La tria parto                                                             AL PACIFIKO

La deknaŭa ĉapitro                     EN HEJMLANDO DE MARKO TVEN (MARK TWAIN)

De komenco de la vojaĝo ni traveturis ŝtatojn: Nova Jorko, Pensilvanio, Ohio, Miĉigano, Indiano kaj Ilinojso. En niaj kapoj restis nomoj de pluraj urbetoj, en kiuj ni matenmanĝis, tagmanĝis, spektis filmojn en kinejoj kaj tranoktis. Poughkeepsie, Hudson, Albany, Troy, Auburn, Waterloo, Avon, Fredonia, Erie, Sandusky, Toledo, Peoria, Springfield.

En tiuj ĉi urbetoj kaj en cento da ceteraj, nemenciitaj, sur ajna ĉefa placo staras malgrandaj monumentoj omaĝe al soldato de la Civila milito. Ili aspektas tre paceme kaj tute ne militeme. Ie en Eŭropo bronza aŭ ŝtona militisto nepre svingus sabron aŭ rajdus elkriante ion similan al: "Antaŭen, herooj!". Sed la monumentoj en usonaj urbetoj tute ne entuziasmigas. Soldateto staras apatie, apoginte sin per fusilo; lia tornistro estas ekipita laŭ ĉiuj reguloj, lia kapo kliniĝis al manoj kaj ŝajne la batalanto por liberigo de usona sklavaro baldaŭ ekdormetos pro lulado de aŭtuna kvieteco.

Tiujn monumentojn oni alveturigis el Germanio. Ĉiuj estas samaj kaj distingiĝas unu de la alia preskaŭ neniel. Ekzistas etaj soldatoj, taŭgaj por stari endome, kaj luksaj modeloj de soldato, ĉe kies piedoj kuŝas kuglego. Nur antaŭnelonge usonanoj liberiĝis de tiu ĉi fremda “dependeco” kaj komencis fabriki krudferajn kaj ŝtonajn soldatetojn per siaj manoj kaj el enlandaj materialoj.

Krome, ĉiu usona urbeto, kies rezidantoj spertas sinceran patriotismon, havas kanonon, restintan de la milito inter Nordo kaj Sudo, kaj areton da kuglegoj. Ili kune kun soldato prezentas milithistorian parton de urbo.

Moderna ĝia parto jam estas konata al ni, ĉar kutime tie situas servejoj por aŭtoj, farmaciejoj, restoracioj, vendejoj, en kiuj ĉiu varo kostas kvin aŭ dek cendojn, kaj butikoj de koloniaj varoj, kiujn posedas firmao “Atlantiko kaj Pacifiko” (NB. A&P). Afiŝoj de la kompanio kun ruĝaj kaj oritaj literoj estas en ĉiu urbo. Ĉiuj butikoj estas konstruitaj unutipe kaj sekve aĉetanto ĉie scias, ke pipro kuŝas sur maldekstra vendotablo, vanilo sur certa breto kaj kokosoj sur la alia.

Tiu ĉi majesta unutipeco donas al la firmao “Atlantiko kaj Pacifiko” kvazaŭ iujn trajtojn de senmorteco. Ni supozas, ke kiam okazos pereo de nia planedo, tiam plej lastaj estingiĝos lumoj de tiuj butikoj, ĉar la firmao tre bone priservas aĉetantojn kaj disponas ĉiam plej abundan kaj freŝan sortimenton de koloniaj varoj de bananoj ĝis cigaredoj kaj cigaroj, fabrikitaj el enlandaj kaj importitaj tabakoj.

Ĝis nun malbona vetero akompanis nian vojaĝon. Sole dum la unua tago lumis la malvarmeta, frostigita suno. Jam en Bafalo estis pluvo, en Klivlendo ĝi estis pli abunda, kaj en Detrojto ĝi iĝis kvazaŭ iu puno, sed en Ĉikago ĝin anstataŭigis furioza, frida vento, kiu forŝiris ĉapelojn kaj apenaŭ ne estingis reklamojn.

Proksime de Ĉikago en pluvo kaj nebulo ni preterveturis metalurgiajn uzinojn de Geri (NB.Gary, Elbert, ĉefa organizinto de usona ŝtala korporacio “The United States Steel Corporation”). Metalurgio kaj malbona vetero kune okazigis unikan ensemblon, kiun ni neniam vidis. Kaj nur post nia forveturo el Ĉikago, ni ekvidis la bluan ĉielon, laŭ kiu vento rapide kaj senceremonie pelis nubojn.

