La kvardekkvara ĉapitro                                         NEGROJ

Ju plu ni penetris la Sudajn ŝtatojn, des pli ofte ni vidis diversajn obstaklojn por negroj. Estis apartaj necesejoj por la koloruloj, specialaj benkoj en busa haltejo aŭ aparta ejo en la tramo. Ĉi tie estis eĉ specialaj preĝejoj por blankaj baptistoj kaj por nigraj baptistoj. Kiam eta baptista dio post iom da jaroj vizitos teron, por likvidi helpantajn unu al la alia sovetajn ateistojn, li estos tre kontenta de siaj preĝejoj en Sudo de Usono.

Lasante Nov-Orleanon ni ekvidis grupon da negroj, kiuj drenis marĉojn. Laboron ili faris per plej primitiva rimedo. Negroj havis nenion, krom fosilojn.

-Ĝentlemanoj! - diris s-ro Adams. Tio devas esti por vi precipe interese. Simplaj fosiloj en la lando de grandega meĥanizado! Ne, ne, ĝentlemanoj. Estus stulte opinii, ke en Usono mankas maŝinoj por drenado de marĉoj. Sed laboro de tiuj homoj estas preskaŭ vana. Ili estas senlaboruloj, kiuj ricevas etan subvencion. Pro tiu subvencio oni devas doni iun laboron, iun okupon. Jen oni donis al ili fosilojn fosu ili. Labora kapacito ĉi tie egalas nulon.

Nia plua kurso pasis laŭ bordo de Meksikia golfo, tra ŝtatoj Luiziano, Misisipo kaj Alabamo. Tiujn ŝtatojn ni traveturis dum unu tago kaj haltis en Florido. Poste el Florido al bordo de Atlantiko, al Georgio, poste tra Suda Karolino, Norda Karolino kaj Virginio al Vaŝingtono.

La unuan parton de nia vojo laŭ bordo de Meksikia golfo ni traveturis tre rapide. Usona tekniko denove frapis niajn imagajn kapablojn. Post uzinoj de Ford, la digo en Bouldero, la sanfranciskaj kaj novorleana pontoj estis malfacile mirigi nin per io ajn. Sed en Usono ĉio okazas ebla. Batalo kontraŭ akvo jen pri kio okupiĝas ĉi tie tekniko. Tutajn dekojn da mejloj etendiĝis alterne pontoj kaj moleoj. Iufoje ŝajnis, ke nia limuzino estas motora boato, ĉar ĉirkaŭe, kion kapablis vidi la okulo, estis sole akvo, super kiu mirinde troviĝis larĝa betona ŝoseo. Poste aperis nova ponto, poste nova moleo, kaj denove ponto. Kiuj fortoj, kioma mono estis necesaj, por tion ĉi konstrui! Plej mirinda estis tio, ke distance de dudek mejloj de ĉi tie pasis perfekta paralela fervojo, kaj nia ŝoseo, kies konstruado estis monda teknika atingo kaj postulis centojn da milionoj dolaroj, ne estis tro necesa. Evindentiĝas, ke dum tempo de prosperado la ŝoseon oni konstruis por allogi ĉi tien turistojn. La bordon de Meksikia golfo kovris kajo longa je kelkaj centoj da mejloj. Bedaŭrinde ni ne enskribis ekzaktan longon, sed ni ĝuste memoras kelkaj centoj da mejloj. Malfacile kredi tion, sed ni tutan tagon aŭtis preter la maro disigita de ni per solida kaj bela kajo.

Ni tranoktis en eta havena urbo Pensakolo, en Florido. Tutan nokton pluvis. Nia limuzino staris sub la ĉielo, kaj matene ni neniel sukcesis funkciigi la motoron. S-ro Adams paŝis ĉirkaŭ la maŝino kaj, svingante la brakojn, parolis:

-Nian baterion diablo prenis! Nian baterion diablo prenis!

Pluvo tre perpleksigis s-ron Adams, kaj li duobligis sian aŭtan diskretecon.

Feliĉe, diablo ne prenis nian baterion. Simple, iomete malsekiĝis la dratoj, kaj post kiam ili resekiĝis, la motoro ekfunkciis.

