La dekunua ĉapitro ETA URBO
Ni haltis en eta urbo kaj tagmanĝis en apoteko.
Ĉi tie necesas ekspliki, kio
estas eta usona urbo kaj kio estas apoteko prezentanta manĝon. La ĉapitro
povas havi malsaman titolon: “Farmaciisto senmistika aŭ mistero de usona
apoteko”.
Kiam grandaj usonaj negocistoj
serĉintaj gravan profiton direktis ties atenton al la farmacio, do ili
ekinteresiĝis pri agado de apotekistoj laborantaj post siaj vandoj.
Kion apotekistoj, gravmiene, per pistiloj pulvorigas en dikvandaj, fajencaj bovloj? Medikamentojn? Nu, kiom da medikamentoj ekzistas en la mondo? Kvindek, cent, nu cent dudek, finfine! Cent dudek varmomoderigaj, ekscitaj kaj dolormildigaj medikamentoj! Kial, oni faras ilin en apotekoj per metia rimedo? Necesas establi serian produktadon en fabrikoj.
Post kiam oni komencis produkti medikamentojn industrie, malsanuloj nenion gajnis, ĉar medikamentoj ne iĝis malpli karaj. Sed apotekistoj perdis sian enspezon. Ĝin nun ricevas fabrikantoj.
Por iel kompensi la perdon farmaciistoj komencis vendi glaciaĵon, freŝigan akvon, galanterion, ludilojn, cigaredojn kaj drogojn, - unuvorte ili ekagadis diversmaniere.
Kaj do nuntempe usona apoteko aspektas interne kiel granda verŝotablo kun rotaciaj altaj taburetoj starantaj apud ĝi. Post verŝotablo vantkuras rufaj kelneroj en oblikve surmetitaj pilotĉapoj aŭ koketaj fraŭlinoj, kun haroj buklitaj por pluraj jaroj, similaj al iu moda kinostelo. Iŭfoje ili similis al Kay Francis, alifoje al Greta Garbo, kvankam iom pli frue ĉiuj similis Gloria Svenson (Swanson). Ili kirlas kremon, verŝas el nikelitaj kranoj gasigitan akvon, rostas kokidojn kaj kun tinto ĵetas en glasojn glacierojn.
Kvankam apotekon oni jam delonge konvertis en tavernon, sed ĝia mastro devas esti diplomita farmaciisto, kiu rajtas vendi kafon, glaciaĵon, rostaĵojn kaj ceterajn drogojn.
Kutime en plej malproksima loko de apoteko troviĝas vitra ŝranko kun medikamentoj, kiun oni povas ekvidi ne tuj.
En Nov-Jorko konserviĝis nur sola apoteko, en kiu farmaciisto mem preparas medikamentojn.
Ho, ĝi estas rimarkinda ejo,
kiun penetris aŭreolo de medicina mistero! Por konvinki ĉiujn, ke tie
li preparas medikamentojn permane, la mastro elstarigis en vitrinon amason da
malnovaj, jam flavaj receptoj. Tio ĉi aspektas kiel laborloko de iu
antikva alkemiisto. Oni eĉ sentas timon dum eniro! Alie aspektas ordinara
apoteko. En ĝi oni povas manĝi, aĉeti poŝan horloĝon aŭ
vekilon, kaserolon aŭ ludilon, aĉeti aŭ lui libron.
Ni melankolie ekrigardis menuon. Manĝo #1, manĝo #2, manĝo
#3, manĝo #4!
Dinner Number One, Dinner Number
Two, Dinner Number Three, Dinner Number Four! Manĝo #4 kostas duoble pli ol manĝo #2.
Tio ne signifas, ke ĝi estas duoble pli bongusta, - ne, simple ĝi
estas duoble pli granda. Se
manĝo #2 nomata “kantri sosiĝ” (country sausage) havas tri
kolbasetojn, do manĝo #4 havas ses samajn
kolbasetojn.
Post manĝado ni ekinteresiĝis pri spiritaj nutraĵoj, kiujn en la
apoteko ankaŭ oni vendis. Tie troviĝis bunte kolorigitaj bildetoj kun lokaj vidindaĵoj, tre malkaraj - du ekzempleroj
kontraŭ kvin cendoj. La
nekolorigitaj kostis pli: unu kontraŭ kvin cendoj, ĉar ties kvalito
estis pli alta. Ni fiksrigardis la breton kun libroj. Ĉiuj estis romanoj:
“Esti pekulo - afero de viro”, “La flamo de forbrulinta amo”, “La unua nokto”,
“Flirto de la edziĝintoj”.
