La deksesa ĉapitro
HENRIO (HENRY) FORD
Matene oni telefonis el
oficejo de s-ro Sorensen kaj diris, ke s-ro Ford pretas nin akcepti.
Ankaŭ nin oni petis
komence viziti s-ron Kameron, personan sekretarion de Ford, kiu atendos nin en
buroo de konstrukciistoj.
-Nun s-ro Ford forestas, - sciigis
li nin, - kaj mi ne povas ekzakte diri, kiam vi lin ekvidos. Ĉar vi hodiaŭ
reobservos la uzinon kaj kelkfoje veturos preter la oficejoj, do bonvolu
informiĝi tiam pri alveno de s-ro Ford.
Ni jam sciis, ke Ford ne
havas sian propran kabineton kaj ofte kontrolas laboron de buroo de
konstrukciistoj. Do, sciigo
nin ne surprizis kaj ni sub ursa felo denove ekveturis rigardi dirbornajn
miraklojn.
Poste ni vizitis muzeon de aŭtoj.
Ĝi havas nur unu
eksponejon, kies areo egalas ok hektarojn. Planko estas farita el tektona pargeto, kiu sonas
sub piedoj, kiel ŝtalo. Plafonon apogas metalaj kolonoj, en kiujn oni
instalis kaloriferojn.
La muzeo ankoraŭ ne estas
preta.Tamen rimarkindaj eksponaĵoj jam estas alveturigitaj ĉi tien el
la tuta mondo. Dekoj da vaporaj maŝinoj inkluzive apenaŭ antikvan
kaldronon de Ŭatt (NB.Watt, James, granda skota inventisto). Ĉiuj maŝinoj
estas starigitaj sur fundamentojn, por ke ili funkciu. Grandan parton okupas aŭtomobila
fako. Ŝajnas, ke ĉi tie kolektiĝis ĉiuj specimenoj
produktitaj en la mondo. Ne eblas diri, ke antaŭ tridek jaroj
konstrukciistoj ne pensis pri beleco de siaj produktoj. Certe, ili aspektas iom
malmoderne, sed estas tre belaj ekzempleroj. Ili havas multe da ruĝa
kupro, brila verdflava kupro, spegula vitro, marokeno. Ankaŭ sur ilia fono
estas bone videblaj avantaĝoj de modernaj limuzinoj, kiuj estas pli
malkaraj, simplaj, potencaj kaj elegantaj.
Probable, Ford ankoraŭ mem
ne havas plenan imagon pri estonta aspekto de lia muzeo, ĉar vidiĝas
manko de ĝenerala ideo pri aranĝo kaj situo de eksponaĵoj. Ford
hastas kaj alveturigas novajn objektojn. Ĉi tie estas lignaj plugiloj,
erpiloj, teksostabloj, kudromaŝinoj, tajpiloj, antikvaj gramofonoj,
lokomotivoj kaj trajnoj.
Sur reloj, enigitaj en poluritan
pargeton, staras malnova trajno kun arabeskoj sur krudferaj kradoj. Sur
eksteraj supraĵoj de vagonoj estas pentritaj rozetoj kun folietoj kaj sub
fenestroj, en medalionoj, kamparaj pejzaĝoj. Vagonoj estas aligitaj al
malgranda lokomotivo kun kupraj lanternoj, balustrado kaj blazonoj. En sama
trajno antaŭ sepdek kvin jaroj knabo nomata Edison (NB.Edison, Thomas Alva, granda usona inventisto)
disvendis ĵurnalojn al pasaĝeroj.
En ĝi lian orelon frapis
konduktoro, post kio li surdiĝis. En 1927, kiam oni celebris la okdekan
jubileon de Edison, refunkciis la malnova fervojo inter Dirborno kaj Detrojto
kaj malnova trajno veturigis la grandan inventiston. Kaj, kiel tio estis antaŭ
sepdek kvin jaroj, Edison disvendis ĵurnalojn al gastoj. Forestis sole malĝentila
konduktoro, kiu forĵetis la knabon el la trajno. Iufoje oni demandis Edison-on: kiel influis lia
surdeco lian laboron? Li tiel
respondis:
-Neniel. Ĝi eĉ helpis
al mi, ĉar mi ne aŭdis multajn stultaĵojn, kiujn ofte parolas
homoj.
