La trideksesa ĉapitro                                             DIO DE FUŜAĴO

Fenestroj de nia ĉambro rigardis bulvardon Holivudo. Sur unu angulo de la vojkruciĝo situis farmaciejo, sur la alia banko, post kiu vidiĝis nova konstruaĵo. Tutan ĝian fasadon okupis la elektraj literoj Makso Faktor (Max Factor).

Antaŭ multaj jaroj Makso Faktor, junulo en disŝiriĝinta pantalono, venis Usonon el suda Rusio. Sen longatempa meditado Makso komencis produkti ŝminkon kaj parfumon por teatroj. Baldaŭ produktoj de sinjoro Faktor aperis en ĉiuj kvardek ok ŝtatoj de Usono. De ĉiuj flankoj al Makso ekfluis mono. Nuntempe Makso estas tre riĉa persono kaj amas rakonti al vizitantoj historion de sia vivo. Kaj se hazarde vizitanto venis el Elizavetgrado, Nikolajevo aŭ Ĥersono (NB. Eksaj ruslandaj urboj, nun en Ukrainio), do, li povas esti certa, ke la feliĉa mastro nepre donacas al li memore grandan vazon kun vizaĝa kremo aŭ kolekton de artefaritaj okulharoj, pri kiuj esprimis pozitivajn recenzojn Marleno Ditriĥ (Marlene Dietrich) kaj Mariono Devis (Marion Davies). Antaŭnelonge Faktor solenis iun jubileon aŭ dudekjaran datrevenon de sia fruktodona agado sur la ŝminka kampo, aŭ vican datrevenon de sia trafa veno al usona bordo. Invitiloj estis faritaj el velena papero, luksa bristola kartono, altkvalita celofano kaj ŝtalaj risortoj. Tiuj dikaj albumoj, kies bombasta stilo sciigis adresiton pri tio, ke lin oni invitas, havis sur kovrilo grandliteran titolon Invitilo.

Sub niaj fenestroj dek ok horojn ĉiutage kriis junaj gazetkolportistoj. Precipe elstaris unu akra kaj plensona voĉo. Kun tiu voĉo ne eblas perei sur la tero. Ĝi, sendube, apartenis al estonta milionulo. Ni eĉ iufoje elŝoviĝis el la fenestro, por vidi tiun junan talentulon. Li staris sen kepo. Sur li estis ĉiama tola pantalono kaj leda holivuda jaketo. Vendante gazetojn, la talentulo kriegis tiel, ke ni preferus morti, por ne aŭskulti tiujn timigajn sonojn. Akiru li sian milionon kiel eble plej baldaŭ kaj kvietiĝu! Sed post du tagoj la estimata knabo kaj liaj kamaradoj-kolportistoj ekkriegis ankoraŭ pli forte, ĉar iu sufiĉe konata kinoaktorino estis trovita morta en sia aŭto, kaj ŝia enigma morto estis sensacio dum tutaj kvar aŭ kvin tagoj. Hersta (NB.Hears, William Randolph - usona eldonisto) ĵurnalo Ekseminer (Examiner) sole tion publicis.

Tamen pli timiga, ol la bravaj kolportistoj, estis milda virino, staranta konraŭe de niaj fenestroj. Sur ŝi estis uniformo de Sav-Armeo (Salvation Army) nigra kapoto kun larĝaj rubandoj kunigitaj sub ŝia mentono. Tuj post matenkomenco ŝi starigis trikruran stativon, kiu apogis pendantan, sur fera ĉeneto, sitelon kovritan per krado, kaj ektintis per sonorilo. Ŝi kolektis por mizeruloj okaze de Kristnasko kontribuojn, kiujn necesas meti en tiun hejman sitelon. Sed senkoraj, okupintaj pri sia kinofuŝaĵo, holivudanoj neniel atentis la virinon en la kapoto kaj monon ne donis. Ŝi ne tedis al piedirantoj, ne petis ilin kontribui, ne kantis spiritajn kantojn. Ŝi agis per pli efika rimedo tintadis per sonorilo, malrapide, trankvile, senĉese, senfine. Dum ĉiu tago ŝi nur unufoje interrompis sian agadon por manĝi aliloke. Tamen ŝi tagmanĝis tre rapide, kaj nenien plu foriris ĝisvespere. Iufoje ni deziris elkuri el la hotelo kaj fordoni al tiu terura persono tutan nian ŝparmonon, por ke ŝi ĉesigu tintadon de sia sonorilo frenezigantan nin. Sed nin haltigis penso pri tio, ke la virino plezure ricevinta nian kontribuon, venos sur saman lokon ankoraŭ pli frue kaj foriros ankoraŭ pli malfrue.

