La kvardeksepa ĉapitro                                     ADIAŬ, USONO!

En Nov-Jorko estis freŝa vetero, blovis vento, brilis la suno.

Mirinde bela estas Nov-Jorko! Sed kial aperas sopiro en tiu ĉi granda urbo? La konstruaĵoj estas tiom altaj, ke la suno lumigas nur la suprajn etaĝojn. Kaj tutan tagon ŝajnas, ke la suno subiras. Jam matene okazas subiro. Verŝajne, pro tio estas tiel sopire en Nov-Jorko.

Ni revenis tiun ĉi urbon, kie loĝas du milionoj da aŭtomobiloj kaj sep milionoj da homoj, kiuj priservas ilin. Ho, tio estas rimarkinda vidaĵo, kiam aŭtoj komencas promeni laŭ Centra parko! Neniel oni sukcesas forĵeti penson, ke tiu grandega parko, situanta meze de Nov-Jorko, estas aranĝita por tio, ke aŭtoj povu tie spiri freŝan aeron. En la parko estas ĉefe nur aŭtaj vojoj, por piedirantoj mankas areo. Nov-Jorkon okupis aŭtomobiloj, kiuj mortigas kaj vundas loĝantojn, kondutas kiel efektivaj okupantoj. Homoj rifuzas de multo, nur por sensoifigi siajn subpremantojn per benzino, oleo kaj akvo.

Krom aŭtoj, ekzistas ankoraŭ unu potenculo en Nov-Jorko. Tio estas bruego. Ĝin oni realigas grandkvante. Sub grundo hurlas la metroo, super kapo tondras la supertera fervojo, centoj miloj da motoroj samtempe bruas sur stratoj, kaj nokte, kiam bruego iomete malpliiĝas, pli evidente aŭdiĝas maltrankvilaj kaj longaj sirenoj de policaj, incendiaj kaj gangsteraj aŭtomobiloj. Hurlado proksimiĝas, preterkuras kaj malaperas ie malproksime. Iun oni pafmortigis pro ĵaluzo, iun pro malamo, iun simple pro tio, ke oni ne sukcesis dispartigi la predon. Kaj povas esti, iu pendumis sin, veneniĝis, trapafis sian koron, netolerinte vivkondiĉojn en la urbo de aŭtomobiloj, bruego kaj kapdoloro.

Bromo-Seltzer - trinkaĵon kontraŭ kapdoloro oni vendas ĉie, kune kun oranĝa suko, kafo kaj limonado. Baldaŭ Bromo-seltzer oni enigos en la menuon. Tagmanĝon konsistigos: unue - Bromo-seltzer, due ĉilio aŭ meksikia supo, trie fiŝo soleo kaj por deserto ree Bromo-seltzer. Kaj se en unu Nov-Jorko kvanto de telefonoj estas plia, ol en tuta Anglio, do, senkondiĉe, en Nov-Jorko oni tage konsumas pulvorojn kontraŭ kapdoloro pli, ol en Anglio duonjare. En pli kvietaj kvartaloj de Nov-Jorko loĝejoj kostas pli ne pro tio, ke ili estas pli komfortaj, sed pro tio, ke tie estas malpli da bruo. En Nov-Jorko oni vendas silenton, kaj tiu ĉi varo multe kostas. Ĝi similas anglan kostumon. Multekoste, sed bone.

En Nov-Jorko ne eblas disiĝi de alarma sento. Laŭ plej vigla avenuo subite traveturas banka kirasaŭtomobilo farbita ruĝkolore. Ĝiaj mitraloj estas direktitaj rekte amasiĝon da junuloj en helaj ĉapeloj, kiuj promenadas kun cigaroj en dentoj. Tiel en Nov-Jorko oni transportas monon. Tio eblas nur en kirasaŭtoj, alie ĝin kaptos tiuj junuloj en helaj ĉapeloj. Ja ili tre suspektinde kaj minace subridas, metinte manojn en la poŝojn de siaj stretaj paltoj!

Kelkajn tagojn ni adiaŭadis kun la novjorkaj amikoj, stratoj kaj ĉielskrapantoj.

