La trideksepa ĉapitro                                HOLIVUDAJ SERVUTULOJ

Ni sidis kune kun unu usona kinematografisto en malgranda holivuda kafejo ornamita, samkiel la multaj aliaj, en ia Bagdada stilo.

Estis varma decembra vespero, kaj la eniraj pordoj estis larĝe malfermitaj. Seka vento frapis per folioj de la surstrataj palmoj.

-Ĉi vi deziras scii, - parolis la kinematografisto, - kial ni, kune kun nia mirinda tekniko, kun niaj talentaj aktoroj kaj reĝisoroj, inter kiuj estas plej bonaj artistoj de la mondo, kial ni, produktantaj iufoje bonegajn filmojn, kial ni tutan tagnokton filmas niajn absurdajn, idiotajn filmojn, de kiuj spektanto iom post iom stultiĝas? Ĉu vi tion deziras scii? Bonvolu, mi diru.

Li mendis pokaleton da ŝereo (sherry).

Necesas rememori, kiu estis negativa figuro en la malnova usona kinematografia dramo. Tiu preskaŭ ĉiam estis la bankisto. En tiamaj kinodramoj li estis la kanajlo. Nuntempe, inter mil filmoj produktitaj en Holivudo dum lastaj jaroj, vi trovos neniun bankiston prezentitan kiel negativa persono. Nun li estas pozitiva bonkora, simpatia negocisto helpanta al malriĉuloj aŭ al geamantoj. Tio okazis tial, ke nun posedantoj de Holivudo estas bankistoj, grandaj kapitalistoj. Ili, komprenu vi mem, ne permesas, ke ilin oni prezentis en filmoj kiel kanajloj. Mi diru al vi pli. Usona kinematografio estas, ŝajne, sola industrio, en kiun kapitalistoj venis ne nur por profito. Tio ne estas simple, ke ni produktas idiotajn filmojn. Oni ordonas al ni ilin produkti. Holivudo intence plenigas kapojn de usonanoj per siaj filmoj. Neniun seriozan problemon holivuda filmo prezentas. Mi tion garantias. Niaj mastroj tion ne permesas. Tiu multjara efiko jam donis terurajn fruktojn. Usonajn spektantojn oni malkutimigis mediti. Nun ordinara kinovizitanto troviĝas sur tro malalta nivelo. Li malvolonte spektos ion saĝan, anstataŭ frap-danca aŭ pseŭdohistoria filmo. Tial pli enhavriĉaj eŭropaj filmoj havas ĉi tie mizeran distribuon.

-Mi rakontas al vi pri teruroj, sed tio estas realo. Necesas multjara laboro, por restarigi guston de usona spektanto. Sed kiu laboros por tio? Ĉu la posedantoj de Holivudo?

Nia konversacianto parolis tre sincere. Evidente tiu ĉi subjekto turmentis lin seninterrompe.

-…Ĉi tie ja ekzistas neniu sendependa homo, krom Ĉaplin. Ni servas al siaj mastroj kaj faras ĉion, kion ili ordonas. Vi povas demandi, kiel tamen aperas kelkaj bonaj filmoj produktitaj en Holivudo? Ili aperas spite al volo de la mastro. Tio estas hazarda sukceso, koncensio de la mastro al servanto, por ke tiu ne ĉesigu sian laboron. Iufoje oni kaŝas bonan filmon de la mastroj, por ke tiuj ne povu ĝin difekti. Ĉu vi konas Ljuison Majlston (Lewis Milestone)? Kiam li filmis “En la ŭesta fronto daŭras kvieto” (All Quiet on the Western Front), li, timinte la mastrojn, kiuj ofte alvenas scenejojn kaj ion rekomendas, disvastigis onidiron, ke dum filmado okazas eksplodoj tre danĝeraj por vivo. La mastroj ektimiĝis kaj vane ne maltrankviligis la ruzan reĝisoron plu. Tamen ĝisfine kaŝi ĉion li ne sukcesis. Foje lin alvokis la emociplena mastro kaj demandis:

-Aŭskultu, Ljuiso, oni diras, ke via filmo havas malfeliĉan finalon. Ĉu tio ĉi estas vero?

-Jes, tio ĉi estas vero, - konfesis Majlston.

-Sed tio ĉi ne eblas! – ekkriis la mastro. – La usona publiko ne spektos la filmon kun tia finalo. Necesas ĝin ŝanĝi.

-Tamen la scenaro estas verkita laŭ fame konata libro de Remark (NB.Remarque, Erich Maria, germana novelisto, aŭtoro de “Im Westen nichts Neues”), kiu havas ĝuste tian finalon.

-Tion mi ne konas, - senpacience diris la mastro, mi ne legis la libron de Remark kaj tio min ne koncernas. Sufiĉas, ke ni elspezis multe da mono por rajto de surscenigo. Sed mi ripetas vin: la usona publiko ne spektos vian filmon kun tia finalo.

