La kvardekdua apitro            LA NOVJARO EN SAN-ANTONIO

Antaŭtage de la Novjaro (NB.1936) nia griza limuzino enveturis en San-Antonion, plej grandan urbon de ŝtato Teksaso.

-Mi konas ĉi tiun urbon, - diris s-ro Adams. Mi ĝin vizitis pasintjare. Mi asertas vin, sinjoroj, ke ĝi estas belega urbo.

La urbo estis neordinare vigla. Ĝia centro kun deko da dudeketaĝaj konstruaĵoj aspektis post la dezerto kiel reala Nov-Jorko. Lumis maldikaj gasaj tubetoj de reklamoj kaj vitrinoj de vendejoj. Traveturinte etajn usonajn urbojn, ni tute malkutimiĝis de popolamaso kaj nun, kiel vilaĝanoj, mire okulumis trotuarojn, kiujn superplenigis piedirantoj. Inter ordinaraj molaj ĉapeloj kaj kurtaj vangharoj iufoje vidiĝis larĝaj ĉapeloj kaj tute imponaj vangharoj, kiuj indikis proksimecon de Meksikio kaj vakeraj ranĉoj.

Ni aŭtis jam ĉirkaŭ du monatojn. Ni volis iom ripozi kaj distriĝi. Vigla popolamaso, plene malfermitaj butikoj, aromoj de kafo kaj tabaka fumo tiu ĉi fremda, vanta etoso enigis en korojn lirikan melankolion kaj kune kun ĝi kaŝan esperon pri miraklo. Povas esti, subite okazos io rimarkinda, io unika, kio ne okazas kun ordinaraj vojaĝantoj en fremda urbo, en kiu estas neniu konata animo. En tiu ĉi antaŭtago de la Novjaro ni sentis sin precipe malproksime de la patrolando, de Moskvo, de geamikoj kaj parencoj. Verdire, ni tre volis eldrinki grandan tigoglason da vodko, manĝi haringon kaj nigran panon, ni volis gaji, deklami gajajn kaj sensencajn tostojn.

-Jes, jes, ĝentlemanoj, nun en Moskvo, verŝajne, estas neĝo, - diris s-ro Adams, kun kompato rigardante niajn malĝojajn vizaĝojn.

La ĝentlemanoj ekĝemis.

-Ne, serioze, ni nepre devas hodiaŭ bone festi la Novjaron. Ne, ne, sinjoroj, mi havas planon. Nun estas nur la oka vespere. Mi proponas veturi rekte al hotelo Roberto Li. Mi sciigis miajn korespondantojn pri tiu ĉi adreso. Tie ni razos kaj ordigos nin, restigos en garaĝo nian aŭton kaj eliros surstraten. Mi konas en San-Antonio unu belan restoracieton. Ĝi situas proksime de la hotelo. En ĝi kolektiĝas poetoj kaj pentristoj. San-Antonio memorigas Santa-Feon kaj Karmelon tiusence, ke ĝin preferas artistoj. Jes, jes, ĝentlemanoj! Ho, ne! En tiu restoracieto oni proponas bongustajn manĝaĵojn Hodiaŭ ni ne estos tro ŝparemaj. Ni konatiĝos kun poetoj kaj pentristoj kaj festenos. Ĝentlemanoj! Kion vi opinias pri tiu ĉi plano?

Kaj s-ro Adams frapetis manplate laŭ kalva kapo kun braveco de efektiva diboĉulo.

Ni entuziasme komencis efektivigi tiun ĉi belegan planon. Post unu horo ni viglaj, lavintaj, kun restaĵoj de pudro sur razitaj vangoj kaj kun espero en animoj, ni eliris surstraten kaj miksiĝis kun homamaso.

-Unue ni elsendos gratulajn telegramojn, - diris s-ro Adams.