El ĉiuj reklamaj artifikoj, kiujn ni vidis, el ĉiuj altrudrimedoj, memorigo kaj admono la sonorilo ŝajne estis plej konvinka kaj efika. Efektive, kial necesas peti, pruvi, persvadi? Anstataŭ tio, necesas tintadi per la sonorilo tutan tagon, semajnon aŭ jaron, tintadi ĝis tiam, kiam senforta, turmentita pro tintado, komencanta haluciniĝi loĝanto fordonas siajn dek cendojn.

Post kelkaj tagoj, niaj turmentoj preskaŭ malaperis. Ni komencis viziti kinostudiojn, kiuj en Rusio nomiĝas kinofabrikoj. Ni frue lasis la hotelon kaj revenis malfrue, do ni preskaŭ ne aŭdis la sonorilon. Sed aperis nova enigmo. Ĉiufoje, kiam ni prenis la ŝlosilon de nia ĉambro en la kontoro, servisto enmanigis alvenintajn leterojn kaj paperfoliojn entenantajn nomojn de personoj telefonintaj al ni. Kaj ĉiufoje inter nomoj de niaj amikoj kaj konatoj estis jena noto Al s-roj Ilf kaj Petrov telefonis kapitano Trefiljev. Tio daŭris kelkajn tagojn. Poste notoj iĝis pli detalaj. Telefonis kapitano Trefiljev kaj petis komuniki al li tagon kaj horon de rendevuo. Entute, evidentiĝis, ke la kapitano estis aktiva, ĉar en lasta noto li petis nin telefoni al li. Li loĝis en la sama hotelo, en kiu loĝis ni.

Kelkajn tagojn ni observis kinostudiojn. Certe, ni ne eniĝis teknikajn aferojn, ĉar tekniko vidiĝis ĉie mem. Samkiel en ĉiuj usonaj entreprenoj, kiujn ni vidis (krom fordaj ruliĝantaj stabloj, kie dominas febro), en holivudaj studioj oni laboras ne tro haste, sed konvinke kaj lerte. Forestas agitiĝo, taŭzitaj haroj, kreaj turmentoj, ŝvita entuziasmo. Forestas ĝemkrioj kaj histerioj. Ĉiu usona laboro iomete similas cirkan spektaklon, - lertaj movoj, ĉar ĉio estas anticipe pripensita, kurta ordono kaj spektaklo estas realigita.

Mezkvante filmon en Holivudo oni elpafas dum tri semajnoj. Se filmado daŭras pli ol tri semajnoj, tio jam estas deficito, malprofito. Ekzistas esceptoj, kiuj havas usonan karakteron. Fame konata dramisto Marko Kaneli (Marc Connelly) nun produktas filmon laŭ sia glorinda spektaklo Verdaj paŝtejoj (Green Pastures). Tiu interesa verkaĵo rakontas tion, kiel mizera negro imagas Dian paradizon. Sinjoro Kaneli havas neordinarajn kondiĉojn. Li mem estas aŭtoro de spektaklo, verkinta scenaron, laŭ kiu li mem filmas. Kiel escepto, oni permesis filmi dum monato kaj duono. Lia filmo apartenas al klaso A. Filmoj, kiujn oni elpafas dum tri semajnoj, apartenas al klaso B.

Antaŭ komenco de filmado ĉio estas kolektita, ĝis lasta ŝnuro. Scenaro estas en ordo, geaktoroj kaj pavilonoj estas pretaj. Kaj tiam elpafado de filmo daŭras rapide kaj senĉese.

Marko Kaneli filmas en studio de Fratoj Ŭorner (Warner Bros.), kiu ĉiujare, ni ne sukcesas nun rememori ekzaktan kvanton, produktas okdek, cent aŭ cent dudek filmojn. Ĝi estas grandega, perfekta fabriko de fuŝaĵoj. Verdaj paŝtejoj por entreprenemaj Fratoj estas ne ofta evento, ĉar ĝi estas raraĵo, filmata laŭ bona literatura scenaro. Oni diras, ke antaŭnelonge ĉi tie oni faris filmon dum ok tagoj kaj ĝi estis ne malpli bona ol ceteraj filmoj de klaso B neta, pura, kaj samtempe, naŭza filmo.

Sur teritorio de la studio oni konstruis realan urbon.