-Ĝentlemanoj! - diris s-ro Adams rigardante la malhelan ĉielon. - Mi petas vin, estu kiel eble plej singardemaj. Prokrastu ni forveturon. Ĉu eble denove pluvos?

-Kaj ĉu ne repluvos? - diris s-ino Adams. Ja ni ne estu ĉi tie en Pensakolo tutan vivon.

-Ho, Bekio, vi ne scias, kio estas Florido. Ĉi tie estas tre ŝanĝiĝema kaj danĝera klimato, kaj ĉio povas okazi.

-Sed kio povas ĉi tie okazi?

-Ne, serioze, Bekio, vi rezonas, kiel eta knabino. Ĉi tie ĉio povas okazi.

-Limokaze, se ni trafos pluvon, ni aŭtos sub pluvo.

Ni ĉiuj tre volis plej baldaŭ forveturi, tial ni ne obeis s-ron Adams, sed uzante trankvilan periodon, ekmoviĝis plu, preter la golfo, laŭ novaj pontoj kaj moleoj. Post unu horo de nia forveturo el Pensakolo, ni trafis tropikan ŝtormon (pli ĝuste, ĝi estis subtropika ŝtormo, sed tiam ĝi ŝajnis al ni tiel terura, ke ni opiniis, ke ĝi estas la tropika). Estis ĉio, kiel en verkaĵoj de Ĵulo Vern (NB. Verne, Jules , granda franca verkisto), - tondro, fulmo kaj falanta el la ĉielo akvo, kiel Niagaro. Nun ĉie estis akvo. Ni aŭtis vidante preskaŭ nenion. Foje akvofalo estis tia densa, ke ŝajnis ni aŭtas laŭ fundo de Meksikia golfo. Dum ĉiu tondrofrapo s-ro Adams saltis kaj murmuris:

-Jes, jes, ĝentlemanoj. Kviete Kviete.

Li, sendube, timis, ke la limuzinon trafos fulmo.

Ni volis halti kaj atendi finiĝon de ŝtormo, sed ni timis, ke akvo trafos la motoron kaj la baterion reale diablo prenos. Ni tremante rememoris gazetajn artikolojn pri uraganoj en Florido kaj fotojn de elŝiritaj kun radikoj gigantaj arboj kaj forĵetitaj de reloj trajnoj.

Tamen, ĉio, samkiel en libroj de Ĵulo Vern, finiĝis bone.

Ni tranoktis en urbo Talahasio (Tallahassee) kaj matene jam atingis Georgion. Estis januara, preskaŭ varmega tago, kaj ni baldaŭ forgesis niajn hieraŭajn timojn.

En Georgio estis multaj arbaroj. Ial la Sudaj negraj ŝtatoj ĉiam ŝajnis al ni kiel plenaj kotonaj kampoj kaj tabakaj plantejoj. Kaj ĉi tie ni ekvidis, krom plantejojn kaj kampojn, ankaŭ densajn sudajn arbarojn. Ni aŭtis laŭ aleoj, super kiuj pendis, kvazaŭ kapraj barboj, iuj vostoj de arbo pikono (pecan), kiun ni neniam antaŭe vidis.

Negroj trafis pli ofte, iufoje kelkajn horojn ni vidis neniun blankulon, sed en urbetoj regis blankulo, kaj se negro vidiĝis ĉe vilao kovrita per hedero en la rezidanta parto, do nepre kun broso, sitelo aŭ sako, kiuj indikis lian apartenecon al servistaro.

Alta nivelo de usona vivnormo ne tute konkeris la Sudajn ŝtatojn. Ĝi, certe, penetris tre malproksimen, - sudaj Ĉefstratoj, farmaciejoj, kvadratetoj da butero dum tagmanĝo kaj matenmanĝo, mekanikaj bilardoj, maĉgumoj, gazolinaj stacioj, ŝoseoj, T-ostaj stekoj (T-bone steaks), junulinoj kun hararanĝoj de kinosteloj kaj reklamaj plakatoj neniel distingiĝas de la orientaj, okcidentaj kaj nordaj kvadratetoj da butero, junulinoj, ŝoseoj kaj plakatoj; sed en la Sudaj ŝtatoj estas io sia, unika, io mirinde ĉarma, varmeta. Ĉu, naturo? Povas esti, parte naturo ankaŭ. Ĉi tie forestas katizaj palmoj kaj magnolioj, la polurita suno, kiel en Kalifornio. Tamen ĉi tie forestas sekeco de dezerto, kiu foje sentiĝas tie. La sudaj ŝtatoj estas lando de rustikaj pejzaĝoj, arbaroj kaj tristaj kantoj. Sed, certe, naturo ne estas ĉio.

