La tridekunua ĉapitro                                             SAN - FRANCISKO

Kvindek mejlojn ĝis San-Francisko vojaĝantoj povas observi konkuradon inter posedantoj de San-Mateo ponto kaj posedantoj de la pramo. Temas pri tio, ke la urbon oni povas atingi nur trans la golfo, se oni proksimiĝas al ĝi el urbo Oklendo (Oakland). Komence apud la vojo aperas modestaj, malgrandaj afiŝoj, kiuj proponas transveturi la golfon laŭ la ponto aŭ per la pramo. Vojaĝanto ankoraŭ nenion komprenas. Dum proksimiĝado afiŝoj iĝas pli altaj kaj pli larĝaj, pli trudemaj iĝas alvokoj de mastroj de la ponto kaj mastroj de la pramo.

Plej kurta kaj malkara vojo al San-Francisko estas ponto San-Mateo! asertas ĝiaj mastroj.

Plej rapida kaj agrabla vojaĝo al San-Francisko okazas sur la pramo! Unuaklasa restoracio. Ĉarma vidaĵo al la Ora pordego! persistas mastroj de la pramo.

Tie, kie la vojo disduiĝas, afiŝoj iĝas idiote gigantaj kaj eĉ ŝirmas la ĉielon kaj la sunon. Ĉi tie vojaĝanto devas finfine elekti direkton.

Ni elektis la pramon.

Traveturinte Oklendon, ni haltis ĉe la prama kajo. Tie jam amasiĝis kelkaj aŭtomobiloj. Ni atendis nelonge, dek minutojn. Ektintis sonorilo, kaj al la kajo aliĝis larĝa pruo de la pramo kun du maldikaj fumtuboj starantaj apude. Ŝipanoj metis descendilon, kaj el la pramo elveturis karavane pluraj aŭtoj. Ni vidis neniun piedirantan pasaĝeron. Maŝinoj preterveturis nian amasiĝon kaj direktis sin al Oklendo. Tuj retintis sonorilo, kaj sur ankoraŭ varmetajn, odorantajn per benzino kaj oleo, lokojn ekmoviĝis same karavane aŭtoj el nia amasiĝo.

Tuta operacio de malŝarĝo kaj ŝarĝo daŭris du minutojn. Aŭtomobiloj okupis holdon, de ambaŭ flankoj de maŝinejo, po du vicoj en ĉiu flanko. Kaj la pramo dekajiĝis.

-Mi opinias, ke ne necesas ŝlosi la limuzinon, - diris s-ino Adams rigardante pasaĝerojn, kiuj facilmense lasis siajn aŭtojn malfermitajn kaj ĵetis sin sur la supran ferdekon.

-Sed la ŝlosilon mi tamen kunprenos, - diris s-ro Adams. Memoru, Bekio, ke singardemo estas plej fidela amiko de vojaĝanto.

Ni leviĝis supren. Super maŝinejo estis haleto kun lignaj benkoj, du mekanikaj bilardoj, aŭtomato vendanta maĉgumon, kaj eta restoracio. Sur pruo kaj poŭpo estis ferdekoj por promenadoj, sur flankoj, super aŭtomobiloj, troviĝis pontetoj kun du savŝalupoj. Sur poŭpo svingiĝis la usona stelstria flago.

La golfo estis tiom vasta, ke komence ni eĉ ne vidis malan bordon. Ĉi tie ĝia larĝeco superis kvin mejlojn. Ŝajnis, ke ni trafis realan maron.

-Mi opinias, ĝentlemanoj, - diris s-ro Adams, - ke vi ne intencas admiri la Oran pordegon. Ĉu ne?

Ni diris, ke ni intencas.

-Kaj vane, ĝentlemanoj. La Ora pordego tre similas vian moskvan Miasnickan pordegon tiusence, ke ambaŭ ne ekzistas. Estas simple elirejo al la oceano, kiu, cetere, ne vidiĝas de la pramo.

-Sed oni plurfoje ja reklamis vidaĵon de la Ora pordego.