-Bone, - diris Majlston, - mi ŝanĝos finalon.

-Jen, tio estas admirinde! - ekĝojis la mastro. – Kio do okazos fine de la filmo?

-Tre simple. Laŭ Remark la militon gajnis francoj, kio okazis reale. Sed ĉar vi deziras alian finalon, mi transdonos la gajnon al germanoj.

Tiu ĉi sprita respondo savis la filmon. Ĝi havis grandegan sukceson. Sed tio okazas tre malofte. Ordinare eĉ konata, eĉ fame konata reĝisoro estas devigita fari ĉion, kion al li oni ordonas. Antaŭ iom da tagoj, unu reĝisoro fame konata en la tuta mondo, prenis scenaron, kiu ekplaĉis al li. Li jam kelkajn jarojn serĉis ion enhavriĉan por filmado. Imagu vi liajn ĝojon kaj plezuron, kiam li ĝin finfine trovis! En filmo devas ludi rolon Marleno Ditriĥ, la kinostelo de Holivudo. Ŝi tralegis la scenaron kaj konkludis, ke roloj de ceteraj geaktoroj estas tro grandaj kaj indas sukceson, sekve ili malfaciligos ŝian elstaron. Kaj nekomparebla Marleno postulis, ke tiuj roloj estu reduktataj. Dramo estis plene difektita. Reĝisoro rifuzis filmi laŭ difektita scenaro. Lia fameco helpis al li eldiri tiun kuraĝan decidon kaj ĉesigi laboron, kiu estas malagrabla por li. Samaj homoj en Holivudo estas nur unuoj. Konklude, la stelo superis, ĉar por niaj mastroj stelo estas plej grava. La usona publiko konas nomon de la stelo, sed ne la reĝisoro. Se sur afiŝo estas la nomoj de Marleno Ditriĥ, aŭ Greto Garbo, aŭ Frederiko Marĉ, la publiko tutegale alportos siajn milionojn en la biletkason, kaj ne gravas, kiun bagatelon ludas tiuj rimarkindaj geaktoroj. Tamen finalo de tiu historio estis tre simpla, - oni venigis alian reĝisoron, kiu ne rifuzas ion ajn, por ne perdi laboron, kaj proponis filmi la difektitan scenaron. Tiu malbenis sian mizeran faton kaj komencis “elpafi” la filmon.

Ĉu eble vi opinias, ke nin direktas iuj kleraj kapitalistoj? Bedaŭrinde, ili estas plej ordinaraj stultetaj dolarofaristoj. Vi, certe, konas “Metro-Goldvin-Majer”

(Metro-Goldwyn-Mayer, Inc.). Ties studioj produktas ĉiujare amason da filmoj. Jen kion mi povas rakonti pri maljuna Goldvin – posedanto de la kompanio.

Foje li venis al siaj konatoj kaj gaje anoncis:

-Mia edzino havas tiajn belajn brakojn, ke ili estas modelo por skulpti ŝian buston.

Oni diras ankaŭ, ke unu el aktorinoj de Goldvin, kiu enspezas dek mil dolarojn semajne (steloj ricevas tiom grandan honorarion ne pro iu filantropeco, sed pro tio, ke la mastro enspezas almenaŭ samon semajne de ŝia ludado), invitis lin matenmanĝi en ŝian kastelon, kiun ŝi sukcesis aĉeti en Francio. Antaŭ matenmanĝo oni demonstris la kastelon al Goldvin. La oldulo atente palpis silkajn tapetojn, tuŝis litojn, por esplori elastecon de risortoj, detale pririgardis la defendajn turojn. Sed pleje li ekinteresiĝis pri la antikva suna horloĝo. Post kiam oni eksplikis al li ĝian funkciadon, li ekemociiĝis kaj ekkriis:

-Tio estas bonege! Kion sekvan ili nun inventos!

Estas evidente, ke ni komunikiĝas kun la profanaj personoj opiniantaj, ke la suna horloĝo estas la moderna inventaĵo. Tia estas ties nivelo de scioj, nivelo de kulturo. Kaj tiuj homoj ne sole investas monon por filmado. Ne, ili enmiksiĝas en ĉion, enportas korektaĵojn, ŝanĝas scenarojn kaj instruas nin, kiel necesas filmi. Nu, mi eldiris tiom da malagrablaĵoj, ke, ŝajne, sufiĉas. Jen, kio! Enaŭtiĝu ni kaj veturu por freŝiĝi.

Ni ekveturis eksteren de la urbo kaj trafis alternativan rezervujon, kiu debitas akvon al Losanĝelo, kiam difektiĝas la akvoduktaj stacioj.

Nokto estis nigra. En kvieto kaj obskuro ni efektive ripozis kaj refortiĝis, post timigaj rakontoj pri Holivudo.

Reveninte la hotelon “Holivudo”, ni ekdormis tiel profunde, ke eĉ nenion sonĝis.



Hosted by uCoz