La tridektria ĉapitro RUSA MONTETO

Ni revenis post la futbalo bonhumore kaj interrompante unu alian komencis rakonti al geedzoj Adams niajn futbalajn impresojn. Ili ne rigardis la matĉon, ĉar tiutempe vizitis la poŝton.

-Ne parolu al mi pri futbalo, - diris s-ro Adams. - Ĝi estas terura, barbara ludo. Ne, serioze, min dolorigas via rakonto pri futbalo. Anstataŭ studado, junuloj okupiĝas pri tio, kion nur diablo scias. Ne, serioze, ne parolu ni pri tiuj ĉi stultaĵoj.

Sinjoron Adams io afliktis. Apud li kuŝis granda strekumita papera folio kun enskribitaj ciferoj kaj iuj markoj, kaj eta pakaĵo.

-Do, Bekio, - diris li, - mia ĉapelo ankoraŭ ne venis San-Franciskon. Tamen ni sendis en Santa-Feon ordonon elsendi ĝin ĝuste en San-Franciskon!

-Ĉu vi firme memoras, ke en San-Franciskon? - demandis s-ino Adams. Ŝajnas al mi, ke lastfoje vi petis elsendi la ĉapelon en Losanĝelon.

-Ne, ne, Bekio, ne parolu tiel. Mi ĉion enskribis.

Sinjoro Adams demetis la okulvitrojn kaj, proksimiginte la folion al la okuloj, komencis deĉifri siajn notojn.

-Jes, jes, jes, - murmuris li jen. Laŭ lastaj sciigoj, la ĉapelon oni sendis el Detrojto en Ĉikagon. Poste en St.Luizon. Sed ĉar ni ne vizitis St.Luizon, do mi skribe petis elsendi ĝin en Kansason. Kiam ni venis la urbon, la ĉapelo tiam ankoraŭ ne sukcesis atingi ĝin.

-Bone, - diris s-ino Adams, - tion mi memoras. En Santa-Feo ni forgesis veni poŝton, kaj vi skribis leteron en Las Vegaso! Rememoru, ja samtempe vi sendis la ŝlosilon en Grandan kanjonon. Ĉu eble vi erare misuzis la adresojn?

-Aĥ, Bekio, kiel vi povas tiel opinii! ekĝemis s-ro Adams.

-Tiam, kio estas la pakaĵo? ekkriis Bekio. Ĝi estas tiom malgranda, ke en ĝi ne povas troviĝi la ĉapelo!

Geedzoj Adams ĵus revenis el la poŝto kaj ankoraŭ ne sukcesis malfermi la pakaĵeton. Ĝin ili malkovradis longe kaj akurate, varme diskutante pri ĝia enhavo.

-Ĉu eble en ĝi troviĝas mia horloĝo el Granda kanjono? rimarkis s-ro Adams.

-Ne eblas, ke en ĝi estas via horloĝo, ĉar la pakaĵeto venis el Santa-Feo!

Fine la pakaĵeto estis malfermita. En ĝi kuŝis la ŝlosilo kun ronda kupra disko, sur kiu estis martelita la figuro 82.

-Ĝuste tion mi parolis! ekkriis s-ino Adams.

-Kion vi parolis, Bekio? flateme demandis s-ro Adams.

-Tio ĉi estas la ŝlosilo de ĉambro en Granda kanjono, kiun vi erare elsendis al poŝto en Santa-Feo. Kaj ordonon pri la ĉapelo vi , verŝajne, sendis en la kampadejon de Granda kanjono. Mi opinias, ke via peto pri la horloĝo, kiun mi donacis al vi, ankaŭ trafis Santa-Feon anstataŭ Grandan kanjonon.

-Sed, Bekio, ne parolu tiel nepripensite, - trabalbutis s-ro Adams. Kial nepre mi estas kulpa pri ĉio? Ne, serioze, Bekio, mi petas vin, estu justa. Des pli, ke tion ĉi ni povas facile korekti. Ni skribos Jes Kien do ni skribos?

-Antaŭ ĉio necesas elsendi la ŝlosilon kaj tiun ĉi malbenitan plejdon, kiun vi kunportis en Fresno.

-Sed, Bekio, ja mi forgesis en Fresno mian binoklon, kiu, mi opinias, estas pli kara, ol la plejdo.