La forveturan tagon ni vizitis apartamenton de s-ro Adams en Ŭesto de Centra parko. La pordon malfermis negrino montrinta tiajn blankajn afrikajn dentojn, ke en la vestiblo iĝis pli serene.

En la manĝoĉambro ni ekvidis s-ron Adams alpremintan al sia brusto la etan bebon. Apud staris s-ino Adams kaj parolis:

-Vi tenas la bebon jam kvin minutojn. Nun venis mia vico.

-Ne, ne, Bekio, - replikis s-ro Adams, - ne parolu tiel. Min dolorigas viaj vortoj.

Sur la tablo kaj la planko kuŝis elpakitaj sendaĵoj. Inter ŝnuretoj kaj vindpapero kuŝis diversaj aĵoj: malnova plejdo, binoklo, kolumo, kelkaj ŝlosiloj kun grandaj hotelaj platoj kaj ankoraŭ aliaj bagatelaĵoj.

-Jen, jen, ĝentlemanoj, - diris s-ro Adams energie premante niajn manojn, - miaj aĵoj iom post iom komencas veni al mi. Restas, nur elsendi la ŝlosilojn al la hoteloj kaj ĉio estos en ordo. Mankas sole la ĉapelo.

-Plej bone estus preni ĝin en Vaŝingtono, - edife diris s-ino Adams lerte preninte la knabinon el brakoj de la edzo.

-Ne, ne, Bekio, - ekĝemis s-ro Adams, - vi ne devas tiel agi. Ni ja donis instrukcion al la vaŝingtona poŝto elsendi la ĉapelon ĉi tien. Lasu la bebon, ja vi tenas ŝin tro longe sur viaj brakoj. Tio estas malutila por ŝi. Estu ŝi kuranta laŭ la ĉambro.

Kiam Bekio estis lasanta la bebon sur la plankon, s-ro Adams kriante: Ne, ne, serioze! brakumis la knabinon kaj repremis ŝin al la brusto.

Eksonis zumilo, kaj en la ĉambron venis poŝtisto kun sendaĵo.

-Finfine nun ĝi venis! - ekkriis Adams.

Jes, tio estis ĝi. S-ro Adams solene eltiris el sendaĵo sian malnovan amatan ĉapelon kaj tuj surmetis ĝin sur la kapon.

-Iru! - ekkriis li akravoĉe. Vi hodiaŭ forveturas, ĝentlemanoj, sed ĝis nun vi ne leviĝis sur supraĵon de Impajr Stejt Bildin (Empire State Building). Estus stulte ne realigi tion. Jes, jes, sinjoroj, se vi deziras scii, kio estas Usono, vi devas leviĝi sur Impajr-on.

Kiam la bebo ekvidis, ke ŝiajn gepatrojn denove forkondukas la nekonataj ĝentlemanoj, kiuj jam forkondukis ilin por du monatoj, ŝi ekploregis. Ŝi stamfis kaj kriis, plorante: "No more trips!" Neniujn vojaĝojn plu!

La gepatroj ĵuris al la bebo, ke ili lasas ŝin nur por kvin minutoj, sed ŝi plorante gurdis, ke: tiun fojon ili ankaŭ parolis, ke lasas ŝin por kvin minutoj, sed ne revenis tre longe.

Kiam ni malleviĝis en la lifto, ni aŭdis ploron de la infano. Paĉjo kaj panjo aspektis konfuze, sed nedetruebla sciavido brilis en iliaj okuloj.

-Deksesan fojon leviĝi sur Impajr-on, - balbutis s-ro Adams, - tio ĉi estas tre, tre interese, ĝentlemanoj!

La lastan fojon ni traveturis en imperialo de buso laŭ la Kvina avenuo. Manekenoj kun rozkoloraj oreloj rigardis nin el la vitrinoj. Inter aŭtoj moviĝis tri cirkaj elefantoj invitintaj novjorkanojn viziti vesperan spektaklon.

Vivo procedis kiel kutime.

Ni leviĝis sur supraĵon de Impajr Stejt Bildin (Empire State Building).

Kiom da fojoj, irante preter ĝi, ni ĝemis kaj balbutis: Aĥ, diablo! Nu, nu! Bonege!, aŭ ion similan. Kaj atingis ĝin nur du horojn antaŭ nia forveturo el Usono.

