La dudeknaŭa ĉapitro                                     SUR LA KRESTO DE LA DIGO

Ni denove rompis nian promeson, kiun jam kelkfoje eldiris al sinjoro Adams, halti dum alveno de krepusko. Nia provita limuzino venis Las Vegason nokte, en plena mallumo. La luno ankoraŭ ne leviĝis. Ie enfronte vidiĝis lumturo, kiu, dum nia movado, translokiĝis maldekstren kaj poste restis malantaŭe. Anstataŭ ĝi aperis alia lumturo. Ĉi-loke nia ondeca ŝoseo situis sub aeroplana vojo direktanta en Losanĝelon. En granda silento de la dezerto aŭdiĝis nur ĝemoj kaj balbutoj de s-ro Adams.

-Bekio! Bekio! Ne tro rapide! Kvardek mejlojn hore – tio estas troa.

-Lasu min en paco, - diskrete replikis lia edzino, - alie mi eliĝos kaj vi vojaĝu sen mi plu.

-Sed, Bekio! Bekio! Tio ne eblas (That's impossible)! – ĝemis la edzo.

-Mi ne volas paroli kun vi (I don't want to speak with you)! - ekkriis ŝi.

Kaj la geedza paro komencis interpiki unu la alian anglalingve. Lumturoj speguliĝis en iliaj okulvitroj.

Finfine aperis enfronte lumetoj de Las Vegaso.

Multon povas imagi moskvano dum frosteta decembra vespero, kiam li trinkas teon kaj aŭskultas rakontojn pri helaj tremantaj lumoj en Las Vegaso. Li tuj bildigas al si akrajn meksikiajn rigardojn, vangbuklojn de Carmen, toreadoron en velura pantalono, gitaron, banderilojn kaj tigran pasion.

Kvankam ni jam delonge konvinkiĝis tion, ke usonaj urboj ne aperigas al vojaĝanto iujn surprizojn, tamen ni enanime esperis. Ĉar tre alloge brilis lumoj de la stranga urbo en la varmeta nigra dezerto. Kiu tion scias! Ĉu vekiĝinte en kampadejo kaj elirinte surstraten, ni ekvidos sudajn kafejojn sub baldakenoj, pitoreskajn bazaretojn, kie super amasoj da legomoj vidiĝas aroganta muzelo de kamelo, kaj ni aŭskultos bruon de homamaso kaj blekojn de azenoj. Sed la Unuiĝintaj Ŝtatoj per kunaj penoj okazigis por nia imago novan baton. Vekiĝinte en kampadejo kaj elirinte surstraten, ni ekvidis urbon Galupon kun ĝiaj gazolinaj stacioj, farmaciejoj, malplenaj trotuaroj kaj pavimoj, laŭ kiuj moviĝis pluraj aŭtomobiloj. Ni eĉ supozis, ke nun, samkiel en Galupo, el post angulo aperos duonkamiono kaj enpuŝis flankon de nia limuzino. Estis enuige rigardi tiun unuformecon. Traveturinte la dezerton, ni vizitis multajn urbetojn, kaj ĉiuj, krom Albukerko kaj Santa-Feo, estis tute similaj al Galupo. Verŝajne nenie en la mondo ekzistas sama paradokso: unuformaj urboj en varia dezerto.

Las Vegaso ĝisfine elkuracis nin. Poste ni jam neniam esperis renkonti iun surprizon en nova urbo. Ĉi-konkludo reale efektivigis ioman utilon, ĉar io tamen surprizis nin.

En la urbo ni restis ankaŭ por matenmanĝi en apoteko matenmanĝon #3 (breakfast #3) kaj lasis ĝin ĉirkaŭveturinte skvaron kun lanternoj. Ni faris tion tre haste kaj hazarde trafis straton kun kontraŭdirekta trafiko, sekve malplenumis lokajn trafikregulojn. Al ni tuj alveturis polica aŭtomobilo. Policano ordonis al ni halti.

-Mi estas ege, ege kulpa (I`m very, very sorry) - diris s-ino Adams maldikavoĉe.

- Mi tre, tre petas pardonon!

-Tre, tre, sinjoro oficiro! - subtenis ŝin s-ro Adams.

Ĉi-foje ni ankaŭ ne ricevis teruran avizon (ticket). Policano estis kontenta pro tio, ke naivaj novjorkaj provinciuloj investis lin “oficiro”, kaj do li sole faris diskurson pri lokaj trafikreguloj en Las Vegaso, kiun s-ro Adams aŭskultis kun granda atento:

-Certe, sinjoro oficiro! Jes, sinjoro oficiro! Sendube, sinjoro oficiro!

Fine la policano indikis al ni vojon en Boulder-urbon (Boulder city).

