La deksepa ĉapitro
TIMIGA URBO ĈIKAGO (CHICAGO)
Pasis semajno post nia
forveturo el Nov-Jorko. Iom post iom aperis nia vojaĝa sistemo. Ni
tranoktis en kampadejoj aŭ en turistejoj, kiuj reale estis ordinaraj
domoj, kies mastroj luigas al vojaĝantoj malmultekostajn ĉambrojn kun
larĝaj, oportunaj litoj, sur kiuj nepre kuŝas kelkaj diversaj
litkovriloj. Apud staras komodo kun spegulo, balancilo, ĉemura ŝranko,
fadena bobeno kun enigita kudrilo kaj Biblio sur nokta tableto.
Mastroj de gastejoj -
laboristoj, etaj komercistoj kaj vidvinoj - sukcese konkuras kun hoteloj, kies
posedantoj iĝas tre furiozaj pro tio.
Ni ofte renkontis apud
vojoj reklamajn panelojn de hoteloj, kiuj iom nervoze alvokis vojaĝantojn
decidŝanĝi kaj preferi loĝadon en hoteloj.
PLENIĜU VIA KORO PER FIERO,
KIAM VI ELPAROLAS
NOMON DE LA HOTELO, EN KIU VI LOĜIS
Ili fakte estis kaŝitaj agoj
kontraŭ sennomaj gastejoj kaj kampadejoj.
-Ne, ne, ĝentlemanoj, -
parolis s-ro Adams, kiam venis krepusko kaj necesis pensi pri dormoloko, - mi
demandas vin serioze: ĉu vi volas, ke via koro pleniĝu per fiero? Tio
estas interese, kiam via koro pleniĝas per fiero, sed monujo proporcie
malpleniĝas.
Ne, ni ne volis, ke niaj koroj
pleniĝu per fiero!
Kiam iĝis mallume kaj nia
limuzino traveturis iun urbeton, ni haltis ĉe dometo kun afiŝo: ”Ĉambroj
por turistoj”, eniris ĝin kaj malkune ekparolis:
-"How do you do!"
- "Bonan tagon!"
Tuj aŭdiĝis eĥo:
-"How do you
do!", kaj el kuirejo eliris grandaĝa virino kun antaŭtuko kaj
trikaĵo enmane.
S-ro
-Ŝurli (surely)!
Certe! - ekkriis li, eksciinte, ke en la urbeto loĝas du mil rezidantoj,
ke hieraŭ okazis loterio, ke loka kuracisto volas edziĝi, ke antaŭnelonge
infano malsaniĝis je paralizo. - Certe!
Li pridemandis la mastrinon, kiam
ŝi vidviĝis, kie studas gefiloj, kiom kostas viando, kiom da jaroj ŝi
pagos al banko pro dometo.
Ni jam estis en litoj, en la dua
etaĝo, sed de malsupre aŭdiĝis:
-Certe! Certe!
Poste niaj oreloj aŭdis
grincadon de ligna ŝtuparo. S-ro Adams leviĝis supren kaj unu minuton
staris ĉe pordo de nia ĉambro. Li tre volis babili.
-Sinjoroj, - demandis li, -ĉu
vi jam dormas?
Kaj, ne ricevinte respondon, li
iris al sia ĉambro.
Tamen matene, precize je la sepa,
kiel vojaĝestro, li brue eniris nian ĉambron, freŝa, razinta,
kun akvoglutoj sur brovoj kaj ekkriis:
-Ellitiĝu! Ellitiĝu!
Good morning, sirs! (Bonan matenon, sinjoroj!).
Kaj komencis nova vojaĝtago.
Ni trinkis tomatan sukon
kaj kafon el dikvandaj kruĉoj, manĝis “ŝinkon kaj ovaĵon”
(ham and eggs) en senhoma kaj dormema kafejeto sur Mejn-strit kaj eniĝis
la limuzinon. S-ro Adams kun
granda senpacienco atendis nian alvenon. Li tuj turniĝis al ni kaj
komencis paroli. Preskaŭ seninterrompe li parolis tutan tagon. Supozeble
li konsentis vojaĝi kune kun ni pro tio, ke ni estis tre bonaj aŭskultantoj
kaj konversaciantoj.