La telegrafa buroo Ŭesta Unio(Western Union) fakte estis malgranda vendejo disigita je du partoj per larĝa kverka tablo, ĉe kiu sidis junulo kun krajono metita sur lia orelo. Apud la enirejo de la buroo atendis du knaboj biciklistoj en kruringoj, kaskedoj kaj jaketoj kun epoletoj kaj serenaj butonoj. Ili devas disveturigi telegramojn al adresatoj. La biciklojn kun tre larĝaj stiriloj kaj dikaj bendoj ili alpremis al la stratlanternoj. La knaboj tre fieris pro siaj uniformoj kaj aspektis grave, sed ili entute estis infanoj kaj do pasigis sian libertempon plej facilanime. Ili enmetis en tubon de la bicikla stirilo petardon, bruligis ĝin kaj, dekurinte al la pordo, rigardis piedirantojn, kiuj desaltis, proksimiĝinte al la biciklo kaj ekaŭdinte eksplodeton tuj ĉe siaj oreloj. Se eksplodeto okazis speciale akra, kaj piediranto tre nervoze desaltis, la knaboj eniĝis en la buroon, ekridegis, kaj elrigardis surstraten. Tiutempe la junulo kun krajono sur orelo riproĉe minacis ilin fingre. Poste la telegrafaj knaboj interbatiĝis kun grupo da ordinaraj knaboj, sen kruringoj, epoletoj kaj bicikloj. La malamikaj flankoj pafis unu la alian per petardoj, kiuj surdige eksplodis.
La junulo prenis nian telegramon, eltiris el post sia orelo la krajonon kaj, rapide trakalkulinte la vortojn, diris:
-Du dolaroj kaj okdek cendoj.

Ni elpoŝigis monon.

-Tiun ĉi telegramon, - diris la junulo, - oni liveros en Moskvon ankoraŭ hodiaŭ. Sed, povas esti, ĉu vi deziras, ke la telegramon oni liveru morgaŭ matene? Ja ĝi estas la gratula telegramo, kaj mi opinias, ke via adresato estos kontenta ricevinte ĝin morgaŭ matene.

Ni konsentis kun tiu ĉi propono.

-Ĉiuokaze prezo estos malsama.

La junulo prenis paperfolion, faris kalkulon kaj diris:

-Entute du dolaroj kaj dek cendoj.

Sepdek cendoj de ekonomio! La junulo ekplaĉis al ni.

-Ĉu, povas esti, vi deziras, sinjoro, sendi la telegramon alimaniere? Ni havas specialan rabaton por telegrafaj mesaĝoj. Tia telegramo atingos la adresaton iom pli malfrue kaj kostos unu dolaro kaj duono, sed vi rajtas aldoni al la teksto ankoraŭ ok vortojn.

Ni troviĝis en la buroo Ŭesta Unio ĉirkaŭ unu horon. La junulo enskribis ciferojn en kelkajn paperfoliojn, informiĝis en manlibroj kaj finfine ŝparis por ni ankoraŭ dek cendojn. Li kondutis kiel bonkora ŝparema onklo, kiu instruas al facilanimaj nevoj lekciojn pri vivo. Li zorgis pri nia monujo pli, ol ni mem. Tiu ĉi oficisto antaŭ alveno de la Novjaro, kiam necesas hasti hejmen, ŝajnis ne nur ideale tolerema kun siaj klientoj. Li ŝajnis fidela amiko, kies devoj estis ne nur priservado, sed ankaŭ zorgado pri ni, savado de vivaj eraroj.

