La kvara parto                                           LA ORA ŜTATO

La trideka ĉapitro                             REKORDO DE SINJORINO ADAMS

Ĉe la limo de Kalifornio oni haltigis nin apude de la inspektorejo, kiun ĉirkaŭigis malgrandaj kaktoj, kaj oni esploris la limuzinon.

En Kalifornion oni ne rajtas enigi nek fruktojn, nek florojn. Kalifornianoj timas, ke la ŝtaton povas penetri bakterioj kaj provoki flormalsanojn. La inspektoro algluis sur frontan vitron de nia aŭto etikedon kun bildo prezentanta helbluan perspektivon kaj verdajn palmojn, kaj ni trafis Kalifornion, “la Oran ŝtaton”.

Tamen, preterveturinte la inspektorejon, neniujn palmojn ni ekvidis. Tie estis la dezerto same majesta kaj admirinda, kiel en Arizono, Nevado kaj Nova Meksikio. Nur la suno ĉi tie radiis pli varme kaj aperis multaj kaktoj. Abunda kaktaro elŝoviĝis el sablo de ambaŭ flankoj de ŝoseo. Ties alteco egalis al alteco de iu pomarbo.

Tiel pasis duontago. Ni matenmanĝis bananojn kaj nuksojn, kiel simioj. Vojo transpasis de unu plataĵo al la alia kaj poiome leviĝis. Kaktoj malaperis ankaŭ subite, kiel ili aperis. Ĉe la horizonto ekvidiĝis krada turo. Post ĝi – la alia kaj ankoraŭ la tria. Ili similis marsajn militmaŝinojn. Ni preterveturis linion de alta tensio konstruitan por liveri kurenton de Bouldera digo al Kalifornio. Elektro ritme trafikis trans sabloj kaj montetoj de la dezerto.

-Ĝentlemanoj, - diru al mi, - ĉu vi sentas sonoron en viaj oreloj? Konfesu.

Ni fiksaŭskultis. En oreloj reale io sonoris. Sinjoro Adams ekiĝis tre ĝoja.

-Tio estas rezulto de atmosfera hipotensio, - diris li. - Ne konsternu tio vin! Ni nerimarkeble grimpis sur sufiĉe grandan altecon. Tamen mi opinias, ke tio estas nia lasta transpasejo.

Sinjoro Adams, samkiel ĉiam, estis prava.

Baldaŭ ni komenñis descendi laŭ pitoreska sinua vojo en la novan dezerton. Ĉar ni vidis ĝin de sur granda alteco, do ĝi aspektis malsame, kompare al ceteraj, jam vizititaj, dezertoj. Ĝin kovris maldensa vualo de vaporoj. Post longatempa interrompo denove aperis rezultoj de homa agado: kultivitaj kampoj, irigaciaj kanaloj, verdaj plantoj, ampleksaj vitejoj, malaperantaj en la nebula horizonto, kaj naftaj arganoj de urbo Bekersfildo (Backersfield). Estis decembro. Aperis palmoj, arboj, kaj junulinoj vestitaj je jupoj aŭ je pantalonoj. Virinaj pantalonoj kaj surkolaj tuketoj estis ekzaktaj indikiloj pri proksime situanta Holivudo (Hollywood), ĉar tio estis kinematografia stilo.

Ĉi-parto de Kalifornio estas irigaciita dezerto. Se ĝin oni ne akvumos dum almenaŭ semajno, ĝi turniĝos je sama dezerto, kiel antaŭe. Florojn necesas akvumi ĉiutage, por ke ili ne pereu.

-Ne, serioze, ĝentlemanoj! - ekkriis s-ro Adams. - Kalifornio estas unika ŝtato! Ĉi tie principe neniam okazas pluvo. Jes, jes, principe. Vi simple ofendos kalifornianon, se vi diros al li, ke ĉi tie iufoje pluvas. Tamen, se tiun tagon, kiam vi alvenis, okazis pluvo, - tiam kaliforniano tre ekkoleras, levas la ŝultrojn kaj parolas jenon: “Okazis io nekomprenebla. Mi loĝas ĉi tie dudek jarojn, ĉi tie mortis mia unua edzino, kaj la dua malsaniĝis, ĉi tie maturiĝis miaj gefiloj kaj finis mezan lernejon, sed pluvon mi vidas unuafoje!” Tio estas vero, sinjoroj. Vi ne volas kompreni, kio estas Kalifornio. Mi persvadas vin – ĉi tie iufoje pluvas!