-Bone. Do ni sendos la ŝlosilon en Grandan kanjonon, la plejdon en Fresnon, kaj en Santa-Feon sciigon pri la horloĝo Tamen ne, pri la horloĝo necesas skribi en Grandan kanjonon, kaj en Santa-Feon, antaŭ ĉio, necesas sendi nian pardonpeton. Poste

-Kaj la ĉapelo? karese demandis sinjoro Adams.

-Atendu minuton vi! Jes, la ĉapelo. Kun ĝi ni faros jenon

Tiutempe oni ekfrapis la pordon, kaj en la ĉambron venis altkreska viro, kun larĝaj rondaj ŝultroj kaj granda ronda kapo, sur kiu troviĝis malgranda kepo kun butono. La viro, evidente sentis amplekson de sia korpo, kaj do penis paŝeti kiel eble plej mallaŭte. Tamen pargeto sub li ekkrakis, kvazaŭ en la ĉambron oni enigis horizontalan pianon. Haltinte, la strangulo diris per maldika, melodia voĉo, en la bonega rusa lingvo:

-Bonan tagon! Min delegis al vi molokana (NB.rusa kristana sekto) komunumo. Ĝi kutimiĝis venigi ĉiun alveninton el Rusio Bonvolu ĉeesti nian molokanan tetrinkadon. Mi alveturis aŭte, do vi ne maltrankviliĝu.

Ni multon aŭdis pri rusaj molokanoj en San-Francisko, disigitaj de la patrujo, sed, simile al indianoj, konservintaj siajn lingvon, morojn kaj kutimojn.

Post kvin minutoj s-ro Adams kaj la sendito de molokana komunumo iĝis amikoj. Sinjoro Adams montris bonan konon de subjekto kaj neunufoje ne miksis molokanojn kun duĥoboroj aŭ subbotnikoj (NB.rusaj kristanaj sektanoj).

Dum veturado al Rusa monteto, kie loĝas sanfranciskaj molokanoj, nia konduktanto rakontis historion de ilia migrado.

Iam, tre delonge, molokanoj loĝis apud Volgo. Ilin opresis la cara registaro, sendis al ili pastrojn kaj misiistojn. Molokanoj ne cedis. Tiam ilin oni transloĝigis Kaŭkazon, en karsan regionon. Ili tie, en novaj lokoj, daŭrigis fari tion, kion ili faris dum jarcentoj kulturi grenon.

Sed tiea vivo iĝis pli kaj pli malfacila, persekutado iĝis pli kruela, kaj do molokanoj decidis forlasi la patrujon, kiu iĝis duonpatrino por ili. Kien veturi? Homoj veturis Usonon. Kvincent familioj en 1902 venis Usonon. Kial ili trafis San-Franciskon? Homoj veturis San-Franciskon. Ankaŭ venis San-Franciskon ili. Nia konduktanto aspektis kvardekjara, do li venis Usonon, kiam li estis sesjara knabo. Tamen li ŝajnis tute ordinara ruso, kaj ni eĉ ne kredis, ke li scipovas paroli angle. En Usono molokanoj volis, kiel antaŭe, grenkulturadi, sed mankis mono por aĉeti kampojn. Tiam ili komencis labori en sanfranciska haveno kiel ŝarĝistoj. En la urbo ili ekloĝiĝis separe sur monteto, iom post iom konstruis domojn kaj preĝejon, kiun ili solene nomas Molokana preĝejo (Molokan Church), aranĝis rusan lernejon, kaj tiu loko de tiam nomiĝas Rusa monteto (Russian Hill).

La oktobran revolucion molokanoj akceptis ne kiel molokanoj, sed kiel proletoj. Ŝarĝistoj enanime superis molokanojn. Unue, dum tutaj iliaj vivoj, homoj eksentis tion, ke ili havas patrujon, kiu nun ne estas duonpatrino por ili. Dum kolektivigo unu el respektindaj molokanaj olduloj ricevis de siaj nevoj el USSR leteron, en kiu ili demandis lian konsilon: ĉu aliĝi kolĥozon (NB.Kolektiva mastrumado) aŭ ne. Ili sciigis, ke alia molokana oldulo malkonsilis tion. La onklo, ne kiel malnova molokana pastro, sed kiel malnova sanfranciska ŝarĝisto, respondis al ili aliĝu. Tiu ĉi maljunulo fiere parolis al ni, ke nun li ofte ricevas dankajn leterojn de nevoj. Kiam San-Franciskon venis Trojanovskij (NB.supozeble, A. Trojanovskij, la unua ambasadoro de USSR en Usono), kaj poste Ŝmidt (NB.supozeble, Otto Schmidt, rusa sciencisto), molokanoj renkontis ilin kun floroj.

