La dua parto.
TRA LA ORIENTAJ ŜTATOJ
La deka ĉapitro
LAŬ ŜOSEO
La majestaj ĉielskrapantoj de Nov-Jorko restis malantaŭe. Faritaj el rustorezista ŝtalo elementoj de “Impajr” (NB.Empire State Building) malklare vidiĝis en matena vualo kovrinta la grandegan urbon.
En maldensa nebulo situis supraĵoj de ĉielskrapantoj “Radio siti”
(Radio City), “Krajsler” (Chrysler), “Vulvort” (Woolworth) kaj aliaj grandaj
konstruaĵoj havantaj kaj nehavantaj nomojn. Ilin ni vidis veturante viglan kaj modestaspektan
periferian suburbon.
Laŭ ŝtona pavimo fluis
malpura akvo. Verda viadukto de la supergrunda fervojo transpasis straton en
alteco de la kvina etaĝo. Energiaj novjorkanoj rapide veturis en aŭtoj
laŭ siaj devoj. Brilis reklamo de razisto - rotacianta vitra cilindro kun
blankaj, ruĝaj kaj bluaj strioj. En ruĝbrika domo oni vendis
rostitajn sandviĉojn. Cetere, ĉi tie ĉiuj konstruaĵoj estis
faritaj el ruĝa briko kaj sekve nenion allogan oni povas vidi.
En Nov-Jorko ekzistas
pluraj problemoj. Milionoj da
loĝantoj aŭdace penadas plibonigi siajn vivkondiĉojn. En ĝi
estas tre multe da mono, kiun posedas nur koterio de riĉuloj. Tio ĵetas tragedian lumon sur ĉion
okazantan en Nov-Jorko.
Ni forlasis la urbon por du
monatoj.
Kurso de la unua tago estis
klara. Ni veturos en Skenektedion (Schenectady) laŭ federala ŝoseo N
9, trans Poukipsio (Poughkeepsie), kies nomo en la angla lingvo bezonas dekdu
literojn, riveron Hudson kaj la ĉefurbon de la ŝtato Nova Jorko -
Olbenio (Albany).
Skemo de la vojaĝo ankaŭ
estis komprenebla. En nia dispono estas sesdek tagoj, dum kiuj ni devos
traveturi ĉirkaŭ dek mil mejlojn. La veturado mem bezonas kvardek
tagojn, se ni ĉiutage superos distancon je ducent kvindek mejloj. Dek kvin
tagojn ni planas uzi por ĉirkaŭrigardoj, konatiĝoj, studadoj
k.a. Sume tio deprenos kvindek kvin tagojn. Kvin tagoj estas rezervitaj por
neantaŭvidotaj eventoj. Necesas rimarkigi, ke unu mejlo egalas kilometron
kaj ses dekonoj.
Nia valizo situis en kofro
instalita sub malantaŭan sidlokon. En ĝi troviĝis ĉemizoj,
naztukoj kaj ĉefe rekomendoj novaj kaj malnovaj al personoj loĝantaj
en lokoj, kiujn ni vizitos. Adresitoj estis profesoroj, teatristoj, poetoj, inĝenieroj,
politikistoj, guberniestroj kaj senatanoj. Entute rekomendoj sufiĉis.
Venis tempo plenumi promeson kaj
verki apartan ĉapitron pri usonaj vojoj. Ili meritas tion. Povas esti, ili
meritas ne nur apartan ĉapitron, sed laŭdoplenan libron. Nun ni jam
kutimiĝis al tiu perfekta atingo de konstrua teknologio, sed nia unua
impreso restas neforgesebla. Ni veturis laŭ ferbetona plato kun dikeco je
dek unu coloj. Tiu ideale glata supraĵo estis iom aspra kaj havis grandan
koeficienton de tirado. Eĉ pluvo ne sukcesis fari ĝin glita.
Ni ruliĝis laŭ ĝi
tiel rapide kaj senbrue, kiel pluvguto malsuprenfluas laŭ vitro. La ŝoseo
havis laŭlonge blankajn, dikajn striojn. Laŭ ĝi en ambaŭ
direktojn povas veturi samtempe kvar aŭtoj. Praktike, tiuj vojoj, samkiel
vojoj de antikva Romo, estis konstruitaj por ĉiam.
