La kvardekunua ĉapitro                         UNU TAGO EN MEKSIKIO

El-Paso, urbo situanta en plej suda Teksaso, impresas kiel iu miraĝo. Post vastega dezerto, post senfinaj kaj senhomaj vojoj, post silento, en kiu aŭdiĝis sole zumado de nia motoro, subite – granda urbo, tuj cent mil loĝantoj, centoj da elektraj elpendaĵoj, viroj vestitaj samkiel en Nov-Jorko aŭ Ĉikago, kaj junulinoj beliĝintaj tiel, kvazaŭ apud ekzistas neniu dezerto, sed tutan areon okupas kinejoj, manikurejoj, manĝejoj kaj dancejoj.

Sed ni ja ĵus traveturis tiun dezerton! Ni aŭtis laŭ ĝi kun rapideco kvindek mejlojn hore, kaj tamen ni perdis kelkajn tagojn por ĝin trai, pro ĝia grandeco. Ĝi nin ravis kaj ni foje murmuris ion similan al “dezerto aŭskultas Dion”. Sed en El-Paso oni eĉ nenion pensis pri majesteco de la dezerto. Ĉi tie oni okupiĝis pri aferoj. Grincis aŭtomataj kasoj kaj kalkuliloj, alterne ekbrilis reklamaj lumoj, kaj radio peze rukulis, kiel kolombo, kies voston oni bruligis.

Refortiĝinte en restoracio per dikaj viandaĵoj, kiujn oni nomis “bebi-bif” (baby beef), ni piede ekpaŝis al Meksikio. Ĝi situis apud urborando de El-Paso. Necesas nur trairi ponton trans duonsekan, pro vintro, riveron Rio-Grande, post kiu jam estis meksikia urbo Juarezo.

Ni timis viziti Meksikion. Kaj jen kial. Niaj pasportoj havis unujaran vizon por restado en Unuiĝintaj Ŝtatoj, kiun eldonis al ni s-ro Eliso A.Ĵonson (Ellis A.Johnson), usona vickonsulo en Moskvo. Sed ĉiu vizo perdas sian validecon aŭtomate, kiam vi lasas la landon. Kio okazas, se dum reveno el Meksikio en Usonon oni diros al ni, ke registaro de Unuiĝintaj Ŝtatoj opinias, ke sian gastan devon ĝi plenumis kaj ne insistas pri tio, ke ni plu estu ĝiaj gastoj? Teruro penetris nin, kiam ni imagis, ke restajn tagojn de niaj vivoj ni pasigos en urbo Juarezo troviĝanta en distrikto Ĉi-hua-hua. Aliflanke ni tre deziris viziti Meksikion. Plenaj per tiuj animaj emocioj, ni alpaŝis al la ponto kunliganta El-Pason kaj Juarezon, kaj eniris la limejon.

Proksimeco de Meksikio sentiĝis per fiodoro – ĉu karbolo, ĉu formalino, - kiu saturis ĉion en la malgranda limejo. La enmigra oficisto, metante cigaron de unu angulo de sia buŝo al la alia, longe kun intereso rigardis niajn pasportojn. Necesas opinii, ke sovetaj civitanoj tre malofte venas en la limejon de El-Paso.

La oficisto neatendite estis favorplena. Same neatendite alia oficisto povas esti ĉikanema. Estas malfacile ilin kompreni! Ilia fako, verŝajne, bazas ĉefe sur emocioj, humoroj, kaj similaj nekapteblaj nuancoj. La oficisto laŭte deklaris, ke ambaŭ rusaj ĝentlemanoj rajtas tute sentime viziti Meksikion. Iliaj vizoj ne perdos siajn validecojn. Du rusaj ĝentlemanoj tute ne maltrankviliĝu pri tio. Poste li eliris kune kun ni sur la ponton kaj diris al homo sidinta en la budo de kontrolistoj:

-Tiuj du personoj estas rusaj ĝentlemanoj. Ili vizitas Meksikion. Preterlasu ilin.

Singardema s-ro Adams demandis, ĉu la oficisto deĵoros, kiam ni estos revenantaj en Usonon.

-Jes, jes, - respondis la oficisto, - mi estos ĉi tie tutan tagon. Maltrankviliĝu la rusaj ĝentlemanoj pri nenio. Mi estos ĉi tie kaj pasigos ilin returnen en Usonon.

