La kvardekkvina ĉapitro USONA DEMOKRATIO
Unu usonanino havis
deksepjaran filinon kaj maturaĝan filon. Foje la junulino ne revenis hejmen. Ŝi
forestis la tutan nokton. Sekvonttage ŝi ankaŭ ne aperis. La junulino
foriĝis. Ŝin serĉis la polico kaj fiaskis. La patrino rigardis
sian filinon pereinta. Pasis unu jaro. Kaj jen, foje amiko de ŝia filo
sciigis lin teruran novaĵon. Li vidis la junulinon, kiun onir rigardis
pereinta, en sekreta bordelo. (Oficiale, en Usono prostituo ne ekzistas. Fakte
tie estas multaj sekretaj bordeloj). La frato tuj kiel kliento venis tiun abomenindan
kaŝejon. Tie li efektive ekvidis sian fratinon. Li malfacile ŝin
ekkonis, ĉar ŝi terure ŝanĝiĝis. Tio, kion ŝi
rakontis al li, estis pli terura. Ŝin oni ŝtelis kaj vendis.
-Mi fiaskis, - diris la junulino,
- kaj vi ne provu savi min. Personoj, kiuj min ŝtelis, estas tiom
potencaj, ke neniu povas batali kontraŭ ili. Ili senmedite povas mortigi
vin aŭ min.
Malgraŭ tio, la batalo
komenciĝis. La patrino vokis la policon, - sed tio nenion rezultigis. Post
la dorsoj de la banditoj estis iuj nekonataj, sed neordinare potencaj homoj. La
patrino plendis al la tribunalo. La advokato de la banditoj pruvis, ke la
junulino estas jam malnova prostituitino kaj ĝuste ŝi mem minacas socion,
sed ne ŝtelinta ŝin bando. La supera tribunalo de la ŝtato ankaŭ
decidis proceson favore al la banditoj. Nenion rezultigis vizito de la patrino
al Vaŝingtono, kiu simple ne rajtas ŝanĝi decidon de la ŝtata
tribunalo. Jen tio estas ĉio. La junulino restis en la bordelo.
Tio okazis en lando, kie oni
deklaris liberecon de parolado. Al la patrino de la junulino oni disponigis
liberecon ne nur paroli, sed ankaŭ krii. Ŝi kriis, sed ŝin neniu
aŭdis.
Tio okazis en lando, kie oni
deklaris liberecon de preso. Sed neniu gazeto menciis la proceson. Kie estis
tiuj lertaj, senlacaj, rapidpiedaj raportistoj, de kies subtila rigardo ne
forglitas nek unu ŝtelo, nek unu riĉa edziĝo, nek unu paŝo
de kinostelo eĉ de la kvara magnitudo?
Tio okazis en lando, kie oni
deklaris netuŝeblecon de individuo. Sed malfeliĉa individuo troviĝis
en bordelo, kaj neniuj potencoj sukcesis ŝin eltiri. Ŝajne, eĉ
elĉerkiĝinta Abramo Linkoln (NB.Lincoln, Abraham, la 16-a prezidento de Usono)
nenion povus fari. Al li ne sukcesus helpi eĉ la kanonoj de generalo
Grant!
Ĉiufoje, kiam ni refreŝigas
en memoro la elementojn, el kiuj kolektiĝas usona vivo, aperas ĝuste
banditoj, kaj se ne banditoj, do ĉantaĝistoj, kaj se ne ĉantaĝistoj,
do bankistoj, kio, ĝenerale, estas samo. En memoro aperas tuta tia homa
rubo malpuriginta liberamantan kaj laboreman landon.
Kio povas esti pli ĝoja ol
libera elektado en demokrata lando, kies civitanoj laŭ konstitucio havas ĉiujn
rajtojn pri “libereco kaj strebado al feliĉo”? Feste vestitaj elektantoj
iras al la balatujoj kaj tenere metas tien balotilojn kun la nomoj de favorataj
kandidatoj.