Preterveturinte tri blokojn, ni rimarkis la polican aŭtomobilon atingintan nin. Ĉu “sinjoro oficiro” ŝanĝis sian decidon kaj malgraŭ ĉio volas enmanigi avizon? Sinjorino Adams akcelis movadon, sed la policana “pakard” (packard) rapide atingis nin kaj “sinjoro oficiro”, elŝovinte sin el la fenestro, diris:

-Sinjorino! Mi sekvis vin por konvinkiĝi pri tio, ke vi ne perdos la ĝustan vojon. Tamen tio bedaŭrinde okazis. Vi preterveturis du troajn blokojn.

-Grandan, grandan dankon (Thank you very, very match)!- ekkriis s-ro Adams kaj trankviliĝinte ekspiris.

-Very, very! – subtenis lin s-rino Adams.

-Very match! – replikis ni, samkiel eĥo en Ziona kanjono.

Ĝis Boulder-urbo estis nur tridek mejlojn, kaj post kvindek minutoj ni jam haltis ĉe federala budo, simila al la ceteraj, situantaj ĉe enirejoj de usonaj naciaj parkoj. Ĉi tie budo staris ĉe enirejo de la urbeto, fondita dum konstruado de plej potenca digo en la mondo sur rivero Kolorado. En budo oni donis al ni paspermesilon, sur kiu estis enskribitaj reguloj por vizitantoj de la konstruejo, kaj ni enveturis la urbeton.

Estis strange, ke ni malmulton aŭdis en Usono pri konstruado de la digo. Periodaĵoj pri ĝi preskaŭ nenion skribis, kaj sole pri fino de konstruado, kiam ĉi tiean inaŭguradon venis prezidanto Rusvelt (Roosevelt), oni aperigis kurtan filmon. Ni spektis ĉi tiun kronikon kaj lia diskurso fiksiĝis en nia memoro. Li parolis pri signifo de agado de la federala registaro. Li laŭdis iujn guberniestrojn kaj senatanojn kontribuintaj al konstruado de la digo, sed li nenion diris pri personoj, kiuj projektis kaj konstruis ĝin, ĉi tiun grandan monumenton prezentantan venkon de homo super la naturo.

Nia vizitado de Bouldera digo, krom ebleco per siaj okuloj vidi la teknikan miraklon, ankaŭ ebligis renkonti inĝenieron Thomson, unu el malmultenombraj ceteraj, usonaj inĝenieroj, kiujn dekoraciis la sovetia registaro per la ordeno de “La Labora Ruĝa Flago”.

Blankaj konstruaĵoj de la urbeto okulblindige reflektis la eternan dezertan sunon. Kvankam ili estis konstruitaj nur por provizora loĝado kaj nuntempe ties duono estis malplena, kaj baldaŭ tute malpleniĝos ties resto, kaj la urbeto, probable, estos ruinigita. Tamen ĝi plaĉis al ni pli, ol ĝiaj fratoj, similaj al Galupo, konstruitaj por ĉiam. En ĝi estis tre multe da gazonoj, florbedoj, korbopilkaj kaj tenisaj ejoj.

Ni renkontis s-ron Thomson en la hotelo kaj tuj ekpaŝis kune al la konstruejo.

Thomson, la ĉefinĝeniero pri muntado de “Ĝenerala Elektro” (General Electric) estis maldika, kvardekjara viro kun longaj nigraj okulharoj kaj tre viglaj okuloj. Malgraŭ ripoztago (ni venis dimanĉe), sur li estis laborista pantalono kaj kurta ŝama jako kun zipo. Oni diris al ni, ke li estas unu el plej spertaj, kaj povas esti, plej sperta ĉefmuntisto en la mondo, kvazaŭ la monda ĉampiono pri muntado de kolosaj generatoroj.

La ĉampiono havis sunbrunajn manojn, kiujn kovris kaloj kaj freŝaj grataĵoj. Thomson maturiĝis en Skotlando. En lia senriproĉa angla prononco aŭdiĝis malsimila skota “r”. Dum (NB.la Unua) mondmilito li servis kiel brita piloto. Lia vizaĝo konservis videblan tristecon, kiun ofte havas militveteranoj. Li fumas pipon, kaj iufoje, laŭ malnova milita kutimo, mem rulumas cigaredojn el flava papero.