Ĝi estas plej stranga urbo en la mondo. El tipa strato de eta usona urbo, kun garaĝo kaj butiko kun kvincendaj varoj, ni eliris al venecia placo. Tuj post la Palaco de la Doĝoj (The Palace of the Doges) ekvidiĝis rusa drinkejo, sur kies elpendaĵo oni pentris samovaron kaj astrakanan ĉapon. Ĉiuj dekoracioj tre similas la originalojn. Eĉ distance kelkajn paŝojn ne eblas kredi, ke tiuj monumentaj enirejoj de katedraloj, karboŝaktoj, oceana haveno, banka kontoro, Paragvaja vilaĝo, fervoja stacio kun duono de pasaĝera vagono estas faritaj el malpezaj sekaj tabuloj, farbita papero kaj gipso.

La stranga, fantoma urbo, laŭ kiu ni paŝis, ŝanĝis ĉiuminute. Jarcentoj, popoloj, kulturoj, ĉio miksiĝis neordinare kaj facile.

Ni eniris grandegan duonobskuran pavilonon (stage set). Nun en ĝi oni nenion filmis, sed ankoraŭ nelonge ĉi tie okazis granda festo de arto. Tion oni povas dedukti rigardante la plurkanonan fregaton, kiu okupis la tutan spacon. Ĉirkaŭe kuŝis amaso da armiloj sabroj, graploj, oficiraj spadoj, hakiloj kaj alia pirata rekvizito. Ĉi tie oni batalis neŝerce. La fregato estis farita tre bonkvalite, kaj se ĝi reale estus tuta, sed ne nur ĝia duono, ĝi taŭgus por oceana navigo, kaj kapto de negocaj ŝipoj pro gloro de grandaj korsaroj Fratoj Ŭorner.

En la sekva pavilono ni ekvidis lumigilojn kaj oritan dekoracion el musketera filmonormo. Fame konata kinoaktoro Frederiko Marĉ (Fredric March) staris en kamizolo, ŝtrumpoj kaj botetoj kun bukoj. Lia malbrila, tre bela vizaĝo estis lumigita surfone de dekoracia ombro.

Nun en la pavilono oni ĝustigis lumigitan lokon por la rolulo, kaj por ne tro lacigi la grandan aktoron, oni venigis anstataŭanton. Post kiam ĉio estos en ordo, Marĉ estos filmata.

En alia pavilono ni ekvidis aktorinon Betio Devis (Bette Davis), kiun niaj spektantoj konas laŭ filmo La Krimo de Marvino Blejk (The Crime of Marvin Blake). Ŝi sidis en brakseĝo kaj nelaŭte, sed kolere parolis, ke dum dek tagoj ŝi ne havas liberan horon, por lavi siajn harojn. Mankas tempo! Necesas elpafi la filmon.

-Mi devas filmiĝi ĉiutage, - lace parolis ŝi, laŭkutime ridetante per sia brila kinematografia rideto.

Atendante filmadon la aktorino abomene, pli ĝuste apatie, rigardis ien, kie paŝis apud filmilo viro kun tre konata vizaĝo. Kie ni vidis tiun ĉi duaklasan aktoron? Ĉu en filmo Infanoŝtelistoj (Kidnappers) kun mitraloj kaj postkuroj? Aŭ en filmo Amo de Valtasaro (The Love of Balthazar), kun katapultoj, greka fajro kaj la vortoj mene, tekel, fares?

Laŭ mieno de la aktoro, kiu nun filmiĝis en cilindro (top hat) kaj frako (filmo similis tipon Etulo sur Brodvejo (Child of Broadway), tuj vidiĝis, ke laboro neniel lin entuziasmigas. Ĉio tedis kaj iĝis malagrabla.

La sama mieno estas tipa por ĉiu pli-malpli pensanta holivudano. Ili malamas sian laboron, klare komprenante, ke ili ludas ĉiun absurdon kaj senutilaĵon. Unu kinematografisto, prezentante al ni la studion, en kiu li laboras, senmetafore mokis pri ĉiuj filmadoj. Saĝaj personoj en Holivudo, kiuj estas multaj tie, simple ĝemas pro humiligo de arto, kio okazas ĉi tie ĉiutage kaj ĉiuhore. Tamen ili ne povas trovi alian laboron kaj foriri ien. Malbenas sian laboron scenaristoj, reĝisoroj, aktoroj kaj eĉ teknikistoj. Nur mastroj de Holivudo bonstatas. Por ili arto ne gravas, por ili gravas sole la kaso.

