La kvina ĉapitro NI SERĈAS ANĜELON SEN FLUGILOJ
Tempo pasadis. Ni ankoraŭ troviĝis en Nov-Jorko kaj ne sciis ĝustan
daton de forveturo kaj kurson de nia vojaĝo. Interalie ni planis veturi tra la tuta kontinento de
Atlantiko ĝis Pacifiko ankoraŭ en Moskvo kaj ofte diskutis pri detalaĵoj.
Ni trairis dekojn da kilometroj
laŭ malsekaj, pro oceanaj ŝprucoj, ferdekoj de “Normandio” disputinte
pri la vojaĝo kaj menciinte diversajn geografiajn nomojn: Kalifornio
(California), Teksaso (Texas) k.a.
La plano ŝajnis al ni tute
simpla. Ni venas Nov-Jorkon, aĉetas aŭton kaj veturadas komence laŭ
prerioj, transpasas montojn, trinkigas nian fidelan aŭton per malvarmega
kordilera (NB.Kordileroj -The Cordilleras) akvo kaj fine la granda pacifika suno ĵetos
blindigantajn radiojn sur niajn brunigitajn vizaĝojn.
Post nia alveno en Usonon ĉio
okazis ne tiel simple kaj romantike. Kontraŭ aĉeto de aŭto neniu
el niaj novaj amikoj en Nov-Jorko oponis. Vojaĝo en propra aŭto estas
plej malkara kaj interesplena rimedo de moviĝado en Usono. Fervojo kostas
multe pli. Krom tio ne taŭgas konatiĝi kun la lando el trajna
fenestro, precipe por verkistoj.
Tiel nia plano rilate al aŭto
estis korekta. Nun ni bezonis akompananton por la vojaĝo. Nia posedo de la
angla lingvo sufiĉis por preni hotelĉambron, mendi manĝaĵojn
en restoracio, spekti filmojn kaj eĉ kompreni ĝian enhavon,
konversacii kun agrabla kaj pacienca persono, sed ne pli. Kaj ni bezonis ĝuste
“pli”-on. Serĉata persono devus:
- perfekte konduki aŭton;
- bonege koni Usonon, por plene
prezenti ĝiajn vidindaĵojn;
- bone paroli angle kaj ruse;
- esti bone edukita;
- havi bonan karakteron, por ke
nia kuna vojaĝo estu plezura;
- ne esti avida kaj intencanta
perlabori grandan monsumon.
Lasta deziro estis plej grava, ĉar
ni havis ne tro multe da mono. Tiamaniere ni fakte serĉis idealulon: rozon
sen dornoj, anĝelon sen flugiloj, ĝenerale iun kompleksan hibridon el
ĉiĉerono - ŝoforo - interpretisto - altruisto. Okaze eĉ Miĉurin
(NB.Miĉurin, Ivano,
granda rusa botanikisto) perdus esperon, ĉar por rezultigi tiun hibridon
necesas dekoj da jaroj.
Estis sensence aĉeti aŭton
ne trovinte konvenan hibridon. Tamen daŭrigo de nia troviĝado en
Nov-Jorko reduktis monsumon demetitan por aĉeto. Ni neniel sukcesis decidi
tiun malfacilan taskon.
Cetere ankaŭ tempo mankis
por primeditado.
Kiam ni estis preparantaj la vojaĝon,
ni ne konsideris unu gravan cirkostancon “hospitality”- usonan gastamecon. Ĝi
estas senlima kaj eĉ superas ĉion similan, inkluzive gastamecon
rusan, siberian aŭ kartvelan. Post interkonatiĝo usonano nepre
invitas vin al sia hejmo aŭ al restoracio por trinki koktelon. Dum
trinkado li konatigas vin kun siaj amikoj, kiuj poste konatigos vin kun la
siaj. Post du tagoj vi akiros cent novajn konatojn kaj dum semajno jam la tutan
milon. Estas danĝeri restadi en Usono tutan jaron, ĉar vi povas iĝi
drinkulo kaj trampo.