-Ne, serioze, ĝentlemanoj, - diris al ni s-ro Adams, - vi jam sufiĉe vojaĝas tra Usono kaj devas kompreni, kio estas usona servado. Antaŭ dek jaroj mi intencis vojaĝi ĉirkaŭ la terglobo kaj volis aĉeti biletojn en unu turista buroo. Vojplano estis tre komplika kaj multekosta. En tiu buroo oni kalkulis kune kun mi kaj finfine helpe de iuj diversaj fervojaj kombinaĵoj ŝparis por mi cent dolarojn. Entute cent dolarojn! Ĝentlemanoj! Cent dolaroj estas granda mono. Jes, jes, jes. Ho, ne! Mi petas, vi ne forgesu, ke buroanoj havas certan interezon de transakcio kaj farinte koston de mia bileto malpli kara, ili malpliigis sian enspezon. Jen, jen, jen! Tio estas principa senco de usona servado. La buroo enspezis malpli, kiam priservis min, ol ĝi povus enspezi, tamen sekvontfoje mi nepre revenos ĝuste tien kaj redonos al ili sian monon. Ĉu vi komprenas, ĝentlemanoj? Malpli, sed pli ofte. Tio estas tute sama, kio okazis ĉi tie, en telegrafa buroo Ŭesta Unio. Ne, vere, ĝentlemanoj, vi simple ne komprenas, vi ne volas kompreni, kio estas usona servado.

Sed s-ro Adams eraris. Ni jam delonge komprenis, kio estas usona servado. Kaj se ni admiris laboron de la junulo kun krajono sur orelo, do ne pro tio, ke ĝi ŝajnis al ni escepto, sed tial, ke ĝi konfirmis la regulon.

Dum la vojaĝo ni ĉiutage diversforme uzis usonan servadon kaj ellernis aprezi ĝin, kvankam iufoje ĝi aspektis kiel iu apenaŭ videbla bagatelo.

Unutagon en Nov-Orleano ni trafis fruktan havenon. Estis sorĉa havena nokto, kiun saturigis akraj signaloj de vaporŝipoj kaj grincado de kunpuŝiĝintaj vagonoj. Ni aliris al frukta butiketo, por aĉeti pirojn. Unu peco kostis kvin cendojn. Ni petis kvar pirojn. Tiam vendisto, metinte fruktojn en paketon, diris:

-Vi devas pagi pro kvar piroj dudek cendojn, sed ses pirojn mi vendas kontraŭ dudek kvin cendoj. Se vi aldonos ankoraŭ kvin cendoj, do vi ricevos ses pirojn, anstataŭ kvar.
-Sed pri tiu ĉi rabato forestas informo!

-Jes, sed tion mi mem scias, - diris la vendisto.

Simple li estas honesta homo, - povas diri vi. Jes, efektive. Sed servado inkluzivas honeston. Kaj vi povas esti certa, ke, metinte la sesan piron en paketon, la vendisto ne pensis pri tio, ke li faras iun honestaĵon. Li simple faris priservadon de kliento.
Alifoje, en Ĉarlstono (Charleston), Suda Karolino (South Carolina), ni eniĝis malplenan vagonon de tramo tiriĝinta laŭ la ĉefvojo kun bruego kutima por tiu malmoderna transportilo. La tramkondukisto krome vendis biletojn.

-Unu bileto kostas dek cendojn, - diris li, - sed por kvar biletoj estas rabato. Ili kune kostas dudek ok cendojn. Vi ŝparos dek du cendojn! Ĉu vi komprenas? Entute po sep cendoj pro unu bileto!

Tutan vojon li turniĝis kaj montris al ni, kiel al surduloj, sep fingrojn kaj kriegis:

-Sep cendoj! Ĉu vi komprenas? Sep cendojn pro unu bileto!

Li ricevis grandan plezuron doni al ni rabaton, fari al ni priservadon.

Ni kutimiĝis al tio, ke en lavejoj oni ne sole lavas, sed ankaŭ flikas tolaĵojn, kaj se en manikoj de malpura ĉemizo oni forgesis manum-butonojn, ilin oni aligas al purigita tolaĵo en speciala koverteto, sur kiu estas stampita reklamo de la lavejo. Ni jam ne rimarkis, ke en restoracioj, kafejoj kaj farmacejoj oni metas glacion en glasojn kun akvo, ke en gazolinaj stacioj oni senpage donas informon kaj vojmapojn, kaj en muzeoj senpage oni disponigas katalogojn kaj broŝurojn. Servado precipe estas bona pro tio, ke ĝi iĝas necesa kaj neanstataŭigebla, kiel aero.

