskuti pri preparo de la nutraĵo.
- Ta ce kukuruza! (Tio estas
maizo) - subite diris la vendisto en la ukraina-rusa lingvo. De kie vi venis, ĉar
vi parolas ruse?
- El Moskvo.
- Ĉu vi diras veron?
- Jes.
La oldulo ege emociiĝis kaj
eliris el la kantino.
- Ĉu vi estas kvazaŭ la
delegitoj de soveta reĝimo? - demandis li. Aŭ, eventuale, vi venis
por labori aŭ studi?
Ni eksplikis, ke ni estas vojaĝantoj.
Jes, jes, - diris li, - ĉu
vi observas, kiel ĉi tie en Unuiĝintaj Ŝtatoj okazas aferoj?
Longatempe ni staris apud vitrino
de la kantino aŭskultante rakonton de la vendisto saturigitan per miksaĵo
el ukrainaj, rusaj kaj anglaj vortoj.
Li venis Usonon antaŭ tridek
jaroj el eta vilaĝo situanta en Volina gubernio. Nuntempe ĝi
apartenas al Pollando. Komence li laboris en karbaj minejoj. Poste li
kamplaboris en farmobieno. Poste oni dungis laboristojn en lokomotivan uzinon
situantan en Skenektedio kaj li eklaboris en ĝi.
-Tiel pasis mia vivo, kiel unu
tago, - diris li sopire.
Jam lastajn ses jarojn li havas
neniun laborlokon. Li disvendis ĉiun siajn valoraĵojn kaj perdis loĝejon.
-Mi mem kaj mia direktanto, polo,
kune vendas “pop korn”-on.
- Kaj ĉu via salajro estas
sufiĉa?
- Ne, ne. Eĉ ne sufiĉas
por tagmanĝo. Mi malsatas. Mia malnova vestaĵo ne taŭgas eĉ
por promenado laŭ strato.
-Kiel vi ne revenas vian
patrujon?
-Nu, tiea situacio estas ankoraŭ
pli malbona, laŭ leteroj de samvilaĝanoj. Nu, kaj kio okazas nun en
Ruslando? Pri ĝi ĉi tie oni parolas diverse. Mi ĝuste ne scias,
kiun fidi aŭ ne fidi.
Okazis, ke la viro, delonge
forveturinta el Rusio, atente sekvas ĉion, kion oni skribas kaj parolas en
Skenektedio pri lia eksa patrujo.
Ĉi tien venas diversaj
lektoroj, - diris li, - kaj oratoras en “high school” (meza lernejo). Iuj favore parolas pri la soveta reĝimo,
la aliaj male. Kaj se la lektoro favore oratoras, do recenzoj en ĵurnaloj
estas “very bad” (tre negativaj). Jen kolonelo Kuper (Cooper) favore parolis
pri la soveta reĝimo kaj oni skribis, ke li vendis sin kontraŭ du
milionoj. Riĉa farmulo vizitinta USSR-on laŭdis sovĥozojn
(sovetajn mastrumojn) kaj poste oni diris, ke por li estis aranĝita
speciala sovĥozo. Unu instruistino el Skenektedio antaŭnelonge
vizitis Leningradon (NB. nun St.Peterburgo) kaj loĝis en ĝi. Post
reveno Usonon ŝi ankaŭ laŭdis Sovetunion. Tiam oni elpensis
mensogon pri tio, ke ŝi lasis en USSR sian fianĉon, kiun ŝi amas
kaj timas, ke malfavoraj eldiraĵoj povas kaŭzi malbonon al li.
-Kaj kion vi mem opinias?
-Nu, kiu interesiĝas pri mia
opinio ĉi tie? Mi scias sole, ke mi pereas ĉi tie, en Skenektedio. Li
ekrigardis lumantajn inicialojn “G.E.” de elektraj, mondaj dominantoj kaj
aldonis:
-Tre multe da maŝinoj. Ĉion
fabrikas maŝinoj. Oni ne bezonas laboristojn.
-Kion, laŭ via opinio,
necesas fari por plibonigi vivkondiĉojn de laboristoj?
-Rompi, dispremi maŝinojn! -
firme kaj konvinke respondis la vendisto de rostita maizo.