Naftaj arganoj apud Bekersfildo, respektive al la oklahomaj, metalaj, estis faritaj el ligno. Ĉi tie troviĝas pli malnovaj naftobasenoj. Kaj denove, apud arganoj, ni ekvidis aĉajn kabanojn. Tiu estas realo de usona vivo: ju pli riĉhava areo, ju pli milionojn dolarojn oni elsuĉas aŭ elterigas tie, des pli malriĉaj kaj malbelaspektaj kabanoj troviĝas tie, en kiuj loĝas homoj elsuĉantaj kaj elterigantaj tiujn milionojn.

Cetere, suĉas nafton ne sole grandaj kompanioj. Suĉas individue ankaŭ lokaj rezidantoj, posedantoj de domoj kaj aŭtoj. Ili boras truon en sia tereno kaj elterigas kelkajn galjonojn tage. Tiun rimedon usonanoj nomas “sovaĝa kato”(wild-catting) .

Bekersfildo distingiĝas de pluraj, jam viditaj Galupoj, sole per ĝiaj palmoj. Tamen ĉi tiu distingo estas grava: ĉar Galupo kun palmoj plaĉas al ni multe pli, ol Galupo sen palmoj.

Ĉi tieaj komerco kaj reklamo estas pli viglaj, ol en la dezerto. Post multenombraj kaj unuformaj afiŝoj “Trinku Koka-Kolon”, ĉi tie sentiĝis novjorka aktiva zorgemo pri konsumantoj. Mastro de eta gazolina stacio, situanta ĉe elirejo de Bekersfildo, pendigis super sia stacio komikan homfiguron faritan el malplenaj ujoj de maŝina oleo. Ĝi balanciĝis pro ventoblovoj, bruis kaj ĝemis, samkiel sola, forgesita fantomo. En ĝia ĝemado klare aŭdiĝis: “Aĉetu oleon nur el Pensilvanio. Tiu ĉi oleo estas produktita en la kvakera ŝtato. Kvakeroj estas bonaj homoj, kaj do ili ne produktas malbonkvalitan oleon!”

Iom plue, super aŭta servejo (service station), pendis tute neordinara afiŝo, kiun rimarkis s-ro Adams, brue ekaplaŭdis kaj ekkriis:

-Bekio! Haltu ĉi tie!.. Jes, jes, ĝentlemanoj, - diris li, - bonvolu atente legi tekston de la afiŝo, se vi deziras kompreni animon de usonano.

Jen la teksto: “Aŭta priservo. Ĉi tie vin ĉiam oni renkontas kun amika rido!”

Ni tuj imagis kutiman situacion: vunditan pasaĝeron en tre difektita aŭto, simila al tiu, kiun ni vidis en Granda kanjona garaĝo, oni renkontas kun rido.

-Ne, ne, sinjoroj, serioze, rido estas stilo de usona vivmaniero.
Ĉi tio estas vero. Tamen, usona rido, ĝenerale sincera, laŭta kaj vivĝoja, iufoje incitas.

Imagu vi, ke renkontiĝas du usonanoj.

La unua usonano (ridetas). – Saluton!

La dua usonano (montras kelkajn dentojn). – Saluton!

La unua.- Kiel vi fartas (ridas)? (How do you do!)

La dua. –Tre bone. Dankon! (montras ĉiujn tridek du dentojn, inter kiuj estas tri oraj). Kaj kiel vi fartas?

La unua. Bonege (Very nice)! (laŭte ridas) Kiel pasas viaj aferoj?

La dua. Perfekte! (ridegas) Kaj la viaj?

La unua. Senriproĉe! (laŭte ridegas) Nu, ĝis la revido, salutu vian edzinon!
La dua. Dankon. Ha-ha-ha! Vi ankaŭ salutu! (same laŭte ridegas kaj forte frapetas la ŝultron de amiko) Ĝis la revido (Good bye)!

Usonanoj ridas kaj seninterrompe montras dentojn ne pro iuj okazintaj kuriozaĵoj, sed tial, ke tio estas ties stilo. Usono estas lando, kies loĝantaro preferas primitivan klarecon en ĉiuj siaj aferoj kaj ideoj.