Vojo ŝanĝiĝis, ne ŝoseo mem, laŭ kiu ni veturis, sed ĉio ĉirkaŭiganta ĝin. Ni nun lasis industrian Orienton kaj trafis en Mezan Ŭeston.

Estas tri ĝustaj indicoj, laŭ kiuj usonanoj senerare ekkonas, ke reale ili troviĝas en originala Ŭesto. En vitrinoj de restoracioj kaj apotekoj malaperas afiŝoj, reklamantaj “hot dog”-on. “Varma hundo” situas ne tro malproksime de ordinara hundo: tio estas varma kolbaseto. En la tuta mondo oni spritas pri kolbaseto kaj hundo, sed sole en orienta Usono la spritaĵo eniris kutimvivon, kaj per la vorto “hundo” tie oni oficiale nomas kolbaseton.

Anstataŭ “hot dog” lokaj restoracioj kaj apotekoj prezentas en siaj vitrinoj afiŝojn reklamantajn okcidentan manĝaĵon - sandviĉon kun rostita sur krado porkaĵo (barbecue).

Due, ĉi tie anstataŭ optimismaj “all right” (ĉio pravas) kaj “okay” (bone) en eldiroj de lokaj loĝantoj aŭdiĝas ne malpli optimisma vortkombino “you bet” (certe), kio fakte signifas: “mi vetas”, sed estas uzata por ĉiuj okazaĵoj. Ekzemple, se vi demandas kelnerinon, ĉu estos bongusta rostaĵo, kiun vi mendis el manĝa sortimento #3, la fraŭlino ĉarme ekridetos kaj respondos:

- You bet! (Certe!)

La tria, lasta indico estas plej grava - tio estas apero surstrate malmodernaj, eĉ antikvaj vehikloj. En aŭtoj fabrikitaj en 1910, kun maldikaj radoj, veturas tutaj familioj de respektindaj loĝantoj de Ŭesto. En malnovaj kaj altaj kupeoj malrapide moviĝas farmuloj en bluaj supertutoj (overalls) trastebitaj laŭ kunkudroj per blankaj fadenoj. Grandaj manoj de farmuloj firme premas stirilojn. Ien trenas sin familio de negroj. Enfronte sidas juna negro kun sia edzino. Sur postaj sidlokoj dormetas grizhara bopatrino kaj etaj negridoj, kun nekutima scivolemo, rigardantaj nian flavan, novjorkan numeron. La familio verŝajne direktas sin malproksimen, ĉar al aŭto estas aligitaj sitelo kaj ligna ŝtuparo. Longorelaj kaj longkruraj muloj trenas laŭ ŝoseo kamparajn furgonojn kaj veturilojn. Ĉaristoj, same en supertutoj, pelas mulojn stare. Ni nenie vidis, dum la tuta vojaĝo, sidintan mulpeliston. Kvanto de antikvaj “ford”-oj pliiĝas (NB. Temas pri aŭta modelo “Old Henry”). Ties konturoj estas eksmodaj, iomete ridindaj kaj samtempe kortuŝaj. Ili meritis fidon kaj respekton. Ili estas dudek aŭ dudekkvin jaraj, sed ankoraŭ moviĝas, veturigas, funkcias, tiuj bonkvalitaj, malkaraj nigraj ĉaroj. Oldulo apenaŭ spiras, ĉiuj pecoj tremas, ĝia krudtolo eluziĝis, vicrado rustiĝis, sed ĝi realigas siajn taskojn, aminda kaj iomete komika aŭtomobila veterano.

Ni troviĝis en Ŭesto. Ni lasis vintron kaj proksimiĝas al somero. Ni trafas ne nur en pli oportunan sezonon, sed ankaŭ en centran geografian zonon, kie tempo diferencas de la atlantika je unu horo. Nun en Nov-Jorko estas la deka kaj ĉi tie - nur la naŭa. Veturante al San-Francisko ni ankoraŭ dufoje precizigos niajn horloĝojn. El okcidenta zono ni trafos en montan zonon, kaj poste - en la pacifikan.