Ni jam ĝis tiam aŭdis
diskutojn pri likvido de maŝinoj. Tio ŝajnas nekredebla, ke en la
lando, en kiu produktado de maŝinoj estas virtuoza, en kiu nacia genieco
realiĝis ĝuste dum inventado kaj produktado de maŝinoj
reduktantaj bezonon pri laboristaj manoj kaj faciligantaj laboron de homoj, -
aperis eldiraĵoj, kiuj estus strangaj eĉ en frenezulejo.
Ankaŭ ni rememoris novjorkan
kafejon sur Leksingtona avenuo, kiun ni vizitis ĉiutage por matenmanĝi.
Dum la unuaj kvin tagoj ĉe eniro de la kafejo nin renkontadis ĉarma
fraŭlino en oranĝkolora antaŭtuko kun freŝa hararanĝo
kaj beligita vizaĝo (ŝajne ŝi ellitiĝis je la sesa por
prepari sin ĝustatempe por laboro), kiu disdonis kuponojn. Sed la sesan
tagon sur loko, kie staris junulino, ni ekvidis aŭtomaton farantan la
saman laboron, kiu krome plaĉe sonis, kion, certe, ne povis fari la
junulino. Same ni rememoris rakonton pri negro laborinta en haveno kiel
kontrolisto, kiu kalkulis stakojn da kotono. Dum laboro li inventis ilon
kapablan kalkuli tiujn stakojn kaj proponis ĝin al mastroj. Ili kun
plezuro ekuzis la kalkulilon, sed negron ili maldungis. Li iĝis
senlaborulo.
Sekvonttage ni vizitis uzinojn de
“Ĝenerala Elektra Kompanio”. Ni ne estas specialistoj, sekve ni ne rajtas
priskribi ilin tiel, kiel ili meritas tion. Ni ne volas prezenti al legantoj
nur niajn impresojn. Ni mem kun plezuro tralegus priskribaĵon de iu soveta
inĝeniero, kies fako estas elektro. Tamen ni komprenis tiean altan teknikan nivelon
kaj perfektan ordon.
En labo ni ekvidis plej
eminentajn fizikistojn de la mondo, laborantajn sen jakoj. Ili servas por la
kompanio, kiu donas al ili ne tro grandan salajron. Sed por esploroj kaj
inventoj mastroj de la kompanio monon ne ŝparas. Ĉiu bezonata monsumo
havas neniun limigon. Tio permesis inviti plej talentajn fizikistojn. Neniu
usona universitato povas doni tiujn liberajn laborkondiĉojn, kiujn ili
havas en la uzina labo.
Tamen ĉio, kion tiuj
sciencistoj inventas, estas plena propraĵo de la kompanio. Dank`al ilia
laboro progresas scienco kaj samtempe la kompanio grave profitas.
En komforta kaj bele ornamita
klubejo por inĝenieroj, dum matenmanĝo, ni estis ege surprizitaj, aŭdinte
eldiraĵojn de kelkaj inĝenieroj tre similajn al tiuj, kiujn eldiris
la vendisto de “pop korn”-o. Memkompreneble ties formoj ne estis same
primitivaj, sed ties senco restis sama.
-Tro multe da maŝinoj! Tro
multe da teknikaĵoj! Maŝinoj kulpas pri embarasoj, kiuj venis nian
landon.
Kaj tion parolis homoj, kiuj mem
produktas diversajn, perfektajn maŝinojn. Probable ili jam antaŭvidis momenton, kiam
maŝinoj senlaborigos ne nur laboristojn kaj ilin ankaŭ.
Fine de la matenmanĝo
nin oni konatigis kun maldika kaj altkreska, grizhara ĝentlemano, kies
vangoj estis plenaj de
-Ĝentlemanoj, - diris
kontenta Adams, - mi rekomendas al vi sinjoron Ripli (Ripley). Vi povas preni
gravan utilon de li, se vi deziras kompreni, kion signifas la usona elektra
industrio. Vi devas peti s-ron Ripli prezenti lian elektran dometon.
Ni petis.
-Bone, - diris s-ro Ripli, - very well (tre bone). Mi montros al vi mian elektran dometon. Kaj li invitis nin sekvi lin.