En novjorka universala vendejo Mejsis (Macy`s) post dorsoj de komizoj pendas plakatoj adresitaj al aĉetantoj: Ni estas ĉi tie, por ke vi nin maltrankviligu!

Al venda servado rilatas kaj la klasika usona aforismo La aĉetanto ĉiam pravas.

Asekuraj societoj en tiuj raraj okazoj, kiam ties interesoj koincidas kun interesoj de asekurataj klientoj, efektivigas miraklojn de priservado. Ili kontraŭ malpli alta pago kuracas homon, kiu asekuris sian vivon, ĉar ili perdos profiton, se la homo mortos. Aliflanke la homo tre volas vivi kaj, resaniĝinte, li gloras asekuran priservadon.

En Usono ekzistas interesa komercejo Mejl-order-haus (mail-order-house). Fakte, samaj komercejoj estas konataj ankaŭ en Eŭropo, sed ili tie ne prosperas kaj ofte fiaskas. Tio estas komerco per poŝto. Ĉi tie servado estas ĉefa afero. Se ĝi estas malbona, do ne sukcesos helpi altkvaliteco de varoj kaj ŝika kabineto de ĝia estro. Mejl-order-haus ĉefe priservas farmulojn. Ĝia katalogo entenas ĉion, de kudrilo ĝis meblaro de tuta domo. Sukceso de tiu ĉi agado estas tio, ke ĉiun mendon oni plenumas dum dudek kvar horoj, kaj neniu sekundo plu, sendepende de tio, kio estas mendita - cent cigaredoj aŭ horizontala piano, kaj sendepende de tio, kien necesas veturigi la mendaĵon al la Kvina avenuo aŭ al malgranda dometo en ŝtato Dakoto. Se la mendaĵo ne plaĉos, ĝin oni rajtas redoni en Mejl-order-haus, kaj jam pagita mono estos tuj redonita, sen kelkaj cendoj pro poŝtaj elspezoj.

Se usonano opinias, ke lin bone priservis iu servisto aŭ ŝtata oficisto, li tiun tagon skribos leteron al kompanio aŭ al departemento, en kiu li eldiros jenon: Tiam kaj tie min bone priservis tiu sinjoro. Permesu gratuli vin okaze de tiu ĉi bonega oficisto. Kaj tiuj ĉi leteroj ne perdiĝas vane. Al bona servisto aŭ oficisto oni plialtigas salajron. Usonanoj bone komprenas, ke por bona servado necesas ne sole libro por plendoj. Kvankam leteroj kun plendoj ankaŭ ekzistas.

Fojfoje, dezirante doni ĉion kaj anstataŭ ricevi ion, servado fariĝas komika kaj eĉ vulgara.

Ekzistas tuta katalogo de pretaj telegramoj, longaj kaj konvinkaj, pompe komponitaj telegramoj por ĉiuj vivokazoj. Oni povas sendi tiun telegramon kontraŭ entute dudek kvin cendoj. Ĉar laŭ telegrafo oni transdonas ne tekston, sed nur ĝian numeron, enmetitan en katalogon, kaj subskribon de adresanto. Tio estas kvazaŭ kuriozaĵo, kiu memorigas matenmanĝon #4. Ĉio jam estas sortimentita, kaj homo plene liberiĝas de malplezura devo pensi, kaj elspezi troan monon.

Ekzistas gratuloj okaze de nomfesto, nova loĝejo, Novjaro, Kristnasko. Tekstoj kaj stiloj de telegramoj estas adaptitaj al ĉiuj bezonaĵoj kaj gustoj gratulaj telegramoj por novedzoj, respektemaj nevoj, malnovaj klientoj, amantoj, infanoj, verkistoj kaj oldulinoj. Estas versaj telegramoj:

Sirakuzoj Teksaso Smit feliĉan Kristnaskon al via vendejo, saluton al via edzino transdonu, prosperon al via negoco.