Ĉe interkruciĝo de tri vojoj, male de eta ligna kafejo prezentanta bieron troviĝantan ne en boteloj, sed en ladvazoj, staris fosto, al kiu oni aligis larĝajn indikilojn kun nomoj de urboj. Krom direkton kaj distancon, sagoj indikis tion, kion en Ŭesto oni preferas same kiel en Oriento, - belsonajn, majestajn kaj famajn nomojn de urboj.Estis agrable ekkoni, ke de tiu ĉi loko ĝis Edino (Eden) - 42 mejlojn, ĝis Memfiso (Memphis)- 66, ĝis Meksikio- 44, kaj ĝis Parizo (Paris) nur 17 mejlojn. Sed ni elektis ne Parizon kaj ne Memfison. Ni bezonis Hanibalon (Hannibal). Sago indikis dekstren kaj distancon - 39 mejlojn.

-Ĝentlemanoj, - diris Adams, - bonvolu memorigi al mi vespere pri biero en ladvazoj, ĉar mia rakonto estos interesa por vi.

Ĝuste post tridek naŭ mejloj aperis Hanibalo. Krudfera tabulo, starigita de “Historia societo de ŝtato Misurio (Missouri)” antaŭ eniro de la urbo, sciigis, ke ĉi tie granda humuristo Marko Tven (Mark Twain) travivis sian infanecon, ke en la urbo konserviĝis lia domo kaj parko, el kiu estas vidata rivero Misisipo (Mississipi), estas monumentoj kaj kavernoj ktp.

Dume ni serĉis dormolokon kaj s-ro Adams longatempe demandis mastrinon de gastejo, kiun ni elektis, pri lokaj novaĵoj, pri krizo kaj pri ŝia opinio pri Rusvelt, - jam venis krepusko. Pririgardo de vidindaĵoj ni prokrastis ĝis morgaŭa mateno. Tamen ni sukcesis tiun vesperon viziti domon de Marko Tven, situantan sur ĉefa strato. Kaj s-ro Adams sukcesis ricevi respondojn de olda mastrino pri tio, ke nun en la urbo ĉio okazas tre glate kaj grandan enspezon donas turistoj, ke krizo antaŭ iom da tempo grave influis, sed tamen ne tiel serioze, kiel en Oriento, ke prezidanto Rusvelt estas bona homo, ĉar li zorgas pri malriĉuloj.

Muzeo estis provizora, aranĝita por la centjara jubileo de Marko Tven (NB. Mark Twain estas pseŭdonomo de Samuel Clemens, naskita la 30-an de nov.1835, en Florida, Misurio, kaj mortinta la 21-an de apr.1910, en Redding, Konektikuto). Ĝi troviĝis en banko “Hanibala Kredita Kompanio” (Hannibal Trust Company), ruiniĝinta antaŭ la jubileo. Pro tio fotaĵoj kaj diversaj relikvoj strange miksiĝis tie kun kontoraj vandoj kaj ŝtalaj rigliloj de bankaj trezorejoj. Super grandega (ve, por ĉiam malplena) brulrezista kaso pendis stirilo de rivera ŝipo. Similan stirilon premis permane Marko Tven, kiam li estis juna kaj kiel ŝipano navigis laŭ Misisipo.

Krom ni, tiutempe vizitis la muzeon nur unu homo. Lia malgaja mieno, sendube, apartenis al persono, kiu antaŭe estis kreditoro de la banko kaj venis ĉi tien sole por tio, ke ankoraŭfoje rigardi majestan kaj tute malplenan bankan kason, en kiu troviĝis lia modesta ŝparmono.

Sur muroj pendis fotaĵoj. En aparta ĉambro staris lito, sur kiu mortis la verkisto. Ĝin oni speciale alveturigis ĉi tien por celebri la jubileon. Ĉie kuŝis manuskriptoj, la unuaj eldonaĵoj de liaj libroj, ŝuetoj, skarpetoj kaj nigraj puntaĵoj de tiu knabino, kiu estis prototipo de Bekio Tetĉer (Becky Thatcher). Ĝenerale la muzeo estis aranĝita fuŝe kaj grandan intereson ne okazigis.

Ankaŭ en la muzeo troviĝis gipsa modelo de monumento, por kies instalo oni proklamis nacian monkontribuon. Ĝi prezentas la aŭtoron kune kun liaj personaĵoj, kies kvanto superas kvindek personojn. La monumento kostos milionon dolarojn kaj, per tiu ne tro granda sumo, oni starigos, vide la modelon, unu el plej malbelaj monumentoj en la mondo.

