La kvardektria ĉapitro.         NI ENVETURAS EN LA SUDAJN ŜTATOJN

Matene, post la vigla renkonto de la Novjaro, ni vekiĝis en hotelo Roberto Li kun sola pasia deziro - veturi! Veturi kiel eble plej baldaŭ, tuj, momente! Vane s-ro Adams konvinkis nin, ke San-Antonio estas belega urbo, ke estus nepardoneble stulte ne vidi ĝin (Ne, serioze, ĝentlemanoj!), ke ni nenion komprenas kaj deziras kompreni, - ni sopire ripetis nur samon:

-Jes. Ni nenion komprenas kaj deziras kompreni, kaj, probable, jam neniam komprenos. Ni volonte agnoskas tion ĉi. San-Antonio estas mirinda urbo, sed ni volas veturi. Krom tio, ne forgesu, s-ro Adams, ke vin atendas via bebo.

Dum mencio pri la bebo geedzoj Adams ankaŭ ekhastis, kaj jam post duonhoro ni aŭtis laŭ tiu sama larĝa kaj longa strato, kie hieraŭ sub densa pluvo serĉis sennoman restoracion.

Antaŭ forveturo el San-Antonio, ni ĉirkaŭaŭtis Brekenriĝ-parkon (Breckenridge Park). Tion postulis s-ro Adams.

-Vi ne devas opinii, ke San-Antonio estas malbona urbo. Ĝi estas bona, oportuna urbo, kaj vi devas vidi Brekenriĝon.

La granda belega parko estis malplena. Nur kelkaj arboj estis nudaj. Sur ĉiuj restaj, tute kiel somere, flustris densa verda foliaro. La parkon diversflanken trais irigaciaj kanaloj kun ŝtonaj bordoj. Akvo mallaŭte plaŭdis kaj transfluis el unu kanalo en la alian troviĝantan iomete sube. Ni vidis kamelon kaj marajn leonojn, admiris knabojn ludantajn futbalon sur tute verda herbejo, vidis tablojn kaj seĝojn aranĝitajn por piknikoj, kaj, ricevinte solidan informon almenaŭ en dek gazolinaj stacioj, ekmoviĝis plu, laŭ suda Teksaso, al la limo de Luiziano.

Jam multfoje ni tiel forlasis unu urbon, por ke vespere trafi la alian, traveturinte dum tago dekon da grandaj kaj etaj Ĉefstratoj. Geedzoj Adams sidis fronte, ni malantaŭe kaj inter ni ofte troviĝis vica veturpetanto (hitchhicker), kun sako sur genuoj. Sed neniam ni tiel hastis. Ŝajnis, ke la senriproĉa motoro de nia limuzino nutras sin ne sole per gazolino, sed ankaŭ per nia ega senpacienco plej baldaŭ en Nov-Jorkon, plej baldaŭ sur vaporŝipon, plej baldaŭ en Eŭropon! Finiĝis la dua monato de nia aŭta vojaĝo. Tio estas tre kurta tempolimo por tiu ĉi granda, interesa lando. Sed Usono jam superplenigis nin ĝisfunde.

Proksimiĝis la negra Sudo. Lastajn mejlojn, ĝis Luiziano, ni aŭtis en arbaroj. Brilis la suno. Estis varmete kaj ĝoje, kiel printempe en Ukrainio. Pli ofte ni preterveturis urbetojn, vilaĝojn, gazolinajn staciojn kaj vidis ĉevalojn kun disvolviĝantaj kolharoj libere kurantajn laŭ kampoj.

Fine ni preterveturis indikilon kun skribaĵo La ŝtato Luiziano kaj rapide kuregis plu inter ruĝkoloraj kampoj de rikoltita kotono.