Niaj novaj amikoj tre volonte
deziris montri al ni ĉion laŭ nia volo, akompani nin ĉien,
ekspliki ĉion nekompreneblan. Mirindaj estas usonanoj, amiki kaj fari
aferojn kun kiuj estas agrabla kaj utila tempopasigo.
Ni preskaŭ neniam restis
solaj. La ĉambra telefono ekfunkciis de mateno mem kaj tintadis tutan tagon.
Dum maloftaj kaj kurtaj interrompoj de niaj rendevuoj kun necesaj kaj interesaj
personoj ni pensis pri idealulo, kiun ni bezonis.
Ni eĉ amuziĝis laŭ
konsiloj de la amikoj.
-Tion vi devas spekti, alie vi ne
komprenos Usonon!
-Ĉu vi ankoraŭ ne vidis
burleskaĵon? Tial vi ne vidis tutan Usonon! Ja tiun vulgaran spektaklon
oni povas vidi nur en Usono!
-Ĉu vi ĝis nun ne vidis
aŭtan vetkuradon? Pardonu, sed vi ankoraŭ ne scias, kio estas Usono!
Estis hela oktobra mateno, kiam
ni ekaŭtis el Nov-Jorko al agrikultura foiro okazanta en urbeto Denberio
(Danbury) en ŝtato Konektikuto (Connecticut).
Ruĝa aŭtuna pejzaĝo
videblis de ambaŭ vojflankoj. Foliaro havis inkandeskan koloron kaj, kiam
ni opinias, ke ne ekzistas en la mondo io pli ruĝa, aperis alia bosko kun
unika ruĝa india koloro. Tio ne similis al ornamo de apudmoskva arbaro,
kiun kutimiĝis vidi niaj okuloj, entenanta ruĝan, helflavan kaj
helbrunan kolorojn. Ne, ĉi tie ĉio flagris kiel dum sunsubiro kaj tiu
ĉi incendio proksime de Nov-Jorko kaj tiu ĉi mirinda india arbara
festo daŭriĝis la tutan oktobron.
Muĝado kaj tondro ekaŭdiĝis
dum nia proksimiĝo al Denberio. Brutaro de aŭtoj ripozis sur ankoraŭ
verdaj deklivoj de malgranda valo, en kiu oni aranĝis foiron. Policanoj
permane severe forpelis nin plu. Finfine ni trovis taŭgan haltejon kaj
ekpaŝis al stadiono.
Apud ronda tribuno muĝado
fariĝis netolerebla kaj el post altaj muroj de la stadiono sur nin falis ŝtonetoj
kaj varma sablo, kiujn elĵetis aŭtoj dum abruptaj turnoj. Okuloj aŭ
dentoj estus lezitaj pro tio ĉi. Ni pli rapide marŝis protektante
niajn vizaĝojn permane, samkiel loĝantoj de Pompeo (NB.antikva itala
urbo) faris dum pereo de ilia patrourbo pro erupcio de la vulkano.
Por aĉeti biletojn ni perdis
iom da minutoj starinte en vico. Ĉirkaŭe bruis gaja provinca foiro.
Vendistoj, kiujn multfoje menciis O`Henrio (NB.O`Henry, granda usona verkisto), laŭte ofertis siajn varojn: strangajn aluminiajn fajfilojn, ornamitajn bastonetojn kaj ceterajn foirajn bagatelaĵojn. Oni pelis ien bovinon kun belaj okuloj kaj longaj okulharoj, kies bestmamo allogante balanciĝis.
Posedanto de mekanika orgeno mem
dancis sub surdiganta muziko de sia ilo. Balancilo, kvazaŭ iu boato, estis
aligita al brila metala stango kaj dum balancado ĝi faris kompletan
rivoluon. Kiam balancantoj trafis plej altan punkton, pendinte kapojn
malsupren, tiam virinoj histerie ekkriis, samkiel en moskva Gorkij-parko. Apude
starantaj vendistoj de salitaj nuksetoj kaj biskvitoj kun fromaĝo ridegis
pro tio.