Animo de la Sudaj ŝtatoj estas homoj. Kaj ne blankuloj, sed nigruloj.

Ni haltis en Ĉarlstono (Charleston), Suda Karolino. Post ĉirkaŭrigardado de la urbo kaj revenante vespere hejmen laŭ ĉiama Ĉefstrato, ni ekvidis en duonlumigita strateto negridinon, kiu aĝis proksimume dek du jarojn. La knabino nin ne vidis. Ŝi portis enmane korbon. Ŝia irmaniero komence ŝajnis stranga. Sed, kiam ni enrigardis pli fikse, ni ekvidis, ke la knabino dancas. Tio estis talenta improvizaĵo difinita, ritma, preskaŭ finita danco, kiun ni volus nomi jene: Knabino el Suda ŝtato. Dancante, la negrineto malproksimiĝis plu kaj plu laŭ la darka strateto, glitis, turniĝis, saltetis kaj gracie balancis per la malpeza, malplena korbo. Fininte tagan komercon, la urbo ekdormis, ĉirkaŭ estis plena kvieto, sed ni kvazaŭ aŭdis sonojn de banĝo, ĉar nin impresis la ritma kaj muzika danco.

Negroj estas talentaj. Blankuloj volonte aplaŭdas ilin, kvankam rigardas ilin kiel suba raso. Oni favore permesas negrojn esti artistoj. Evidente, kiam la nigrulo estas sur la estrado kaj blankulo estas en loĝio, li povas rigardi la nigrulon desupre, kaj memamo de sinjoro ne suferas.

Negroj estas impresemaj. Blankuloj rilatas al tio ironie kaj opinias, ke negroj estas stultaj. Efektive! Por bone komerci necesas nenia impreseco.

Parolante nun pri blankuloj, ni konsideras sudajn ĝentlemanojn, kaj ne sole ilin, sed ankaŭ ĝentlemanojn el Nordo, kiujn infektis psikologio de sklavoposedo. Ni ankaŭ volas diri, ke ne ĉiuj homoj de Sudo konsideras negrojn subuloj, sed, bedaŭrinde, tiuj konsistigas plimulton.

Negroj havas abundan imagan kapablon. Ili ŝatas, ekzemple, nomi sin kiel iuj eminentuloj, do iufoje iu pordisto, liftisto aŭ kamplaboristo Ĵimo Smit (Jim Smith) prononcas sian plenan nomon jene: Ĵimo-Georgo-Vaŝingtono-Abramo-Linkolno-Granto-Nabukadnesero-Smit (Jim George Washington Abraham Lincoln Grant Nebuchadnezzar Smith).

-Nu, certe, - parolas suda ĝentlemano, kies imagon tutan tagon plenigas sola bela sonĝo miliono da dolaroj, - ja li estas absoluta idioto!

En ĉiuj filmoj kaj vodeviloj negrojn oni prezentas kiel komikaj personoj ludantaj malspritajn, sed bonkorajn servistojn.

Negroj ŝatas naturon. Kiel ceteraj artistaj uloj, ili estas kontemplemaj. Sudaj ĝentlemanoj tion tiel eksplikas. Negroj, laŭ ilia opinio, estas pigraj kaj ne kapablas je sistema laboro. Ĉi tie oni nepre rakontas okazon, kiam negro, perlaborinta kvin dolarojn, sekvonttage kune kun sia nigra junulino (girl), iris al la arbaro aŭ al la rivero. Post tio oni faras la profundpensan konkludon, aŭ kvazaŭ teorian pravigon de ekspluatado de la nigra homo:

-Por li ne gravas salajro, tutegale li vivos kiel porko. Tial necesas salajri lin kiel eble malpli.

Fine negroj estas impetemaj. Ho! Ĉi tie suda ĝentlemano iĝas grave maltrankvila. Li jam eltiras revolveron colt, ŝnuron kaj pecon da sapo. Li jam preparas lignofajron. Li iĝas subite nekredeble nobla kaj suspektema. Ja negroj, laŭ lia opinio, estas seksaj krimuloj. Ilin necesas simple pendumi.