Tamen estas rimarkinde, ke ne
eblas nomi lin babilulo, ĉar ĉiuj liaj eldiraĵoj estis interesaj
kaj saĝaj. Dum du monatoj de nia vojaĝo li neniam ripetis samon. Li
estis spertulo preskaŭ pri ĉio.Li estis inĝeniero, antaŭnelonge
emeritiĝinta kaj ricevinta renton de malgranda kapitalo, kiu realigas
modestajn vivkondiĉojn kaj sendependecon, sen kiu, li, efektive, povus
ekzisti neniun minuton.
-Nur hazarde mi ne fariĝis
kapitalisto, - diris al ni iufoje s-ro Adams. - Ne, ne, tio estas tute serioze.
Tio estos interesa por vi. Iam mi revis fariĝi riĉulo. Mi
perlaboradis multe da mono kaj decidis asekuri sin tiamaniere, por ke al veno
de mia kvindeka jubileo ricevi grandan monsumon de asekuraj societoj. Ekzistas
tia asekura rimedo, kiam necesas pagi kolosajn kotizojn, por ke maljunece iĝi
riĉulo.
Mi elektis du plej fidindajn
asekurajn societojn en la mondo - peterburgan societon “Rusio” kaj unu
honestegan germanan societon en Munkeno. Ĝentlemanoj! Mi tiam opiniis, ke
se eĉ iam la tutan mondon diablo prenos, do nenio grava en Rusio kaj
Germanio okazos. Tamen en la mil naŭcent deksepa jaro en Rusio okazis
revolucio kaj la asekura societo “Rusio” malaperis. Tiam ĉiuj miaj esperoj
translokiĝis en Germanion. En la mil naŭcent dudekdua jaro mi iĝis
kvindekjara. Mi esperis ricevi kvarcent mil markojn. Ĝentlemanoj! Tiu
estis, kiel mi pensis, tre granda, kolosa monsumo. Kaj tiam mi ricevis jenan
mesaĝon de la munkena asekura societo:
“Tre respektinda sinjoro Adams,
nia societo gratulas vin okaze de alveno de via kvindeka jubileo kaj aldonas ĉeke
kvarcent mil markojn”. Ĝi estis fakte la honestega asekura societo en la
mondo. Sed ve, ĝentlemanoj! Aŭskultu! La tuta monsumo taŭgis nur
por aĉeto de unu skatoleto kun alumetoj, ĉar tiam en Germanio estis
tre granda inflacio kaj en spezo oni uzis miliardajn bankbiletojn. Mi asertas
vin, sinjoroj, ke kapitalismo estas plej ŝanceliĝema objekto sur la
tero. Sed mi estas feliĉa. Mi ricevis plej bonan donacon - mi ne iĝis
kapitalisto.
Sinjoro Adams facile rilatis al
mono - iomete da humuro kaj malmulte da estimo. Ĉi-sence li tute ne
similis ordinaran usonanon.
Origina usonano pretas humure
rilati al ĉio, krom mono. Sinjoro Adams posedis multajn lingvojn. Li loĝis en Japanio, Rusio,
Germanio, Hindio. Li perfekte konis Sovetunion kaj laboris en Dneprostroj (NB.
konstruado de hidroelektostacio sur rivero Dnepro), en Stalingrado, Ĉeljabinsko,
kaj kono de la malnova Rusio helpis al li ekkoni Sovetan landon tiel, kiel
malofte sukcesas aliaj fremduloj. Li veturis tra USSR en malkomfortaj vagonoj, konversaciis kun laboristoj
kaj kamparanoj. Li vidis la evoluan landon, konante ĝian pasintecon kaj
antaŭvidante ĝian estontecon. Por tio li studis verkojn de Markso kaj
Lenin, legis diskursojn de Stalin kaj abonis ĵurnalon “Pravda” (Vero).
Sinjoro Adams estis tre
malkoncentriĝema, sed tio ne estis tradicia, milda malkoncentriĝo de
sciencisto, sed energia, persista malkoncentriĝo de vigla, scivolema homo,
ekzaltiĝema dum konversacio pri iu temo aŭ penso kaj forgesanta tiam
la tutan mondon.