La unua lifto levis nin tuj en la okdeksesan etaĝon.

Levado daŭris nur unu minuton. Kompreneble, ni vidis nenion, nek etaĝojn, nek interŝtuparojn. Ni moviĝis en ŝtala tubo, nur la oreloj, kiujn kvazaŭ plenigis akvo, kaj stranga malvarmeto en la abdomeno konfirmis nian neordinare rapidan leviĝadon. La lifto ne grincis kaj ne frapis. Ĝi moviĝis impete, glate kaj senbrue. Nur ekflamis lampetoj super la pordo montrantaj podeke numerojn de etaĝoj. Sur placeton de la okdeksesa etaĝo ni eniris per iomete malfortiĝintaj kruroj.

La dua lifto veturigis la pasaĝerojn sur la tegmenton de la konstruaĵo, de kie ni tra grandaj vitroj de la galerio ekvidis Nov-Jorkon. Hieraŭ neĝis. Surla stratoj neĝo jam degelis, sed sur ebenaj tegmentoj de ĉielskrapantoj ĝi kuŝis kiel puraj, subtilaj blankaj kvadratoj. Monta aero sur supraĵoj de ĉielskrapantoj savis neĝon de degelo.

La mirinda urbo, kiun kadris la krestoj de moleoj, situis sube. Grizan vitran aeron iomete origis la suno. Laŭ la nigraj mallarĝaj stratoj moviĝis etaj aŭtoj kaj trajnoj de la superteraj fervojoj. Urba bruego estis velka, ne aŭdiĝis eĉ hurlado de la policaj sirenoj. Ĉirkaŭe fiere vidiĝis ĉielskrapantoj en tagmeza krepusko de la novjorkaj stratoj, sur kiuj brilis sennombraj vitroj. Ili staris, kiel urbaj gardistoj, armitaj per brila ŝtalo. Ĉe la moleo de kompanio Kjunard - Ŭajt Star (Cunard-White Star, Kjunard-Blanka Stelo) vidiĝis vaporŝipo kun tri fumtuboj. La tuboj estis flavaj kun nigraj ringetoj. Tio ĉi estis Maĵestik (Majestic, Majesta), kiun konsistigis kvindek ses mil tunoj da ŝtalo, ligno, tapiŝoj kaj speguloj, - la angla vaporŝipo, en kiu ni hodiaŭ devas forveturi. Sed kiu malgranda kaj senforta ĝi aspektis de sur la tagmento de Impajr!

Post du horoj ni jam estis sur la vaporŝipo. Maĵestik marveturis sian lastan vojaĝon. Poste ĝin oni devos ruinigi, kvankam ĝi estas tute nova. Post apero de Normandio kaj Reĝino Mario (Queen Mary), novaj kolosaj atlantikaj vaporŝipoj, Maĵestik iĝis tro modesta kaj malrapida, kvankam ĝi trais la oceanon dum bona tempo - ses tagojn.

La enorma korpo de Maĵestik jam debordiĝis, kiam ni lastfoje ekaŭdis:

-Adiaŭ, sinjoroj! Jes, jes, jes! Ho, ne! Ne, serioze! Mi esperas, ke vi komprenis, kio estas Usono!

Kaj super la kapoj de la akompanantoj furioze eksvingiĝis la malnova fidela ĉapelo de s-ro Adams kaj la tuketo de lia edzino, la brava ŝoforino, kiu dufoje veturigis nin tra la tuta kontinento, neniam laca, tolerema, ideala kunvojaĝantino.

Kiam Maĵestik marveturis preter Ŭol-strit (Wall Street), jam venis mallumo kaj aperis lumo en la ĉielskrapantoj. En la fenestroj ekbrilis la elektra oro, kaj povas esti, ankaŭ reala oro. Tiu ĉi lasta, ora vidaĵo de Usono eskortis nin ĝis eliro al la oceano.

Maĵestik akcelis movadon, ekbrilis adiaŭa lumo de lumturo, kaj post kelkaj horoj neniu spuro restis de Usono.

Malvarma januara vento pelis larĝan oceanan ondon.




Hosted by uCoz