Negroj estas sciavidaj. Ĉi tie suda ĝentlemano vidas mil motivojn. Klara afero ili estas simple impertinentuloj kaj senpardonindaj homoj. Ili eniĝas en fremdajn aferojn. Ĉie ili ŝovas siajn nigrajn nazojn.

Samtempe, suda ĝentlemano opinias, ke negroj tre amas lin. En kinodramoj pri vivo de bienuloj nepre ĉeestas olda grizhara negro, adoranta sian sinjoron, por kiu li pretas fordoni sian vivon.

Aĥ, se suda ĝentlemano, favora spektanto aŭ partoprenanto de linĉado, komprenus subite, ke por plena centprocenta humaneco, al li mankas ĝuste tiuj, mokitaj negraj ecoj! Kion li tiam dirus?

De negroj oni deprenis ŝancon de evoluado kaj perfektiĝo. Por ili en urboj estas vakaj nur laborlokoj de pordistoj kaj liftistoj, kaj en hejmlando, en la Sudaj ŝtatoj, ili estas senrajtaj kamplaboristoj humiligitaj ĝis stato de hejmaj bestoj, - ĉi tie ili estas sklavoj.

Kaj tamen se oni deprenu de Usono negrojn, ĝi kvankam iĝos iomete pli blanka, sed verŝajne iĝos pli enua dudekoble.

Ni kutimiĝis inviti en nian limuzinon ĉiujn veturpetantojn atendantajn okazon ĉe vojo. Jam proksime de Vaŝingtono, en Norda Karolino, ni kunprenis apud malnova gazolina stacio dekokjaran junulon el tendaro CCC (NB.Civilian Conservation Corps, Civila Korpuso de Konservado). Tiujn tendarojn aranĝis Rusvelt por senlaboraj junuloj komence por ses monatoj, - ĉar li esperis ĉesigi senlaborecon dum ses monatoj, - sed poste evidentiĝis, ke ĉesigi senlaborecon tiel facile ne eblas, - la tendarojn oni restigis por nedeterminita tempo. La junulo volis traveturi ok dek mejlojn, por atingi sian hejmurbon Elizabettaŭnon (Elizabethtown). Estis sufiĉe malvarma pluvo. La junulo tute ŝrumpis en siaj somera ĉemizo de kakia koloro kaj feltoĉapelo kun larĝaj randaĵoj kaj truetoj.

Nia lasta veturpetanto iomete varmiĝis ene de la limuzino kaj komencis respondi niajn demandojn. Li aldonis nenion al aperinta ĉe ni imago pri ordinara usona junulo - parolema, aplomba kaj nescivolema.

Lia historio estas kutima. Lia patro estas farmulo, kies aferoj pasas malbone. La junulo finis mezlernejon. Por aniĝi kolegion mankis mono. Li ekserĉis laboron. Li fiaskis. Tiam li aniĝis CCC. Tie li kune kun ceteraj junuloj purigas arbarojn, fosas kontraŭfajrajn kanalojn. Oni bone ilin nutras, vestas kaj donas tridek dolarojn monate (kvin dolarojn enmane, kaj dudek kvin al gepatroj). Fakte, tio estas subvencio. Kio okazos poste - li ne scias. Li scias nur, ke li estas juna, sana, lia haŭto estas blanka, li ludas bazopilkon. Tio signifas, ke ĉio estos en ordo all right kaj iel reboniĝos. En lia kapo forestas nebulo. Male, absoluta klereco. Sed, plimulton de niaj demandoj li ne sukcesis respondi. Mi tion ne scias. Tamen, kiam demando estis komprenebla por li, li respondis tuj, sen meditado, per jam preta formulo, ŝajne kutima en familio de lia patro-farmulo en urbeto Elizabettaŭno.

-Ĉu vi tamen deziras aniĝi kolegion?

-Certe. Kvankam mi konas junulojn kun diplomoj en poŝoj, kiuj migras ene de la lando serĉante laboron, tamen diplomita fakulo pli facile povas fari karieron.

-Kiuj studaĵoj en kolegio vin interesas?