Reale okazas tio, kion rakontis
al ni ĉikaga kuracisto: venas ĉantaĝisto-politikulo kaj per ĉantaĝo
aŭ minacoj obeigas bonan homon voĉdoni pro iu fraŭdulo.
Do, la rajto pri libereco kaj la strebado
al feliĉo sendube ekzistas, sed la ebleco por realigo de tiu rajto estas
ekstreme dubinda. En tro danĝera najbareco kun la monaj trezorejoj de Ŭol-strito
(Wall street) situas tiu rajto.
Kompense la eksterajn formojn de
demokratio usonanoj observas kun neordinara skrupulo. Kaj tio, necesas diri
veron, impresas.
Henrio Ford laŭ sia pozicio
en usona socio estas figuro preskaŭ neatingebla. Kaj jen foje li venis en
unu ejon de sia uzino, kie troviĝis kelkaj inĝenieroj, manpremis ĉiun
kaj ekparolis pri aktuala afero. Dum parolado maljuna Ford havis maltrankvilan
mienon. Iu penso turmentis lin. Kelkfoje li ĉesigis paroladon duonvorte,
klare provante ion rememori. Finfine li pardonpetis antaŭ la konversaciantoj,
interrompis interparolon kaj alpaŝis al juna inĝeniero, kiu sidis en
malproksima angulo de la ĉambro.
-Mi tre bedaŭras, sinjoro
Smit, - diris sinjoro Ford, - sed mi, ŝajne, forgesis vin saluti.
Troa manpremo ne estos peza ŝarĝo
por bilanco de fordaj aŭtaj uzinoj, sed impreso estas grandega. Tiun junan
inĝenieron Ford neniam gastigos, sed dum laboro ili estas egalaj, ili ambaŭ
produktas aŭtojn. Multajn malnovajn laboristojn de sia uzino Ford konas laŭnome
kaj vokas tiujn jene: “Saluton, Majko!” aŭ; “Saluton, Johano!” Majko kaj Johano
ankaŭ vokas lin: “Saluton, Henrio!” Ĉi tie ili kvazaŭ egalas,
ili kune produktas aŭtojn. Sed vendas aŭtojn sole maljuna Henrio. Kaj
maljunaj Majko aŭ Johano, kiam ili kadukiĝos, estos forĵetitaj
surstraten, samkiel oni forĵetas malnovan lagron.
Do, traveturinte dek mil mejlojn,
ni trafis la ĉefurbon de Unuiĝintaj Ŝtatoj.
Vaŝingtono, kun siaj nealtaj
registaraj konstruaĵoj, ĝardenoj, monumentoj kaj vastaj avenuoj
iomete similas Vienon, iomete Berlinon, iomete Varsovion, iomete ĉiujn ĉefurbojn.
Kaj nur aŭtomobiloj memorigas tion, ke la urbo troviĝas en Usono. Ĉi
tie por ĉiuj du homoj estas unu aŭto, sed por ĉiuj kvincent mil
rezidantoj estas neniu permanenta teatro. Post vizitoj al domo de Georgo Vaŝington
(NB.Washington, George, la unua prezidento de Usono) en
Maunt-Vernono (Mount Vernon), al sesio de Kongreso kaj al la tombo de la Nekonata
Soldato evidentiĝis, ke vidi reale plu nenion. Restis nur ekvidi la prezidenton.
En Usono tio ne estas tre malfacile.
Dufoje semajne, je la deka kaj
duono matene, la prezidento de Unuiĝintaj Ŝtatoj akceptas ĵurnalistojn.
Ni trafis tiun
akcepton. Ĝi estis en Blanka Domo (White House).