Pri ĉio, kio rilatis al la
vojaĝo, s-ro Adams estis neordinare atentema kaj evitema.
-Hodiaŭ vespere ni venos Ĉikagon, - parolis s-ino Adams.
-Ne, ne, Bekio, ne parolu tiel. Eble
ni venos, eble ne, - replikis li.
-Sed, - eniĝis diskuton ni,
- sed ĝis Ĉikago restis nur cent mejloj, kaj se oni kalkulu, ke ni
veturas meze tridek mejlojn hore, do ...
-Jes, jes, sinjoroj, - ekbalbutis
s-ro
-Kial, nenio estas certa? Nun
estas la kvara post tagmezo kaj do je la oka ni atingos Ĉikagon.
-Eble atingos, eble ne.
Jes, jes, sinjoroj, serioze... Nenio estas certa. Ho, ne!
-Tamen, kio kapablas embarasi
nian venon en Ĉikagon je la oka?
-Ne, ne, tiel ne eblas paroli. Estus
stulte tiel opinii. Vi tion ne komprenas. Jes, jes, sinjoroj.
Male pri monda politiko li
parolis tre volonte kaj deziris aŭskulti neniujn replikojn. Li deklaris, ekzemple, ke milito
okazos post kvin jaroj.
-Kial ĝuste post kvin
jaroj? Kial ne post sep?
-Ne, ne, sinjoroj, ĝuste
post kvin jaroj.
-Sed kial?
-Ne diru al mi “kial”! Mi scias.
Ne, serioze. Ho, ne! Mi
deklaras, ke milito okazas post kvin jaroj.
Li tre koleris kontraŭ ĉiu
repliko.
-Ne, ne diru! - ekkriis li. -
Estas stulte kaj ride opinii, ke milito okazos ne post kvin jaroj.
-Bone. Hodiaŭ vespere en Ĉikago
ni daŭrigos nian diskuton serioze.
Proksime de Ĉikago kalkulilo
indikis la unuan milon da mejloj. Ni ekkriis “Hura”! Same hurais s-ro Adams emocie saltante sur sia
sidloko.
-Jen, jen,sinjoroj, ni
traveturis jam mil mejlojn.
Ĉiun milon da mejloj necesas
ŝanĝi oleon en la limuzino kaj reŝmiri ĝin. Ni haltis ĉe
serva stacio. Nian aŭton oni levis per speciala elektra stablo kaj
servisto en stria kepo elverŝis malpuran oleon kaj enverŝis la novan,
ekzamenis bremson, reŝmiris pecojn.
Sinjoro Adams demandis lin pri
lia salajro, pri lia origino kaj pri urbaj novaĵoj. Ĉiu, eĉ efemera konatiĝo,
donis al s-ro Adams grandan plezuron. Tiu ĉi homo estis naskita por
komunikiĝi kaj amikiĝi kun aliuloj. Li egale ĝuis pro konversacio kun kelnero,
apotekisto, preteriranto, kiun li demandis pri ĝusta vojo, sesjara
negrido, kiun li nomis “sir” (sinjoro), mastrino de gastejo aŭ bankoestro.
Li staris enŝovinte brakojn
en poŝojn de somera palto kaj levinte kolumon, sen ĉapelo, (sendaĵo
en Detrojton ne venis) aktive kapjesis al konversacianto:
-Certe! Mi aŭskultas vin,
sinjoro! Jes, jes, jes.
Ho, ne! Tio estas tre, tre
interese. Certe!
Nokta Ĉikago, al kiu ni
alveturis laŭ vastega kajo, disiganta la urbon de lago Miĉigano
(Michigan), aspektis tre bele. Dekstre estis nigreco, kiun plenigis ritma mara
bruo pro albatiĝantaj ondoj ĉe bordo. Laŭ la kajo, preskaŭ
kontakte, tre rapide veturis aŭtoj, lumigante asfalton per siaj lanternoj.