Monumentajn preĝejojn de Oriento kaj Okcidento anstataŭigis lignaj blankaj preĝejetoj sur kolonetoj anstataŭ fundamento, hispanajn kaj indiajn nomojn anstataŭigis la francaj, kaj en gazolinaj stacioj, kie s-ino Adams informiĝis, oni respondis al ŝi ne Jes, mem (Yes, ma`am), sed Jes, mom (Yes, mom!).

Traveturinte urbeton Lafajeton (Lafayette), ni ekvidis grandan, pendantan laŭlarĝe de la strato, plakaton kun bildo de malagrabla, memkontenta fizionomio kaj dika surskribaĵo: Elektu min ŝerifo. Mi estas Amiko de la popolo!

Tiu ĉi ĝemkrio de polica amiko de la popolo el ŝtato Luiziano memorigis manieron de la antaŭnelonge mortigita luiziana senatano Hjuo Long (Huey Long), kiu ankaŭ opiniis sin amiko de la popolo, la tuta popolo, escepte de negroj, meksikianoj, intelektuloj kaj laboristoj, kaj postulis disdonadon de riĉaĵoj, ĉiuj riĉaĵoj, escepte de kvin milionoj, kiujn, laŭ lia propono, estis necese restigi al ĉiu milionulo.

Ĉi tie, en Sudo, ni ekvidis tion, kion ankoraŭ neniam vidis en Usono,- piedirantojn treniĝintajn laŭ la ŝoseo. Inter ili estis neniu blankulo.

Preteriris maljuna ĝibeta negrino en dikaj flavaj ŝtrumpoj, uzitaj malpuraj ŝuoj, antaŭtuko kaj eksmoda ĉapeleto kun banto.

Ni proponis al s-ro Adams alveturigi la oldulinon.

-Ne, ne, ne! ekkriis li. Kion vi parolas!? Ne, serioze! Vi ne komprenas, kio estas la Sudaj ŝtatoj. Alveturigi negrinon! Jes, jes, ĝentlemanoj. Ŝi simple ne sukcesos kompreni, ke blankuloj volas ŝin alveturigi. Ŝi ekpensos, ke vi volas moki ŝin.

Sur la ŝoseo inter aŭtoj subite aperis griza ĉevalo tiranta duradan kabrioleton kun kapuĉo (samajn eksponaĵojn ni vidis en muzeo de Ford). En ĝi sidis bienulino kun filino.

La malmoderna kaleŝo ĝiris al grunda vojo, al ordinara, imagu vi, grunda vojo kun strio de flaviĝanta herbaro meze. El ĉiuj preterveturantaj aŭtoj elŝoviĝis homoj kaj rigardis la kabrioleton, kiu malproksimiĝis, impone balancante sur siaj risortoj, altaj kaj maldikaj, kiel piedetoj de araneo. Kun sama scivolemo farmuloj rigardis antaŭ tridek jaroj la fumplenan kaj knarantan aŭton kun plumpa karoserio, en kiu sidis pasaĝeroj en peltaĵoj, faritaj el lupa felo, kaj grandaj savokulvitroj.

-Ni alproksimiĝis al granda rivero. Krepuske ĝi brilis metale.

-Misisipo! ekkriis s-ro Adams.

-Tio ĉi ne estas Misisipo, - trankvile diris Bekio.

-Tio ĉi estas Misisipo!

-Tio ĉi ne estas Misisipo!

-Bekio! Ne parolu tiel. Mi malfacile aŭskultas, kiam vi parolas, ke tio ĉi ne estas Misisipo.

-Kaj tamen tio ĉi ne estas Misisipo.

S-ro Adams ekĝemis. Ni traveturis la ponton kaj trafis Morgan-urbon. Antaŭ nia serĉado de dormejo, ni haltis ĉe restoracio Blua ansero, por vespermanĝi.

-Sinjoro, - demandis s-ro Adams la mastron palpebrumante, - kiel nomiĝas tiu ĉi rivero? Mi mem ĝin konas, sed mia edzino interesiĝas.

-Ĝi nomiĝas Atĉafalajo (Atchafalaya), - respondis la mastro.