Pli bone esti riĉulo ol malriĉulo. Kaj homo, anstataŭ tio, ke perdi tempon por meditado pri kialoj, kiuj rezultigis mizeron, kaj forigi tiujn kialojn, penas iel ajn akiri milionon.

Pli bona estas miliardo ol miliono. Kaj homo, anstataŭ tio, ke ĉesigi ĉiujn aferojn kaj ĝui per sia miliono, sidas en oficejo, ŝvitas kaj penas akiri miliardon.

Sporto estas pli utila por homsano ol legado de libroj. Kaj homo preferas libertempe sporti.

Homo bezonas foje distriĝi, por deflankiĝi de okupoj, kaj li vizitas kinejon aŭ burleskejon, en kiuj oni lin ne devigas pensi pri io grava, ĉar tio malhelpos al li ripozi.

Rido estas pli bona ol ploro. Kaj homo ridas. Evidente, iam li devigis sin ridi, samkiel dormi kun aperta ventolgiĉeto, matene gimnastiki kaj purigi dentojn. Kaj poste li kutimiĝis. Nun lia rido aperas libere, eĉ sendepende de lia volo. Se vi vidas ridantan usonanon, ne pensu, ke li reale ridas. Li ridas sole pro tio, ke ĉiuj usonanoj devas ridi. Kaj ĝemu kaj sopiru nur meksikianoj, slavoj, hebreoj kaj negroj.

Ni enveturis perfektan kvarstrian ŝoseon, kunligintan Losanĝelon kaj San-Franciskon, kaj denove trafis turbulentan aŭtan torenton, de kiu ni jam komencis malkutimiĝi en la dezerto. La ŝoseo kun blankaj strekoj estis nigra kaj grase brilis. Preter ni, brile per vitroj, kun fajfo kuris aŭtoj. De malproksime ili ŝajnis tre altaj, ĉar la ŝoseo respegulis ties radojn. Veturis “bjuik”-oj (buick), “ford”-oj, “krajsler”-oj (crysler), “pakard”-oj (packard), muĝis kaj katblekis pluraj aŭtomobiloj. Permanenta trafiko okazas sur usonaj vojoj.

Kalifornio famiĝis pro tieaj aŭtaj katastrofoj. Apud vojo pli ofte ni renkontis grandajn panelojn, kiuj petegis ŝoforojn veturi pli atenteme. Ili estis perfekte pentritaj, lakonaj kaj timigaj. Granda policano, tenis sub la maldekstra brako kadavron de knabino kaj lia dekstra brako estis direktita rekte nin. Sube estis teksto: ”Ĉesigu tiujn mortigojn!” Sur alia panelo estis pentrita senprudentiĝinta viro kun infana kadavro surmane kaj teksto: “Kion mi kaŭzis!”

-Ne, Bekio, mi ne volas, ke nin oni renkontu kun amika rido, - diris s-ro Adams. - Ĝentlemanoj, ĉu vi volas, ke nian difektitan limuzinon oni renkontu kun amika rido? Bekio, ne superu kvardek mejlojn hore, mi petas.

Sinjorino Adams provis ion oponi, sed la paneloj kaŭzis tre fortajn niajn impresojn, kaj do mi subtenis peton de s-ro Adams. Nia kuraĝa kondukantino estis devigita obei.

-Bekio, - laŭte demandis s-ro Adams, - ĉu efektive vi deziras, malfacile tenante mian pezan kadavron, kriegi tra tuta Kalifornio: “Kion mi kaŭzis!”?

Poste s-ro Adams profundiĝis en mapon kaj komencis ion streki sur ĝi.

-Ĝentlemanoj! - diris li fine. - Ni devas viziti Sekvojan parkon (Sequoia National Park). Ĝi situas proksime. Post urbo Delano necesas ĝiri dekstren. Ĉirkaŭvojo ne estas longa – nur sesdek mejlojn. Nia vizito ne superos kvin minutojn, kaj poste ni revenos la ŝoseon por daŭrigi nian veturon al San-Francisko. Ne, sinjoroj, diru al mi nenion. Okazos simpla stultaĵo, se mi ne vizitos Sekvojan parkon. Ni devas esti realaj vojaĝantoj.