Maldekstre - kelkajn mejlojn da areo okupis ĉielskrapantoj. Ties lumantaj
fenestroj rigardis la lagon. Lumoj de supraj etaĝoj miksiĝis kun
lumoj de steloj. Brilis elektraj reklamoj.
Ĉi tie, samkiel en
Nov-Jorko, elektro estas dresita. Ĝi gloras samajn produktojn -
“Koka-Kola”, viskion “Ĝonni Ŭoker”, cigaredojn “Kemel”. Sur paneloj
vidiĝas enuigintaj du knabetoj: unu ne trinkas oranĝan sukon kaj do
estas maldika, lia kontenta antipodo trinkas multe da oranĝa suko kaj do
estas dika, dank` al fabrikantoj de la trinkaĵo.
Ni alveturis al hotelo “Stevens”.
Laŭ informa prospekto, ĝi estas plej granda hotelo en la mondo, en
kiu estas tri mil ĉambroj, grandaj haloj, vendejoj, restoracioj, kafejoj,
koncertaj kaj dancaj salonoj. Entute, la hotelo similis grandan ŝipon,
kies komforto kapablas kontentigi ĉiujn bezonojn de loĝantoj, dum
certa tempo izolitaj de la mondo. La hotelo estis granda kaj, probable, en ĝi
oni povus troviĝi tutan vivon, neelirante eksteren. Ĉu sole por
promeni? Sed promeni oni povas laŭ ebena tegmento de la hotelo. Tiea
promeno estas eĉ pli oportuna ol la surstrata, ĉar ne eblas aŭta
akcidento.
Ni eliris al la kajo, kiu nomiĝas
Miĉigana avenuo, kelkfoje kun plezuro pririgardis ĉirkaŭaĵojn
kaj ekpaŝis al la unua perpendikla strato, kie subite haltis.
-Ne, ne, ĝentlemanoj! -
ekkriis Adams, kontenta pro nia miro.
-Ne miru, mi petas, Ho, ne! Tio
ja estas Usono! Ne, serioze, estus stulte opinii, ke ĉikagaj viandaj reĝoj
konstruis ĉi tie sanatorion.
La strato estis mallarĝa,
duone lumigita, tre enuiga. Ĝin krucis ankoraŭ pli mallarĝaj
stratetoj, tute mallumaj kaj malpuraj, kun ŝtonaj pavimoj - mizerkvartalo,
kies konstruaĵoj havis nigriĝintajn, brikajn murojn kaj incendiajn ŝtuparojn.
Apud staris rubujoj.
Ni sciis, ke en Ĉikago estas
mizerkvartaloj, sed tio, ke ili situas en centro de la urbo, - estis tute
neatendite. Ŝajnis, ke Miĉigana avenuo estas nur la urba dekoracio,
post kiu situas sino de la urbo.
Nia unua impreso estis entute
korekta. Ni promenis laŭ la urbo kelkajn tagojn kaj plie estis surprizitaj
per sensensa konglomerato de konstruaĵoj konsistigantaj ĝin. Eĉ laŭ
kapitalisma koncepto, kiu allasas samtempan ekzistadon de riĉeco kaj
mizero sur la tero, Ĉikago estas peza, malgracia, maloportuna urbo. Dube,
ke aliloke de la mondo paradizo kaj infero interplektiĝis tiel dense, kiel
en Ĉikago. Apude de marmoraj kaj granitaj tegaĵoj de ĉielskrapantoj
sur Miĉigana avenuo situas abomenindaj stratetoj, malpuraj kaj fetoraj. Meze
de la urbo elstaras fabrikaj tuboj kaj veturas trajnoj kovrantaj konstruaĵojn
per vaporo kaj fumo. Iuj mizeraj stratoj aspektas tiel, kvazaŭ tie okazis
tertremo - rompitaj barieroj, oblikviĝintaj tegmentoj de lignaj kabanoj,
mallerte pendigita drataro, malpuraj rubejoj kaj mizera infanaro en ĉifonoj.