La trajno moviĝis al
Dirborno. Kaj ĉirkaŭe, en la tuta mondo, funkciis elektro, tintis
telefonoj, sonis gramofonaj platoj kaj elektraj ondoj disvastiĝis ĉie.
Kaj ĉi tion inventis la surda oldulo kun vizaĝo de militestro, kiu
malrapide, apogita per fremdaj brakoj, trapasis vagonojn kaj vendis ĵurnalojn.
Forlasante la muzeon, ni ekvidis
en vestiblo enigitan en plankon betonan platon. Ĝi prezentas spurojn de
edisonaj piedoj kaj lian subskribon, kiun li faris mem.
Ni forveturis al alia muzeo de
Ford, tiel nomata “vilaĝo”, Grinfild-villeĝ (Greenfield Village). Ĝi
okupis grandan areon kaj, por ĝin ĉirkaŭrigardi, al vizitantoj
oni disponigis malmodernajn kaleŝojn, ĉarojn kaj diliĝencojn. Sur
benkoj sidis veturigistoj en peltoj kaj cilindraj ĉapeloj. Ili klakis per
vipoj. Ili kaj ĉevaloj aspektis strange, tamen enveturo en Grinfild-vilaĝon
en aŭtoj estas malpermesata. Ni eniĝis en kaleŝon kaj ekveturis
laŭ vojo, kiun ni longe ne vidis. Ĝi estis kvazaŭ el la
kvindekaj jaroj de la deknaŭa jarcento, - koto, iomete kovrita per ŝtonetoj.
Ni ruliĝis laŭ ĝi trote.
“Vilaĝo” estas nova
eksperimento de Ford, kies signifon estas malfacile ekspliki. Eĉ Ford mem ŝajne
ne scias, por kio li ĝin fondis. Povas esti, li volis revivigi la pasintan
epokon kun ĝia etoso, pri kiu li sopiras, aŭ li volis, male,
kontrastigi tiaman mizeron kaj nuntempajn teknikajn atingojn.
En la muzean vilaĝon el
Menlo parko oni translokigis malnovan labon de Edison, en kiu okazis la unuaj,
multenombraj esploroj pri funkciado de la unua elektra ampolo, kiu tie unue
lumiĝis. En la labo unue ekparolis fonografo kaj ankoraŭ multo okazis
tie unue.
La labo estis reale malriĉa
ligna domo kun knaranta planko kaj malpuraj muroj, interne de kiu aperis
modernaj teknikaĵoj. Restaĵoj de edisona laboro estis videblaj. En la
labo troviĝis pluraj vitraj kaj metalaj iloj, vazoj kaj retortoj. Por
purigi ilin necesas eĉ tuta semajno.
Vizitantojn renkontis buklohava
oldulo kun brilaj, nigraj okuloj. Sur lia kapo estis silka ĉapeto, kiun
kutime portas akademianoj. Li energie komencis konversacii kun ni. Li estis unu
el kunlaborantoj de Edison, sola ulo viva nun.
Li senprokraste eksvingis ambaŭ
brakojn kaj ekkriis per plej ebla potenco:
-Ĉion, kio de tie foriris en
la mondon, faris juneco kaj potenco de Edison! Maljuna Edison estis neniu
kompare al juna Edison! Li estis leono de scienco!
