La dudeksesa ĉapitro
GRANDA KANJONO
Vespere de ĉiu tago nia
oldulo, kiun ni sukcesis tre ekami, iĝis laca. Traveturita longa distanco,
pluraj impresoj, senlimaj konversacioj, kaj fine respektinda aĝo
rezultigis laciĝon de s-ro Adams.
Se vespere s-ino Adams petis sian
edzon demandi iun pri ĝusta vojo, la oldulo komencis maltrankvile
svingomoviĝi sur sia sidloko. El lia konduto oni povus konkludi, ke li
simple forgesis, kiel efektivigi la peton. Li devas mallevi fenestrovitron, elŝovi
la kapon eksteren, diri “Pardonu min, sinjoro” kaj informiĝi pri la vojo. Tamen
li forgesis fari plej gravan agon – mallevi fenestrovitron. Kaj ĉiufoje,
kiam lia kapo ne elŝoviĝis eksteren, li provis rompi ĝin per sia
kubuto. Nur dank` al firmeco de usona vitro, frunto kaj brakoj de s-ro Adams
restis nevunditaj. Ni ĉesigis peti lin okazigi ion similan vespere.
Ni rapide aŭtis laŭ
malplena ŝoseo, cele hodiaŭ atingi Grandan
Kanjonon – unu el
rimarkindaj, geografiaj mirakloj de la mondo.
Ni ankaŭ laciĝis
kaj forgesis kontroli s-inon
Nun nia limuzino superis
cent kilometrojn hore. Ni rimarkis, ke virino ĉiam preferas veturi pli rapide,
ol tion postulas cirkonstancoj.
Ni denove trafis la farbitan
dezerton. Purbluaj montetoj situis ĉe la horizonto. Sunsubiro ankaŭ
estis pura, naiva, kvazaŭ ĝin pentris provincia fraŭlino.
Jam estis menciite, ke sian ĉapelon
s-ro Adams ĝis nun ne ricevis, kaj do pro malvarmo haŭto de lia
senhara kapo iĝis blua, samkiel koloro de dezertaj montetoj.
En absoluta mallumo ni venis
Grandan Kanjonon kaj prenis kabanon de loka kampadejo. Ĝin oni konstruis
el dikaj traboj por prezenti vivkondiĉojn de usonaj pioniroj. Tamen ene ĝi
aspektis tute moderne kaj havis oportunajn litojn, centran hejtadon, varman kaj
malvarman akvon. Ankaŭ tie troviĝis elektraj torĉoj kun longaj
apogiloj, kiuj staris sur planko.
Post vespermanĝo al
turistoj, kiuj kolektiĝis en negranda teatrejo same farita el dikaj
traboj, oni montris kurtan filmon pri marŝo al profundo de la kanjono sub
gvido de spertaj kondukantoj. Ankaŭ estis koncerto.
Sur podion eniris dika knabo kun
banĝo. Li kuraĝe sidiĝis kaj komencis pinĉi kordojn de sia
muzikilo, ritme frapante per vakeraj botoj. Poste eniris tre altkreska, maldika
vakero kun gitaro. Li rigardis publikon kaj diris:
-Mi volis muziki kaj kanti kune
kun du miaj amikoj, sed ili ne alvenis. Mi, verdire, ne scipovas kanti sole.
Ĉiuj ekridegis kaj ni ankaŭ.
La vakero mensogis pri tio, ke li ne scipovas kanti, ĉar li volis ĝojigi
alvenintojn.
En koncerto ankaŭ ĉeestis
juna negro, kiu lerte dancis. Matene ni lin renkontis ĉe kabano, en kiu ni
pasigis nokton. Li balais aleon. Disiginte siajn grandajn grizajn lipojn, li
ekdeziris al ni bonan matenon. Ni eksciis, ke ĉiuj artistoj,
partoprenintaj la koncerton, estis servistoj de la kampadejo.
Ni rapide ekpaŝis al la
kanjono.
Imagu vi jenon. Iu kvazaŭ
subtranĉis montan ĉenon, renversis kaj enpremis ĝin en la
glatan, kovritan per arboj, teron. Poste la montan ĉenon oni eligis.
Restas, kvazaŭ ĝia renversita formo aŭ malaj montoj. Tio estas
Granda Kanjono, gigantaj disŝiroj de grundo.
Montojn oni kutimiĝis
observi de malsupre. La kanjonon necesas rigardi de supre. Vidaĵo de
Granda Kanjono estas tute unika, kaj nenie en la mondo io simila ekzistas. Ni
delonge restis ĉe rando de tiu majesta abismo. Ni, kvaropo de babilemuloj,
diris neniun vorton. Tre profunde traflugis malrapide birdo, kvazaŭ tranaĝis
fiŝo. Ankoraŭ pli profunde, apenaŭ videbla pro ombro, fluis
rivero Kolorado (Colorado).
Granda Kanjono reale estas
grandioza nacia parko okupanta centojn da kvadrataj mejloj. Samkiel ceteraj
naciaj parkoj aŭ rezervejoj, ĝi estas perfekte aranĝita. Hoteloj
kaj vojoj, livero de presaĵoj, fotaĵoj, mapoj, informiloj kaj buŝaj
eksplikoj estas tre bonaj. Ĉi tien usonanoj ŝatas alveni tutfamilie
por ripozi, des pli, ke prezoj en hoteloj kaj en manĝejoj estas samaj,
kiel aliloke. Vizito kostas unu dolaron. Post pago, oni algluas al antaŭa
vitro de aŭto buntan etikedon, kaj vizitanto rajtas loĝi kaj migri en
la parko laŭdezire almenaŭ tutan jaron.