S-ino Adams kelkfoje turnis sin
en nian flankon kaj perokule kvazaŭ demandis nin, sed ni simulis nian
nekomprenon, kvankam ĉio estis tute komprenebla. Ŝi volis akceli moviĝon,
tamen la komercisto rekomendis veturi dum la unuaj kelkaj tagoj kun rapideco ne
pli ol 40 mejlojn hore. Tio necesas por ne difekti la novan, ankoraŭ
nefunkciintan motoron. S-ro Adams ekrigardis rapidindikilon kaj ekvidinte, ke
la montrilo balanciĝas apud ciferoj “50”, tuj ekklopodis:
-No, no, Becky! It's
impossible! (Ne, ne, Bekio!
Tio ne eblas!). La aŭto estas ankoraŭ iomete kruda kaj bezonas
delikatan uzadon. Ĉu vere, sinjoroj?
Ni tiam nenion komprenis pri la
problemo kaj nur kapjesis rigardante blankajn striojn de la ŝoseo.
Ho, ŝoseo! Dum du monatoj ĝi
kuregis renkonten al ni - farita el betono, asfalto kaj frakasita ŝtono
saturita per bitumo.
Malfacile veturi laŭ usona
federala ŝoseo malrapide. Sola deziro ne sufiĉas, ĉar ĉirkaŭ
via aŭto moviĝas aliaj veturiloj pli rapide, kiuj vole-nevole enigas
vin en torenton. Tuta Usono kuregas ien kaj ĝia halto ŝajne neniam
okazos. Ŝtalaj hundoj kaj birdoj brilis sur avanoj de aŭtoj.
Inter milionoj da aŭtoj ni
traveturis distancon de unu oceano ĝis la alia, kiel sablero pelita de
benzina ventego, jam dum multaj jaroj blovanta en Usono!
Nia aŭto veturis preter
kelkaj gazolinaj stacioj kun ses, ok kaj eĉ dek ruĝaj aŭ flavaj
kranoj. Ĉe unu el tiuj ni haltis por plenigi cisternon.
El puraspekta konstruaĵo, en
kies vitrino vidiĝis diversaj aŭtaj akcesoraĵoj, eliris viro en
surmetitaj striaj kepo kaj supertuto. Sub lia malbutonumita kolumo vidiĝis
leda kravato forme de papilio. En la cisternan truon li enigis guman tubon kaj
verŝilo aŭtomate komencis kalkuli kvanton de konsumitaj benzinaj
galjonoj (NB. Galjono en Usono = 3,78 litroj). Samtempe la kalkulilo montris
koston. Ĉiu nova galjono kaŭzis melodian sonon.
Tie ni unuafoje ekaŭdis
vorton “service”, kiu signifas - servado.
La cisterno estis plenigita kaj
ni povas veturi plu. Sed la ĝentlemano en striaj kepo kaj leda kravato
opiniis male, kvankam jam faris ĉion, kion ni petis: vendis dek unu
galjonojn da benzino. Kaj tiam komencis la granda usona servado.
La servisto de gazolina stacio
(en Usono benzinon oni nomas gazolino) apertis kapoton kaj per metala bastoneto
kun gradoj kontrolis nivelon de oleo en la motoro. Se oleo ne sufiĉas,
tiam li alportos ĝin, troviĝantan en belaj ujoj, kaj aldonos kontraŭ
aparta pago.
Poste li kontrolas aeran premon
en pneŭmatikoj kaj laŭbezone li ĝin regulas. Ni konservis premon
en la frontaj pneŭmatikoj tridek ses britajn funtojn kaj en la postaj -
tridek.
Fine la servisto ekzamenas la
ventofenestron. Se ĝi bezonas purigon, do li faras tion per mola ĉifono
kaj laŭdezire aplikas necesan pulvoron.
Ĉion li faras vigle, tamen
sen hasto. Dum lia laboro, kiu kostas nenion por vojaĝanto, li krome
komunikas novaĵojn pri la ŝoseo kaj vetero en la vizitotaj lokoj.
Nu, ŝajne, ĉio estas en
ordo kaj jam nenio bezonas revizion. Tamen al vojaĝanto plaĉas tiu
servado kaj do por ĉiu okazo li petas ekzameni funkciadon de dekstra,
fronta pordeto. La servisto favore ridetas, elpoŝigas instrumentojn kaj
post du minutoj la pordeto ekfunkcias senriproĉe.