Kaj la oldulo montris al ni
galerion de fotaj portretoj de Edison. Iuj prezentis lin juna, simila al
Bonaparto (NB. Napoleon Bonaparte, franca imperiestro) - sur blankan frunton malleviĝis fiera
hartufo. Sur la aliaj li similis Ĉeĥov - studenton (NB.Ĉeĥov, Antono, granda rusa verkisto). La
maljunulo daŭrigis svingi vigle la brakojn. Ni eĉ ekpensis, kial la
usonano estas tiom ekzaltiĝema. Cetere, ni baldaŭ eksciis, ke li
estas franco.
La sciencisto, rakontante pri sia
granda amiko, ekzaltiĝis ankoraŭ plu. Ni estis atentaj aŭskultantoj
kaj pro tio ni estis premiitaj. La oldulo montris al ni la unuan
lampon en la mondo, kiu
eklumis. Li eĉ detale rakontis pri tiu ĉi evento. Ili sidis ĉirkaŭ
lampo kaj atendis rezulton. Pluraj filamentoj eklumis kaj post unu momento
forbrulis. Kaj finfine ili trovis filamenton, kiu eklumis kaj ne forbrulis. Ili
sidis unu horon, - la lampo lumis. Ili sidis du horojn senmoviĝante, - la
lampo lumis. Ili sidis la tutan nokton. Tiu estis triumfo.
-Scienco nenien povas foriri de
Edison! - ekkriis la oldulo. - Eĉ modernajn radiolampojn generis lumo de
tiu ĉi inkandeska lampo.
Per tremantaj, sed tre lertaj
manoj, la oldulo enigis la lampon en radioricevilon kaj kaptis kelkajn
brodkastajn staciojn. Amplifo estis ne tre granda, sed sufiĉa. Poste la
maljuna sciencisto prenis stanan folion kaj enmetis ĝin en fonografon, la
unuan maŝinon ekparolintan per la homa voĉo. Ĝis tiam aliaj maŝinoj
kapablis nur zumi, grinci aŭ fajfi. La oldulo ekfunkciigis la fonografon,
albuŝigis tiun saman megafonon, kiun prenis enmane Edison, kaj diris tiujn
samajn vortojn, kiujn diris Edison, el porinfana, malnova kanzono pri Meri
(Mary) kaj ŝafineto. La kanzono finiĝas per rido: ha-ha-ha!
-Ha-ha-ha! - tute klare diris la
fonografo.
Ni sentis sin tiel, kvazaŭ
la aparato naskiĝis tuj antaŭ niaj okuloj.
-Tiun nokton Edison iĝis
senmorta! - ekkriis la oldulo.
En liaj okuloj aperis
larmoj. Kaj li ripetis:
-Juneco estis potenco de Edison!
Kiam la maljunulo eksciis, ke ni
estas verkistoj, li tuj iĝis serioza, solene ekrigardis nin kaj diris:
-Skribu nur tion, pri kio vi
pensas. Ne por Anglio aŭ Francio, sed skribu por la tuta mondo.
Li tre ne volis, ke ni foriru. Li
rakontis pri Edison, pri la abisena milito, li malbenis Italion kaj militon, li
laŭdis sciencon. Vane s-ro Adams tutan horon provis enigi almenaŭ unu
vorton en tiun uraganon da pensoj, konkludoj kaj eldiroj. Tion li ne sukcesis.
La franco ne permesis al li eĉ malfermi la buŝon. Fine ni komencis adiaŭiĝi
kaj ambaŭ olduloj montris, kiel kutime tion ili faras. Ili batis unu la alian laŭ brakoj, ŝultroj
kaj dorsoj.
- Good bye, sir! (Ĝis
revido, ĝentlemano), - kriis
-Good bye, good bye!, - reeĥis
la oldulo.
-Thank you very, very
match! (Grandan, grandan
dankon), - kriis Adams malleviĝante laŭ ŝtuparo.
-Veri, veri!, - aŭdiĝis
de supre.
-Ne, ĝentlemanoj, - diris
s-ro Adams, - vi nenion komprenas. En Usono estas bonaj homoj.
