ANTAŬPAROLO

La 13-an de decembro 2003 okazos la centjara jubileo de Eŭgeno Petrov (origine Evgenij Petroviĉ Katajev), granda rusa verkisto, kiu famiĝis en la tuta mondo kiel aŭtoro (kune kun Ilja Ilf) de verkoj “Dek du seĝoj”, “La ora bovido” kaj multaj aliaj.

Petrov naskiĝis en urbo Odeso situanta ĉe Nigra Maro en familio de instruisto. Li estis prototipo de Pavliko Baĉej en trilogio “Ondoj de Nigra maro” verkita de lia frato Valentino Katajev. En 1920 li finis la klasikan gimnazion kaj ekoficiis kiel korespondanto de Ukrainia telegrafa agentejo.

Poste li tri jarojn servis kiel detektivo. Kaj denove li estis protagonisto de “La verda furgono” verkita de A. Kozaĉinskij. La libron kaj la samnoman filmon oni tre ŝatas en Rusio.

En la jaro 1923 Petrov venis Moskvon. V.Katajev engaĝis lin en medion de ĵurnalistoj kaj literatoroj. Petrov iĝis raportisto de revuo “Papriko” kaj en 1926 ekoficiis en revuo “Gudok”( Sireno). Li verkis ĉefe humuraĵojn kaj satirikaĵojn.

En 1927 dum kuna verkado de romanoDek du seĝoj” komencis krea kunlaboro de Ilf kaj Petrov. Tembazon de la romano proponis V. Katajev, al kiu la kunaŭtoroj dediĉis la verkon. En siaj rememoroj Petrov skribis poste:” Ni momente decidis, ke temo pri seĝoj ne devas esti esenco de la romano, sed nur kaŭzo, motivo por prezenti la vivon”. Ĉi tion perfekte dum duonjaro realigis ambaŭ kunaŭtoroj: la verkoj (ĝia daŭrigo estas “La ora bovido”) iĝis esprimplenaj ekzemploj de “enciklopedio de la soveta vivo” dum tiama epoko.

Ĉefa persono de ambaŭ libroj, gaja aventuristo Ostapo Bender estas ĝis nun tre populara en Rusio. Pluraj liaj frazoj iĝis ofte uzataj aforismoj kaj belsonajn kanzonojn el filmoj oni povas aŭskulti tre ofte.

Ekde 1932 Ilf kaj Petrov verkis felietonojn por ĵurnalo “Pravda”. En la jaroj 1933-1934 ili vizitis okcidentan Eŭropon kaj en 1935 Usonon. El abundaj notoj al fotoj pri la vojaĝo en Usonon, publikigitaj en revuo “Ogonjok” (Lumeto), il verkis la  libron “Unuetaĝa Usono” (1937).

Post morto de Ilf en 1937, Petrov ion verkis sole, sed samtempe kune kun G.Munblit verkis kelkajn kinoscenarojn de filmoj ŝatataj ĝis nun: “Muzika historio”, “Antono Ivanoviĉ koleras”, “Maltrankvila homo” k.a.

Dum la Granda Patria milito Petrov servis kiel milita korespondanto kaj pereis la 2-an de julio 1942 pro aviadilakcidento, kiam li flugis Moskvon el Sebastopolo.

Lia amiko kaj kunaŭtoro Ilja Ilf (origine Ilja Arnoldoviĉ Fainzilberg) naskiĝis same en Odeso la 16-an de oktobro 1897 en familio de banka oficisto. En la jaro 1913 li finis teknikan lernejon, poste li laboris en desegna buroo, en telefona stacio, en aviadila kaj grenada fabrikoj. Post la revolucio li estis librotenisto, ĵurnalisto en JugROSTA, redaktoro de humuraj revuoj, membro de odesa unio de poetoj.

En la jaro 1923 li venis Moskvon kaj eklaboris kiel raportisto de revuo “Gudok” (Sireno), en kiu kunlaboris dum la 1920-jaroj M.Bulgakov, Ju.Oleŝa kaj ceteraj verkistoj, kiuj famiĝis iom poste. Ilf verkis tie humuraĵojn kaj satirikaĵojn, ĉefe felietonojn.