Ni longe aŭtis laŭ la urbo, leviĝante de unu monteto sur la alian. Ŝajne, ni traveturis ĉinan kvartalon.

-Kaj jen Rusa monteto, - diris nia fortega direktanto kaj komutis la duan rapidecon.

La aŭto ekzumis kaj komencis grimpi supren laŭ ŝtona pavimo.

Ĉi tie nenio rememorigis San-Franciskon! La strato pli similis periferion de olda Tulo aŭ Kalugo. Ni haltis apud negranda domo kun perono kaj eniris internen. En la unua ĉambro, sur kies muroj pendis malnovaj fotoj kaj bildoj, eltranĉitaj el revuoj, amasiĝis multaj homoj. En ĝi estis maljunaj barbuloj kun okulvitroj kaj junuloj en jakoj, el sub kiuj vidiĝis rusaj ĉemizoj. Same estis vestitaj rusaj ĝisrevoluciaj laboristoj dum festaj tagoj.

Sed pleje impresis nin virinoj. Ni eĉ ekvolis froti niajn okulojn, por konvinkiĝi, ke tiuj ĉi virinoj ekzistas en la jaro 1935, kaj ne ie en malnova rusia perdita loko, sed en benzina-elektra San-Francisko, en la mala mondoparto. Inter ili ni ekvidis rusajn kamparaninojn, blankvizaĝajn kaj ruĝvangajn, en bonaj festaj bluzoj kun pufoj kaj larĝaj jupoj, kies fasono estis moda antaŭ multaj jaroj en Rusio kaj restis en San-Francisko sen iuj ŝanĝoj; ekvidis oldulinojn kun profetaj okuloj. Ili estis en indienaj tuketoj. La virinoj parolis mole kaj ronde, per melodiaj voĉoj, emfazantaj o kaj, laŭ rusa kutimo, donis siajn manojn fosilforme. Plimulto de tiuj virinoj tute ne scipovis paroli la anglan lingvon, kvankam travivis en San-Francisko preskaŭ tutan vivon. Kunveno similis malmodernan kamparan geedziĝon: kiam ĉiuj jam amasiĝis, sed festeno ankoraŭ ne komenciĝis.

Preskaŭ ĉiuj viroj estis altkreskaj kaj larĝaŝultraj, samkiel tiu la unua, kiu nin venigis. Ili havis grandegajn brakojn - brakojn de ŝarĝistoj.

Nin oni venigis malsupren, kie estis sufiĉe vasta ejo.En ĝi staris mallarĝa longa tablo, sur kiu troviĝis manĝaĵoj: kukaro, salitaj kukumoj, dolĉa pano kaj pomoj. Sur muroj pendis portretoj de Stalin [Stalin (Ĝugaŝvili), Jozefo,Ĝenerala sekretario de Komunista partio de Sovetunio en 1922-1953], Kalinin (NB.Kalinin, Miĥailo, prezidanto de USSR en 1919-1946) kaj Voroŝilov (NB.Voroŝilov, Klimo, marŝalo, prezidanto de USSR en 1953-1960). Ĉiuj sidiĝis ĉe la tablo, kaj komenciĝis konversacio. Nin oni demandis pri kolĥozoj, fabrikoj, pri Moskvo. Oni alportis glasojn da teo, kaj subite plej granda molokano en okulvitroj, sufiĉe maljuna kun grizeta barbeto, profunde ekspiris kaj ekkantis per neordinare laŭta voĉo, komence eĉ ŝajnis, ke li ne ekkantis, sed ekkriis:

Elturmentis min aflikto,

La malbenita vipuro.

Brulu ĝis fino, mia keno,

Forbrulos kune kun ci, ankaŭ mi.