Kaj li elpoŝigis
grandan, familian naztukon kun ruĝaj kvadratoj kaj, nedeprenante la okulvitrojn,
sekigis per ĝi siajn okulojn.
Kiam ni preterveturis la labon,
oni diris, ke s-ro Ford ankoraŭ ne aliris. Ni veturis plu al uzino fabrikanta lumĵetilojn,
situanta dekkvin mejlojn for de Dirborno. Nia juna kondukanto estis parolema
persono kaj distris nin la tutan vojon. Okazis, ke en Ford-aj uzinoj funkcias sia,
malpublika polico, kiu kalkulas kvincent personojn. En ĝi servas la eksa ĉefo de la detrojta
polico Joe Louis, fama boksisto. Dank`al ĝi en Dirborno regas tuta paco.
Sindikatoj tie ne ekzistas. Ilin oni devigis kaŝiĝi.
Uzino, al kiu ni veturis, estis
precipe interesa, ĉar ĝi estis efektivigo de iu nova, teknika kaj
politika ideo. Ni jam kelkfoje aŭdis pri ĝi, ĉar ĝi estas
aktuala konekse al tiuj opinioj, kiuj ekzistas en Usono, pri diktaturo de maŝinoj
kaj pri tio, kiel feliĉigi vivon kaj konservi samtempe kapitalismon.
Dum konversacio kun ni, s-ro
Sorensen kaj s-ro Kameron, kiuj ambaŭ estis kvazaŭ la dekstra kaj la
maldekstra brakoj de Henrio Ford, diris, ke se ili komencus establi novan
entreprenon, do ili neniam konstruus uzinon gigantan. Anstataŭ unu uzino
ili establus centojn da malgrandaj, nanaj uzinetoj, situantaj proksime unu de
la alia.
En Dirborno ni ekaŭdis novan
sloganon: ”Kampara vivo kaj urba salajro”.
-Imagu vi, - diris ili al ni, - arbareton,
kvietan rivereton, eĉ plej malgrandan. Apude funkcias eta uzino. Ĉirkaŭe
loĝas farmuloj. Ili kulturas kampojn kaj laboras en uzineto. Freŝa
aero, bonaj dometoj, bovinoj, anseroj. Se komencos krizo kaj sekve ni reduktos
produktadon, laboristo ne mortos pro malsato, ĉar li havas terenon, panon,
lakton. Ja vi scias, ke ni ne estas filantropoj, ni okupiĝas pri aliaj
aferoj, ni fabrikas bonajn, malkarajn limuzinojn. Kaj se nanaj uzinoj ne
realigus grandan teknikan efekton, s-ro Ford ne akceptus la ideon. Sed ni jam
sukcesis konkludi, ke en nana uzino, kie forestas granda amaso da maŝinaro
kaj personaro, labora kapacito estas sufiĉe pli alta, ol en granda uzino. Tiamaniere,
laboristo vivas kiel kamparano kaj perlaboras kiel urbano. Krom tio, ni
evitigas lin de tiraneco de komercistoj. Ni rimarkis, ke se ni iom pligrandigas
salajron, tuj en Dirborno proporcie kreskas prezoj. Tio ne okazos, se malaperos
konglomerato de dekoj kaj centoj da laboristoj en unu loko.
Tiu ĉi ideo aperis ĉe
Ford antaŭ dudek jaroj, kiel li mem diris al ni poste. Samkiel ceteraj
usonaj iniciatoj, ĝi estis longe ekzamenata, ĝis disvastigo. Nuntempe
jam ekzistas dudek nanaj uzinoj kaj Ford establas la novajn ĉiujare. Distanco inter uzinetoj dek, dudek
kaj eĉ kvindek mejlojn ne konsternas s-ron Ford. Ideala stato de usonaj vojoj ne aperigas
problemon.