Aŭtaj vetkuradoj ne plaĉis
al ni. Ruĝaj, blankaj kaj flavaj aŭtoj kun neordinaraj radoj kaj
numeroj sur ambaŭ flankoj, tondrantaj kiel raketaj moviloj, veturegis
preter ni. Unu rondveturo alternis la alian. Samtempe konkuris dek aŭtoj.
Spektantoj muĝis. Tio ĉi nin nur enuigis.
Gajigi publikon povus, certe, iu
aŭta akcidento. Ĉefe por tio oni venas ĉi tien. Subite eksonis
alarmaj signaloj. Ĉiuj momente ekstariĝis. Unu el maŝinoj
plenmove flankiĝis de la trako kaj falis. Ni sukcesis vidi la suferintan vetkuradiston
sidantan senkaske, kiu tenis sian batbluan zigomon. Li aspektis tre severe. Li
perdis gajnan ŝancon, por kiu li riskis sian vivon.
Dum interrompoj sur ligna podio,
situanta centre de la stadiono, cirkaj klaŭnoj prezentis laboron de kvar
malsukcesuloj konstruantaj domon. Sur tiujn falis brikoj, ili malpurigis unu la
alian per farbo, kvazaŭ hazarde batis sin per marteloj kaj eĉ
memforgese desegis siajn gambojn. Tiun ĉi artifikaron venintan el greka
kaj romana antikveco nuntempe lerte daŭrigas granda klaŭno Fratellini
kaj foiraj komikuloj el Denberio. Ĉiam estas agrable rigardi perfektan
cirkan spektaklon, ĉar neniam tediĝas ĝiaj precizaj artifikoj,
kiujn poluris jarcentoj.
La foiro finiĝis. Estis
malmulte da vizitantoj en lignaj pavilonoj, en kiuj sur longaj tabloj kuŝis
grandaj lakitaj legomoj kvazaŭ nemanĝeblaj. Orkestroj muzikis adiaŭajn
marŝojn kaj la tuta homamaso paŝis al siaj aŭtoj. En haltejo oni
demonstris kaj certe vendis kuplitajn vagonetojn (vehiklojn).
Usonanoj, ĉefe geedzoj,
popare envagoniĝis kaj multe admiris allogan internon de vehiklo:
oportunaj litoj, aĵuraj kurtenoj, divano, simpla metala forneto. Kio povas
esti pli bona - aligi tiun vagoneton al aŭto, forveturi el brua urbego kaj
ekkuregi, ekkuregi kien okuloj rigardas! Cetere niaj okuloj kvazaŭ vidas
tra arbaro Grandajn Lagojn (Great Lakes), plaĝojn ĉe Pacifiko,
kanjonojn kaj vastajn riverojn.
Ĝemanta edzo kun edzino
elvagoniĝis. Ĉio estas tre kara. Ĉi tie, en Denberio vagonetoj
kostas de tricent kvindek ĝis sepcent dolaroj pro unu.
Granda amaso da aŭtoj
revenadis senbrue Nov-Jorkon kaj post horo kaj duono jam ekvidiĝis brila
horizonto. Lumis ĉielskrapantoj kaj super tero brilis reklamoj.
Allogitaj de ŝtormo de lumo
ni decidis pli detale konatiĝi kun amuzoj de popolo. Vespera Nov-Jorko,
per sia tuta aspekto, parolas al promenanto:
- Donu kvincendon (nickel), enŝovu
ĝin! Ne ŝparu vian kvincendon kaj vi ricevos plezuron!
Klakoj aŭdiĝis el
granda vendejo de amuziloj. En ĝi estas starigitaj kelkaj mekanikaj bilardoj
diversformaj. Necesas enŝovi kvincendon en certan fendon kaj post tio
liberiĝas bilardbastono. Ludanto rajtas kvinfoje frapi ŝtalan globon
kaj se li gajnis kelkajn poentojn, tiam li ricevas kartonan ateston de
vendejmastro. Post duonjaro, dum kiu li permanente ludos kaj sekve permanente
enŝovos kvincendojn, li kolektos poentkvanton taŭgan por preni unu el
belaj premioj starantaj sur breto.