-Ne, serioze, ĝentlemanoj, - diris s-ro Adams, - vi tro multon postulas de la akcia societo de sanfranciskaj pramoj. Vi ja rajtas transiĝi la golfon, vi ricevas haltejon por via aŭto, vi povas aĉeti maĉgumon ĉe aŭtomato. Kaj vi deziras vidi krome la Oran pordegon! Necesas, sinjoroj, kompati mastrojn de la pramo. Ja ili jam hodiaŭ apenaŭ prosperas pro konkurado kun mastroj de San-Mateo ponto, kaj kio okazas kun ili post du jaroj, kiam oni finkonstruos tiun objekton, por kies malapero ili elspezis milionon dolarojn!

Kaj sinjoro Adams indikis permane konstruaĵon, kiu elmalproksime ŝajnis etendita trans la golfo drataro.

Kaj jen ĝi, monda teknika miraklo fame konata la pendanta ponto! Ju pli proksime almoviĝis la pramo al ĝi, des pli grandioza ĝi ŝajnis. Dekstre, tute ĉe la horizonto, vidiĝis konturoj de alia konstruata ponto trans la golfo.

Impajr Stejt Bildin (Empire State Building), Niagaro, uzino de Ford, Granda kanjono, Bouldera digo kaj pendantaj sanfranciskaj pontoj, - ĉio ĉi estas ingrediencoj de unu komplekso. Usona naturo kaj usona tekniko ne nur kompletigas unu la alian, por kune konsterni imagipovon de homo, subpremi ĝin, - ili prezentas tre precize amplekson, larĝecon kaj riĉecon de la lando, en kiu ĉio devas esti nepre plej alta, plej larĝa kaj plej riĉa en la mondo. Se ja perfektaj vojoj, do unu kaj duono miliono kilometroj! Se ja aŭtomobiloj, do dudek kvin milionoj ekzempleroj! Se ja konstruaĵo, do cent du etaĝoj! Se ja pendanta ponto, do ĝia ĉefa spano longiĝas unu kaj duono kilometrojn!

Nun sinjorino Adams povis libere krii: Rigardu! Rigardu! Ŝin neniu haltigis. Kaj ŝi multfoje uzis sian rajton. La pramo navigis preter staranta en akvo, krada pilono. Ĝi estis larĝa kaj alta, kiel Generalo Ŝerman. De sur ĝia alteco nia pramo ŝajnis, probable, tre malgranda, samkiel homo sur fundo de Granda kanjono. Ĝis mezo la pilono estis farbita arĝentkolore. Ĝia alia duono ankoraŭ estis kovrita per minio.

De ĉi tie jam klare vidiĝis San-Francisko aperanta el akvo, samkiel malgranda Nov-Jorko. Sed ĝi ŝajnis pli agrabla ol Nov-Jorko. Gaja, blanka urbo similis amfiteatron malleviĝantan al la golfo.

-Jen, jen, ĝentlemanoj, - parolis s-ro Adams, - vi ne scias, kio estas la golfo! Serioze. En ĝi libere povas grupiĝi ĉiuj flotoj de ĉiuj landoj. Jes, jes, jes. Estus bone kolekti ĉi tie tiujn flotojn kaj dronigi ilin.

Gaje babilante, ni vice admiris la ponton kaj la urbon.

-De kie vi, samlandanoj? ekaŭdiĝis subite evidenta volga (HB.Volgo, plej granda rivero en la eŭropa parto de Rusio) baso.

Ni ekrigardis returnen. Apud ni staris ŝipano de la pramo en drapa uniformo, el sub kiu vidiĝis stria ĉemizo, per kiu vestas sin ĉiuj maristoj en la mondo. Sur nigra rubando de lia blua kaskedo estis skribita nomo de la pramo Ora pordego (Golden Gate). Li havis larĝan ruĝan vizaĝon, grizajn tempiharojn kaj bluetajn okulojn.

-Ĉu reale el Rusio?

-El Moskvo.

-Ho, mia Dio! ekkriis la ferdeka ŝipano de la pramo Ora pordego. Ĉu efektive el Moskvo?! Kaj vi ne pensu, mi ne estas malamiko. Nu, kio nun okazas en Rusio? En Moskvo? Kaj ĉu vi ne vizitis Siberion?