Ni pagis po du cendoj de iu tarifo kaj post unu minuto atingis meksikian grundon.

Sur la meksikia parto de la ponto ankaŭ estis la limejo, sed tie nenion oni demandis. Vere, ĉe budo staris safranovizaĝa viro kun malpura kolo vestita je bela uniformo de darkkolora kakio kun oritaj borderoj. Sed la vizaĝo de la meksikia limgardisto mienis tutplenan malestimon al siaj devoj. Lia vizaĝo kvazaŭ parolis jenon: “Jes, malfeliĉa fato devigis min vesti tiun ĉi belan uniformon, sed mi ne malpurigu miajn graciajn manojn, dum kontrolo de iuj malpuraj paperaĉoj. Ne! Vi neniam ekvidos, ke tion faros nobla Juano Ferdinando Cristobalo Colbajos!”

Ni ne havis meksikiajn vizojn, ĉar diplomataj rilatoj inter niaj landoj ne ekzistis, kaj do ni estis multe kontentaj, ke trafis tiom noblan hidalgon, kaj rapide ekpaŝis laŭ la ĉefvojo de Juarezo.

Dum longa tempo ni alkutimiĝis al benzina odoro dominanta en Usono, do ni iom ŝokiĝis pro lokaj odoroj. Odoris rostitaj manĝaĵoj, forbrulinta oleo, ajlo, kapsiko, ĉio odoris forte kaj peze.

La strato estis homplena. Malrapide promenis solenaj, nehastantaj piedirantoj. Preteriris junuloj kun gitaroj. Malgraŭ tio, ke sur ili brilis oranĝkoloraj ŝuoj kaj novaj ĉapeloj, sed entute ili aspektis iom malpure. Kripluloj laŭte petegis almozon. Ĉarmaj nigraokulaj kaj nazmukaj infanoj kuris post alilanduloj petante pencojn. Probable ekzistas regulo, ke ju pli malriĉa estas iu suda urbo, des pli gravan signifon havas brilo de ŝuoj. Preterpaŝis taĉmento de soldatoj dikvizaĝaj, puriĝintaj, kun grincantaj militbalteoj, taĉmento de skandale bonordaj militistoj.

Ĝuste kiam ni aperis sur stratoj de Juarezo, al ni alpaŝis negaja junulo, kun vangharoj sur maldika vizaĝo. Li estis en verda pantalono kaj ĉemizo kun malbutonumita kolumo. Li proponis aĉeti cigaredojn, biletojn por hodiaŭa batalo de taŭroj, kontrabandan tabakon kaj ankoraŭ mil artiklojn. Li proponis ĉion, kion povas proponi komercisto al aĉetanto. Li rimarkis, ke ni cedas, pliigis siajn klopodojn kaj venigis nin al cirko, en kiu okazos batalo.

Sur la eksteraj muroj de cirko pendis grandaj afiŝoj kun reklamo de usona viskio. Eniri la cirkon ni ne sukcesis. Tie nun okazis mitingo de laborista-kamparana unio, direktita kontraŭ eksprezidanto Kajes (Calles), kiu penas ree prezidi.

Tutan placon ĉirkaŭ la cirko plenigis homoj kun ruĝverdaj rubandoj en butontruoj (ĝi estas emblemo de la unio). Ene de la cirko oni muzikis, oratoroj stertore parolis, kaj ĉe la enirejo staris milita taĉmento, kiun ni jam hodiaŭ vidis. Krioj, venintaj el la cirko, homamasiĝo, kiu aŭskultis ilin, starante sur senŝtona placo, vento movanta varman, dornan polvon kaj pajlon, decidemaj kaj malsaĝaj vizaĝoj de soldatoj, - ĉio ĉi rezultigis alarman, esplodan staton.

Ni trapaŝis la bazaron, kie oni rostis, bakis kaj kuiris manĝaĵojn, kies aspekto tuj elvokis neestingeblan soifon. Ĉe butiketoj sidis homoj. Manĝaĵojn de sur platoj ili prenis per manoj.