Nun ni estas tre dankemaj al s-ro Adams pro tio, ke li venigis nin en Sekvojan parkon, sed tiam ni estis tre lacaj pro veturo tra dezerto, estis superplenigitaj per multaj impresoj kaj tre volis, kiel plej baldaŭ, atingi San-Franciskon, por tuj konsenti lian proponon.

Okazis eta konsilio, en kiu sinjoro Adams, ĉiam tre atentema, kondutis kiel Suvorov (NB.Suvorov, Aleksandro, granda rusa militestro).

Estis akceptita jena decido – viziti Sekvojan parkon dum kvin minutoj.

Kiam ni atingis Delano-n, jam pasis du horoj. Dekstre aperis montoj. Ni direktis la limuzinon tien. Tio estis Sierra Nevado, montara ĉeno, situanta inter altebenaĵo Kolorado kaj Kalifornia valo.

Denove antaŭ ni estis severaj montaraj vidaĵoj, denove sinjorino Adams, admire levis ambaŭ brakojn, elŝovis sin el fenestro kaj kriis: “Rigardu, rigardu!” – kaj ni petegis ŝin repreni la stirilon kaj rigardi vojon, promesis dum tagmanĝo rakonti pri ĉiuj vidindaĵoj belforme. Tamen ĝis tagmanĝo ankoraŭ ne venis tempo.

Komenciĝis ascendo laŭ pitoreska vojo inter etaj rokoj, riveroj kaj brila, sub la suno, koniferfoliaro. Ni spertis grandan plezuron, leviĝante supren al blua ĉielo, tien, kie, sur neatingebla por ni alteco, situis neĝa supraĵo. Sube, sur preskaŭ vertikalaj verdaj deklivoj vidiĝis malvastaj vojstrioj, laŭ kiuj ni antaŭnelonge aŭtis. Baldaŭ la suno ankaŭ okazis kvazaŭ sube.

-Kie ja estas sekvojoj? -sopire demandis ni.

-Toleru, - iom konfuze respondis sinjoro Adams. –Sekvojoj baldaŭ aperos.

-Sed jam venis tempo por tagmanĝo, - replikis sinjorino Adams rigardante la horloĝon kaj samtempe turnante la stirilon.

Baldaŭ aperis enireja budo de la nacia parko kaj ni, facile ekspirinte, pagis po unu dolaro. Tamen pasis ankoraŭ ĉirkaŭ unu horo, kiam ni ekvidis la unuan sekvojon.

-Rigardu, rigardu! - ekkriis s-ino Adams haltigante la limuzinon.

Komence ni nenion rimarkis. Samnivele al ŝoseo senmove staris tuta arbaro de koniferaj pintoj, kies trunkoj kreskis sur deklivoj sube. Sed unu pinto, troviĝanta inter la ceteraj, iel malsimilis tiujn. Rigardinte pli atente, ni rimarkis, ke ĝia koniferfoliaro estas pli verda kaj havas malsaman formon. Ni singardeme ekrigardis suben. Ĉiuj trunkoj estis videblaj de radikoj ĝis pintoj, sed tiu ĉi trunko, dikega kiel turo, daŭris ie sube kaj ne eblas vidi ĝian komencon.

-Nu, kion vi diros, ĝentlemanoj? – triumfis s-ro Adams. –Vi ŝajne demandis, kie estas sekvojoj?

-Rigardu, rigardu! - rekriis s-ino Adams.

Ĉi-foje necesis rigardi supren. Apud ni kreskis el tero alia trunko de giganta arbego. Kial ni tuj ĝin ne rimarkis? Ĝi estis tre granda, tro nenormala inter ordinaraj trunkoj de ĉirkaŭigantaj ĝin abioj kaj pinoj, por ke okulo, kutimiĝinta distingi naturan diferencon inter malgrandaĵo kaj grandaĵo, povus tuj rimarki tiun ĉi fenomenon.

Ni malrapide ekmoviĝis plu, de arbo al arbo. Du unuaj, kiuj nin mirigis, estis plej malgrandaj ekzempleroj. Nun ni veturis tra antikva malserena arbaro, fantasta arbaro, en kiu vorto “homo” perdas sian fieran signifon, sed ĉi tie fieran signifon havas nur vorto “arbo”. Sekvojoj, laŭ determino de sciencistoj, apartenas al “konifera klaso” kaj kreskas kune kun ordinaraj abioj kaj pinoj, sed okulfrapas homon tiel, kvazaŭ li ekvidis inter kokinoj kaj porkidoj vivan pterodaktilon aŭ mamuton.