Kaj, ne atendinte respondojn al siaj demandoj, li haste komencis rakonti pri si mem. Li, supozeble, delonge deziris interparoli kun rusoj kaj do nun li parolis rapideme, kaj samtempe iufoje ĵetis rigardon al la proksimiĝanta bordo.

-Ĉu vi ankaŭ ne vizitis Blagoveŝenskon? Domaĝe, ĝi estas mia patrourbo. Diablo min instigis kaj mi en 1919 eskapis el Rusio, kiam militis Kolĉak (NB.Kolĉak, Aleksandro, militestro dum Civila milito en Rusio). Kun tristo mi tion rememoras. Miaj tri fratoj estas ŝipestroj kaj navigas laŭ Amuro (NB.rivero en sudorienta Siberio). Ja mi ankaŭ estis kapitano. En nia familio ĉiuj estis kapitanoj. Kaj jen nunVe, diablo - Simpla ŝipano. Kaj kie? En pramo! Mi estas dankema, ke min oni almenaŭ dungis

-Ni bedaŭras. Sed vi povus esti kapitano kiel antaŭe.

-Tamen ĉi tie mi havas komforton! Li prononcis kamfort laŭangle.

Mi ne sukcesis kompreni, ĉu li tion diris serioze aŭ amare ironiis pri sia prama komforto.

-Nu, feliĉe bonstatu! ekkriis li. Mi ekkuru! Mia servo!

Ni ekhastis suben, dume oni jam ekmetis descendilon kaj ĉiuj aŭtomobiloj, krom la nia, jam senpacience intencis ekmoviĝi.

-Donu al mi urĝe la ŝlosilon! ekkriis al la edzo s-ino Adams.

Laŭ rapideco, kun kiu s-ro Adams komencis serĉi ĝin en la poŝoj, ni komprenis, ke nun okazas katastrofo. Ne trovinte la ŝlosilon en la veŝto, li haste komencis ekzameni la jakon.

-Nu, bonvolu pli rapide! instigis lin sinjorino Adams.

La unuaj aŭtoj jam atingis bordon.

-Vi perdis la ŝlosilon! diris s-ino Adams.

-Aĥ, Bekio, Bekio, - balbutis s-ro Adams serĉante ĝin en ĉiuj poŝoj kaj eltirinte iujn paperaĵojn, - ne diru tiel vi perdis la ŝlosilon.

Kaj ĉirkaŭe estis bruego de aŭtaj signaloj. Fajfegis aŭtoj, starantaj poste, kaj aŭtoj, atendantaj surborde. Al ni alkuris kelkaj ŝipanoj.

-Pli vigle, vigle! - kriis ili.

Surdigita per krioj, s-ro Adams anstataŭ sistema serĉado komencis fari tute nekompreneblajn agojn, - li purigis okulvitrojn kaj subrigardis la limuzinon, poste li rigardante plankon levis laŭvice siajn piedojn, poste ekprovis leviĝi sur la supran ferdekon.

Tamen atendi plu simple ne eblis. Bravaj ŝipanoj, inter kiuj ni rimarkis nian amuran kapitanon, rapide sidigis nin en la limuzinon kaj kriante ion similan al vira(NB.Veeraah komando `supren` dum transportado), komencis puŝi ĝin al la kajo.

-Mi tre, tre bedaŭras (I`m very, very sorry) murmuris s-ro Adams kapoklinante je du flankoj, kiel prezidanto. Mi terure bedaŭras (I`m terrible sorry)!

Ĉe seninterrompa tintado de la pramo, signaloj de aŭtoj kaj ofenda rido de ŝoforoj, ŝipanoj elrulis nin al la ŝtona kajo kaj kuris returnen al la pramo. Kaj s-ro Adams restis vidalvide kune kun sia kolerinta edzino.

-Mi tre, tre bedaŭras! daŭrigis murmuri s-ro Adams kapoklinante.