La kanton ankaŭ ekkantis ĉiuj viroj kaj virinoj. Ili kantis same, kiel la ĉefkantanto, - plenvoĉe. Tiu ĉi kantado havis neniujn nuancojn. Ili kantis forte, nur forte, penante superkrii unu la alian. Stranga, iomete malagrabla komence, kantado iĝis pli kohera. Orelo baldaŭ kutimiĝis al ĝi. Malgraŭ forta laŭteco, ĝi havis ion tristan. Precipe bonsonis virinaj voĉoj, furioze kantantaj altajn notojn. Same akraj kaj malĝojaj voĉoj flugis ien super herbejoj, dum krepuskoj, post herbfalĉado, permanente sonadis, malrapide mallaŭtiĝis kaj intermiksiĝis fine kun ĉirpado de griloj. Homoj kantis tiun ĉi kanton ĉe Volgo, poste inter kurdoj kaj armenoj, apud Karso. Nun oni kantas ĝin en San-Francisko, ŝtato Kalifornio. Se oni forpelos ilin en Aŭstralion, en Patagonion, en insulojn Fiĝiojn, ili tutegale eĉ tie kantos tiun ĉi kanton.

Kantoj estas ĉio restinta ĉe ili de Rusio.

Poste la viro en okulvitroj palpebrumis al ni kaj ekkantis:

Ĉiuj ni estas idoj de l`popolo,

Infanoj de labora familio estas ni,

Frata unio kaj libereco - jen estas

Nia devizo batala.

Sinjoro Adams jam kelkfoje sekigis siajn okulojn kaj estis kortuŝita eĉ pli, ol dum konversacio kun la eksa misiisto pri virecaj indianoj navaho, li ne detenis sin kaj ekkantis kune kun molokanoj.

Tamen la kantado nin surprizis. En la vortojn: Malbonaj tagoj foriris, kompensa horo venis molokanoj enigis sian ideologian korektaĵon. Ili kantis jene: Malbonaj tagoj foriris, vojon Kristo al ni montris. Sinjoro Adams, malnova sendiulo kaj materiisto, ne kaptis la vortŝanĝon kaj vigle daŭris kanti, larĝe malfermante la buŝon.

Kiam kantado finiĝis, ni demandis pri korekto de teksto. La ĉefkantanto denove palpebrumis al ni kaj diris:

-Ni havas kantotekstaron, laŭ kiu ni kantas. Tamen la kanto, kiun ni speciale por vi kantis, estas baptista.

Li montris tre eluzitan libreton. En ĝia antaŭparolo oni sciigis:

Kantoj estas solenaj, malgajaj kaj mezaj.

Vojon Kristo al ni montris evidente, estis meza kanto.

Por plezurigi nin, molokanoj kun granda vervo kantis kanzonon Kiel min akompanis mia patrino, kantis ĝin sen ŝanĝoj, kaj poste ili longatempe kantis rusajn kantojn.

Poste ni daŭrigis konversacion pri multaj diversaĵoj. Ili demandis nin, ĉu eblas reveno de molokanoj al la patrujo?

Apude aperis disputo inter du olduloj.

-Tutan sklavecon sub la suno okazigis pastroj, - diris unu oldulo.

La dua konsentis kun tio ĉi, sed konsentis disputante.

-Ni ducent jarojn nenion pagis al pastroj! ekkriis la unua.

La dua denove konsentis. Ni la disputon ne enmiksiĝis.

Estis tempo foriri. Ni adiaŭiĝis kun niaj gastamaj mastroj. Fine, jam starante, molokanoj rekantis Kiel min akompanis mia patrino, - kaj ni eliris la straton.

De sur Rusa monteto klare vidiĝis la lumigita urbo. Ĝi disvastiĝis malproksime diversflanken. Sube okazis usonaj, italaj, ĉinaj kaj simple maraj pasioj, oni konstruis miraklajn pontojn, sur la insulo, en la federala malliberejo troviĝis Al-Kaponeo, kaj ĉi tie, en iu propravola prizono, troviĝis homoj kune kun siaj rusaj kantoj kaj rusa teo, troviĝis kune kun sia nostalgio grandaj homoj, kvazaŭ gigantoj, perdintaj la patrujon, sed rememorantaj ĝin ĉiuminute



Hosted by uCoz