La tridekkvara ĉapitro
KAPITANO IKSO
Nevolonte ni lasis
San-Franciskon. Sed geedzoj Adams estis neadmoneblaj, la tutan vojaĝon
necesas okazigi dum du monatoj, kaj neniu tago plu.
-Jes, jes, ĝentlemanoj, parolis s-ro Adams, - ni ne rajtas turmenti
nian bebon pli ol sesdek tagojn. Ni ricevis hodiaŭ leteron. Pasintsemajne la knabinon oni venigis en la
zoologian
ĝardenon kaj montris al ŝi la akvarion. Kiam ŝi samtempe ekvidis
multajn fiŝojn, ŝi ekkriis: “Ne fiŝojn plu! (No more
fish!). Nia filineto enuas. Ne, ne,
ĝentlemanoj,
ni devas aŭti kiel eble plej baldaŭ.
Plenaj de bedaŭro, ni
lastfoje veturis laŭ pitoreskaj ĝibaj stratoj de San-Francisko. En
tiu malgranda skvaro ni povus sidi sur benko kaj ne sidis tie, laŭ tiu
brua strato ni povus promeni, sed ni neniam tie estis, en tiu ĉina
restoracio ni povus grandapetite matenmanĝi, sed ni ĝin ne vizitis. Kaj
malĉastejoj, malĉastejoj! Ja ni forgesis plej ĉefan – fame
konatajn malĉastejojn de malnova Frisko, kie ŝipanoj vundas unu la
alian per dikaj boteloj de rumo, kie malajzianoj dancas kune kun junaj
blankulinoj, kie kvietaj ĉinoj stultiĝas de opio. Aĥ, ni forgesis, forgesis! Kaj
jam nenion ni povas fari, necesas veturi!
Ni malproksimiĝis plu kaj
plu for de San-Francisko laŭ vojo konstruita ĉe bordo
de la oceano. Ankoraŭ
hieraŭ ni vizitis Kalifornian universitaton, kie ni renkontis la
profesoron
de slava literaturo, sinjoron Aleksandron Kaun, kiu, tenante enmane
libron de
Leo Tolstoj, tradukitan en la tataran lingvon, rakontis al siaj
studentoj pri
nacia politiko de USSR, pri kultura evoluado de tieaj naciaj
minoritatoj. La malaltkreska,
grizhara kaj eleganta profesoro iufoje enigis sian lecionon spritaĵojn,
kaj kelkaj dekoj da gejunuloj atente aŭskultis rakonton pri la
malproksima
lando kun nova kaj mirinda vivmaniero. Vespere ni vizitis loĝejon de la
profesoro
situantan ĉe sanfranciska golfo, apud Berklio (Berkeley). Sinjoro Kaun venigis sian hejmon
dekkvin plej bonajn siajn gestudentojn. Flamis la kameno, la gejunuloj
sidis
sur planko, babilis kaj krakis arakidojn.
Unu el fraŭlinoj leviĝis,
foriris ien kaj post dek minutoj revenis kun malsekaj haroj,
malvolvitaj
samkiel ĉe najado. Ŝi naĝis en la golfo. En la kuirejo, en
granda ligna kesto dormis ses novnaskitaj hundidoj. La profesoro ofte
tien
venis kaj, kunmetinte la manojn, kortuŝe rigardis ilin. Poste ni eliris bordon de la golfo kaj,
sub lumo de la luno, promenadis laŭ la sabla plaĝo. La gejunuloj
sidiĝis
ronde kaj ĥore kantis kelkajn studentajn kanzonojn. Komence ili kantis
la batalan
kanton de “ursoj” (Our Sturdy Golden Bear) - direktitan kontraŭ
studentoj
de la stanforda universitato, kiuj estas iliaj ĝismortaj oponantoj sur
la futbala
kampo.