Kiel komplemento, vojaĝanto
ricevas belan mapon de la ŝtato, kiun eldonis iu nafta kompanio vendanta
benzinon ĉe vojoj. Ekzistas
mapoj de “Standard Oil”, “Shell”, “Esso” k.a. Ĉiuj mapoj estas presitaj
sur perfekta papero, facile legeblas kaj havas freŝan, absolute kredindan
informon. Ne eblas, ke al vi oni donis pasintjaran mapon jam ŝanĝitan.
Ĉiu freŝa mapo havas eĉ informon pri farataj riparoj de vojo en
certaj lokoj. Ĝia dorso indikas hotelojn kaj gastejojn, en kiuj oni povas
pasigi nokton. Ankaŭ
estas indikoj pri vidindaĵoj situantaj apud la ŝoseo.
La tuta servado ne dependas de
kvanto de aĉetita gazolino kaj speco de aŭtomobilo. Malnova “ŝevroleo”
kaj plej moderna “duzenbergo” (duesenberg ) ĉie renkontas saman rilaton.
Dum adiaŭado la servisto
rekomendis al ni eĉ iom malakceli rapidecon ĝis 30 mejlojn hore kaj
ne dum la unuaj 500 mejloj, sed dum la unua milo. Rezulte la motoro poste
funkcios ideale. S-ino Adams tre ĉagreniĝis pro tio, sed akurate
plenumis la rekomendon.
Ni, viroj, estis dum veturado pri
nenio okupitaj kaj do komencis kalkuli kaj kompari. Nia muskolora “ford”
konsumas unu galjonon da benzino por 16 mejloj. En ŝtato Nova Jorko
benzino kostas 16 cendojn pro unu galjono, sekve plena dekkvar-galjona cisterno
kun benzino kostanta du dolarojn kaj dudekkvar cendojn garantiis veturon longan
je ducent dudek kvar mejloj. Kiam ni komparis mejlojn kaj kilometrojn, do
okazis, ke kosto de sama vojaĝo en Usono estas sufiĉe malplia ol en Eŭropo.
Tiu konsola aritmetiko helpis al
ni toleri afliktojn de pli rapide veturantaj aŭtoj, kiuj devancis nin. Usonanoj
tre ŝatas devanci, kvankam tio ofte rezultigas akcidentojn, laŭusone
“accident”. Ĉiujare kreskas kapacito de motoroj, sekve kreskas rapideco de
aŭtoj, des pli, ke samtempe vojoj iĝas pli bonaj kaj perfektaj. Nun
hundoj en Usono tion bone komprenas kaj neniam venas vojojn por kuri bojante
post aŭtomobilo, ĉar ili scias, ke tie ilin atendas morto.
Por matenmanĝi ni haltis ĉe
apudŝosea restoracio kun afiŝo “Manĝo kaj Danco”. Ni estis solaj
en granda, duonhela ĉambro kun dancejo meze.
Ni manĝis brunan supon kune
kun salitaj krakenoj, kiuj plene konvenis sian nomon, ĉar akre krakis en
niaj buŝoj. Kiam ni ekmanĝis bifstekojn, alveturis en malnova “ford”
mastro de la restoracio. Li alportis faskojn de sekaj, maizaj tigoj por ornami
salonon. Hodiaŭ, vespere alvenos loka junularo kaj okazos dancoj. Tio ĉi
aspektis tre agrable, pace kaj eĉ patriarkece. Ja ni troviĝis nur
cent mejlojn for de Nov-Jorko, kiu estas plej brua loko en la tuta mondo. Kaj ĉi
tie regas kvieto, provincia, sincera flirto dum dancado, ornamaĵoj el
tigoj kaj floroj.
Apud enirejo de la restoracio
disvastiĝis senbrila betono de altkvalita ŝoseo. S-ino Adams reĉagreniĝis,
ĉar ŝi devas konduki aŭton malrapide.
Alilandulo, eĉ ne posedanta
la anglan lingvon, sentime povas veturi laŭ ĉiu usona vojo. Li nenie
perdos necesan vojon, ĉar ili havas numerojn. Indikiloj kun numeroj de ŝoseoj
staras tre dense kaj sekve ne eblas erari.
Iufoje du ŝoseoj unuiĝas.