En plej ampleksa pavilono oni filmis la scenon de balo sur ŝipo. Sur la scenejo amasiĝis kelkaj centoj da statistoj. La podio por filmado estis perfekte lumigita. Holivudaj studioj disponas grandegan kvanton de lumo kaj ĝin oni ne ŝparas. Venis paŭzo de filmado, kaj oni malpliigis lumigadon, kaj statistoj laciĝintaj danci, disiris en duonobskurajn angulojn de la pavilono por ripozi kaj babili. Junulinoj en maraj uniformoj, kun ordenoj kaj admiralaj epoletoj, tuj laŭte ekmurmuris ion intiman, daman. Junuloj en blankaj maraj kiteloj, kun stultetaj okuloj de kinematografiaj leŭtenantoj, promenadis laŭ la pavilono, transirante kaŝantajn surplanke elektrajn kablojn.

Ho, tiuj mirindaj kinoleŭtenantoj! Se dankema homaro iam subite ekdeziros fondi monumenton al dio de Fuŝaĵo, do kinematografia leŭtenanto estas plej taŭga modelo por ĝi. Kiam komence de filmo aperas la heroo en blanka kitelo kaj brave surmetita kaskedo, tiam vi kvietanime povas lasi la kinejon. Nenio bonkora, saĝa kaj interesa en filmo ne okazos. Tiu estas mem dio de Fuŝaĵo, gaja kaj malplenkapa.

Kiam ni estis rigardantaj dekoracion kaj statistojn, malantaŭe subite aŭdiĝis superba rusa voĉo, efektive aristikrata.

-Ĉu, Kolĉjo, ni iros hodiaŭ ien?

La alia voĉo de staba-kapitana tembro respondis:

-Kaj kun kia mono, Kostĉjo, ni iros?

Ni vigle turniĝis.

Malantaŭ ni staris du ĝentlemanoj en frakoj. Bruna ŝminko kovris ties sufiĉe malfreŝajn vizaĝojn. La staraj kolumoj devigis ilin fiere teni siajn kapojn, sed despero vidiĝis en iliaj okuloj. Aĥ, kiel delonge Kolĉjo estis juna, kaj Kostĉjo kun siaj faltoj aspektis kiel oldulo. Ili maljuniĝis ĉi tie, en Holivudo, - du enmigrantoj, verŝajne venintaj el Vladivostoko. Tute ne gaja estas prezentado de sennoma ŝipa ĝentlemano en danca filmo el vivo de junaj idiotoj. Baldaŭ oni estingos lumon, kaj ili redonos siajn frakojn kaj kolumojn en la lokan stokejon. Tutan vivon ili vizitis la stokejojn kaj tio evidente daŭros ĝis morto.

Eksonis signalo, aperis blindiginta lumo. La junulinoj, la leŭtenantoj kaj la ĝentlemanoj en frakoj ekhastis al la scenejo.

Ni forlasis la studion kaj jam post duonhoro malrapide aŭtis ene de aŭta amasiĝo al urbeto Santa-Moniko (Santa Monica), por enspiri tie freŝan aeron de la oceano. La granda ĉefurbo de kinematografio fiodoris per benzino kaj rostita ŝinko. Junulinoj en serenaj flanelaj pantalonoj ageme iris laŭ trotuaroj. En Holivudon venas junulinoj el la tuta mondo. Ĉi tie oni bezonas plej freŝan materialon. Amasoj da ankoraŭ ne aperintaj steloj plenigas la urbon, belaj junulinoj kun malagrablaj rigoraj okuloj. Ili deziras gloron kaj por tio ili estas pretaj fari ĉion. Probable nenie en la mondo grupiĝas samtempe tiom da decidemaj kaj nesimpatiaj belulinoj.

Kinosteloj de ambaŭ seksoj (en Usono viroj ankaŭ meritas tiun titolon) loĝas sur stratoj direktitaj al la oceano. Tie ni trafis homon, kies profesio, probable, estas neimitebla. Nur li prezentas jenan mirindan rimedon de lukrado. Li sidis sub strikta ombrelego. Apude staris tia afiŝo: Vilaoj de kinosteloj estas ĉi tie. De 9 atm ĝis 5-30 ptm. Li estas ĉiĉerono montranta al turistoj vilaojn de kinosteloj elekstere. Kompreneble lin oni internen ne venigas, kaj do ne eblas vidi Glorion Svenson (Gloria Swanson) trinkantan matenan teon. Li montras domon, en kiu loĝas Haroldo Lojd (Harold Lloyd) kaj alian domon de Greto Garbo.

Kvankam la labortago estis en sia kulmino, neniu engaĝis la ĉiĉeronon, kaj sur lia vizaĝo vidiĝis nekaŝita abomeno al sia absurda profesio kaj al usona kinematografio.

Iom pli malproksime ni ekvidis junulon starantan tuj meze de la pavimo. Sur lia brusto pendis plakato: Mi estas malsata. Donu al mi laboron.

Al tiu viro ankaŭ neniu aliris.