-Kiel? Kiel?

-Atĉafalajo.

-Multan, multan dankon, - trabalbutis s-ro Adams retiriĝante, - multan, multan

Tio ĉi estis la unua fakta eraro, kiun okazigis s-ro Adams dum la tuta vojaĝo.

Dum manĝado s-ro Adams maltrankvile sidis kaj sopiris. Finfine li prenis mapon kaj gvidlibron, iom da tempo rigardis ilin, kaj poste, nerigardante la edzinon, malkuraĝe diris:

-Mi povas sciigi al vi, ĝentlemanoj, interesan detalaĵon. Tiu ĉi malbenita Atĉafalajo estas plej profunda rivero en la mondo. Enskribu tion ĉi en viajn agendojn.

Por iel plenigi enuan vesperon en enua Morgan-urbo, ni faris tion, kion alkutimiĝis fari en tiuj okazoj, - ni vizitis kinejon. Kutime, spektante la ekranon, s-ro Adams ne sole koleriĝis, sed ankaŭ ironiis la subjekton kaj la rolulojn de la holivuda produkto. Sed ĉi tie li protestis tre emocie. Jam post dek minutoj ni rimarkis, ke s-ro Adams kondutis tute nekutime. Li saltis sur sia sidloko, ĝemis kaj sufiĉe laŭte prononcis:

-Diablo, diablo, diablo prenu!

Subite li elkriis sian diablo prenu tra la tuta halo, stariĝis kaj balbutante damnojn kaj elkraĉante, elkuris surstraten. Ni restis spekti la filmon sentante, ke nun surstrate okazas granda familia batalo.

Post kiam la seanco finiĝis, ni trovis ĉe la enirejo de la kinejo neniun el geedzoj. Tre malfacile ni trovis ilin en kontraŭaj partoj de la urbo. Feliĉe tiuj partoj distancis proksime unu de la alia.

Sinjoro Adams sen ĉapelo (lia ĉapelo ankoraŭ migris el unu urbo al la alia), kun la staranta kolumo de palto, larĝe paŝis laŭ la darka ŝoseo direkte al Meksikia golfo kaj daŭrigis prononcaĉi: Diablo, diablo prenu!

-Ne, serioze, ĝentlemanoj, - diris li lamente al ni, - mi plu ne povas tion toleri. Jes, jes, jes. Tiu ĉi kino finfine frenezigos min. En Nov-Jorko mi neniam vizitis kinejojn. Kaj do hodiaŭa vizito estis tre malfacila por mi, ĉar mi malkutimiĝis. Ne, vere. Mi volis pafi la ekranon per mitralo.

La geedzoj baldaŭ repaciĝis, kaj vespere okazis anima konversacio ĉe la gasa kameno en la gastejo.

Ĝis Nov-Orleano restis ĉirkaŭ cent mejlojn. Sunan matenon ni daŭrigis la vojaĝon. Estis plezura, tute somera vetero. Ni aŭtis laŭ nova, sed iom mallarĝa vojo preter eta rivero. Sur la kontraŭa flanko disvastiĝis ruĝaj kotonaj kampoj, sur kiuj vidiĝis disĵetitaj pecoj de blanka vato, kaj kampoj de sukera kano, kie negroj hakis ĝiajn sekajn kulmojn per maĉetoj - specialaj grandaj tranĉiloj.

La rivereton ofte krucis ĝibaj mallarĝaj pendantaj pontetoj.

Dum kelkaj horoj ni aŭtis preter unutipaj kaj mizeraj domaĉoj de negroj-kamplaboristoj. Tio estis unutipeco, kiun realigis ekstrema mizero, iu normo de mizero. En malplenaj kortoj, kiujn ĉirkaŭigis duonfalintaj hurdoj, vidiĝis neniuj bovoj, porkoj kaj kokoj, kaj eĉ neniu peco de pajlo. Tio estis plej ekstrema nivelo de malriĉeco, antaŭ kiu pitoreska mizero de indianoj povas ekŝajni supera bonstato, eĉ lukso. Tio estis en Sudo de Usono, en unu el plej fruktodonaj areoj de la terglobo.