Plej granda arbo aĝas kvar mil jarojn. Ĝi nomiĝas “Generalo Ŝerman”. Usonanoj estas tre praktikaj personoj. Apud la arbo pendas tabuleto informanta, kun granda precizeco, tion, ke el ĝi oni povas ĉarpenti kvardek domojn, kun kvin ĉambroj en ĉiu, kaj tion, ke ĝi estas pli longa ol vagonaro de “Unio Pacifiko” (Union Pacific Railroad Company ). Tamen ni, rigardante tiun ĉi diafanan kaj malserenan arbaron, ne volis pensi pri kvinĉambraj domoj kaj vagonaro de “Unio Pacifiko”. Ni rememoris vortojn de Pasternak (NB.Pastenak, Boriso, granda rusa verkisto kaj poeto): “En arbaro buliĝis katedrala mallumo” kaj meditis pri tio, ke la arbaro jam ekzistis, kiam forestis ne nur Kristoforo Kolumbo (Christopher Columbus), Gajo Cezaro (Gaius Julius Caesar), Aleksandro Makedona (Alexander the Great), kaj eĉ egipta faraono Tutanĥamono (pharaon Tutankhamen).

Anstataŭ kvin minutojn, ni troviĝis en la arbaro du horojn, ĝis kiam krepusko iĝis tre malluma. Pri tagmanĝo ne eblas eĉ revi ĝis reveno al valo. Kaj ni volis tion fari. Sed subite geedzoj Adams interrigardis unu la alian kaj sur iliaj vizaĝoj aperis tute samaj malbonaŭguraj ridetoj. Ni klare supozis, kion ekvolis realigi niaj karaj geamikoj. Vane ni ilin petegis intencŝanĝi, rememori la bebon. La geedzoj estis necedemaj. Interprenante la manojn, ili foriris “informiĝi”. Feliĉe, ili tre baldaŭ revenis, ĉar neniu estis en la arbaro, krom “Generalo Ŝerman”. Ekiĝis tre malvarme.

-Bonege! Revenu ni laŭ la malnova vojo, - diris ni.

-Nenio farebla, veturu ni, - ekspirante diris s-ino Adams kaj ekfunkciigis la motoron.

-Ne, serioze, ĝentlemanoj, - diris s-ro Adams, - estus bone informiĝi pri alia vojo al valo.

-Por kio necesas alia vojo? Estas perfekta vojo, laŭ kiu ni veturis.

-Ĝentlemanoj! Kroma informo neniam estas troa.

Kaj subite ni ekmalĝojĝis, ĉar renkontis gardiston. Li havis neniujn zorgojn, lia humoro estis bonega, kaj li ion gaje fajfis. Geedzoj Adams atakis lin kiel vampiroj.

-How do you do! - diris sinjorino Adams.

-How do you do! - diris la gardisto.

Kaj komenciĝis multaj demandoj. La gardisto diris ĉirkaŭ kvindekfoje “jes, mem!” kaj “ne, mem!”

-Ĝentlemanoj!, - ekkriis s-ro Adams eniĝinte la limuzinon. – Ekzistas alia vojo. Preter la arbo “Generalo Grant”. Ĝi distancas proksime, nur dekkvin mejlojn.

-Sed nun estas mallume. Ni ja tute nenion ekvidos.

-Jes, jes, sinjoroj! Ne parolu tiel “ni nenion ekvidos”.

Antaŭ forveturo sinjorino Adams decidis kontroli ricevitan informon kaj redemandis la gardiston.

-Ĉu ni devas veturi antaŭen rekte? – demandis ŝi.

-Jes, mem.

-Ĝis kiam ni atingos “Generalon Grant”?

-Jes, mem.

-Kaj poste dekstren?

-Ne, mem. Maldekstren.

-Sekve, maldekstren.

-Jes, mem.

-Ĉu, dekstren?

-Ne, mem.

-Ĝis la tria vojkruciĝejo?

-Ne, mem. Ĝis la dua vojkruciĝejo.

-Grandan dankon! – ekkriis s-ro Adams.