-Nu! ekkriis s-ino Adams. Kiel longe ni haltos ĉi tie sur la kajo?

-Aĥ, Bekio, ne parolu tiel, - diris s-ro Adams rekonsciiĝinte, - ne, serioze, vi dolorigas min per tiuj ĉi vortoj.

-Nu, bone, mi sole volas scii, kion ni faros ĉi tie sur la kajo. Kien vi metis la ŝlosilon?

Ni komencis streĉe rememori, kiel s-ro Adams prenis la ŝlosilon kaj tion, ke li diris tiam frazon singardemo estas plej fidela amiko de vojaĝanto.

-Nu, rememoru, kien do vi ĝin enmetis?

-Aĥ, Bekio! Kiel mi povas diri, kien mi ĝin enmetis? Vi rezonas kiel eta knabino.

-Permesu al mi! - firme diris s-ino Adams kaj, enŝovinte du fingrojn en veŝtan poŝon de la edzo, tuj eltiris de tie la ŝlosilon. - Kio estas ĉi tio?

Sinjoro Adams silentis.

-Mi demandas vin, kio estas ĉi tio?

-Ne, serioze, Bekio, - ekbalbutis s-ro Adams, - ne parolu tiel kio estas ĉi tio?. Ĉi tio estas la ŝlosilo, Bekio. Ja vi mem bone vidas.

Post unu minuto ni jam aŭtis laŭ stratoj de San-Francisko.

Ĝi estas plej bela urbo de Unuiĝintaj Ŝtatoj de Ameriko. Verŝajne tial, ke ĝi neniel Usonon memorigas. Plimulto de ĝiaj stratoj estas oblikvaj. Aŭta veturado tra la urbo similas la distrilon usonaj montetoj kaj donas al pasaĝero plurajn fortajn impresojn. Tamen en la urbo estas areo, kiu memorigas plej ebenan en la mondo Leningradon (NB.Nun Sankt-Peterburgo) kun ĝiaj placoj kaj vastaj avenuoj. Ĉiuj restaj partoj de San-Francisko estas mirinda apudmara miksaĵo de Napolo kaj Ŝanhajo. Similecon al Napolo povas konfirmi ni mem. Similecon al Ŝanhajo konfirmas ĉinoj, kiuj loĝas en San-Francisko multenombre.

Al atingoj de la urbo necesas atribui tion, ke ĝia ĉefa strato nomiĝas ne Mejn-strit (Main street), ne Stejt-strit (State street), ne Brodvej (Broadway), sed simple Merkata strato (Market street). Ni vane serĉis Supran urbon (Uptown) kaj Malsupran urbon (Downtown). Ne! Ambaŭ forestis en San-Francisko. Aŭ, pli ĝuste, ĉi tie estis tre multe da supraj kaj malsupraj urbopartoj. Probable, rezidantoj de Frisko, tiel alkutimiĝis amikece nomi ĝin alilandaj maristoj, povas ofendiĝi pro tio, ke ni kvazaŭ provas kontraŭstarigi la urbon al Nov-Jorko aŭ Galupo kaj eltiri ĝin el kuna familio de usonaj urboj. Eble, tio estas realaĵo. Tamen, laŭ nia fremda opinio, San-Francisko pli similas iun eŭropan urbon, ol la usonan. Ĉi tie, samkiel en ceteraj usonaj urboj, supermezura riĉo kaj supermezura mizero situas apude, ŝultro al ŝultro, do senriproĉa smokingo de riĉulo tuŝas malpuran kitelon de senlabora ŝarĝisto. Sed ĉi tiea riĉo almenaŭ ne estas tiel afliktanta kaj enuiga, kaj mizero almenaŭ estas neordinara.

San-Francisko apartenas al tiuj urboj, kiuj jam komence plaĉas kaj plaĉas plu ĉiun sekvontan tagon.

De sur alta Telegrafa monteto malfermiĝas bela panoramo de la urbo kaj la golfo. Ĉi tie estas aranĝita larĝa placeto kun blankŝtona bariero kaj florvazoj.