“La ursoj” multe kaj akorde
kantis, kvankam iliaj voĉoj estis malfortetaj, kaj do la voĉo de unu
molokano povus superi ĉiujn. Ili rakontis al ni, ke en Kalifornia
universitato estas okdekkvarjara studento. Li studas ne sole pro
neordinara amo
al scioj. Ekzistas ankaŭ unu cirkonstanco. Tre delonge, kiam la nuna
oldulo estis juna viro, li ricevis heredaĵon de sia onklo. Laŭ
ekzakta senco de lia testamento, la heredanto rajtis preni interezon de
la granda
kapitalo, ĝis fino de kurso en la universitato. Poste la heredaĵon
oni devos fordoni al filantropeco. Tiamaniere, la onklo-negocisto penis
per unu
pafo mortigi du leporojn – klerigi la nevon kaj preni Dian indulgon pro
pekoj
neeviteble kunligitaj kun lia rapida riĉiĝeco. Tamen la nevo estis ne
malplia negocisto ol la onklo. Li registris sin en la universitato kaj
ĝis
nun li estas studento prenanta interezon de la kapitalo. Tiu ĉi
malhonestaĵo
daŭradas jam sesdekkvin jarojn, kaj do la mortinta onklo-negocisto
neniam
povas transnomadi el infero al paradizo. Unuvorte, tiu ĉi estas
kuriozaĵo
en historio de Kalifornia universitato.
Tio ĉi okazis hieraŭ,
kaj hodiaŭ, ni, ĉirkaŭblovataj per oceana vento, aŭtis tra
“La Ora ŝtato” direkte al Losanĝelo. Traveturinte urbeton Montereon
(Monterey), ni rimarkis ĉe unu ligna domo memortabulon: “Ĉi tie loĝis
Roberto Luiso Stevenson (NB.Stevenson,
Robert Louis, skota verkisto) la duan duonon de
la jaro 1879”. Ni aŭtis laŭ la vojo, ne nur oportuna kaj bela, sed
ankaŭ iom eleganta. Ĉio ĉirkaŭiganta ŝajnis eleganta –
kaj serenaj dometoj, kaj palmoj, kies folioj brilis tiel, kvazaŭ ilin
tuj
oni kolorigis per emajla farbo, kaj la sennuba ĉielo montranta tion, ke
proksimtempe ne pluvos. Sole la oceano tondris kaj furiozis, samkiel
needukita
parenco ĉeestanta nomfeston en respektinda familio.
-Ĝentlemanoj, - diris s-ro
Adams, vi nun veturas preter, tre raraj en Usono, lokoj, kie loĝas
rentuloj.
Usono ne similas Francion, kie rentulon vi povas renkonti ĉie. Usonanoj
preskaŭ neniam haltas akirinte iun monsumon, - ili permanente
pliriĉiĝas.
Tamen ekzistas stranguloj, kiuj subite komencas ripozi. Plej ofte tiuj
estas ne
tro riĉaj personoj, ĉar riĉulo kapablas aranĝi Kalifornion
en sia propra novjorka loĝejo. Kalifornio allogas per lokaj malkaraj
vivkondiĉoj kaj klimato. Rigardu! Rigardu! Tie loĝas etaj rentuloj.
Tamen, krom rentuloj, ĉi tie preferas loĝi usonaj liberalistoj.
Ĝentlemanoj!
Nia radikala inteligencio konsistas el honestaj, bonaj homoj. Jes, jes,
ĝentlemanoj,
estus stulte opinii, ke Usono estas nur normo, nur akirado de dolaroj,
nur briĝludo
aŭ pokerludo. Ne, ne, ĝentlemanoj! Rememoru tiun junan sinjoron, ĉe
kiu ni pasigis vesperon antaŭnelonge.
“La juna sinjoro”, malnova konato
de s-ro Adams, estis ano de aristokrata familio. Liaj gepatroj estis
tre riĉaj.
Li estis bonege edukita, kaj lin atendis facila, rafineca vivo, sen
zorgoj kaj
meditoj, kun tri aŭtomobiloj, golfludo, bela kaj karesa edzino, entute
ĉio,
kion povas disponigi riĉeco kaj origino el la pionera familio, kies
praŭloj
albordiĝis de “Mejflauer” (NB.”Mayflower”, nomo de la ŝipo, sur kiu
venis Usonon la unuaj pilgrimuloj en 1620) antaŭ kelkaj jarcentoj. Sed
li
tion ĉi rifuzis.