Poste ni vizitis preĝejon. Ĉe ĝia enirejo amasiĝis impertinentaj almozuloj kun malpuraj inspiritaj vizaĝoj de profetoj. En la preĝejo oni servis majestan meson, kaj virinoj en nigraj vestoj ploris pri sia amara, malfeliĉa, malsekura meksikia vivo. La preĝejo estis malvasta, longa. Kelkaj brulantaj kandeloj almenaŭ lumigis ĝin. Virinoj sidis sur lignaj benkoj kun altaj dorsapogiloj. Zumis eta orgeno.

Kiam efikis “la seka reĝimo” (NB.Prohibition) Juarezo estis alkohola oazo por la suferantaj usonanoj. Eĉ nun en la urbeto estas kelkaj grandaj restoracioj, kiuj priservas prefere alilandulojn. Ĉiuj situas apud la ponto trans Rio-Grande.

La batalo de taŭroj devas okazi je la tria, sed komenciĝis kvardek minutoj post la tria. Ni, dum tiu tempo, sukcesis multfoje ĉirkaŭrigardi la arenon kaj la publikon ne tro abunde kolektiĝintan ĉi tie. Inter spektantoj estis kelkaj usonanoj, kies surdigaj “ŝurli” (shurely) iufoje aŭdiĝis proksime de ni.

La arenon ĉirkaŭigis amfiteatro sen tegmento, tre bela kaj krude konstruita. La konstruaĵo estis laŭ karaktero popola, simpla, tute sen iuj ornamaĵoj. Al spektantoj, kiuj timis malsaniĝi sidinte sur cementaj sidlokoj, oni luigis platajn pajlajn kusenetojn en striaj tegoj. Granda orkestro konsistanta el knaboj vestitaj je darkaj jakoj, verdaj kravatoj, kaskedoj kun longaj vizieroj kaj grizaj pantalonoj kun blankaj strioj, laŭte kaj false trumpetis hispanajn marŝojn. La rondan arenon kovris pura sablo.

Finfine post la lignaj pordegoj komenciĝis movado, kaj aperis ok – dek homoj. Antaŭe iris du junulinoj en kostumoj de toreadoroj. Hodiaŭ estis neordinara batalo. Du el kvar taŭroj, indikitaj en programo, devas mortigi la fratinoj venintaj el Meksiko-urbo. La unua Mario havis kromnomon "La Cordobestita", la duan Terezon oni kromnomis "La Citanita". La orkestro ludis tutpove. Post la junulino paŝis viroj en uzitaj kostumoj kun oritaj ornamaĵoj. Ili afereme aspektis, kaj al salutoj de publiko respondis per etaj riverencoj. La junulinoj-matadoroj emociiĝis kaj malalte riverencis. Fine de la procesio paŝis paro de ĉevaloj en jungilaro, kiuj post la batalo fortiros la mortigotajn taŭrojn.

Laŭ vicoj paŝis vendistoj, kiuj kunportis en siteloj botelojn kun limonado kaj flakonetojn kun viskio.

Malgranda maldika nigra taŭro enkuris la arenon. La ludo komenciĝis.

Rekte sub niaj benkoj staris en aparta loko tre maldika meksikiano kun spado, kiun li ĉirkaŭfrotis per tola ĉifono. Tiun spadon oni donas al toreadoro antaŭ fina trapiko.

Ĉar ni ne estas ekspertoj kaj fervoruloj de taŭrologio, ni ne uzos specialajn terminojn, des pli, ke ili estas nekonataj al ni.

La unuan taŭron oni mortigis longe kaj mallerte.

Vidaĵo estis turmenta jam komence, ĉar tuj evidentiĝis deziro de la taŭro forkuri el la areno. Ĝi klare komprenis, ke ĉi tie ĝin atendas malbono. Ĝi ne volis batali, ĝi volis trafi en stalon aŭ en paŝtejon, kaj pluki tie malmolan meksikian herbon, sed ne ĵeti sin je homoj.

Vane ĝin oni incitis, enpikante en kolon kroĉilojn kun buntaj rubandoj. Necesas longe martirigi la taŭron, por elvoki ĝian furiozecon. Sed eĉ kiam ĝi furioziĝis – kaj tiam ĝi baldaŭ kvietiĝis, se oni ĝin lasis en paco.