Rezulte, senco de la ideo estas ĉies
prospero. Vivo kampara, salajro urba, krizo ne estas danĝera, teknika
perfekteco estas atingita. Ili ne diris al ni sole, ke la ideo havas grandan
politikan parton - transformi proletaron kvazaŭ en etajn proprietulojn kaj
samtempe liberigi grandajn industriajn centrojn de danĝera amasiĝo da
laboristaro. Reale, tiam ne necesos speciala, sia polico. Kompense, iliaj
membroj ricevu po unu bovineto kaj granda negro Joe Louis idilie melku. La eksa
ĉefo de detrojta polico vagu laŭ herbejoj en surmetita florkrono,
kiel Ofelio, kaj balbutu: “Mankas laboro, mi enuas, enuas, ĝentlemanoj!”
La paroloj de usonanoj ĉiam
akordiĝas kun la agoj. Leviĝinte sur holmon, ni ekvidis pejzaĝon,
pri kiu oni rakontis al ni. Uzino, produktanta lumĵetilojn, situis ĉe
eta rivero kaj digo okazigis nur sep futojn da akvofalo. Tamen tio sufiĉis,
por funkciigi du malgrandajn turbinojn. Ĉirkaŭ la uzino reale estis
arbareto kaj herbejeto, vidiĝis farmoj, aŭdiĝis klukado, bojado
kaj, unuvorte, ĉiuj kutimaj kamparaj sonoj.
La uzino troviĝis en unu
vitrigita ejo. Plej rimarkinda estas tio, ke en ĝi laboras nur kvincent
laboristoj, produktantaj ĉiujn, diversajn lanternojn por ĉiuj uzinoj
de Ford. Inter klukado kaj gruntado la uzino fabrikas hore mil antaŭlanternojn,
sescent postlanternojn kaj kvincent plafonlanternojn.
Naŭdek ok procentoj de uzina
laboristaro estas farmuloj, kaj ĉiu havas de kvin ĝis kvindek akreojn
(NB.unu akreo = 0,4 hektaro). En la uzino oni laboras du skipojn, tamen se ĝi
funkcius plenkapacite, do tiam kvanto de produktaĵoj elkreskus je unu fojo
kaj duono. Pri kio okupiĝos laboristoj, havantaj neniujn akreojn, - la
nova ideo parolas nenion, kvankam tiuj homoj konsistigas plimulton de proletaro
de Unuiĝintaj Ŝtatoj. Sed se suspektinde favoraj kapitalistoj
sukcesus disloĝigi tutan usonan proletaron en kamparon, kio laŭ si
mem estas plej nova burĝa utopio, - do eĉ tiam ekspluatado ne
malaperus, sed, certe, plifortiĝus kaj transformiĝus en pli rafinitan
rimedon.
Malgraŭ etendiĝintaj ĉirkaŭ
la uzino kamparaj pejzaĝoj, laboristoj, dense starantaj ĉe malgrandaj
ĉenstabloj, havis samajn malgaje ekscititajn mienojn, kiujn havis
laboristaro en Dirborno. Kiam eksonis signalo por matenmanĝo, laboristoj,
samkiel en Dirborno, tuj sidiĝis sur plankon kaj rapide ekmanĝis
siajn sandviĉojn.
-Bonvolu diri, - demandis ni
administranton paŝantan kune kun ni preter ĉenstablo, - ĉu vi
scias, kiom da lanternoj jam estas fabrikitaj hodiaŭ?
Li aliris al muro, sur kiu pendis
longaj, mallarĝaj paperfolioj, deprenis la supran kaj tralegis:
-Ĝis tagmezo ni fabrikis
kvar mil dudek tri antaŭlanternojn, du mil kvardek cent tridek ok
postlanternojn kaj mil naŭcent naŭdek du plafonlanternojn.
Ni ekrigardis niajn horloĝojn.
Estis kvarono post tagmezo.
-Informon pri produktaĵoj mi
ricevas ĉiuhore, - aldonis la administranto kaj rependigis la bultenon sur
hoketon.