Ni vizitis lin tre malfrue
vespere (tio estis en granda industria urbo). Lia lua loĝejo konsistis
el
unu vasta ĉambro kun gasa kameno, skribmaŝino, telefono kaj preskaŭ
sen meblaro. La mastro kaj lia edzino, germana komunistino, estis
nelaŭusone
palaj. Ĉi-palecon kutime havas personoj, kies labortago ne estas
reglamentita kaj tre ofte finiĝas post meznokto, kiuj ne havas tempon
kaj
monon, por sporti, kiuj neglektas sian manĝadon, kiuj plene dediĉis
sin por elektita agado.
Konvinkiĝinte pri maljusteco
de la kapitalisma sistemo, la junulo ne daŭrigis nur legadon de
agrablaj,
entuziasmigantaj animon, libroj, sed li prenis ĉiujn argumentojn,
ekpaŝis
ĝis fino, lasis la riĉan patron kaj aliĝis al la komunista
partio. Nun li estas partia aktivulo.
Post duonhoro de nia alveno,
venis ankoraŭ unu gasto, sekretario de distrikta komitato de la partio.
Ĉar
meblaro mankis, do li sidiĝis sur la plankon. Antaŭ ni estis du tipaj
reprezentantoj de usona komunismo – komunisto-laboristo kaj
komunisto-inteligenciano.
La sekretario estis juna,
zigomeca, simila al iu moskva komsomolano (NB.KomSoMol
–Kommunistiĉeskij
Sojuz Molodjeĵi – Komunista Unio de Junularo). Ŝajnis, ke al li
mankis sole, por plena simileco, kepo kun longa viziero pendanta kiel
kornico. Li
estis dokisto kaj nun li organizis grandan strikon de havenaj ŝarĝistoj.
-Ni jam perdis kelkajn kamaradojn
mortigintajn, sed ni strikos ĝis fino, - diris li. – Hieraŭ nokte
polico provis alveturigi al ŝipoj strikrompantojn. Ili komence depuŝis
niajn pikedanojn kaj eĉ uzis revolverojn. Lokon de interpuŝo
policanoj lumigis per lumĵetilo. Multajn laboristojn minacis aresto.
Tiam
unu el niaj kamaradoj alkuris al la lumĵetilo kaj ĵetis en ĝin ŝtonon.
La ilo estingiĝis kaj laboristoj sukcesis en mallumo defendi siajn
poziciojn kaj ne enlasi strikrompantojn. Tiun ĉi strikon estas
malfacile
organizi, ĉar ni ne havas sindikatan unuecon, - dokistoj strikas, sed
ŝipanoj
laboras. En nia bordregiono oni strikas, sed en Atlantika bordregiono
oni
laboras. De tio trafe
profitas posedantoj, kiuj direktas kargojn en atlantikajn havenojn. Ĉi-ŝanĝo kostas pli, sed
nun por ili mono ne estas plej grava. Ili penas nin superi. Ni nun
multon faras
por firmigi profesian movadon kaj esperas atingi sukceson.
Li subite profundiĝis en
pensadon kaj eldiris:
-Se ni obtenus iun aŭton
almenaŭ plej malnovan. Ja mi havas grandan distrikton. Kiam necesas mia
veturo ien por partiaj aferoj, mi eliras vojon kaj levas mian polekson.
Ĝi
estas sola mia transportilo.
Li ekparolis pri tridek dolaroj,
necesaj por komenci batalon kontraŭ mezepoka ekspluatado de meksikianoj
kaj filipinanoj laborantaj sur cepaj plantejoj. Tamen ili forestis,
tiuj tridek
dolaroj. Necesas ilin akiri.
Iuj partiaj aktivuloj vivas je du
dolaroj semajne. Ridinda mono por lando de milionuloj. Nu do, ili kune
kun sia
mizera mono kuraĝe batalas kontraŭ Morgan-oj… Kaj atingas sukcesojn.
Morgan-oj, kune kun siaj miliardoj, kune kun sia forta gazetaro timas
kaj
malamas ilin.