Por diboĉaj studentoj ekzistas speciale longaj kaj tre konvinkaj telegramoj al gepatroj kun peto elsendi monon antaŭ tempolimo kaj kun minaco, ke okazos rifuzo, li faros suicidon.

Kaj la tuta plezuro kontraŭ dudek kvin cendoj!

En la lando oni estimas kaj aprezas servadon. Ĝi estas ne nur komerca scipovo iel profiti. Necesas diri ankoraŭfoje: servado eniris en la sinon de la popolo, ĝi estas grava parto de la popola karaktero. Enesence ĝi estas stilo de laboro.

Sur tiu ĉi estima sento al servado, samkiel sur ĉiuj popolaj sentoj, bone ludas klerikoj kaj bankistoj. Oni opinias, ke klerikoj donas al la popolo servadon. Ĉar en preĝejoj oni ankaŭ servas, sed malsaman, plej ĉefan sencon de tiu ĉi vorto la eklezio ankaŭ ŝatas apliki. En cerbojn de homoj estas enigata penso, ke la eklezio servas al la popolo.

Servado estas la amata eldiraĵo de rabisto el Ŭol-Strito (Wall Street). Li, senkaŝe rabanta homojn, kaj ne nur individuojn, sed tutajn urbojn kaj landojn, nepre diros, ke li estas eta homo, sama simpla viro kaj demokrato, samkiel ceteraj bonaj homoj, kaj, ke li servas ne al mono, sed al socio. Li faras servadon al homoj.
-Do, ĝentlemanoj, - diris s-ro Adams, kiam ni lasis la buroon Ŭesta Unio, - nun ni komencas diboĉi.
Bonvolu sekvi min. Ŝajne, la restoracio troviĝas proksime. Antaŭen! Go ahead!

-Go! Go! Go! ekkriis s-ino Adams.

Ĉar jam estis ĉirkaŭ la deka vespere kaj ni ĉiuj tre volis manĝi, do ni haste ekmoviĝis antaŭen.

-Ĝi estas mirakla restoracio, - parolis s-ro Adams. Mi opinias, ĝentlemanoj, ke ni mendos po unu granda bifsteko kaj paron de altkvalita kalifornia vino. Kvankam, se ni decidis diboĉi, do tiam ni mendos francan aŭ rejnan vinon. Interalie, ĝentlemanoj, ĉu vi rimarkis, ke usonanoj drinkas malmulte da vino kaj preferas viskion? Ho-o! Ne, serioze, ĝentlemanoj, ĉu efektive vi ne scias? Tio estas tre, tre interese kaj estos utile por vi. Ĝi estas profunda problemo. Mi konsilas, ĝentlemanoj, enskribu tion en viajn agendojn. Komprenu, botelo da bona vino antaŭsupozas bonan konversacion. Homoj sidas ĉe tabloj kaj interparolas, kaj ĉi tie unu kompletigas la alian, sen bona konversacio vino ne donas plezuron. Sed usonanoj ne ŝatas kaj ne scipovas konversacii. Ĉu vi rimarkis? Ili neniam longe sidas ĉe tablo. Ili ne havas temon por konversacio. Ili aŭ dancas aŭ ludas briĝon. Kaj preferas viskion. Li eldrinkis tri glasetojn da viskio kaj tuj ebriiĝis. Do li ne bezonas konversacion. Jes, jes, jes, ĝentlemanoj, usonanoj ne drinkas vinon.

Ni longe iris laŭ iu tre larĝa strato, kun vilaoj de ambaŭ flankoj. Afera centro restis malproksime poste. Ni trafis la rezidantan parton. Ĉi tie forestis restoracioj, vendejoj kaj apotekoj. Komenciĝis pluvo. Antaŭ semaforoj pendis plakatoj: 40 mortoj rezulte de aŭtaj akcidentoj en San-Antonio pasintjare. Gardu vin!.