-Kiel kiuj? Tiuj, kiujn oni studas tie.

Ni veturis preter negra vilaĝeto. Ĝi apartenis al sama normo de negra mizero. Trovi en ĝi bonan negran domon estus same strange, kiel ekvidi malbonan vojon.

-Domojn de negroj oni povas distingi de domoj de blankuloj, - diris nia kunvojaĝanto ridetante.

-Ĉu ĉiuj negroj vivas tiel malbone?

-Certe, ĉiuj.

-Nu, jen vi elkreskis en Sudo. Diru al ni, ĉu vi konas almenaŭ unu riĉan negron?

La junulo pensis iom da tempo.

-Ne, mi konas neniun, - respondis li finfine.

-Kial do? Ĉu negroj estas mallertaj laboristoj?

-Ne, ili scipovas labori.

-Ĉu eble ili estas malhonestaj uloj?

-Kial malhonestaj? Mi bone konas negrojn. Negroj estas bonaj homoj, inter ili estas bonaj futbalistoj.

-Kiel tial okazis, ke ĉiuj negroj estas malriĉaj?

-Tion mi ne scias.

-Ĉu via patro konas iujn negrojn?

-Ni konas multajn negrojn.

-Ĉu vi bone rilatas al ili?

-Certe.

-Ĉu vi venigus iun negron al manĝotablo de via familio?

La junulo ekridis.

-Ne, tio ne eblas.

-Kial?

-Ĉar. Negro kaj blankulo ne povas sidi kune ĉe la tablo.

-Nu, kial do?

-Evidente, vi venis el Nov-Jorko! - diris la junulo.

Al sudaj loĝantoj Nov-Jorko ŝajnas ekstremo de libera pensado kaj radikalismo.

-Nun diru al ni jen kion. Ni traveturis kelkajn negrajn ŝtatojn kaj iufoje vidis sufiĉe belajn negrinojn. Ĉu vi povus ekami negrinon?

-Jes, tio eblas, - diris la junulo, post ioma meditado, - tio povus okazi. Efektive, inter kolorulinoj iufoje renkontiĝas belulinoj, precipe mulatinoj.

-Kaj se vi ekamus, ĉu vi edziĝus?

-Nu, ne! Tio absolute ne eblas.

-Kial?

-Tio ne eblas.

-Se vi ekamus tre forte. Aŭ blanka junulino ekamus negron kaj edziniĝus al li. Ĉu?

La junulo eksvingis la brakojn.

-Ne, tuj evidentiĝas, ke vi venis el Nov-Jorko.

-Kaj kio? Tiun negron, verŝajne, oni pendumus?

-Mi opinias, ke okazus io simila.

La junulo longe kaj gaje ridis.

Nian konversacion ni enskribis absolute precize.

Ne nur ĉi tie, sed en Nov-Jorko mem, pri kiu la suda junulo parolis kun teruro, preskaŭ ne eblas ekvidi negron en restoracio, kinejo aŭ preĝejo. Nur kiel kelnero aŭ pordisto.Ni vidis en granda novjorka halo Karnegi (Carnegie Hall) en koncerto de negra kantistino Mariano Anderson centon da inteligentaj negroj sidantaj en galerio kiel tute separa grupo.

Certe, laŭ usonaj leĝoj, kaj precipe en Nov-Jorko, negro rajtas sidiĝi ĉiuloke inter blankuloj, viziti blankan kinejon aŭ blankan restoracion. Sed li mem tion neniam faros. Li tre bone scias, kiel finiĝas tiuj eksperimentoj. Lin, kompreneble, oni ne batos, kiel en Sudo, sed liaj pliproksimaj najbaroj pleje tuj demonstre eliros, - tio okazos sendube.

Laŭ leĝo, negroj estas liberaj civitanoj de Unuiĝintaj Ŝtatoj, sed en Sudo de ili laŭ diversaj pretekstoj oni deprenas voĉdonan rajton, kaj eĉ en Vaŝingtono mem, en tiu konstruaĵo, kie oni verkis la leĝojn, estis jena okazo.