La oceano estis vasta, seninterrompa vento blovis en bordon, kaj trankvila brueto de ondoj memorigis tion, ke en la mondo ekzistas reala vivo kun sinceraj sentoj, kiujn ne necesas mezuri per preciza kvanto de filmometroj, kiujn plenigas frap-dancoj, kisoj kaj elpafoj.

Kiam ni eniris la vestiblon de nia hotelo, renkonten al ni ekmoviĝis de sur divano potenca figuro. Apogante sin per bastono, figuro alproksimiĝis al ni kaj laŭtvoĉe diris:

-Permesu prezenti min al vi. Kapitano Trefiljev, eksa blankgvardiano (NB.Blanka gvardio batalinta kontraŭ Ruĝa gvardio dum Civila milito en Rusio).

La kapitano havis grandan ridetantan vizaĝon. Li afable rigardis nin per siaj porkaj okuloj kaj tuj deklaris, ke jam delonge okupiĝas pri politika agado, - kvankam ni reale nenion aŭdis pri la kapitano tiam, kiam li estis okupinta pri ĝi.

La kapitano kaptis niajn manojn, sidigis nin sur la divanon kaj tuj, neperdante eĉ minuton, ekparolis. Li sciigis nin pri tio, ke li veturigis la faman ordonon de Denikin al Kolĉak (NB. Generalo kaj admiralo de Blanka gvardio), kiu subordigis la unuan al la dua. Ni rememoris alian familian nomon kaj neniel reagis tre pitoreskan rakonton de la kapitano pri tio, kiel li veturigis la ordonon ĉirkaŭ la mondo.

-Komprenu min, kiel mi rapide veturis en ekspresoj! De trajno al ŝipo! De ŝipo al trajno! De trajno denove al ŝipo! De ŝipo denove al trajno! Tra Eŭropo, Atlantiko, Usono, Pacifiko, Japanio, Fora Oriento Mi venis humida, kiel hundido, sed Kolĉak jam forestas. Lin oni pafekzekutis! Nu, mi ekkuregis reen. De trajno al ŝipo, de ŝipo al trajno, de trajno denove al ŝipo. Frapo! Ankoraŭ en Usono oni informis min, ke Denikin forestas li transdonis komandadon al Vrangel. Diablo prenu! Mi reveturis al Parizo, sed jam tie Vrangel forestas. Nu, mi post ioma meditado forlasis ilin kaj enmigris Usonon. Nun mi estas vojaĝanto kaj lektoro.

La kapitano elpoŝigis dikan cigaredujon kaj komencis regali rusajn cigaredojn kun ingoj.

-Mi mem ilin faras, - diris li, - ingojn mi ricevas el Bulgario. Tiun usonan senutilaĵon mi eĉ en buŝon ne enmetu. Kaj tuj, sen iu transiro, diris: - Ĉu vi vidas mian haŭton sur vizaĝo? Bonega haŭto, ĉu? Mirinde glata kaj rozkolora. Samkiel de suĉporkido. Mi malkovros al vi unu sekreton. En la deksesa jaro surfronte sub Kovelo eksplodo de obuso deŝiris tutan haŭton de mia vizaĝo al la diabla patrino. Estis necese transloki haŭton de mia postaĵo. Ĉu ĝi plaĉas al vi? Bonege? Medicina miraklo! Mirinda haŭto! Tion mi al sinjorinoj ne diras, sed al vi, ĉar vi estas verkistoj kaj psikologoj, mi rakontis. Sed vi al neniu diru, mi petas!

Poste li petis nin preni lian bastonon.

-Ĉu bonege? Kaj? ekscite kriis li. Dudek du funtoj da pura fero! Mi estis malsana kaj ne kapablis sporti, do mi prenas la bastonon, por ke ne malfortiĝu muskolaro.

Dum adiaŭado li sciigis, ke antaŭnelonge, antaŭ forveturo al Suda Ameriko, li bezonis plombi samtempe sep dentojn.

-Absolute mankis tempo! Mi, komprenu min, tiel multe kuris antaŭ forveturo, ke mi ekdormis en brakseĝo de dentisto. Mi vekiĝis post unu horo kaj kion vi opinias? ĉiuj sep dentoj havis novajn plombojn. Mi eĉ nenion sentis! Ĉu?

Kiam ni leviĝis laŭ ŝtuparo al nia ĉambro, la kapitano laŭte kriis al ni elsube:

-Nur al sinjorinoj, bonvolu, nenion diru!

Li samtempe demonstris al ni siajn rozkolorajn vangojn kaj adiaŭe svingis sian dudekdufuntan bastonon.

 

 

Hosted by uCoz