Tiuj estas vitra vazo, aŭ
aluminia ilo por kirli koktelojn, aŭ surtabla horloĝo, aŭ
malkara skribilo, aŭ razilo. Entute tie estas ĉio necesa por
dommastrino, infano kaj eĉ gangstero. Usonanoj ŝatas distriĝi
tiamaniere: sole, koncentriĝinte, indiferente, sen ofendoj kaj entuziasmo.
Post bilardo oni povas aliri al
mekanika maldika profetino kun flava vizaĝo sidanta en vitra ŝranko.
Apud ŝi duoncirkle kuŝas ludkartoj. Memkompreneble necesas enŝovi
kvincendon, por ke ĝi “viviĝu”. Ĝia kapo ekbalanciĝas,
brusto kvazaŭ spiras kaj falsa brako ekmoviĝas super ludkartoj. Por
ekzaltemaj personoj tiu ĉi spektaklo ne taŭgas, ĉar ili povas eĉ
freneziĝi. Post duonminuto funkciado de la profetino ĉesas kaj ĝi
rerigidiĝas je antaŭa pozo. Nun necesas tiri tenilon. El fendo aperas
profetaĵo de fato. Plej ofte ĝi entenas portreton de via estonta
edzino kun ŝiaj trajtoj.
Post amuzilvendejoj ni trafis tre
strangan ejon. En ĝi tondras ĵazo, kies sonoj similas bruegon de
supergrunda fervojo. Vizitantoj aĉetas biletojn kontraŭ tridekkvin
cendoj. Tiu revuo nomiĝas “burleskaĵo”.
Halo estis superplena kaj junaj
decidemaj servistoj trovis sidlokojn por novaj gastoj, sed iuj ne sukcesis sidiĝi
kaj rigardis spektaklon starante en pasejoj.
Sur estrado malbone kantis
virino. Ŝia voĉo ne taŭgis eĉ por kantado ĉe plej
indulgema parencaro. Samtempe ŝi dancis. Ĉiuj komprenis, ke ŝi
neniam estos baletistino. Sed publiko malsevere ridetis, ĉar ĝi venis
ĉi tien tute por alio.
“Alio” konsistis el tio, ke la
virino subite ekpaŝetis laŭ podio kaj komencis forĵeti apartajn
elementojn de sia vesto. Tion ŝi faris malrapide, por ke spektantoj povu
pririgardi ĉiujn detalojn. Ĵazo subite ĉesigis ludon kaj la
junulino malaperis malantaŭ kurtenoj. Rigardantoj ege aplaŭdis. Sur
scenon ekstariĝis atlete aspektanta anoncanto de programo vestita je
smokingo kaj proponis jenon:
-Aplaŭdu ankoraŭ pli
kaj tiam ŝi demetos ĉion restan!
Post tiuj vortoj ekaperis tia
ovacio, kiun sendube neniam aŭdis mondfame konataj geaktoroj: Mattio
Battistini, Anna
Pavlova kaj Kino (Kean).
Ne! Sola talento ne sufiĉas por tia publiko! La virino reaperis surscene
kaj iom post iom fariĝis tute nuda, nur tenante etan detalaĵon antaŭ
si por kontentigi teatran cenzuron.
Post la unua kantistino kaj
dancistino venis la dua kaj faris la samon. La tria prezentis nenion novan.
Same aperadis alterne ankoraŭ sep fraŭlinoj. Diferenco inter ili
tamen estis. Iuj estis brunulinoj kaj ceteraj blondulinoj.
Tiu ĉi mekanika pornografio
daŭriĝis kelkajn horojn kaj ĝi tre similis iun industrian
procezon. La revuo havas preskaŭ neniun erotikon, samkiel produktado de
polvosuĉiloj aŭ kalkuliloj.
Surstrate senbrue pluvetis. Sed se okazus fulmotondro, tiam eĉ ĝi ne estus aŭdebla, ĉar Nov-Jorko mem fulmas kaj tondras pli forte ol ajna ŝtormo. Ĝi estas la turmenta urbo. Ĝi konstante devigas rigardi ĝin. Tio okulojn dolorigas. Sed ne rigardi ĝin ne eblas.