La brilan, sub la suno, golfon transnavigas diversflanken blankaj pramoj. Ĉe la kajo staras grandaj oceanaj ŝipoj. Ili fumas intencante debordiĝi al Jokohamo, Honoluluo kaj Ŝanhajo. De sur aerodromo de militbazejo startas aviadilo kaj, brile per alo, malaperas en la serena ĉielo. Meze de la golfo, sur insulo Alkatrazo (Alcatraz Island), simila elmalproksime al malnova kirasŝipo, oni povas distingi la federalan prizonon por plej danĝeraj krimuloj. En ĝi nun troviĝas Al-Kaponeo (Capone, Alphonse), fame konata gangsteroestro terorizinta la landon. Ordinarajn banditojn en Usono oni sidigas sur elektran seĝon. Al-Kaponeo estas kondamnita por dek unu jaroj en malliberejo ne pro kontrabando aŭ raboj, sed pro nepago de laŭenspeza imposto de kapitalo, akirita per raboj kaj kontrabando. En la prizono Al-Kaponeo verkas kontraŭsovetajn artikolojn, kiujn ĵurnaloj de Hersto (Hearst, William Randolph) plezure eldonas. La fame konata bandito kaj murdisto estas zorgoplena pri stato de Usono kaj planas savi sian hejmlandon kontraŭ disvastigo de komunismaj ideoj. Kaj usonanoj, tre ŝatantaj humuron, nenion ridindan vidas en tiu ĉi situacio.

Sur Telegrafa monteto estas konstruita alta turo, de kies pinto malfermiĝas ankoraŭ pli vasta panoramo. Tamen nin tien oni ne enlasis. Ĉar ĉi-matene de sur la turo ĵetis sin malsupren kaj pereis senlabora junulo, sekve tiutempe eniro en la turon estis malpermesita.

Sanfranciska golfo estas disigita de Pacifiko per du duoninsuloj kun altaj rokoj enfine, kiuj elstaras de la norda kaj la suda flankoj de la golfo. Tio ĉi estas la Ora pordego. La norda duoninsulo estas rokplena kaj ĝin kovras sovaĝa arbaro. San-Francisko situas sur la suda duoninsulo fronte al la golfo.

Ni alveturis al la Ora pordego. Apude sur alta loko oni aranĝis belan parkon kaj konstruis muzeon de fajna arto kun multenombraj kopioj de fame konataj eŭropaj skulptaĵoj. Ĉi tie finiĝas Linkolna ĉefvojo (Lincoln highway): aŭtoŝoseo de Nov-Jorko ĝis San-Francisko. Usonaj teknikistoj estas mirinde modestaj personoj. Finaĵon de ilia betona ĉefverko, kunliganta Atlantikon kun Pacifiko, ili signis per memorfosteto alta je tri futoj: sur ĝi estas litero L, malgranda bronza bareliefo de Linkolno kaj ĉizita skribaĵo: La Ŭesta finaĵo de Linkolna ĉefvojo. Nomoj de konstruistoj restis nekonataj. Kion do fari! Homoj, kiuj post jaro kaj duono aŭtos laŭ sanfranciskaj pontoj, ne konos tiujn, kiuj la pontojn projektis kaj konstruis.

Oni ebligis observon de konstruado por ni. Ni sidiĝis en militan boaton kaj fornavigis al insuleto Jerba-Bueno (Yerba Buena), situanta meze de la golfo. La insuleto apartenas al milita administracio, kaj por viziti ĝin, necesas ricevi specialajn paspermesilojn. La ponto San-Francisko Oklendo, longa je sep kilometroj, konsistas el kelkaj diversformaj partoj. Plej interesa estas ĝia okcidenta, pendanta parto, longa je 3,2 kilometroj. Ĝi kunligas San-Franciskon kaj insuleton Jerba-Buenon kaj konsistas el pendantaj spanoj kaj centra piliero. En la insulo la okcidenta parto aliĝas al la orienta parto, kiu siavice kunligas la insulon kun Oklendo. Tiu ĉi parto konsistas el konzola spano longa je pli ol kvarcent metroj kaj kelkaj spanoj kun kradaj ĉevronaroj.