Ni vespermanĝis en restoracieto, situanta kontraŭe de la muzeo. Sinjoro Adams, kiu nenion drinkis, subite mendis bieron. Juna kelnero (waiter) alportis du ladvazojn da biero.

-Tio estas grandega afero, - diris s-ro Adams, rigardante, kiel la kelnero malfermas la biervazojn, - kaj ĝis nun neniu sukcesis tion. Perturbis lada odoro. La biero postulas nepran situon en kverkaj bareloj kaj elverŝon en vitrajn botelojn. Sed vi, sinjoroj, devas kompreni, ke transveturigo de la biero en vitraj boteloj estas maloportuna kaj multekosta. Ili okupas tro grandan spacon. Tio pliigas elspezojn. Antaŭnelonge oni inventis lakon, kies odoro similas odoron de kverka barelo. Kvankam oni volis inventi lakon por produktado de elekraĵoj. Nun per ĝi oni kovras internojn de ladvazoj kaj do la biero havas neniun kromguston. Tio ĉi estas grandega afero, sinjoroj!

Li eĉ drinkis du pokalojn da biero, kiun ĝenerale li ne ŝatis. Li drinkis pro estimo al tekniko.

La biero estis efektive tre bongusta.

Elirinte matene el la gastejo, ni ekvidis la etan, oldan kaj tute neriĉan urbon. Ĝi pitoreske disvastiĝis sur montetoj, kliniĝintaj al Misisipo. Ĉi tieaj oblikvoj tre similas samajn de iu volga (NB.rivero Volga, plej granda rivero en eŭropa parto de Rusio) urbeto, situanta sur alta bordo. Nomojn de stratoj ni ne konis, sed supozis, ke ili same estas similaj al la volgaj - Lavanga aŭ Decidua.

Jen kia estas Hanibalo, la urbo de Tomo Sojer (Tom Sawyer) kaj Heko (Huck) Finn!

Mirinda afero! La urbo estas fame konata ne pro produktado de aŭtoj, kiel Detrojto, ne pro buĉejoj kaj banditoj, kiel Ĉikago! Ĝin gloras literaturaj personaĵoj de “La aventuroj de Tomo Sojer”, la plej amindaj kaj gajaj aventuroj, el ĉiuj, iam ajn okazintaj en la monda literaturo.

Samkiel aliloke, surstrate homoj preskaŭ forestis. Tamen tiuj personoj, kiujn ni renkontis, tre similis heroojn de la libroj de Tven - timemaj kaj bonkoraj negroj, respektinda juĝisto, jam matene enbuŝiginta malkaran cigaron, kaj knaboj en veluraj, firmaj pantalonoj kun ŝelkoj. Ili grupiĝis je aretoj kaj ion ludis. Ĉar ili kaŝe ĉirkaŭrigardis, do ŝajnis, ke ili ludis kontraŭ mono.

La strato, sur kiu loĝis infanece Marko Tven, tiam ankoraŭ Semo Klemens (Sam Clemens), preskaŭ neniel variis. Super enirejo de dometo de la verkisto pendis cirkla blanka lanterno kun skribaĵo: “La domo de Marko Tven”. Interalie, usonanoj preferas prononci Tvejn kaj Tam. Eĉ plej serioza, plej aferema usonano, dum konversacio pri tiu mondfame konata bubo, komencas rideti kaj liaj okuloj fariĝas pli bonaj.

En la dometo loĝas du malriĉaj, preskaŭ mizeraj oldulinoj, kiuj estas malproksimaj parencinoj de familio Klemens. Ambaŭ estas tiel maljunaj kaj maldikaj, ke ili ŝanceliĝis kiel herberoj.

Du ĉambroj de la unua etaĝo estis malvastaj kaj polvoplenaj. Patro de Marko Tven estis redaktoro de loka ĵurnalo kaj havis tre modestan enspezon. Staras brakseĝoj kun elŝoviĝintaj eksteren risortoj kaj ŝanceliĝantaj tabletoj kun fotoj.

-Sur tiu ĉi brakseĝo, - diris unu maljunulino, - sidis onklino Polio (Polly), kaj tra jena fenestro elsaltis kato Pitero (Peter), post kiam Tomo donis al ĝi ricinoleon. Ĉirkaŭ tiu ĉi tablo kunvenis la tuta familio, opiniante, ke Tomo dronis, kvankam li kaŝe staris apude kaj subaŭskultis.