Sinjorino Adams kune kun edzino
de nia mastro delonge ien foriris kaj ĵus revenis aĉetinte panon kaj
kolbason. Dum kiam ni finis konversacion, ili faris sandviĉojn sur la
ŝanceliĝanta
tablo. Okazis vidaĵo, kiun en Rusio oni konas laŭ muzeaj pentraĵoj,
prezentantaj ĉiutagan vivon de rusaj revoluciuloj antaŭ la jaro mil
naŭcent kvin.
-…Jes, s-ro Ilf kaj s-ro Petrov,
mi vidas, ke vi rememoris tiujn ĉi bonajn homojn, - daŭrigis s-ro
Adams. – Usonanoj ŝatas absorbiĝi pri ideoj. Kvankam ĝenerale
ili estas aferistoj kaj scipovas labori, sekve en la revolucia movado
ili
preferas aktive agadi, sed ne babili. Vi vidis ĉi-sekretarion, tre
ageman
junulon. Mi konsilas al vi, ĝentlemanoj, halti en Karmelo (Carmel), kie
loĝas
eĉ pli interesaj personoj. Tie loĝas Linkolno (Lincoln) Steffens. Li
estas unu el plej bonaj personoj en Usono.
La ŝoseo jen proksimiĝis
al la oceano, jen malproksimiĝis. Iufoje ni traveturis longajn palmajn
aleojn, iufoje ni leviĝis sur altaĵojn inter verdaj ĝardenoj kaj
vilaoj. En malgranda kvieta urbo Karmelo ni matenmanĝis en
restoracieto,
sur kies muroj pendis fotoj de fame konataj kinosteloj kun iliaj
aŭtografoj.
Ĉi tie jam sentiĝis
Holivudo (Hollywood), kvankam ĝi distancis ankoraŭ ducent mejlojn.
Stratoj de Karmelo kun multaj
verdaĵoj descendis al bordo de la oceano. Ĉi tie, samkiel en
Santa-Feo kaj Taoso, loĝas pluraj pentristoj kaj verkistoj.
Alberto Riso Viljams
(Albert Rhys
Williams), usona verkisto kaj amiko de Johano Rid (NB.Reed, John,
revolucia
verkisto kaj aktivulo, aŭtoro de libro “Dek tagoj ŝokintaj la
mondon”, enterigita sur la Ruĝa placo, en Moskvo, Rusio), kiu okazigis
vojaĝon kune kun li al Rusio dum la revolucio, altkreska grizhara viro,
kun juna vizaĝo kaj bonanime duonfermitaj okuloj, renkontis nin en la
korto
de eta domaĉo, kiun li luis pomonate. Lia loĝejo similis aliajn
usonajn domojn sole per tio, ke ĝi havis kamenon. Ĉio cetera estis
malsama.
Tie troviĝis neordinara sofo, kovrita per tapiŝo, estis pluraj
libroj, sur tablo kuŝis broŝuroj kaj ĵurnaloj. Tuj ĵetiĝis
en okulojn tio, ke en la domo oni ŝatas legi. En sia kabineto Viljams
malkovris grandan kanan korbon kaj valizon. Ilin superplenigis
manuskriptoj kaj
gazetaj eltranĉaĵoj.
-Jen, - diris Viljams, -
materialoj por mia libro pri Soveta Unio, kiun mi nun finverkas. Mi
havas
ankoraŭ kelkajn korbojn kaj valizojn kun materialoj. Mi volas, ke mia
libro estu tute informoplena kaj prezentis al usona leganto kompletan
kaj
precizan imagon pri vivmaniero en USSR.
Viljams kelkfoje vizitis nian
landon kaj dum unu el siaj vizitoj loĝis tutan jaron en vilaĝo.
Kune kun Viljams kaj lia edzino
Lusita Skvajr (Lucita Squier), ni ekpaŝis al Linkolno Steffens. Lusita
vestiĝis en tola mordova (NB.unu el naciaj minoritatoj de Rusio) robo
kun
ornamaĵoj.
-Mi vestis ĝin por memoro
pri Rusio, - diris ŝi.
Ni iris laŭ bordo de la oceano
nelacante admiri ĝin.
-Nigra maro estas pli bela, -
rimarkis Lusita Skvajr.