Kaj apude, kelkajn paŝojn de ĉi tie, - luksa vasta avenuo, ĉirkaŭigita
per arboj, kun belaj vilaoj kaj parkitaj limuzinoj. Reale tiu ĉi najbareco
de infero okazigas vivon en paradizo ne tro plezura. Kaj ĉio ĉi estas
en unu el plej riĉaj, aŭ pli ĝuste, en plej riĉa urbo de la
mondo!
Laŭ stratoj ĵetas sin
diversloken gazetportistoj kriante:
-Mortigo de policano!
-Rabatako en bankon!
-Detektivo Tomas mortigis en
rabloko gangsteron Ĝejms-on, moknomatan “Bebo”!
-Gangstero Filips, moknomata “Anĝeleto”,
mortigis detektivon Paterson-on!
-Aresto de “racketeer” (ĉantaĝisto)!
- “Kidnapping” (Infanŝtelo)
sur Miĉigana avenuo!
En la urbo oni pafas. Estus
mirinde, se ĉi tie oni ne pafus, ne ŝtelus gefilojn de milionuloj
(signifo de la vorto “kidnapping”), ne posedus kaŝitajn bordelojn, ne ĉantaĝus.
“Racket” (ĉantaĝo) estas plej fidinda kaj profita profesio, se ĝi
rajtus nomiĝi kiel iu profesia speco. Ekzistas neniu laborkampo, kiun ne
tuŝus ĉantaĝo.
Vendejon eniras atlete
aspektantaj junuloj kun helaj ĉapeloj kaj petas vendiston pagi ĉiumonatan
tributon al ili. Kompense la junuloj promesas malpligrandigi imposton, kiun
pagas la vendisto al ŝtato. Se la vendisto rifuzas la peton, tiam la
junuloj enmanigas mitralojn (machine-guns) kaj ekpafas en vendotablon. Tiam la
vendisto kapjesas. Tio estas ĉantaĝo. Poste alvenas aliaj junuloj kaj
ĝentile petas la vendiston pagi tributon al ili, pro tio, ke ili evitigas
lin de la unuaj junuloj. Kaj same ekpafas la vendotablon. Tio ĉi ankaŭ
estas ĉantaĝo. Estraranoj de flavaj sindikatoj ricevas monon de
fabrikantoj pro rompo de striko. Laboristoj pagas al ili por ricevi laborlokon.
Kaj tio ankaŭ estas ĉantaĝo. Artistoj pagas dek procentojn de
siaj salajroj al iuj agentoj de dunga firmao, eĉ kiam ili mem trovas
laborlokon. Kaj tio ĉi estas ĉantaĝo. Terapeŭto petas
malsanulon, kies hepato doloras, viziti dentiston por konsulti kaj ricevas de
tiu kvardek procentojn de honorario. Ankaŭ tio ĉi estas ĉantaĝo.
Ekzistas alia rimedo, pri kiu
rakontis al ni unu ĉikaga kuracisto.
Antaŭ elektado por kongreso
de ŝtato Ilinojso, - diris la kuracisto, - al mi venis tute nekonata viro.
Li estis politikulo (politician) de respublikana partio. Politikulo estas aferaĉisto
okupiĝanta pri primitiva politiko, kiu donas al li enspezon. Mi tre
malamas tiujn personojn - malĝentilajn kaj arogantajn. Ili nepre havas
salivitan cigaron en buŝo kaj falsan sigelringon, iliaj ĉapeloj estas
surmetitaj tre oblikve. “Bonan matenon, doktoro - diris li. Kiun vi elektos?”
Mi volis frapi lian vizaĝaĉon kaj forĵeti lin surstraten. Sed,
komparinte niajn staturojn, mi komprenis, ke batita eble estos mi mem. Tial, mi
modeste respondis, ke voĉdonos al pli plaĉa kandidato. “Bone”, - diris
la politikulo. -Ŝajne, ĉu vi havas filinon, kiu jam kvar jarojn
atendas laborlokon de instruistino?” Mi jesis. “Kaj jen, - diris la neinvitita
gasto, - se vi voĉdonos al nia kandidato, tiam ni helpos al via filino ricevi
serĉatan laborlokon. Sed firme ni nenion promesas. Sed se vi voĉdonos
al nia konkuranto, tiam via filino neniam laboros kiel instruistino, kion mi
promesas firme”.