La maljunulino rakontis tiel, kvazaŭ ĉio priskribita en libro pri Tomo Sojer, ĝuste okazis reale.

Fine ŝi proponis aĉeti fotaĵojn, kiuj estas fakte ties enspezo. Ĉiu el ni aĉetis po unu fotaĵo kontraŭ duondolaro.

-Nin tre malofte oni vizitas, - enspirante diris la oldulino.

En la ĉambro, troviĝanta ĉe enirejo, surmure pendis memoriga ŝildo kun portreto de la verkisto kaj saĝaj vortoj, enskribitaj de loka bankisto, tre ŝatinta verkaĵojn de Marko Tven.

“Vivo de Marko Tven instruas, ke malriĉeco pli versimile estas vitala stimulo, ol malakcelanta kaŭzo”.

Tamen aspekto de la mizeraj, forgesitaj maljunulinoj elokvente refutis tiun ĉi konsekvencan filozofian koncepton.

Apud la domo staris eta ordinara bariero. Sed vigla “Historia societo de ŝtato Misurio” jam sukcesis aligi al ĝi krudferan tabulon kun sciigo pri tio, ke ĝi estas kopio de tiu bariero, kiun Tomo Sojer permesis al siaj amikoj farbi kontraŭ unu pomo, blua vitra globeto kaj ceteraj belaĵoj.

Ĝenerale “Historia societo de ŝtato Misurio” agadas ĝuste laŭusone. Ĉio estas konkreta kaj certa. Ne estas enskribita frazo: “Jen estas domo, en kiu loĝis knabino, prototipo de Bekio Tetĉer el la libro “La aventuroj de Tomo Sojer”. Ne, tio, probable, estus vera, sed tro nebuleca por usona turisto. Li deziras scii ekzakte - tiu knabino aŭ ne. Kaj lin oni konvinkas: “Jes, jes, ne maltrankviliĝu, ŝi estas tiu. Vi ne vane perdis monon pro gazolino kaj tempon por veturo ĉi tien. Ŝi estas efektive tiu”.

La maljunulinoj vendis al ni kelkajn fotaĵojn. Sur unu videblis Bekio Tetĉer mem, jam maljuna. Ŝi, ŝajne, edziniĝis al iu advokato. Antaŭnelonge de sia morto Marko Tven alveturis en Hanibalon kaj fotis kune kun ŝi. Granda fotaĵo de du gejunuloj pendas en la muzeo kun kortuŝa subskribo: “Tomo Sojer kaj Bekio Tetĉer”.

Alia fotaĵo prezentas indianon, kiun Marko Tven menciis en la libro kiel “indiano Ĝo” (Indian Joe). La fotaĵo estas farita en 1921. La indiano tiam estis centjara. Tion almenaŭ konfirmas la urbo Hanibalo.

Fine ni ekpaŝis al Kardifa monteto, kie situas unu el tre raraj monumentoj en la mondo - la monumento omaĝe al la literaturaj herooj. Faritaj el krudfero Tomo Sojer kaj Heko Finn intencas iri por distriĝi. Apud la monumento ludis kelkaj adoleskoj, tre similaj al siaj krudferaj kamaradoj. Gaja kriado aŭdiĝis apud piedestalo de la monumento.

Frumatene ni forlasis Hanibalon. Laŭ ŝoseo tre rapide veturis dormemaj migraj komizoj. Tage ili laboras, vespere dormas kaj nokte migras de unu loko al la alia. Nokte vojoj estas malplenaj kaj tiuj demonoj de komerco havas eblecon veturi plenmove.

Ni veturis inter falĉitaj kampoj de maizo kaj tritiko, preter ruĝaj farmaj grenujoj kaj bienoj, en kiuj metalaj ventaj turbinoj pumpas akvon el putoj, kaj tagmeze ni atingis urbon Kansason (Kansas City). Proksimume Kansaso situas en centro de Usono. De ĉi tie estas egala distanco ĝis Nov-Jorko, ĝis San-Francisko, ĝis Nova Orleano kaj ĝis la kanada limo.

Do, ni venis centron de Unuiĝintaj Ŝtatoj, centron de prerioj, urbon Kansason, situantan ĉe la rivero Misuro. Kio estas pli usona, ol tiu ĉi loko? Tamen mastro de restoracieto, kiun ni enkuris por varmiĝi per kruĉo da kafo, estis bessarabia (NB.nun Moldavio) hebreo el urbo Bendero. Miniatura framasona steleto brilis en butontruo de lia jako. Bendero, Misuro, Bessarabio, framasonismo - ĉio kune turnis niajn kapojn!