En tiu vidaĵo plej peza estis tio, ke la taŭro ne volis morti kaj timis siajn kontraŭulojn. Finfine oni ĝin furiozigis, kaj ĝi ekatakis la junulinon-toreadoron. Ŝi apenaŭ sukcesis ĉiufoje deflankiĝi, kaj la taŭro kelkfoje puŝis ŝin per sia forta flanko. La junulino grimacis pro doloro, sed daŭrigis svingi la ruĝan pelerinon antaŭ okuloj de la taŭro. Ĝi puŝis ŝin per kornoj, faligis sur sablon kaj trapaŝis super ŝi. Ĝian atenton deturnis al si pli spertaj viroj. Tiutempe la junulino stariĝis kaj, frotante kontuzitajn lokojn, direktis sin al bariero, kie troviĝis la asistanto kun spado. Nun ni vidis ŝin proksime, distance de unu metro. Ŝi spiregis. Ŝia velura toreadora jaketo difektiĝis. Sur ŝia vangosto estis ekskoriaĵo. Ŝi prenis el manoj de la meksikiano spadon, iom deflankiĝis de la bariero kaj, turninte sin al balkono, kie sidis la urba estraro, demetis la ĉapeton. De sur balkono oni svingis per tuketo, kaj la junulino, laŭinfane profunde ekspirinte, ekpaŝis al la taŭro.

Venis decida momento. "La Citanita" ekcelis kaj trapikis la spadon en kolon de la taŭro, tuj post ĝiaj kornoj. La spado, lerte celita kaj penetrinta profunde korpon de taŭro, ĝin mortigas. Oni diras, ke tio estas efekta. Unu piko – kaj taŭro falas al piedoj de venkinto. Sed la junulino ne sukcesis mortigi la taŭron. Ŝi pikis malforte kaj mallerte. La taŭro dekuris portante en sia kolo la balancantan spadon. La junulino spertis kelkajn humiligajn momentojn, kiam banderilistoj provis atingi la taŭron, por eltiri el ĝi la spadon. Tio ripetiĝis kelkfoje. La taŭro malfortiĝis, la junulino ankaŭ. Rozkolora ŝaŭmo aperis sur muzelo de la taŭro. Ĝi malrapide paŝis laŭ la areno. Kelkfoje ĝi alpaŝis al la fermitaj pordegoj. Subite ni ekaŭdis pacan vilaĝan muĝadon, malproksiman kaj fremdan al ĉio okazanta sur la areno. De kie ĉi tien povus penetri bovino? Aĥ, jes, la taŭro! Ĝi faris ankoraŭ kelkajn plektantajn paŝojn kaj komencis genufleksi. Tiam sur la areno aperis granda viro en civila kostumo kaj buĉis la taŭron per eta ponardo.

La junulino ekploris pro malplezuro, honto kaj doloro. La publiko estis malkontenta. Nur poste, kiam la dua fratino "La Cordobestita" estis mortiganta la sekvan taŭron, al la unua oni permesis repraviĝi, kaj ŝi sufiĉe trafe kelkfoje preterlasis la taŭron distance de unu centimetro de sia kokso trompinte ĝin per la ruĝa pelerino. Aperis aplaŭdoj, la junulino revigliĝis kaj faris al la publiko kelkajn baletajn riverencojn.

La tre maldika meksikiano afereme purigis per ĉifono la sangokovritan spadon, kiun oni redonis al li. Ĉevaloj fortiris la senvivan beston, kaj sur la arenon oni enigis la trian taŭron, same malgrandan kaj nigran, kiel la unua. Kaj tiu taŭro ankaŭ sciis, ke ĝin atendas io malbona. Ĝin ankaŭ oni domaĝis. "La Cordobestita" ĝin pikis same turmente longe kaj mallerte, kaj finfine oni ĝin buĉis per ponardo. Terura estas transiro de vivo al morto. Subite taŭro falas, io en ĝia kruda korpo okazis, venis ĝia fino. Rigardi tion estas honte kaj timige, kvazaŭ vi mem partoprenis en tiu ĉi mortigo el post angulo.

Povas esti, batalo kun partopreno de furiozaj taŭroj kaj fame konata toreadoro havas ion sportan, povas esti! Sed tio, kion ni vidis en la malgranda provinca meksikia urbeto, elvokis abomenon.