Ĉefa laboro sur la insulo, jam preskaŭ finita, estas grandega tunelo, breĉita tra rokoj. En ĝi kuniĝas du partoj de la ponto. La tunelo kaj la ponto estas duetaĝaj. Laŭ la supra sesvica etaĝo moviĝos aŭtoj. Laŭ la malsupra duvica etaĝo aŭtos kamionoj kaj inter ili, meze troviĝos la elektra fervojo. Por piedirantoj oni aranĝas du trotuarojn. Kompare kun tiu ĉi pontego ceteraj eŭropaj kaj usonaj pontoj ŝajnas tute malgrandaj.

Nun oni plektas ŝtalan kablon, sur kiu pendos la ponto. Ĝia diametro egalas unu metron. Ĝi ŝajnis maldika drato, kiun ni vidis elmalproksime. La kablo, kiun plektis moviĝantaj iloj, memorigis Guliveron (Gulliver), kies ĉiun hareton liliputoj aligis al kejloj. La pendanta, super la golfo, kablo havas dratan savreton, laŭ kiu paŝas laboristoj. Ni kuraĝis okazigi malgrandan promenadon preter la kablo. Sento estas sama, kiel sur tegmento de ĉielskrapanto, nur kun tiu diferenco, ke subpiede estas nenio, krom drata reto, tra kiu vidiĝas ondoj de la golfo. Blovas tre forta vento.

Kvankam promenado estis tute sendanĝera, ni timeme ĉirkaŭprenis la kablon permane.

-Kia dika! - parolis s-ino Adams penante ne rigardi suben.

-Perfekta kablo, - konfirmis s-ro Adams tenante sin por la ŝtala apogilo.

-La kablon konsistigas deksep kaj duono miloj maldikaj ŝtalaj dratoj, - eksplikis nia kondukanto.

Ni plezuriĝis pro tiu ĉi kvanto kaj alpremiĝis al la kablo pli firme.

-Ĝentlemanoj, - diris al ni s-ro Adams, rigardante ĉielon kaj preskaŭ pendinte sur la kablo, - mi ankoraŭ neniam vidis saman kablon. Ĝi estas tre bona kablo. Kiom da dratoj, vi diris, ĝi havas?

-Deksep kaj duono miloj!

Kaj s-ro Adams karesis la ŝtalan kablon.

-Kaj nun ni leviĝos pli supre, - proponis la kondukanto, - ĝis pinto de la piliero.

Sed ni ne volis lasi la apogilon.

-Aj-aj-aj, kia kablo! - ekkrias s-ro Adams. Ne, ne, ĝentlemanoj, rigardu vi, kia dika ĝi estas! Kiom da dratoj?

-Deksep kaj duono miloj, - diris la kondukanto.

-Sincere mi ne volus lasi ĝin, - replikis s-ro Adams.

-Sed ni ne lasos ĝin kaj leviĝos laŭ la kablo, - naive diris la kondukanto.

-Ne, ne, sinjoroj, ĉi tie la kablo estas pli perfekta! Rigardu pli atente, kia estas fajna kaj samtempe fidinda laboro.

Sinjoro Adams hazarde ekrigardis suben kaj fermis la okulojn.

-Perfekta, perfekta kablo, - ekbalbutis li, - enskribu tion en viajn agendojn.

-Ĉu eble vi volas observi konzolan parton de la ponto? - demandis la kondukanto.

-Ne, ne, sinjoro! Ne, serioze, kia estas mirinda kablo! Ĝi tre plaĉas al mi. Mi interesiĝas, kiom da dratoj ĝin konsistigas?

-Deksep kaj duono miloj, - diris la kondukanto malĝoje.

Li komprenis, ke ni nenien plu iros, kaj proponis reveni. Tutan returnovojon ni iris prenante la kablon kaj admiris ĝiajn unikajn ecojn.

Nur trafinte firman rokan supraĵon de insulo Jerba-Bueno, ni komprenis heroecon de laboristoj, kiuj gaje fajfis kaj plektis la kablon super la oceano.

 

Hosted by uCoz