-Antaŭ ni denove ekvidiĝis granda, glata, tute malplena rivero, kiu similis Volgon, sed, ŝajne, ĝi estis ne tiel larĝa.

-Tio ĉi estas Misisipo! - triumfe diris Bekio.

S-ro Adams peze ekspiris. Li tre volis, ke ĝi nomiĝu alie. Sed duboj malaperis. Jam ekvidiĝis la ponto fame konata nova arĝentkolora ponto kun flankaj vojoj por aŭtoj kaj meza fervojo por trajnoj. Denove usona naturo kaj usona tekniko konkuris unu kontraŭ la alia. Plej longan en la mondo riveron krucis plej longa en la mondo ponto sur pilieroj. Ĝi ekfunkciis nur antaŭ kvin tagoj, ĝin oni konstruadis tri jarojn kontraŭ dekkvin milionoj da dolaroj. Post la ponto komenciĝis la larĝa ŝoseo kaj ekvidiĝis vilaoj. Ni enveturis Nov-Orleanon.

Nov-Orleanon oni povus nomi usona Venecio (ĉar ĝi, samkiel Venecio, staras en akvo), se ĝiaj multenombraj kanaloj ne estus kaŝitaj en grundo.

La urbo vaste etendiĝis sur malaltaĵo situanta inter rivero Misisipo kaj lago Pontĉertrejno (Pontchartrain). De loko, kie Misisipo enfluas Meksikian golfon, ĝis la urbo distanco egalas naŭdek mejlojn. Pli proksime al la golfo oni ne sukcesis trovi taŭgan teritorion por konstrui la urbon. Sed kaj tie, kie ĝi situas, grundon konsistigas aluvia ŝlima argilo. La urbo ĉiam suferis pro inundoj kaj marĉofebroj. Akvo, kiu ĝin riĉigis, samtempe malfeliĉigis ĝin. Dum tuta sia vivo la urbo batalis kontraŭ si mem, kontraŭ grundo, sur kiu ĝi staras, kontraŭ akvo, kiu ĝin ĉirkaŭigas de ĉiuj flankoj. Ĝi batalas kaj nun. Sed plej grava tasko jam estas plenumita. Lago Pontĉertrejno estas apartigita de la urbo per betona kajo, kiu malsuprenleviĝas al la lago ŝtupare. Alirejojn al la urbo distance de multaj mejloj kovras sistemo de digoj, laŭ kiuj pasas senriproĉaj ŝoseoj. Rezulte de multjara batalo de homo kaj naturo, venkis homo.

Plano de la urbo estas tre simpla. Stratoj paralelaj al la rivero, ripetas fleksiĝon, kiun faras la rivero tiuloke, kaj havas formon de krescento. Ilin krucas tute rektaj kaj longaj stratoj. Sub unu el tiuj, situanta centre de la urbo, troviĝas plej granda kanalo. La strato nomiĝas Kanala. Ĝi estas ĉefa strato, disiganta la urbon je du partoj la franca estas malordema, kiel malnova Parizo, kun mallarĝaj stratoj, etaj arkadoj sur maldikaj lignaj kolonetoj, butikoj, ne tro alloge aspektantaj, sed kun altkvalitaj francaj manĝaĵoj, restoracioj, havenaj drinkejoj, ŝtonaj pavimoj kaj surstrataj tabloj, kiujn superplenigis fruktoj kaj legomoj, kies beleco precipe vidiĝas surfone de malpuraĵoj kaj elĵetitaj, rekte surstraten, ruboj, - kaj la nova usona parto, kiu nenion aldonas al ordinara aspekto de ceteraj usonaj urboj, kiu jam estas konata al legantoj.