Kaj komenciĝis nia granda nokta marŝado de supraĵoj de Sierra Nevado al Kalifornia valo. Du horojn ni veturis en plena mallumo. Kio kreskis ĉirkaŭe ni ne vidis kaj, probable, neniam ekvidos. Verŝajne tie estis kaj generalo Grant, kaj generalo Li (Lee, Robert) kaj ankoraŭ deko da ceteraj sudaj kaj nordaj generaloj (NB.Temas pri generaloj de Civila milito en Usono). Dum turnoj, lanternoj de nia aŭto lumigis glatajn, kretajn rokojn.

Maldekstre estis profundega abismo, tre malproksime apenaŭ vidiĝis kelkaj lumetoj. Subite nia aŭtomobilo ektremis, arieraj radoj komencis devojiĝi. Ni tuj rememoris la tagon de malfeliĉoj, Rok-montaron, Galupo-n kaj fikse sidiĝis. La nestirata limuzino turniĝis laŭlarĝe de la vojo kaj dek metrojn glitis malantaŭen, kaj fine haltis distance kelkajn centimetrojn de rando de la abismo.

-Ne, ne, sinjoroj, - ekbalbutis s-ro Adams, penante lasi la aŭton kaj frapante vitron per kubuto, - kviete, kviete… Jes, jes, jes… Tio estas terure! Ĉio pereis!

Elirinte la vojon, ni ekvidis, ke ni staras sur glacio.

Unu ĉeno estis en ordo. Ni ĝin volvis sur rado kaj komencis poiome puŝi la limuzinon. Sinjorino Adams trafe turnis ĝin kaj ni daŭrigis nian movadon. Ni ĉiuj jam alkutimiĝis dum gravaj okazaĵoj konservi fieran silenton. Silentis ni kaj nun. Sole s-ro Adams varme flustris:

-Bekio! Bekio! Ne pli kvin mejlojn hore! Ne, serioze. Vi devas kompreni, kio signifas falo de sur tia alteco!

Inter pintoj de koniferoj, kliniĝintaj super la abismo, aperis tre granda ruĝa lunarko.

Marŝado laŭ glaciiĝinta vojo daŭris tre longe. Ni ne kapablis mediti pri tempo, kaj niaj stomakoj jam ne bezonis manĝojn. Baldaŭ glacio finiĝis, sed aldoniĝis nova misfortuno. La ruĝa benzinindikilo malleviĝis preskaŭ ĝis limo kaj estis apenaŭ videbla.

-Nian gazolinon diablo prenis! – kun ekstazo kaj teruro ekkriis s-ro Adams.

Ni traveturis ankoraŭ ioman distancon, aŭskultante funkciadon de la motoro kaj meditante pri tio, kie ni pasigos nokton, kiam benzino elĉerpiĝos kaj la aŭto haltos.

Kaj subite okazis tio, kio nepre okazas en Usono, en lando de aŭtaj mirakloj. Aperis gazolina stacio, tre malgranda kun sola krano. Sed kiel ni estis ĝojaj renkontinte ĝin! Denove komenciĝis servado (service). Komenciĝis vivo! Dormema servisto, balbutante “jes, mem” kaj “ne, mem”, tute plenigis nian benzinujon. Traveturinte dudek mejlojn, ni rimarkis, ke li forgesis alŝraŭbi ŝtopilon. Sekve ni ĝis urbo Fresno veturis sen ŝtopilo kaj timis elĵeti cigaredstumpojn en fenestrojn, ĉar ni opiniis, ke benzino povas ekflami kaj nian aŭton “diablo prenos”, kaj kune kun ĝi, li prenos ankaŭ nin.

Longe ni moviĝis laŭ vojo, kiun de ambaŭ flankoj ĉirkaŭigis palmoj.

Urbo Fresno, famiĝinta pro tio, kiel diris s-ro Adams, ke en ĝi loĝas tre multe grekoj, dormis. Stratoj estis tute malplenaj. Nur sola altkreska policano malrapide paŝis preter vendejoj kaj ekzamenis ties serurojn. Usonaj grekoj povis dormi trankvile.

Kiam ni alveturis al hotelo, jam venis noktomezo. Distanckalkulilo montris, ke hodiaŭ ni traveturis tricent sepdek kvin mejlojn. Sinjorino Adams prenis la stirilon dekses horojn seninterrompe. Tio ĉi estis reala rekordo. Ni volis hurai, sed ne sukcesis. Mankis voĉoj.

 

 

Hosted by uCoz