Lia fako preskaŭ separis lin de lia patrolando, almenaŭ tio ŝajnis al ni. Ĉar li estas brito, oficas en la usona kompanio kaj migras tra la tuta mondo. Probable, ekzistas neniu kontinento, en kiu sinjoro Thomson ne muntis kelkajn maŝinojn. En USSR Thomson troviĝis sep jarojn, laboris en Stalingrado kaj en Dneprostroj-o (NB.hidroelektrostacio sur rivero Dnepro), meritis la ordenon de “La Labora Ruĝa Flago”; kaj nun ĉi tie, en la dezerto, sub la varmega suno muntas generatorojn de Bouldera digo. Ĉi tie li laboros ankoraŭ unu jaron. Kio estos poste? Li ne scias. Supozeble lin “Ĝeneral Elektrik” oficsendos Sudan Amerikon, aŭ en Hindion, Aŭstralion aŭ en Ĉinion.

-Mi tre volus viziti denove USSR-on, - diris Thomson, - kaj observi nunan situacion. Ja mi restigis en via lando ereton de mia koro. Bedaŭrinde, mi, kune kun mia edzino, ne havas idojn, do mi nomas tiel miajn muntitajn maŝinojn. En Rusio troviĝas kelkaj miaj idoj, plej amataj idoj. Kaj do mi volus vidi ilin.

Li komencis rememori personojn, kune kun kiuj li laboris.

-Mi neniam forgesos minuton, kiam muntado en Dneprostroj-o estis finita kaj mi proponis al Vinter (Winter) premi la konektilon, por ke lia mano ekfunkciigu la generatorojn. Mi diris tiam: “Sinjoro Vinter, la supo estas preparita”. En okuloj de Vinter estis larmoj. Laŭ rusa kutimo ni interkisis unu la alian. En Rusio estas multe da spertaj inĝenieroj, sed Vinter estas tute unika figuro. La samajn, kiel li mem, oni povas kalkuli per fingroj de unu mano. Kio li estas nun? Kie li?

Ni diris, ke nuntempe Vinter estras Glavhidroenergostroj-on.

-Tio meritas bedaŭron, - diris Thomson. – Ne, tiu spertulo ne devas ofici en kancelario.

Ni klarigis, ke Glavhidroenergostroj-o ne estas kancelario, sed io tre pli grava.

-Mi tion komprenas, - respondis Thomson, - tamen, ĉi-afero ne taŭgas por sinjoro Vinter. Li estas marŝalo. Li devas ĉeesti militkampon. Li devas estri iun konstruadon. Mi scias, ke vi nun multon konstruas. Pasis jaroj, kaj do nun oni povas konversacii pli malkaŝe. Plimulto de niaj inĝenieroj ne kredis, ke la unua kvinjara plano prosperos, ke viaj netrejnitaj laboristoj kaj junaj inĝenieroj kapablos iam ekposedi komplikajn teknologiajn procesojn, precipe la elektroteknikajn. Sed, tion vi atingis! Nun ĉi-fakton neniu rajtas nei.

Thomson petis s-inon Adams lasi la ŝoforan sidlokon, por ke li direktu la aŭton, ĉar antaŭe estas danĝera vojparto, kaj li lerte ekkondukis ĝin laŭ kapturna krutaĵo al fundo de la kanjono.

Dum malleviĝado kelkfoje aperis aspekto de la digo.

Imagu montan riveron Koloradon, fluantan laŭ fundo de grandega ŝtona koridoro, kies muroj estas altegaj, preskaŭ vertikalaj, nigraruĝaj rokoj. Ties alteco superas sescent kvindek futojn. Inter du faritaj de la naturo muroj, hommanoj konstruis el ferbetono la trian muron, barantan fluadon de la rivero. Ĉi-muro estas duoncirkla kaj similas hardiĝintan akvofalon.

Post kiam ni admiris la digon de malsupre, ni leviĝis supren, por rigardi ĝian supraĵon. Thomson petis nin paŝi nur laŭ dekstra flanko. De sur grandega alteco ni ekvidis sekigitan fundon de la kanjono kun postsignoj, kiujn restigis la unika konstruado: eroj de formujoj kaj cetera konstrua rubo. Al fundo malrapide descendis kargovagono alligita al ŝtala kablo.

-Nun eblas transiri al la maldekstra flanko, - diris sinjoro Thomson.

Li anticipe preparis interesan efekton. Maldekstren de la digo situis abunda, pura malvarmeta lago. Kiam s-ro Thomson atingis mezon de la digo, li vaste disŝovis siajn gambojn de ambaŭ flankoj de la blanka linio.

-Nun, - diris li, - mi staras per unu gambo en Arizono, kaj per la alia - en Nevado. Bouldera digo, situanta en intertuŝejo de kvar ŝtatoj –Arizono, Nevado, Utaho kaj Kalifornio, - eldonas al la dezerto ne sole elektron, sed ankaŭ akvon. Krom hidroelektrostacio ĉi tie estos centro de la irigacia sistemo de la Tutusona kanalego.

-Bonvolu diri, - demandis ni s-ron Thomson, - kiu estas la aŭtoro de projekto de la digo?