Per tiuj ĉi vortoj nia
konversacio finiĝis. “Ĝis revido, doktoro! - diris li adiaŭe. Kiam
okazos elektado, mi vin vizitos”. Nu, certe, mi tre koleris, eĉ suferis
pro tiu ĉi senhonteco. Tamen dum elekta tago li alveturis al mi per aŭto.
Denove enporde de mia domo aperis lia dika cigaro. “Bonan matenon, doktoro! -
diris li. - Mi povas veturigi vin al elektejo”. Kaj, bedaŭrinde, mi
veturis kune kun li. Mi tiam opiniis, ke finfine ne gravas, kiu estos elektita
- demokrato aŭ respublikano. Kaj la filino, eble, ricevos laborlokon. Mi
ankoraŭ al neniu rakontis tion krom vi, ĉar mi hontis. Sed tiel politike
agas multaj homoj. Ĉie ekzistas ĉantaĝo, ĉie okazas
diversaj devigoj, kaj se vi deziras esti tute honesta, tiam vi iĝu
komunisto. Sed por tio necesas multon oferi. Tio ĉi malfacilas por mi”.
Ĉikaga ĉantaĝo
estas plej fama en Usono. En Ĉikago estis urboestro nomata Cermak. Komence
li estis ordinara laboristo kaj poste iĝis sindikata estrarano. Li estis
tre populara kaj eĉ amikis kun nuna usona prezidanto Rusvelt. Ili eĉ nomis unu la alian laŭ
la unuaj (NB.baptaj) nomoj: Frank kaj Tonni. Laboristoj diris pri li: “Tonni
estas nia kamarado kaj ni fidas lin”. Gazetoj skribis pri kortuŝa amikeco
de la prezidanto kaj la simpla laboristo (jen, kion kapablas atingi en Usono
ordinara homo kun la kalhavaj manoj!). Antaŭ du aŭ tri jaroj Cermak
estis mortigita. Post li restis tri milionoj da dolaroj kaj kvindek kaŝitaj
bordeloj, kiujn posedis lerta Tonni. Rezulte okazis, ke la ĉantaĝisto
estis samtempe urboestro de Ĉikago.
El tiu ĉi fakto ne sekvas,
ke ĉiuj urboestroj de usonaj urboj estas ĉantaĝistoj. Kaj ĝenerale
ne sekvas, ke la prezidanto de Unuiĝintaj Ŝtatoj amikas kun kanajloj.
La fakto estas simple escepta konjunkturo, sed kazo kun Cermak donas sufiĉan
imagon pri tio, kio estas reale urbo Ĉikago en la ŝtato Ilinojso.
Dum la unua vespero en Nov-Jorko
ni estis maltrankviligitaj pro ĝiaj mizero kaj riĉeco. Ĉi tie en
Ĉikago, nin plenigis kolero al personoj, okupiĝantaj sole pri
profito, kiuj konstruis en fruktodona prerio, apud granda lago Miĉigano
tiun ĉi timigan urbon. Ne eblas eĉ pensi, ke la urbo aperis rezulte
de mizero, sed male ĝi aperis rezulte de riĉeco, multaj teknikaj
atingoj, agrokulturado kaj brutbredado. La tero donis al homo ĉion, kion
li kapablis preni. Homo laboris kun diligento kaj lerto, pri kiuj oni povas nur
admiri. Oni rikoltis tiom da greno, akiris tiom da nafto kaj fabrikis tiom da
maŝinoj, ke sume ili povus kontentigi duonon de la monda loĝantaro.
Sed sur la abunda, fruktodona
grundo elkreskis, spite al racio, grandega monstra venena fungo - urbo Ĉikago
en la ŝtato Ilinojso. Tio ĉi estas iu supereco de absurdo. Ĉi
tie oni tute serioze povas opinii, ke tekniko en manoj de kapitalismo estas
tranĉilo en manoj de frenezulo.