Tamen plej malbona okazis poste. Tri matadoroj en klaŭnaj maskoj kaj kostumoj, kun kusenaj bustoj, flankoj kaj pugoj, gardantaj ilin kontraŭ frapoj, duonhoron mokis la kvaran taŭron. Komence tio estis ordinara cirka interludo, kiu kutime finiĝas, kiam klaŭnoj forkuras de areno rajde unu sur la alia, kaj poste reaperas, por riverenci al publiko, demeti maskojn kaj malkovri sian verajn, senŝminkitajn, saĝajn vizaĝojn.

Sed ĉi tie interludo finiĝis per buĉado de la taŭro. Tio estis tiel neatendite kaj terure, ke ni eĉ stariĝis de siaj sidlokoj. Kiam ni estis paŝantaj al la elirejo, tiam ni ekvidis, ke la taŭron oni forigas. Ĝia nobla nigra muzelo peze kaj malglore estis tirata laŭ sablo, kaj la ekblindiĝintaj okuloj atente kaj severe rigardis muĝantajn kaj blekantajn spektantojn. La publiko ĵetis al toreadoroj siajn ĉapelojn kaj tiuj lerte reĵetis ilin returnen. Ni malrapide iris laŭ malsufiĉe lumigitaj stratoj de la urbo Juarezo. Sonis gitaroj. Junuloj tuŝis kordojn apoginte sin al senŝelitaj unuetaĝaj domaĉoj. El la restoracio “Lobby #2” aŭdiĝis pasia meksikia kanzono. En animo estis malgaje.

Pasinte preter Juano-Ferdinando-Cristobalo Colbajos, kiu same neniel atentis nin, kaj ĵetinte lastan rigardon je Meksikio, ni transiris la ponton. Ni ekmiris kaj eĉ ektimiĝis, ekvidinte foreston de la oficisto, kiu promesis revenigi nin en Usonon. Anstataŭ li staris la alia, kun tia kolera vizaĝo, ke ni atendis nenion bonan. Sed almenaŭ ni prezentis siajn pasportojn, la kolera oficisto ekkriis:

-Ĉu tiuj estas du rusaj ĝentlemanoj, kiuj hodiaŭ matene foriris al Meksikio? Jes, jes, al mi oni jam parolis pri ili! Oni ĉion sciigis. Du rusaj ĝentlemanoj povas libere reveni Unuiĝintajn Ŝtatojn. Ne maltrankviliĝu ili.

Kaj li diris al la kontrolisto en la budo:

-Tiuj estas du rusaj ĝentlemanoj, kiuj revenas el Meksikio al Usono. Preterlasu ilin!

Kiam ni forlasis la limejon, s-ro Adams diris:

-Ne, sinjoroj, tio ĉi estas organizita lando. La matena oficisto foriris, sed ne forgesis diri al sia substituulo, ke vespere el Meksikio revenos du rusoj. Tio estas servado, ĉu ne? Kaj jen kion mi ankoraŭ volas eldiri. Mi volas eldiri, ke en nia lando vi povas ĉiam sendanĝere trinki dolĉan akvon el krano, vi ne malsaniĝos pro abdomena tifo, - akvo ĉiam estos perfekta. Lando, en kiu vi ne bezonas suspekte kontroli litan tolaĵon, - ĝi ĉiam estos pura. Lando, en kiu vi ne bezonas pensi pri tio, kiel aŭti el unu urbo al la alia. La vojo ĉiam estos bona. Lando, en kies plej malkara restoracio vin oni ne toksas. La manĝaĵo, probable, ne estos bongusta, sed ĉiam bonkvalita. Lando kun alta vivnivelo. Kaj tio iĝas pli videbla, ĝentlemanoj, kiam vi trafas alian landon, kiel ni hodiaŭ trafis la alian amerikan landon. Ne, ne, ĝentlemanoj, mi ne volas diri, ke Usono estas tute rimarkinda lando, sed ĝi havas siajn dignojn, kiujn necesas ĉiam memori.

Antaŭ nia veno al El-Paso, ni travivis en Usono sufiĉe longan tempon kaj multe aŭtis tra la lando. Ni tiel kutimiĝis al perfektaj vojoj, bona priservado, al pureco kaj komforto, ke ĉesigis tion rimarki. Sed nur unu tago, kiun ni pasigis en Meksikio, devigis nin laŭdigne pritaksi la materialajn atingojn de Unuiĝintaj Ŝtatoj.

Iufoje okazas utila unutaga forlaso de lando, por ke pli bone ekkoni ĝin.

 

 



Hosted by uCoz