Tiam sur apudvoja stango vidiĝas du numeroj: supre - la federala kaj
malsupre - la ŝtata. Iufoje okazas kuniĝo de kvin, sep aŭ eĉ
dek ŝoseoj, sekve kvanto de indikiloj sur stango respektive pliiĝas.
Ekzistas diversaj indikiloj,
tamen ni vidis neniun troan, kiu distrus ŝoforon. Ĉiu indikilo staras
tre oportune, dekstre de ŝoseo kaj ĝia situo permesas al ŝoforo
vidi samtempe ĝin kaj vojon. Bildoj supozas neniun miskomprenon. En Usono
ne ekzistas indikiloj kun malfacile kompreneblaj simboloj.
Preskaŭ ĉiuj indikiloj
havas spegulajn reflektilojn, kiuj nokte reflektas lumon de aŭtaj
lanternoj. Do tiujn indikilojn oni povas vidi tutan tagnokton. Nigraj skribaĵoj
sur flava fono (tiu kolora kombinaĵo estas plej oportuna) avertas:
“Malrapide”, “Lerneja areo”, “Stop! Danĝero!”. “Mallarĝa ponto”,
“Rapideco limigita -30 mejloj”, “Vojkruciĝo” aŭ “Post 300 futoj estos
kaveto”, kiu nepre situas en la indikita loko. Cetere, tiu ĉi indiko
renkontiĝas tre malofte kune kun sama kaveto.
Ĉe vojkruciĝoj staras
fostoj kun grandaj lignaj sagoj, sur kiuj estas skribitaj nomoj de urboj kaj
distancoj ĝis ili.
Bruante kaj muĝante flugis
renkonten pezaj kamionoj kun brilaj cisternoj plenaj da lakto por sep milionoj
da novjorkanoj. Enkomence, ni estis iom timemaj dum alproksimiĝo de tiuj
kamionoj, kiuj veturis kun skuala rapideco. Plej majeste aspektas kamionoj
nokte, kiam ili estas ornamitaj per ĉenoj de verdaj kaj ruĝaj
ampoloj, senhalte hastantaj liveri lakton en la urbon ĝismatene.
Ankoraŭ pli majeste aspektas
kamionoj veturigantaj en specialaj kromĉaroj samtempe tri aŭ kvar
novajn aŭtomobilojn. Transporto de novaj aŭtoj perkamione, distance
ne pli ol unu mil mejlojn, kostas malpli ol pertrajne. Tuj preter ni traflugis
nova skualo kun brilaj verniso kaj nikelo. Dum momento ni fermis niajn okulojn
pro netolerebla brilo kaj poste reveturis plu.
Vojoj estas unu el plej
rimarkindaj atingoj en Usono, inter kiuj estas tiel nomataj “highways” - plej
altkvalitaj vojoj. Laŭ ili veturas regule aŭtobusoj kun meza rapideco
60 mejlojn hore. Busa veturo kostas duoble malpli ol la trajna.
Ĉiutempe, eĉ dum plej
malbona vetero, rapide veturas tra Usono pasaĝeraj busoj. Kiam nokte oni
vidas ties siluetojn flugantajn laŭ dezerto, nevole rememoriĝas poŝtaj
diliĝencoj, kondukitaj per maltimemaj kaleŝistoj, kiuj estas
menciitaj en noveloj de usona verkisto Bret Harte.
Malfruiĝo estas
malpermesata. Ĉiu ŝoforo tion bone scias kaj do repremas akcelilon.
Tra fenestroj aŭdiĝas ventobruo kaj dormetantaj pasaĝeroj aŭskultas
unikan melodion de la amerika kontinento.
Usono situas sur granda aŭtomobila
vojo.
Kiam ni nun fermas okulojn kaj
rememoras la landon, en kiu travivis kvar monatojn, ni imagas ne Vaŝingtonon kun ĝiaj ĝardenoj, kolonoj kaj
multaj monumentoj, ne Nov-Jorkon kun ĝiaj ĉielskrapantoj, mizero kaj riĉo,
ne San-Franciskon kun ĝiaj
oblikvaj stratoj kaj pendantaj pontoj, ne montojn, ne uzinojn, ne kanjonojn,
sed iun vojkruciĝon kun gazolina stacio surfone de drataro kaj reklamaj
afiŝoj.