Ni eniris la akceptejon, kie
staris grandega ronda tablo, farita el sekvojo. Tio ĉi estis donaco al unu
el la eksaj prezidentoj. Vestejo forestis, do la venintaj ĵurnalistoj
metis siajn paltojn sur tiun tablon, kaj kiam ĝi superpleniĝis, do
tiam oni metis vestaĵojn rekte sur la plankon. Iom post iom kolektiĝis
ĉirkaŭ cent personoj. Iuj fumis, interparolis kaj senpacience ĵetis
rigardojn je eta blanka pordo, post kiu, probable, estis la prezidento de Unuiĝintaj
Ŝtatoj.
Oni konsilis al ni proksimiĝi
al la pordo, por ke ni povu vidi la prezidenton, alie povas okazi, ke post
dorsoj de la ĵurnalistoj li ne estos videbla. Kun lerteco de spertaj
tramaj batalantoj ni trapuŝiĝis antaŭen. Antaŭ ni restis
nur tri ĝentlemanoj. Tiuj estis grizharaj kaj tre respektindaj sinjoroj.
La difinita horo jam venis, sed la
urnalistojn oni ne enigis. Tiam la grizharaj ĝentlemanoj ekfrapis la
pordon, komence mallaŭte, kaj poste – pli forte. Ili frapis al la prezidento
de Unuiĝintaj Ŝtatoj, samkiel frapas asistanto de reĝisoro al
aktoro, memorigante al li pri ludo. Oni frapis ridetante, sed tamen frapis.
Finfine la pordo malfermiĝis,
kaj la ĵurnalistoj, puŝante unu la lian, impetis antaŭen. Ni
ekkuris kune kun ĉiuj. La kavalkado trakuris laŭ la koridoro, poste
laŭ granda malplena ĉambro. Tie ni facile devancis la spiregantajn
grizharajn ĝentlemanojn kaj la sekvantan ĉambron ni atingis la unuaj.
Antaŭ ni, en profundo de
cirkla kabineto, sur kies muroj pendis antikvaj litografoj kun bildoj de
misisipaj vaporŝipoj, kaj en etaj niĉoj staris modeloj de fregatoj,
post mezmezura skribtablo, kun fumata cigaro enmane kaj kun ĉeĥova
(NB.Ĉeĥov,
Antono, granda rusa verkisto) nazumo sur granda bela nazo sidis Franklino
Rusvelt, la prezidento de
Usono. Post lia dorso brilis la steloj kaj strioj de du naciaj flagoj.
Komenciĝis demandoj. La ĵurnalistoj
demandis, la prezidento respondis.
Tiu tuta rito, certe, estis iom
kondiĉa. Ĉiuj sciis, ke neniujn neordinarajn sekretojn la prezidento
malkovros. Iujn demandojn la prezidento respondis serioze kaj vaste, iujn li ŝerce
respegulis (kvankam tio ne estas facila afero, dufoje semajne ŝerce
respeguli demandojn de persistaj ĵurnalistoj), iujn li respondis, ke pri
ili li parolos poste.
Granda bela vizaĝo de
Rusvelt aspektis laca. Nur hieraŭ la Supera tribunalo vetois “AAA” (NB. Agricultural
Adjustment Administration, Administra Akomodo de Agrokulturo), lian leĝon
akomodantan semadon, kiu estis unu el la fustoj de lia programo.
Demandoj kaj respondoj deprenis
duonhoron. Kiam okazis paŭzo, la prezidento demande ekrigardis la kunvenintojn.
Tion oni komprenis kiel signalo por kuna retiriĝo. Aperis separaj
eksklamacioj: “Adiaŭ, sinjoro prezidento!” – kaj ĉiuj foriris. Kaj
sinjoro prezidento restis sola en sia cirkla kabineto, inter la fregatoj kaj la
stel-striaj flagoj.
Milionoj da homoj, oldaj kaj
junaj, kiuj konsistigas grandan usonan popolon, honestan, brueman, talentan,
laboreman kaj iomete tro respektantan monon, akorde de la konstitucio rajtas
fari ĉion, ja ili estas la mastroj de la lando. Oni povas eĉ Morgan, Johanon
Pirponton Morgan mem venigi al pridemandado de senata komisiono kaj minace
demandi lin:
-S-ro Morgan, ĉu vi enigis
Unuiĝintajn Ŝtatojn en la mondan militon pro via persona riĉiĝo?