Ni reveturis al la oficejo de
Ford. Ĉi-foje al ni iom hastante eliris renkonten s-ro Kameron kaj nin
venigis. En sia
kabineto s-ro Kameron kalkulis nin perokule kaj petis alporti kroman seĝon.
Ni sidiĝis en paltoj,
kio estis maloportune, kaj do ni decidis demeti tiujn. Tamen en pordoj de la ĉambro
aperis Henrio Ford.
Li demande pririgardis gastojn
kaj riverencis. Okazis ioma tumulto dum manpremado kaj rezulte de tio Ford
translokiĝis tien, kie mankis seĝo. Tamen s-ro Kameron rapide ĉion ordigis kaj
Ford eksidis. Li sidis sur seĝo
metinte unu gambon sur la alian. Li estis maldika, preskaŭ plata, iom ĝibeta
oldulo, kun saĝa, faltoplena vizaĝo kaj arĝentkoloraj haroj. Li
estis vestita je freŝa, griza kostumo, nigraj ŝuoj kaj ruĝa
kravato. Ford aspektis pli june, ol siaj sepdek tri jaroj, sed sole liaj brunaj
manoj kun dikaj artikoj pruvis lian maljunecon. Oni diris al ni, ke li iufoje
vespere dancas.
Ni tuj ekparolis pri nanaj
uzinoj.
-Jes, - diris s-ro Ford, - mi
vidas eblecon establi malgrandajn uzinojn, eĉ la ŝtalfandajn. Tamen,
nun mi ne rifuzas de grandaj fabrikoj.
Li parolis pri tio, ke li imagas
estontan landon, kovritan per etaj fabrikoj, kaj laboristojn, liberigitajn de
jugo de komercistoj kaj financistoj.
Farmulo, - daŭrigis
Ford, - produktas grenon, ni produktas limuzinojn, sed inter ni staras Ŭoll-strit
(NB. Wall Street, strato en Nov-Jorko, kiu reprezentas la komercan kaj financan
mondon), staras bankoj, kiuj deziras posedi kvoton de rezultoj de nia laboro,
samtempe nenion produktante. - Kaj li rapide eksvingis permane antaŭ sia
vizaĝo, kvazaŭ forpelinte kulon, kaj diris: - ili scipovas sole unu -
artifiki, ĵongli per mono.
Ford ŝatas paroli pri sia
malamo al Ŭoll-strit. Li tre bone komprenas, ke se li vendas almenaŭ
unu akcion al Morgan, tiam tiu akiros ĉiujn restintajn.
Dum konversacio Ford ofte
movis gambojn. Li jen alpremis ilin al skribtablo, jen krucigis, jen restarigis
ambaŭ sur plankon kaj komencis balanciĝi. Li havis proksime
situantajn, virecajn okulojn. Kaj ĝenerale, li aspektis kiel ordinara,
rusa kamparano, kiu forrazis plene barbon kaj surmetis anglan kostumon.
Ford venas laborejon kune
kun ĉiuj kaj pasigas en uzino ĉiun labortagon. Li ne permesas ion ajn produkti laŭ desegnaĵo,
nehavanta lian vizon. Ni jam menciis, ke li ne havas propran kabineton. Kameron
diris pri li tiamaniere:
-Sinjoro Ford cirkulas.
Laborrimedo de Ford delonge
disvastiĝas ekster limoj de produktado de limuzinoj mem aŭ ceteraj
objektoj. Tiu ĉi sistemo en plej alta grado influas la mondan vivon. Tamen,
liaj agoj kaj agoj de aliaj industriistoj tiel modifis Usonon, ke en ĝi
neniu scias, kio okazos morgaŭ. Li persiste ripetadas al ĉirkaŭantoj:
-Tio min ne koncernas. Mi havas
propran taskon. Mi fabrikas limuzinojn.
Denove okazis tumulto, kutima dum
adiaŭa manpremado, kaj renkonto kun unu el plej interesaj unikuloj de
Usono - Henrio Ford - finiĝis.