Iam Luiziano apartenis al Francio kaj Nov-Orleanon fondis francoj. Estas malfacile diri, ĉu restis en Nov-Orleano la franca etoso, sed al Kanala strato eniras stratoj kun francaj nomoj: Dofeno (Dauphin), Tuluzo (Toulouse), Rojalo (Royale) kaj eĉ Elizaj Kampoj (Champs-Elysees). En la malnova parto, en restoracio de Arnot oni preparas tian kafon, kiun, verŝajne, ne eblas trovi en la tuta Usono.

Nivelo de la urba supraĵo troviĝas unu metron kaj duonon sube de la mara supraĵo. En la urbo forestas sekaj lokoj taŭgaj por enterigo de mortintoj. Tial ilin oni ĉi tie ĉiam sepultis samkiel en la antikva Egiptujo en sarkofagoj, super grundo.

Ni vizitis la tombejon situantan en la franca parto kaj iom da tempo promenis laŭ tiu enua, blanka urbeto de mortintoj. La kvarangulaj blankigitaj sarkofagoj estas faritaj el brikoj. La ĉerkon oni enigas en la frontan truon kaj poste obturas per brikoj. Super unu ĉerkujo oni aranĝas la duan, iufoje la trian. Laŭ sia brika, duetaĝa arkitekturo la tombejo memorigas etan usonan urbon, en kiu estas eĉ sia Ĉefa strato (Main Street).

Poste ni vizitis fotan vendejon, por ripari fotilon. Dume s-ro Adams konversaciis kun la mastrino pri perspektivoj de plua evoluado de la urbo (perspektivoj ŝajnis malbonaj) kaj pri komerco (komerco ankaŭ estis malbona), en la vendejon venis tre bela junulo kun nigraj okuloj kaj ĝiba franca nazo.

-Ĉi mi povas vidi la mastron? - demandis li.

-Li nun forestas, - respondis la mastrino, maldikega, kun okulvitroj, - sed se vi ion bezonas, do vi povas eldiri tion al mi.

-Sed mi volus interparoli kun la mastro, - trabalbutis la junulo kaj petege ekrigardis nin.

-Ĉu afero estas tro grava? - demandis la mastrino.

-Jes Cetere, ĝi estas ne tiom grava, sed mi opiniisKvankam vi, certe, ankaŭ povas Mi volas diri al vi

Li proksimiĝis al la mastrino kaj tre mallaŭte diris:

-Mi volus purigi la vitrinon de via vendejo entute kontraŭ kvin cendoj.

La mastrino diris, ke, bedaŭrinde, ŝi ne bezonas tiun laboron. La junulo pardonpetis kaj, kelkfoje stumblinte, elkuris el la vendejo.

Ni kelkajn minutojn silentis, kaj poste s-ro Adams ĵetis sin surstraten. Li revenis post dek minutoj.

-Ne, ne, ĝentlemanoj, - diris li, balancante sian globan kapon, - diru al mi nenion. Tio ĉi estas terure! Vi ne kapablas kompreni, kian mizeran nivelon trafis tiu ĉi junulo. Ne, serioze. Mi malfacile kuratingis lin, ĉar li rapide paŝis laŭ la strato. Mi interparolis kun li. Li estas senlabora pentristo. Mendoj jam delonge finiĝis kaj probable la novaj ne okazos. La junulo jam perdis esperon ion perlabori per sia fako. Li pretas fari ajnan laboron. Sed tio ankaŭ estas senespera. Jes, jes, sinjoroj, tiu ĉi ĉarma knabo malsatas jam kelkajn jarojn. Li neniel volis preni mian dolaron. Li eĉ koleriĝis.

-Kiel! Ĉu vi ne sukcesis enmanigi al li

-Ne, serioze, ĝentlemanoj, ne parolu tiel ne sukcesis enmanigi. Estas stulte tiel opinii. Ne, vere. Ne parolu ni pri tio.