Ni laŭdis Karmelon, ĝiajn
dometojn, arbojn kaj kvieton.
-Moskvo pli plaĉas al mi, -
sekatone rimarkis ŝi.
-Vi ŝin ne aŭskultu, - diris
Viljams, - ŝi estas fanatikulino. Ŝi ĉiam pensas pri Moskvo. Al ŝi
nenio en la mondo plaĉas, krom Moskvo. Post ŝia reveno ĉi tien, ŝi
ekmalamis ĉion usonan. Vi ja aŭdis! Ŝi diris, ke Nigra maro
estas pli bela ol Pacifiko. Ŝi eĉ kapablas diri, ke Nigra maro estas
pli granda ol Pacifika oceano: sole pro tio, ke Nigra maro estas soveta.
-Jes, - obstine daŭrigis
Lusita, - mi tion jam diris kaj ankoraŭ diros. Mi volas veturi Moskvon!
Ni
ne devas resti ĉi tie neniun minuton plu!
Konversaciante tiamaniere, ni
alpaŝis al vilao de Linkolno Steffens, preskaŭ nevidebla de la strato
pro densaj verdaĵoj.
Steffens estas fame konata usona
verkisto. Lia duvoluma aŭtobiografio iĝis en Usono klasikaĵo.
Kormalsano malpermesis al li
ellitiĝi. Ni eniris ĉambron, kie staris fera blanka lito. En ĝi,
kape al la fenestro, apogante sin per kusenoj, duonkuŝis oldulo kun
oraj
okulvitroj. Iomete sube de lia brusto, sur litkovrilo, troviĝis benketo
kun skribmaŝino. Steffens finis verki artikolon.
Malsano de Steffens estis
nekuracebla. Sed, samkiel ceteraj destinitaj personoj, komprenantaj
sian
staton, li revis pri estonteco, parolis pri ĝi, ion planis. Ĝustadire,
por si mem li planis sole jenon: forveturi al Moskvo, por antaŭ morto
revidi la landon de socialismo kaj morti tie.
-Mi ne povas resti ĉi tie
plu, - diris li kviete, turnante la kapon al la fenestro, kvazaŭ simpla
kaj libera naturo de Kalifornio sufokis lin, - mi ne povas plu aŭskulti
tiun ĉi idiotan optimisman ridon.
Tion ĉi diris homo, kiu
tutan sian vivon fidis usonan demokration, apogis ĝin per sia talento
de
verkisto, ĵurnalisto kaj oratoro. Tutan vivon li opiniis, ke socia
sistemo
de Unuiĝintaj Ŝtatoj estas ideala kaj kapablas disponigi al homoj
liberecon kaj feliĉon. Kvankam li ricevis “frapojn” sur tiu ĉi vojo,
li ĉiam estis fidela al ĝi. Li deklaris: “La tuta afero konsistas en
tio, ke en nia administracio mankas honestaj personoj. Nia sistemo
estas bona, sed
ni bezonas nur honestajn homojn”.
Kaj nun li diris al ni:
-Mi volis verki libron por mia
filo, en kiun meti tutan veron pri mi mem. Kaj jam komence mi devis…
Subite ni ekaŭdis
kurtan surdan ploregon: Linkolno Steffens ploris. Li kovris permane sian belforman kaj nervozan
vizaĝon
– vizaĝon de sciencisto.
Lia edzino levis lian kapon kaj
donis al li tukon. Sed li, jam ne kaŝante siajn larmojn, daŭrigis:
-Mi devis konfesi al la filo,
kiel estis malfacile por mi opinii sin mem honesta homo, kvankam reale
mi estis
koruptulo. Jes, mi ne sciis tion, ke min koruptis burĝa socio. Mi ne
komprenis, ke gloro kaj respekto, kiun mi meritis, estis nur koruptaĵo
pro
tio, ke mi subtenis maljustan vivsistemon.
Antaŭ unu jaro Linkolno
Steffens membriĝis al la komunista partio.