-Ĉu, povas esti, ni revenos? - diris s-ino Adams.

-Oh, Bekio, - ekkriis la oldulo, - nu kiel vi povas tiel paroli ni revenos! Ĝis nia restoracio restis tute malmulte. Mi bone memoras tiun lokon.

Ni paŝis ankoraŭ duonhoron sub pluvo kaj iĝis pli mornaj ĉiuminute. Ni trapasis aŭtan tombejon, poste vakejon, kie oni vendis uzitajn aŭtojn. Renkonten al ni traveturis kelkaj aŭtoj kun junuloj, kiuj ion kriegis kaj bruligis petardojn. Ĉe kruciĝejo oni starigis balancilon kun diverskoloraj ampoloj. Gaja paro triste balancis en metala boato. Nur ĉi tie ni rimarkis, ke pluvo pliiĝis.

En elektra lumo bone vidiĝis pluvaj fluetoj.

-Nu bone, - diris s-ino Adams kun imanenta rezonado, - se vi ne memoras, kie troviĝas via restoracio, do ni povas demandi policanon.
-Ne, ne, Bekio, - trabalbutis s-ro Adams, - ne parolu tiel. Serioze. Restoracio estas ie proksime.

-Sed kie? Sur kiu strato?

-Ne, Bekio, serioze, vi ne devas tiel paroli.

-Mi nun demandu policanon, - decideme diris s-ino Adams. Kiel nomiĝas via restoracio?

-Nu, Bekio, mi petas, ne maltrankviliĝu. Ne, vere, ĝentlemanoj, ne necesas maltrankviligi policanon.

-Mi demandas vin: kiel nomiĝas restoracio?
-Bekio, ne parolu tiel, - balbutis s-ro Adams, - min dolorigas viaj vortoj.

-Vi forgesis nomon de la restoracio! - diris s-ino Adams.

-Ho, Bekio! Kiel vi povis tiel opinii? traĝemis s-ro Adams, metante manojn sur sian humidan kapon.

Interparolante tiel, ni trapaŝis la tutan urbon kaj ekvidis antaŭe darkan, probable, malsekan dezerton.

Ni returniĝis kaj, stumblante, ekkuris al centro de la urbo.

-Estus bone preni taksion, - diris s-ino Adams.

Sed taksiojn ni ne renkontis. Verŝajne, ilin jam prenis aliaj homoj, renkontantaj la Novjaron. Estis jam post la dekunua. Ni kuris sub pluvo, malsataj, koleraj kaj lacaj. Ju pli ni proksimiĝis al la centro, des pli ofte preterveturis aŭtoj kun kriantaj gejunuloj. La centro estis superplena. Niaj nervaroj tute difektiĝis, kaj ni ektremis pro esploroj, kiuj aŭdiĝis de ĉiuj flankoj. Odoris pulvo, kiel dum strataj bataloj. Ĉie oni vendis knarilojn, kiuj imitis pafadon de mitralo.

-Ĝentlemanoj!- ekkriis subite s-ro Adams. Ĝoju ni.

Li momente aĉetis knarilon kaj gaje komencis ĝin turni. Iu krianta junulo frapetis s-ron Adams per knarilo laŭ lia kalvaĵo, kaj s-ro Adams frapetis per knarilo tiun laŭ la ŝultro.

Ni eniris la unuan apotekon kaj mendis sandviĉojn.

Kiam oni preparis ilin, ni triste intertuŝis niajn pokalojn kun tomata suko kaj ekdeziris feliĉon de unu al la alia. Ĝuste tiam venis la noktomezo.

Tiel ni renkontis la Novjaron en urbo San-Antonio, ŝtato Teksaso.

 

Hosted by uCoz