Ni jam delonge forlasis la vendejon, trapasis tutan Kanalan straton kaj alproksimiĝis al Misisipo, sed s-ro Adams daŭrigis ĝemi kaj balbuti:

-Ne, serioze, ĝentlemanoj, ne parolu ni pri tio.

Nov-Orleano estas bela urbo. Ĝi tre plaĉis al ni, sed sento de apatio kaj enuo, kaptinta nian aŭtan grupon dum la antaŭnovjara vespero en San-Antonio, samkiel longatempa pluvo, ne deziris ĉesi. Ni jam konsumis kremon de la vojaĝo. La homo ne kapablas admiri senpaŭze. Tial tutan belecon de Nov-Orleano ni perceptis mense. Niajn animojn nenio penetris.

Apud Misisipo, sur granda placo, estis preskaŭ neniu. De ligna kajo debordiĝis samaj, kiel en San-Francisko, pramoj kun aŭtoj. Sur bariero, metante gambojn al la rivero, triste sidis negro en pajla ĉapelo, malleviĝinta sur lia nazo. Apud li staris olda frenezulo en nigra palto surŝultre, kaj direktis debordiĝintajn kaj alvenintajn pramojn. Samtempe li ion kriis. Al ni alvenis surstrata fotisto kaj apatie, kvazaŭ li vidis nin hieraŭ aŭ antaŭhieraŭ, demandis nin ruse, ĉu deziras ni foti. Li venis Usonon antaŭ dudek jaroj el Kovno (NB.nun Kaunaso en Litovio) por iĝi milionulo. Kaj tia skeptikeco sentiĝis en liaj vizaĝo kaj tuta figuro, ke ni ne demandis lin pri aferoj kaj pluaj perspektivoj.

Subite el post ligna kajo eltiriĝis tre alta kaj longa objekto, en kiu ni ne tuj difinis vaporŝipon. Ĝi moviĝis preter ni, supren laŭ la rivero. Proksime al ĝia pruo staris du altaj fumtuboj transverse de la ferdeko, ornamitaj per iuj pentritaj bukloj, kiuj similis krudferajn fostojn de iu monumenta baraĵo. La vaporŝipon movis unu grandega rado troviĝanta post poŭpo.

-La lasta Mohikano (NB. india tribo, menciita en fame konata novelo de usona verkisto J.F.Cooper The Last of the Mohicans), - diris s-ro Adams. Nun en tiuj vaporŝipoj oni navigas sole por ripozo kaj distriĝo, kaj tre malofte. Ne, ne, finiĝis Misisipo, finiĝis!

Ni rigardis la riveron, laŭ kiu navigis iam barĝoj kun varoj kaj sklavoj. Apud ĝi loĝis olda Tomo, kun kiu konatigis legantojn verkistino Biĉer-Stou (Harriet Beecher Stowe). Laŭ ĝi moviĝis floso de Hekelberio Finn (Huckleberry Finn), kiu kaŝiĝis de persekutintoj de negro Ĵimo. Nun la rivero estas preskaŭ malplena. Rivera transporto estas tre malrapida por Unuiĝintaj Ŝtatoj. Ĉiujn riverajn kargojn nun transportas trajnoj kaj kamionoj. Rapido jen estas slogano , sub kiu evoluis ekonomio de Unuiĝintaj Ŝtatoj lastatempe. Rapido, spite al ĉio.

Kaj sklavoj forestas jam en Usono. Laŭ leĝo, negroj estas liberaj kaj plenrajtaj civitanoj. Sed nur provu negro veni kinejon, tramon aŭ preĝejon, en kiuj troviĝas nur blankuloj!

Vespere ni promenadis laŭ stratoj de Nov-Orleano kaj ekvidis kinejon Palaco, super kiu lumis fajra skribaĵo: Belega suda teatro. Nur por koloruloj

 

Hosted by uCoz