Ni longe diskutis pri
transportado de Steffens al Soveta Unio. Trajne lin ne eblas veturigi
pro
kormalsano. Ĉu eble ŝipe? El Kalifornio trans Panama kanalo en
Nov-Jorkon, kaj de tie trans Mediteraneo al la nigramara bordo. Dum
kiam ni
tion planis, Steffens, malfortiĝinta pro konversacio, kuŝis en la
lito, surmetinte la brakon sur la tajpilo. Paca, en blanka ĉemizo kun
malbutonumita kolumo, maldika, kun eta barbo kaj maldika kolo, li
similis
mortantan Donkiĥoton.
Estis jam mallume, kiam ni
paŝis reen al vilao de Viljams. Post ni iris s-ro Adams brako sub brako
kun Bekio kaj, ekspirante, balbutis:
-Ne, ne, ĝentlemanoj, estus
stulte opinii, ke en Usono mankas rimarkindaj personoj.
Vesperon ni trapasis ĉe unu
karmela arkitekto, kie kunvenis loka inteligencio.
En sufiĉe granda hispana
halo, kun lignaj solivoj sub plafono, estis pluraj homoj.
Malaltkreska, kiel pupeto,
mastro, razita, sed kun longaj artistaj haroj, ĝentile regalis
alvenintojn
freŝigajn trinkaĵojn kaj siropojn. Lia filino decidmiene alvenis al
horizontala piano kaj laŭte ludis kelkajn muzikaĵojn. Ĉiuj aŭskultis
kun ekstrema atento. Tio similis mutan scenon el “Revizoro” (NB.
Komedio
verkita de
Nikolao Gogol, i.a. ĝin
tradukis Zamenhof en Esperanton).
Gastoj kvazaŭŝtoniĝis
en tiuj pozicioj, en kiuj ilin atingis muziko, iu kun glaso ĉe buŝo,
iu kliniĝis dum konversacio, iu kun talereto, sur kiu kuŝis maldika
biskvito. Sole unu malaltkreska viro, kies longeco de liaj ŝultroj
egalis
lian altecon, ne aperigis necesan ĝentilecon. Li ion laŭte rakontis.
Viandplenaj, platigitaj oreloj pruvis, ke li estas boksisto. Sinjoro
Adams
ektiris nin al li. Oni prezentis lin, kiel eksa monda ĉampiono, sinjoro
Ŝarki
(Sharkey), riĉulo (tri milionoj da dolaroj), ĉesiginta aferojn kaj
ripozanta en Karmelo inter radikala inteligencio, kiu tre plaĉas al li.
Sinjoro Ŝarki gaje
elorbitigis siajn paletajn okulojn kaj tuj permesis al ni palpi lian
muskolaron. Ĉiuj gastoj jam palpis muskolaron de s-ro Ŝarki, sed li
neniel
sukcesis trankviliĝi kaj fleksis siajn mallongajn fortajn brakojn.
-Drinku ni, - diris subite
s-ro Ŝarki.
Kune kun tiuj ĉi
vortoj li venigis sin ĉirkaŭ dekkvin gastojn de la arkitekto,
inkluzive lian muzikan filinon, nin, geedzojn Viljams kaj
La monda ĉampiono luis belan
vilaon, al kies fenestroj Pacifiko alrulis siajn ondojn, lumigitajn per
la
luno. Ŝarki malfermis ŝrankon, el kiu aperis rumoj, ĝinoj,
diversaj specoj de viskio kaj eĉ greka mastiko, ĝenerale ĉio
plej forta, kion produktas alkohola monda industrio.
Miksinte inferajn koktelojn kaj
disdoninte al gastoj pokalojn, s-ro Ŝarki malfermis siajn palajn
okulojn
pli larĝe kaj komencis furioze mensogi.
Unue li deklaris, ke li konvinkiĝis
pri senkulpeco de Bruno Hauptmann, murdisto de filo de Lindbergh, kaj li pretas esti atestanto de tiu ĉi
afero, kvankam li timas aperigi sian ligon kun alkoholaj
kontrabandistoj
(bootleggers), kiam efikis “la seka reĝimo”.