Estus bone, se ni malleviĝus
en profundon de la kanjono kaj travivus en traba kabano kun centra hejtado
almenaŭ duonjaron, inter ĥaoso de naturo kaj ideala priservado, sed
mankis tempo. Ni nur sukcesis ĉirkaŭveturi la kanjonon per aŭto.
Subite ni ekvidis strangan
funebran procesion. Laŭ perfekta aleo de la parko tre malrapide moviĝis
aŭtomobilo kun ĉerko. Post ĝi defilis homoj kun blankaj ledaj
antaŭtukoj. Iuj sur ŝultroj portis bastonojn. Malantaŭ de la
procesio senbrue veturis ĉirkaŭ tridek malplenaj aŭtoj.
Oni adiaŭiĝis kun olda
vakero servinta en la parko. La olda vakero dum vivo estis framasono, kaj do
homoj en blankaj antaŭtukoj ankaŭ estis framasonoj. Bastonoj estis
stangoj de flagoj. Ni ekakompanis la funebran procesion. El arbaro ekaperis damao kaj timeme
ekrigardis amason da aŭtoj. Ĉasado en la parko, certe, estas malpermesita, kaj do la damao ne timis
pafon. Ĝi volis transiri la vojon, sed ĝin fortimigis benzina
fiodoro. Finfine la damao fajne transsaltis la vojon, kelkfoje aperis inter
arbetaro ĝia silueto kaj iĝis nevidebla.
-Sinjoroj, - diris
En garaĝo ni vidis ies
limuzinon trafintan akcidenton. Tra plafono de “bjuik” (buick) penetris dikaj
branĉoj de arbo. Motoro premis sidlokon de ŝoforo. Ene troviĝis
branĉetoj kaj verdaj folioj. La ŝoforo de “bjuik” ekdormis, kiam li
direktis la limuzinon. Tio iufoje okazas en Usono. Glata ŝoseo, lulado de
aŭto, dumtaga laco – kaj homo ekdormas, nerimarkante tion mem. Vekiĝo
preskaŭ ĉiam okazas terura. “Bjuik”, kiun ni vidis, enpuŝiĝis
arbon tiel forte, ke en loko de katastrofo oni ne sukcesis difini, kie komencas
produkto de “General Motors” kaj kie finiĝas produkto de la naturo. Feliĉe,
la dorminta ŝoforo ne nur restis viva, sed entute ricevis neniujn vundojn.
Ni ekrigardis s-inon Adams. Kvankam ŝi neniam ekdormis dum movado, sed sur
niaj vizaĝoj estis skribita kvazaŭ averto.
Diversajn imponajn vidaĵojn
ni observis, veturante ĉirkaŭ la kanjono. Bluroza matena vualo jam
malaperis. Ni kelkfoje haltis ĉe barieroj kaj rigardis la abismon. Nun ĝi
havis abrikotan koloron. Sub ni, distance unu mejlon, vidiĝis la heliĝinta
rivero. Ni kriis tutforte por aŭdi eĥon. Kaj longe niaj moskvaj voĉoj saltis inter
rokoj, revenis kaj reflektis en la spaco.
Fine ni atingis elirejan
budon. Kontrolisto forestis. Hodiaŭ estis granda usona festo “Danka Tago”
(Thanksgiving Day) kaj do multaj servistoj ne laboris. Tamen sur vitron de la budo kontrolisto aligis
noteton: “Ĝis revido. Venu ĉi tien denove”.
-Ĝentlemanoj, - edife
diris s-ro
Kaj li komencis interese rakonti
pri usona servado. Li multon sukcesis rakonti dume ni traveturis kvardek
mejlojn for de la budo. Tiam li levis sian brakon al okuloj kaj tuj rigidiĝis.
-Bekio, - diris li apatie, - ĉu
vi eltiris mian horloĝon el sub kuseno?
-Ne, - respondis Bekio ĵetinte
en la edzon akran rigardon.
-Ho, ho, - ekĝemis sinjoro
Adams, - ne rigardu min tiel, mi petas. Tion ne eblas fari. Rigardu sole la ŝoseon.
-Vi restigis la horloĝon en
la kampadejo, - diris s-ino Adams rigardante la ŝoseon.
-Ne, ne, Bekio, - pli emocie
replikis Adams, - mi ne restigis ĝin en la kampadejo, mi forgesis ĝin
sub kuseno.
Ni haltis. Klariĝis, ke la
horloĝo kostas dudek kvin dolarojn. Sed tio ne estis plej grava. Malfeliĉo
estis tio, ke ĝi estis donaco de s-ino Adams mem al ŝia edzo.
Ni komencis kalkuli kaj kompari
perditan tempon, okdekmejlajn distancon, koston de benzino kun la forgesita
horloĝo. Rezulte superis tio, ke ĝi estis valora memoraĵo.
Tamen ni ne revenis la
kampadejon. El gazolina stacio ni telefonis al la kampadejo kaj informiĝis
pri tio, ke servisto, ordigintan nian kabanon, jam foriris kaj se li trovis la
horloĝon, do li nepre redonos ĝin al administracio.
-Bone, - diris sinjorino Adams, -
tiuokaze ni ne revenu al la kampadejo. La horloĝon oni elsendu al ni en
San-Franciskon, poŝtrestante.
Administranto, kun kiu ni
telefonis, samtempe petis redoni ŝlosilon de la kabano, kiun ankaŭ
forgesis s-ro
Post tiuj okazoj ni du
horojn veturis tute silente.