-Ne, ne, ĝentlemanoj, - diris
s-ro Adams, - vi ne devas ŝokiĝi. Vi troviĝas en eta usona urbo.
Amaso da homoj imagas Usonon kiel lando de ĉielskrapantoj, en kiu ĉiun
tagnokton aŭdiĝas tondro de sub- kaj superteraj trajnoj, infera muĝado
de aŭtomobiloj kaj permanenta akra kriado de borsaj makleristoj, kiuj
vantkuradas inter ĉielskrapantoj svingante brakojn kun akcioj, kies kurzo ĉiusekunde
falas. Tiu ĉi koncepto estas firma, malnova kaj kutima.
Certe, ĉio ĉi ekzistas
- ĉielskrapantoj, superteraj fervojoj kaj kurzofalantaj akcioj. Sed tio
apartenas nur al Nov-Jorko kaj Ĉikago. Cetere, eĉ tie borsistoj ne
vantkuradas laŭ trotuaroj, batfaligante usonajn civitanojn, sed troviĝas
kaŝe de loĝantaro en siaj borsoj, en kiuj ili okupiĝas pri
diversaj aĉaj maĥinacioj.
En
Nov-Jorko staras pluraj ĉielskrapantoj. En Ĉikago - iom malpli. En ceteraj grandaj urboj staras du aŭ tri
en tuta urbo. Ĉiu aspektas iel sole kaj similas akvoprovizan turon aŭ
belfridon. En etaj urboj ĉielskrapantoj forestas.
Usono ĉefe estas unuetaĝa
kaj duetaĝa lando. Plejparto de nia popolo loĝas en malgrandaj urboj,
kies civito kalkulas de tri ĝis dekkvin mil personojn.
Ĉu estas vojaĝanto, kiu
ne spertis freŝan, neripeteblan senton de emocia atendado, penetrintan en
animon dum eniro en urbon, ankoraŭ nevizititan? Ĉiu strato aŭ
strateto apertas al serĉantaj okuloj de la vojaĝanto plurajn novajn
arkanojn. Jam vespere ŝajnas, ke li sukcesis ekami la urbeton. Aspekto de
surstrata homamaso, arkitekturo de konstruaĵoj, bazara odoro, kolora gamo
unika por la urbo kreas la unuajn, plej bazajn impresojn de la vizitanto. Li
povas loĝi en ĝi tutan jaron, viziti ĉiujn lokojn, konatiĝi
kun multaj personoj, poste forgesi ties nomojn kaj ĉion viditan, sed la
unuaj impresoj restas por ĉiam.
Tion ne eblas diri pri usonaj
urboj. Ekzistas, certe, en Usono kelkaj urboj, kiuj havas siajn neripeteblajn
vizaĝojn – San-Francisko, Nov-Jorko, Nov-Orleano aŭ Santa-Feo. Ilin
oni povas admiri, ili indas amon aŭ malamon. Ĉiuokaze ili provokas
aperon de iu sento. Sed preskaŭ ĉiuj, ceteraj, usonaj urboj similas
unu la alian, kiel kvin kanadaj ĝemeloj, kiujn ne scipovas distingi eĉ
ties tenera patrino. Tiu senkolora kaj vulgara konglomerato de briko, asfalto
kaj reklamoj aperigas en sino de vojaĝanto nur sentojn de ĉagreno kaj
seniluziiĝo.
Kaj se en la unuan urbeton vojaĝanto
alvenas kun espero kontempli ion unikan, do en la dua vizitita urbeto lia
atendo iom malpliiĝas, en la tria ĝin anstataŭigas miro, en la
kvara - ironia rideto, en la kvina, en la deksepa k.t.p. lia atendo transformiĝas
en plenan indiferentecon, kvazaŭ al via aŭto renkonten kuregas ne
novaj nekonataj urbetoj de la neesplorita lando, sed kutimaj fervojstacioj kun
siaj nepraj sonorilo, kaldrono kaj deĵoranto en la ruĝa kaskedo.
Ĉiun urbon trapenetras ĉefa
strato, kiu nepre nomiĝas Ĉefa Strato (Main Street) aŭ Ŝtata
Strato (State Street), aŭ Larĝa Vojo (Broadway).