Oni povas diri, ke ni estas tre
impresemaj personoj, ke ni estas tre forlogitaj, ke en Ĉikago estas luksa
universitato,
filharmonio, kvazaŭ plej perfekta en la mondo akvodukto, saĝa
radikala intelektularo, ke ĉi tie okazis grandioza tutmonda ekspozicio, ke
Miĉigana avenuo estas plej bela en la mondo. Tio ĉi estas vero. Ĉio
ĉi ekzistas en Ĉikago. Sed tio ĉi nur aperigas kontraston kun
mizero, maloportunaj konstruaĵoj kaj arbitro de ĉantaĝistoj. La
luksa universitato ne instruas junularon, kiel superi mizeron, radikala
intelektularo estas impotenta, polico pafas ĉefe ne banditojn, sed
malesperigitajn strikantojn, la tutmonda ekspozicio feliĉigis nur mastrojn
de hoteloj, kaj plej bela Miĉigana avenuo multon perdas pro najbareco kun
mizerkvartaloj.
Bonaj homoj en Ĉikago
decidis distri nin kaj alveturigis en studentan klubon de Ĉikaga
universitato por ĉeesti balon, aranĝitan okaze de dono de
sendependeco al Filipinoj.
Studenta balo estis senalkohola,
gaja kaj entute agrabla. En granda halo dancis filipinaj junulinoj, nigraokulaj
belulinoj kun plataj nazoj, glitis laŭ planko japanoj, ĉininoj, super
homamaso moviĝis blanka silka turbano de juna hinduo. Li estis vestita je
frako kun blanka brustumo, gracia deloganto kun brilaj okuloj.
-Mirinda balo, ĝentlemanoj,
- diris sinjoro Adams, strange subridante.
-Ĉu ĝi ne plaĉis
al vi?
-Ne, ĝentlemanoj, mi ja
diris. La balo estas tre bona.
Kaj li subite alpaŝis al la
hinduo kaj komencis demandi lin, pri vivkondiĉoj en komuna loĝejo,
pri kvanto de rupioj, kiun alsendas ĉiumonate lia patrino kaj pri kio li
okupiĝos post ricevo de diplomo. La junulo ĝentile respondis kaj
sopire rigardis amason da gedancantoj, al kiu li tre volis realiĝi.
De sur plafono pendis filipinaj
kaj usonaj flagoj, orkestro surscene estis lumigita per viola lumo, muzikistoj
suprenlevis saksofonojn. Estis
milda, bona, familia balo, sen ebriuloj, sen ofendiĝintoj, sen skandaloj. Estis agrable senti, ke ni estas ĉe
historia evento. Ja oni liberigis filipinanojn, donis al ili sendependecon! Sed
ja oni povis ne doni, sed donis. Oni mem donis! Tio estas noble.
Revenante la hotelon s-ro Adams ĉiuntempon
balbutis:
-Serioze, ĝentlemanoj! Ho,
ne!
-Kio okazis?
-Ne, ne, ĝentlemanoj, mi tutan tempon volas demandi vin: kial ni donis sendependecon al Filipinoj? Serioze, ĝentlemanoj, ni estas bonaj homoj. Ni mem donis sendependecon, pripensu nur. Jes, jes, jes, ni estas bonaj homoj, sed ni ne povas toleri, kiam oni provas malplenigi nian monujon. Tiuj diablaj filipinanoj produktas tre malmultekostan sukeron kaj, certe, eksportas ĝin ĉi tien sen dogano. Ja ili antaŭe estis same parto de Unuiĝintaj Ŝtatoj. Kosto de tiea sukero estas tia malkara, ke niaj produktantoj de sukero ne kapablas konkurenci kun ili. Nun, kiam ili ricevis de ni sian longe atenditan sendependecon, ili devos pagi doganon pro sukero samkiel ceteraj fremdaj negocistoj. Trafe, ke ni ne perdis Filipinojn, ĉar bonkoraj civitanoj konsentis preni de ni sian sendependecon nur kondiĉe, ke tie restos niaj armeo kaj administracio. Nu, diru al mi, sinjoroj, ĉu ni rajtis rifuzi tiun ĉi peton? Ne, ĝuste, ĝentlemanoj, mi deziras, ke vi konfirmu nian noblecon. Mi postulas tion.