Poste li rakontis, kiel foje, li
estris trimastan skunon direktitan al Suda poluso, kiu glaciiĝis kaj do
ŝipanaro
ekdeziris lin mortigi, sed li sole subpremis ribelon kaj sukcese
ĝisnavigis
al varmetaj latitudoj. Tiu ĉi estis tro fantasta, tro korsara rakonto,
tute taŭga por drinki ĉi-okaze ankoraŭfoje.
Poste s-ro Ŝarki sciigis, ke
li tre ŝatas radikalan inteligencion kaj tion, ke en Usono necesas kiel
eble plej baldaŭ okazigi revolucion. Poste li venigis ĉiujn en
dormoĉambron
kaj montris tri knabinojn, dormantajn en tri litoj. Tie li rakontis tre
romantikan historion pri lia edzino, kiu forkuris kune kun lia
pordisto; li
postkuris ilin kun revolvero enmane, atingis kaj ordonis al
perfidulo-pordisto
edziĝi al la virino, kiun li delogis. Siajn filinojn li lernigas pri
matena
marŝado, opiniante, ke tio estas prava edukado.
Ĝenerale, sinjoro Ŝarki
ne permesis al gastoj enui almenaŭ minuton.
Li venigis gastojn en gimnastikan
halon, demetis sian ĉemizon kaj, nuda ĝis zono, komencis suprentiri
sin sur rekon.
Fine li surmetis boksajn gantojn
kaj ekvokis dezirantojn je kamarada matĉo.
En okuloj de s-ro Adams ekbrulis
tiu flameto, kiun ni jam vidis, kiam li sidiĝis sur la elektran seĝon
kaj kiam li kantis kune kun molokanoj spiritajn himnojn. Tiu ĉi homo
devas
sperti ĉion.
Oni surmetis al li ledajn
gantojn, kaj li kun knaba akutkrio ĵetis sin al la monda ĉampiono. La
eksa ĉampiono komencis salti ĉirkaŭ s-ro Adams, kvazaŭ
defendante sin kun artefarita teruro. Ambaŭ dikuloj saltis kaj histerie
akutkriis pro rido. Finfine s-ro Adams sidiĝis sur la benkon kaj
komencis
masaĝi sian iomete difektitan ŝultron. Poste gastoj eldrinkis ankoraŭ
po unu pokalo kaj disiris al siaj domoj.
Matene ni adiaŭiĝis kun
Linkolno Steffens kaj forveturis al Holivudo.
Post duonjaro ni ricevis de nia
amiko, sinjoro Adams, leteron. Koverton superplenigis gazetaj
eltranĉaĵoj.
Ni ekkonis multajn novaĵojn el Karmelo. Riso Viljams ĝisfine verkis
sian libron pri Soveta Unio, sed nun, post apero de projekto de nova
Konstitucio de USSR, li daŭrigis laboron, por enigi necesajn korektojn.
Bonkora sinjoro Ŝarki, naiva
kiel infano, ŝipestro kaj alkohola kontrabandisto (bootlegger), monda
ĉampiono
Ŝarki reale estis polica agento, kunliginta kun faŝista “Usona
legio”, krom tio li estis malnova provokisto, perfidinta iam Bilon
Hejvud (Bill
Haywood), fame konatan
gvidanton de “Industriaj laboristoj de la mondo”. Ankaŭ li tute ne
estas
s-ro Ŝarki, samkiel kapitano Baksio (Boxy) aŭ Berge, aŭ
Forester. Dum (NB.la Unua) monda milito, kiam li perfidis Bilon Hejvud,
li
estis fame konata ĉikaga ĉantaĝisto (racketeer) kun alnomo
“Kapitano Ikso” (Captain X).
Kaj ankoraŭ post monato ni
tralegis en ĵurnalo, ke en urbo Karmelo, ŝtato Kalifornio, mortis
sepdekjara verkisto Linkolno Steffens. Ne okazis lia morto en la lando
de
socialismo.
Li mortis pro korparalizo apud
sia tajpilo. Sur papera folio, enigita en ĝin, estis tajpita artikolo
pri
hispanaj eventoj. Lastaj vortoj de tiu artikolo estis jenaj:
“Ni, usonanoj, devas memori, ke
ni estos devigitaj same batali kontraŭ faŝistoj”.