Li surprizis nin, ĉar ne sukcesis respondi la demandon. Li nur menciis nomojn de akciaj societoj, kiuj laŭ kontrakto kun la registaro realigis la projekton.

-Verŝajne, - diris Thomson, - se iun konstruiston oni demandus, kiu ĉi tie muntas turbinojn, li ne sukcesus mencii mian nomon. Li simple dirus, ke muntadon realigas kompanio “Ĝeneral Elektrik”. Inĝenieroj en Usono malofte estas konataj. Ĉi tie oni konas nur firmaojn.

-Tamen ni, sinjoro Thomson, opinias, ke ĉi tio estas granda maljusteco. Ni konas tiun, kiu konstruis la katedralon de Sankta Petro en Romo, kvankam ĝi estis konstruita antaŭ multaj jarcentoj. Aŭtoroj de Bouldera digo, kiu kunligis rimarkindan teknikon kaj mirindan konstruarton, rajtas esti fame konataj.

-Ne, - diris sinjoro Thomson, - mi ne vidas tiun maljustecon. Mi mem, ekzemple, ne strebas al famo. Mi estas tute kontenta pri tio, ke mian nomon konas ducent fakuloj en la mondo. Krome, nuna teknika stato estas tia, ke malfacile oni povas difini aŭtoron de certa projekto. Epoko de Edison finiĝis. Nun estas ĝenerala teknika progreso. Kiu konstruas Boulderan digon? Ses fame konataj kompanioj. Kaj neniu plu.

-Tamen en USSR estas pluraj fame konataj inĝenieroj kaj laboristoj. Periodaĵoj skribas pri ili, aperigas iliajn portretojn.

-Vi simple profundiĝis en konstruadon. Ĝi nuntempe signifas tre gravan rolon. Iom poste vi forgesos ĝin kaj ĉesigos fami inĝenierojn kaj laboristojn.

Ni ankoraŭ longatempe diskutis pri fameco, sed ŝajnis al ni, ke neniu sukcesis aliopiniigi. Vidpunkto de Thomson estis komprenebla por ni: kapitalismo deprenis lian famecon, - pli ĝuste, uzurpis ĝin, kaj do tiu ĉi fiera viro ne deziras eĉ ion ajn aŭdi pri ĝi. Li fordonas al liaj mastroj sian kapablon kaj ricevas pro tio salajron. Li opinias, ke ili kvitas.

Stare sur la supraĵo de unu el plej perfektaj konstruaĵoj de nia epoko, pri kiu ekzakte estas konata nur tio, ke estas nekonataj ĝiaj aŭtoroj, ni parolis pri fameco en Usono.

Fameco en tiu ĉi lando komenciĝas kune kun reklamo. Tamen oni reklamas iun personon nur tiam, kiam iu profitas pro tio.

Kiu en Usono estas reale fame konata? Tiuj, kiuj mem “faras” monon, aŭ tiuj, per kies kontribuo, “faras” monon iu alia. Esceptoj el tiu ĉi regulo ne ekzistas. Mono! Tutlande estas fame konata ĉampiono de bokso aŭ futbalo, ĉar matĉoj, en kiuj li partoprenas, alportas abundan profiton. Ankaŭ estas fame konata kinostelo, ĉar lian famecon bezonas entreprenisto. Tamen li povas neigi tiun famecon ĉiumomente laŭ sia kaprico. Fame konataj estas ankaŭ banditoj, ĉar profitas periodaĵoj eldonantaj plaĉajn artikolojn pri ili des pli, ke kun ties nomoj asociiĝas ciferoj kun multaj nuloj.

Kaj kiu ekvolos fari famon por Thomson, Jackson, Vilson aŭ Adams, kiuj nur konstruas elektrostaciojn kaj pontojn, muntas maŝinojn kaj irigaciajn sistemojn?! Iliaj mastroj eĉ malprofitos pro ties fameco, ĉar tiam necesos plialtigi salajrojn.

-Ĝentlemanoj, - diris al ni sinjoro Adams, - se vi opinias, ke Ford estas fame konata en Usono pro tio, ke li produktas plej malkarajn aŭtojn, do vi eraras. Estus stulte tiel opinii. Simple laŭ la tuta lando veturas aŭtoj kun lia nomo sur radiatoroj. En via lando gloriĝis tute malsama Ford, li tie gloriĝis kiel mekanikisto. En Usono Ford gloriĝis nur kiel prosperanta negocisto.

Jes, probable, karega sinjoro Thomson estas prava, kiam li rifuzas usonan famecon. Gloro en Usono estas varo. Sekve, samkiel ceteraj varoj en Usono, ĝi donas profiton ne al tiu, kiu ĝin produktis, sed al tiu, kiu ĝin vendas.

 

 

Hosted by uCoz