Negron Deprist (DePriest) ĉikaganoj elektis kiel kongresano. Li sidis kune kun afliktiĝintaj blankaj kongresanoj dum sesioj de la Ĉambro de Reprezentantoj. Tamen tio ne estis ĉio. Tiu nigra persono kune kun sia asistanto alkutimiĝis viziti la manĝejon de Kongreso. Oni ne rajtis lin elpeli, kaj silentajn demonstrojn li tute ignoris. Finfine oni elpensis neordinaran decidon ĉesigis funkciadon de la manĝejo. Plene ĉesigis funkciadon de la manĝejo de Kongreso, por ke la negro ne povu manĝi tie kune kun blankaj personoj.

-Jen, jen, ĝentlemanoj, - diris s-ro Adams, post kiam ni alveturigis la junulon el CCC, - mi rakontu al vi rimarkindan historion pri miaj amikoj el insulo Trinidado. Tie loĝis konata usona familio. Ili decidis translokiĝi al Nov-Jorko. Tiutempe mi intencis lasi Nov-Jorkon por unu jaro kaj volis proponi mian loĝejon al ili. Mi sciigis posedanton de la domo pri novaj loĝantoj kaj forveturis. Kiam mi revenis post unu jaro, la posedanto atakegis min apenaŭ ne per pugnoj. Tio estas malbeleco! kriis li. - Mi neniam pensis, ke vi min tiel malnoble damaĝis! Mi tre ektimiĝis kaj ekpensis pri eblaj kialoj de lia kolero. Mi ne komprenas, kio estas mia kulpo? demandis mi la domoposedanton. Vi venigis mian domon la negrojn, - traĝemis li. Sed bonvolu, - diris mi, - mi venigis miajn amikojn el insulo Trinidado. Ili estas blankuloj, samkiel vi kaj mi. Ili loĝis tie dek tri jarojn kaj nun revenis Usonon. Aĥ, kial vi tuj ne sciigis min, ke viaj amikoj loĝis en insulo Trinidado! Mi tiam ne permesis ilin venigi! Kio okazis? demandis mi. Okazis tio, ke ĉiuj miaj loĝantoj unuvoĉe deklaras pri viaj amikoj, ke tiuj havas almiksaĵon de negra sango. Inter ili estas avino, kies haroj estas tro krispaj. Tio estas fakto. Unu loĝanto jam lasis mian domon. La ceteraj deklaras, ke, se mi elpelos tiujn negrojn, ili rompos kontrakton kaj lasos la domon. Ne, serioze, ĝentlemanoj, estus stulte opinii, ke negroj bone loĝas en Nov-Jorko. En nia domo estas negroliftisto, tio estas alia afero.

En Norda Karolino iĝis pli malvarme, kaj en Virginio ankoraŭ pli. Maldensa pluvo akvumis la karoserion de nia limuzino tutan lastan tagon de nia vojaĝo. Ĝis Vaŝingtono restis lastaj mejloj, kaj s-ro Adams timis, ke akvo ne komencus glaciiĝi. Jam ekvidiĝis plakatoj kun reklamoj de vaŝingtonaj hoteloj.

-Stop! Stop! ekkriis subite s-ro Adams.

La maŝino haltis.

-Ĝentlemanoj! - solene diris li. - Ĉu vi deziras scii, kio estas Usono?

Ni jesis.

-Tial rigardu.

Kaj s-ro Adams indikis permane plakaton, preter kiu ni apenaŭ ne traveturis.

Ni ekvidis bildegon kun ekstreme kortuŝa enhavo. Vidiĝis bela patrino, kvazaŭ Greto Garbo kun bela filino simila tipon de Ŝirlio Templ (Shirley Temple) sur ŝiaj brakoj. Malantaŭe staris mirinda anĝelo-gardanto kun la vizaĝo de holivuda kinoleŭtenanto kaj kun grandaj flugiloj.

-Ne, ne, - kriis s-ro Adams, - subskribo! Subskribo! Ĉu vi komprenis, kion diras la anĝelo-gardanto al tiu bona patrino? Li konsilas deponi monon en bankon por ŝia filino. La anĝelo estas tiom bonkora, ke eĉ eksplikas, en kiun bankon necesas deponi monon! Ne, serioze, ĝentlemanoj, vi ne deziras kompreni, kio estas Usono.

Kiam ni estis enveturantaj Vaŝingtonon, la rapidindikilo montris ekzakte dek mil mejlojn.

Ni lastfoje hurais.





Hosted by uCoz