Ĉiu malgranda urbo volas
esti simila al Nov-Jorko. Do, ekzistas Nov-Jorkoj kun du mil rezidantoj, kun
mil okcent rezidantoj kaj eĉ kun naŭcent. Ties rezidantoj promenas
fiere laŭ sia Brodvej-o kaj aprezas ĝin pli ol sama novjorka.
Arkitektura aspekto de konstruaĵoj
situantaj sur ĉefa strato ne donas al nova okulo iun artan plezuron. Ili
estas faritaj el ordinaraj brikoj, kunmetitaj en duetaĝajn kubojn. En ili
homoj perlaboras monon kaj do neniuj abstraktaj ornamaĵoj estas bezonataj.
La malsupra parto de urbo
(downtown) nomiĝas “business center” - negoca centro. Tie funkcias
oficejoj, vendejoj, kinejoj. Trotuaraj estas senhomaj. Tamen pavimoj estas
plenaj per aŭtoj. Ilin oni nur ne rajtas parki kontraŭ
fajropreventiloj aŭ enirejoj, pri kio avertas skribaĵo: "No Parking!"-"Parkado
malpermesata!".
Iufoje okazas malfacile trovi
lokon por parki aŭton, aŭ kiel parolas rusoj loĝantaj en Usono -
“priparkovat”. Iun tagon ni estis vespere en San-Diego ĉe pacifika bordo. Ni
volis vespermanĝi kaj serĉis parkejon, sed ne sukcesis tion dum la
tuta horo. La urbo estis tiel superplenigita per aŭtoj, ke por nia sola aŭto
loko ne restis.
Karakteron de eta usona urbo donas
ne tieaj domoj, sed aŭtomobiloj kaj ĉio akcesora - benzinaj stacioj,
riparejoj, vendejoj de “Ford” aŭ “General Motors”. Tio rilatas al ĉiuj
urbetoj. Vi povas traveturi kelkajn mil mejlojn, pejzaĝo kaj klimato ŝanĝiĝis,
la horloĝon necesas ĝustigi respektive al loka tempo, sed urbeto, en
kiu vi intencas pasigi nokton, estos preskaŭ sama, kiun vi vizitis antaŭ
du semajnoj. Same en ĝi forestas promenantoj, sama kvanto de aŭtoj
staras ĉe vojrandoj, reklamoj de apotekoj kaj remizoj same brilas per sama
neono aŭ argono. Ĉefa strato same nomiĝas Brodvej,
Mejn Strit aŭ Stejt Strit. Iufoje okazas, ke nur domoj estas konstruitaj el
malsama materialo.
“The residential part”, la rezidanta
parto de urbo, estas tute senhoma. Silenton foje rompas nur susuro de kloŝoj
de preterveturantaj aŭtoj. Viroj laboras en ilia “negoca centro”,
dommastrinoj estas okupitaj pri purigado. En unu- aŭ duetaĝaj domoj
funkcias polvosuĉiloj, oni movas meblaron kaj viŝas oritajn kadrojn
kun fotoportretoj. En ĉiu domo estas po ses aŭ sep ĉambroj,
sekve estas multe da laboro tie. Sufiĉe viziti ajnan domon, por ke vi
sciu, kia meblaro troviĝas en ceteraj milionoj da similaj domoj kaj eĉ
ĝian situon.
Najbaraj
kortoj ne havas barilojn. Tie oni konstruis garaĝojn, kiujn oni ne ŝlosas. Cementa vojeto troviĝas inter
domeniro kaj trotuaro. Dika tavolo de falinta foliaro kuŝas sur kvadrataj
gazonoj. Belaj domoj brilas sub radioj de la aŭtuna suno.
Iufoje kelkaj vilaoj de la
rezidanta parto, en kiuj loĝas riĉuloj, okazigas gravan impreson. Tie
estas plena idilio de riĉo, kiu ŝajne povas okazi nur en fabelo. Negrinoj
en blankaj antaŭtukoj kaj kufoj promenigas junajn sinjorojn. Rufaj
knabinoj kun helbluaj okuloj ludas flavajn ringojn. Luksaj “touring cars” -
turismaj aŭtoj staras apude.
La negoca centro aspektas malsame
kaj tieaj konstruaĵoj similas iun fajran depoton, en kiuj oni perlaboras
monon por supre menciita idilio. Diferenco de ties fasadoj estas tiel grava, ke
ne eblas komence kredi, ke ili situas en la sama urbo. Multon oni povas
kompreni dum vizito en etan urbon kaj ne gravas ĝia situo; en Oriento, en
Okcidento aŭ en Sudo. Ĉie okazos samo.