Li elpoŝigis brunajn malgrandajn fotaĵojn kaj montris ilin al ni. Ili prezentis liajn parencojn, kiuj restis en Bendero, - du provincaj junuloj kun krispaj kapoj, kiujn apogis starantaj kolumoj. Ankaŭ la mastro de la restoracio montris sian framasonan membrokarton. Nomo de libera masonisto estis Morgen, kaj li alveturis Usonon antaŭ tridek jaroj.

-Morgen, ripetis li, - vi, memkompreneble, aŭdis - “gut morgen” (NB. germane, “bonan matenon”). Jen tiu mi estas. Preskaŭ Morgan (NB. fama financisto)!

-Kaj kie do estas viaj kvindek mil dolaroj, sinjoro Morgan? - gaje demandis Adams.

-Kies kvindek mil dolaroj? - miris la mastro.

-Ne, ne, sinjoro, ne diru tiel “kies”! Viaj! Viaj kvindek mil dolaroj! Vi ja alveturis perlabori monon! Kie ĝi estas, tiu mono?

-En banko! - malgajhumure respondis s-ro Morgen. - Tuta mia mono troviĝas en banko, sed kurantan konton posedas alia persono.

Lia malfreŝa aspekto kaj neordinara humuro memorigis al ni iun. Jam poste, kiam ni estis veturantaj al urbo Amarillo, ŝtato Teksaso, ni sukcesis rememori tiun, kiun similis la bendera framasono.

En 1933 ni vizitis Atenon. Pri ekskursoj al Akropolo kaj al ceteraj antikvaj lokoj ni ne menciu. Sed pri unu okazaĵo necesas rakonti.

Suferintaj pro lernejaj rememoroj, ni decidis veturi el Ateno al Maratono. Al ni oni eksplikis ĝustan vojon. Necesas eniri placon, de kiu veturas busoj al Maratono, aĉeti biletojn kaj veturi tien. Ni vigle ekpaŝis kaj, proksime de necesa placo, ni perdis ĝustan direkton. Razisto, kiun ni petis indiki vojon, ĉesigis razi klienton kaj eliris straton, por montri plej oportunan vojon.

Kliento ankaŭ eniris straton kaj, malgraŭ tio, ke liaj vangoj estis kovritaj per ŝaŭmo, ankaŭ komencis ekspliki vojdirekton. Iom post iom ĉirkaŭ ni kolektiĝis homamaso, en kies centro ni staris konfuzitaj pro okazinta tumulto. Fine, por ĝustigo, oni proponis al ni kvinjaran knabon, kiel ĉiĉerono.

Knabo laŭgreke nomiĝas “mikro”. Li kondukis nin, de tempo al tempo loginte nin per fingro kaj mimiko.

Surplace ni ekvidis malnovajn busojn, al kies postoj oni alligis eluzitajn valizojn. Tiuj busoj devis veturi al Maratono. Ni diris neniujn vortojn kaj perdis deziron veturi. Mikro ricevis kvin drakmojn pro maltrankviligo kaj ni ekiris al kafejo, situanta male de busa haltejo, por ripozi kaj trinki rimarkindan grekan kafon.

Kvar belaj kaj malriĉe vestitaj nenifaruloj kartludis sur felta tapiŝeto, kovrinta marmoran tableton. Ĉe vendotablo troviĝis mastro, senmoraliĝinta viro. Li aspektis apatie kaj al ĉio rilatis indiferente. Li akceptis nian mendon kaj eliris por prepari kafon.

Kaj tiam ni ekvidis lian junan portreton pendintan surmure. Ronda energia kapo, triumfa rigardo, lipharoj levintaj supren, blanka kolumo, eterna kravato, potenco kaj brilo de juneco. Ho, kiom da jaroj, kiom da malfeliĉoj necesis por tio, ke tiu bela atenano iĝis tia kompatinda malprosperulo, kiun ni renkontis. Kontrasto inter portreto kaj ĝia mastro estis tre akra. Ĉio estis komprenebla senvorte. Tuta vivo de la malprospera greko estis antaŭ ni.

Jen kiun rememoris al ni sinjoro Morgen, bessarabiano, hebreo kaj framasono el Kansaso urbo.

 

Hosted by uCoz