Demandi la popolo rajtas. Sed
kiel s-ro Morgan respondas – tion ni aŭdis mem.
Kaj tiam ĉio estis tute
demokrata.
Ĉiu rajtis ĉeesti
sesion de la senata komisiono, eniro estis libera. Same vi rajtis meti vian
palton ĉien ajn, - meti ĝin sur la plankon, enpuŝi ĝin sub la
seĝon, sur kiu vi sidas.
En unu fino de negranda halo
troviĝis seĝoj por la publiko, en la alia – tablo, ĉe kiu okazis
pridemandado. Sur la tablo estis neniu drapo, nek ruĝa, nek verda. Ĝi
estis longa, polurita tablo. Ĉio estis tre simple. Ĉe seĝo de la
miliardulo kuŝis sur planko lia dika, jam malnova teko. Ĉirkaŭ
Morgan troviĝis liaj juristoj kaj konsilistoj. Ili estis multaj, dekoj da
homoj. Grizharaj kaj ruĝvangaj, dikaj kaj kalvaj aŭ junaj, kun
trapenetraj rigardoj, - ili armiĝis per faktoj, atestoj, dokumentoj,
foliantoj kaj paperujoj. Tuta tia bando de morgan-aj bravuloj sentis sin
absolute senĝene.
Prezidis senatano Naj (Nye) kun
maldika, inspirita, preskaŭ rusa vizaĝo. (Al li konvenus nacia rusa ĉemizo
kun oblikva kolumo). Pridemandadon okazigis senatano Klark (Clark), rondvizaĝa
kaj gaja. Tuj vidiĝis, ke al li plaĉas pridemandi mem Johanon
Pirponton Morgan, plijunan.
“La plijuna” ulo estis
sepdekjara. Li estis grandega kaj dikega oldulo en longbaska darka jako. Sur la
apopleksia nuko de Morgan vidiĝis kokida grizhara lanugo. Morgan estis
kvieta. Li sciis, ke neniu malbono povas okazi. Kiam oni lin demandos, li
ekrigardos siajn juristojn, kaj tiuj tuj furioze komencos serĉi en libroj
kaj sufloros al li respondon.
Tio estis mirinda vidaĵo.
Kelkaj dekoj da konsilistoj ion flustris en orelojn de Morgan, enmanigis iujn
paperojn, sufloris, helpis. Tion ne Morgan parolis - parolis liaj miliardoj. Kaj
kiam en Usono parolas mono, ĝi ĉiam parolas aŭtoritate. Ja
ekzistas en Usono ŝatata proverbo: “Li aspektas kiel miliono da dolaroj”.
Efektive miliono da dolaroj
aspektas tre bone.
Kaj Morgan, en sia longbaska
darka jako, simila al maljuna dika korvo, aspektis kiel kelkaj miliardoj.
Pro voko al la senata komisiono la
persono rajtas ricevi ĉiutagan enspezon, por nutri sin ktp. Johano
Pirponto Morgan, plijuna akceptis tiun enspezon. Li uzis ĉiujn rajtojn,
kiujn disponigis al li demokrata konstitucio.
Morgan ricevis ĉion, akorde
de la konstitucio, eĉ iom pli. Kaj ĉion ricevis la popolo?
Sur la teritorio de Unuiĝintaj
Ŝtatoj loĝas cent dudek milionoj da homoj.
Dek tri milionoj el ili ne havas
jam multajn jarojn laboron. Kune kun gefamilianoj tio konsistigas kvaronon de la
tuta loĝantaro de la lando. Samtempe ekonomiistoj insistas, ke sur la teritorio
de Unuiĝintaj Ŝtatoj nun, jam hodiaŭ, oni povus nutri miliardon
da homoj.