Nia aŭto moviĝas plu
kaj preterveturas multajn urbetojn. Kiaj pompaj nomoj! Sirakuzo (Syracuse) , Pompeo (Pompeii),
Batavio (Batavia), Varsovio (Warsaw), Kaledonio (Caledonia), Vaterlo
(Waterloo), Genevo (Geneva), Moskvo (Moscow). En malgranda Moskvo en apoteko
oni proponas matenmanĝon #2: varmajn flanojn kun acera suko kaj en kinejo
oni prezentas filmon pri gangstera vivo, jen estas ĝuste usona Moskvo.
En Usono ekzistas kelkaj Parizoj
kaj Londonoj. Ankaŭ estas Ŝanhajo, Harbino kaj eĉ dek
Peterburgoj (Sankt Petersburg). Moskvo estas en ŝtato Ohio, du aliaj urboj
situas en malsamaj ŝtatoj. En unu el Peterburgoj loĝas eĉ cent
mil rezidantoj. Estas kelkaj Odesoj (Odessa, NB. Ambaŭ aŭtoroj naskiĝis
en Odeso situanta sur la nigramara bordo). Ne gravas, ke Odeso situanta en ŝtato
Teksaso havas neniun maron. Kiu estis tiu odesano veninta tien el malproksimo? Ĉu
trovis li tie sian feliĉon? Kompreneble, tion neniu scias. Estas Napolo
kaj Florenco. En usona Napolo anstataŭ itala vulkano Vesuvo fumas tubo de
loka fabriko de konservaĵoj kaj en Florenco, certe, estas sensence diskuti
pri freskoj kaj similaj malpli interesaj artaĵoj, kiuj ne donas nepran
profiton.
Kompense, en tiuj ĉi urboj
oni povas aĉeti plej modernan aŭton aŭ elektran fridujon (revo
de novgeedzoj) kaj ĉiuj loĝejoj havas varman kaj malvarman akvon. Se
en urbeto estas hotelo, do tiam el la tria krano elverŝiĝas glacia
akvo.
En urbo funkcias kelkaj eklezioj
- metodista, kongregacia kaj baptista. Nepre troviĝas multekolona preĝejo
de eklezio “Kristana scienco”. Tamen, se vi ne estas ekleziano, do vi tiam
vizitu “moving pictures” - kinejon, kie vi povas spekti bele realigitan, sed
stultan filmon.
En ĉiu urbo estas luksaj
elementaj kaj mezaj lernejoj. Fakte lernejoj estas kiel regulo plej bonaj
konstruaĵoj en urbo. Tamen, kiam knaboj libertempas, do ili preferas imiti
agojn de gangsteroj viditajn en kinejo kaj senfine pafas el revolveroj aŭ
“machine-guns” (mitraloj), kiujn tre multe produktas fabrikoj de ludiloj.
Senkonsola estas aŭtomobila-benzina
tedo de etaj urboj.
Pluraj malkontentaj verkistoj de
Usono loĝis en urbetoj situantaj en Meza Okcidento. Ili protestis kontraŭ
unutoneco, kontraŭ mortiganta kaj senĉesa serĉado de dolaroj,
kiu ne havas finon.
Iuj urbetoj faras heroajn streĉojn
por iel ajn diferenci de siaj unutipaj fratoj. Por tio oni elpendigas afiŝojn
kun nomo de la urbo, samkiel vendistoj samon faras super siaj vendejoj, por ke
aĉetanto sciu, kion tie oni vendas.
“Redvud siti” (Redwood
City)! Kaj jenaj afiŝoj en versoj: “Climate best by government test” (Plej
bona klimato laŭ testo de registaro). Tie oni vendas
klimaton. Povas esti, ke loka klimato estas plej bona, sed vivo tiea estas sama, kiel en ceteraj urbetoj, kies klimato estas malsama.
Ĉefa
strato. Post
grandaj vitrinoj staras aŭtomobiloj, kiujn, okaze de la proksimiĝanta
Nova Jaro, oni kovris per diafana papero kaj ornamis per buntaj rubandoj. Post
malpli grandaj vitrinoj saĝaj apotekistoj elpremas sukon el oranĝoj
kaj preparas ovaĵon kun ŝinko. Tra la urbo rekte laŭ strato veturas
karga trajno kaj brue sonas ĝia signalo.
Tio estas tipa eta usona urbo kaj
ne gravas ĝia nomo: Parizo, Moskvo, Kairo aŭ unu el pluraj usonaj
Springfield-oj.