Ilja Ilf kaj Eŭgeno Petrov, ambaŭ odesanoj, interkonatiĝis en 1926 kaj dum dek unu jaroj estis fidelaj amikoj kaj fruktodonaj kunlaborantoj.

En 1936, en Usono, Ilf jam komencis suspekti sian gravan malsanon - tuberkulozon. Reveninte Moskvon, li akurate plenumis ĉiujn rekomendojn de kuracistoj kaj eĉ provis ŝerci, tamen la malsano superis. Foje li prenis pokalon kun ĉampano kaj proponis nomi ĝin: “Ich sterbe” (germane “Mi mortas”). Kiel estas konate, tiuj vortoj estis lastaj, kiujn diris Antono Ĉeĥov, granda rusa verkisto, same mortinta pro tuberkulozo.

La 13-an de aprilo 1937 Ilf mortis kaj poste lia korpo estis kremaciita. Liaj amikoj, alvenintaj adiaŭiĝi, trovis en ĉambro stakojn de ĵus eldonita libro “Unuetaĝa Usono”.

Verkoj de Ilf kaj Petrov estas eldonitaj angle (en Usono kaj Britio), germane, france, ĉeĥe, pole, norvege, svede, hispane, itale, turke, japane, ĉine, arabe kaj sume en tridek kvin lingvoj. Ili disvastiĝis tra la tuta mondo. Ili “meritis” aŭtodafeon en hitlera Germanio. Ilin malpermesis Franko en Hispanio. Sed en ĉefaj lingvoj de la mondo ili asertis, ke en Sovetunio loĝis du talentaj, bonkoraj kaj gajaj amikoj, tre amintaj sian patrujon.

Omaĝe al la centjara jubileo de Eŭgeno Petrov, okazonta ĉi-jare (2003), mi tradukis libron “Unuetaĝa Usono” en Esperanton el la rusa. Ĝi estas malpli konata en la mondo, ol “Dek du seĝoj” kaj “La ora bovido”, kvankam preskaŭ samtempe kun apero de la ruslingva originalo en 1937, aperis la anglalingva traduko far Charles Malamuth sub titolo “Little Golden America”.

Kvarope (ambaŭ kunaŭtoroj kaj geedzoj Adams el Nov-Jorko) en limuzino ili traveturis Usonon de Atlantiko ĝis Pacifiko kaj reen dum du monatoj. Supre jam estis dirite, ke la libro aperis sur bazo de pluraj fotoj kun abundaj subskriboj en revuo “Lumeto” en 1936. Sed, bedaŭrinde, la libro, eldonita antaŭ morto de unu el kunaŭtoroj –Ilja Ilf, havas neniujn ilustraĵojn. El diversaj fontoj mi eltiris kelkajn bildojn, por ke leganto povu pli facile imagi personojn, pejzaĝojn, vidindaĵojn ktp, menciitajn en la libro. Sed mia kolekto evidente estas tro malabunda kaj bezonas pliigon.

Kvankam la vojaĝo en Usonon okazis delonge, fine de la jaro 1935, sed, mi esperas, ke nuntempa leganto ĝuos pro enhavo de la libro, samkiel mi, ĉar en ĝi kunaŭtoroj:

Junio, 2003                                                             Vladimir OKC

Pasis 70 jaroj post vojaĝo de Ilf kaj Petrov en Usonon. Pasis 3 jaroj post apero de mia traduko de la libro `Unuetaĝa Usono` en Interneto. Mi ricevis plurajn laŭdajn leterojn kun bonaj impresoj pri mia verko. Ili ankaŭ entenis iujn rimarkojn pri negravaj mistajpoj penetrintaj la tekston.

Somere de 2006 du famaj rusiaj raportistoj – akademiano Vladimir Pozner kaj juna Ivan Urgant okazigis sian vojaĝon tra Usono laŭ spuroj de Ilf kaj Petrov. Printempe 2007 oni montros ilian filmon en rusia TV. Tiam okazos ankaŭ la funebra evento – la 70-a datrevo de morto de Ilja Ilf.

La libroj far Ilf & Petrov, unuvice `Dek du seĝoj` kaj `La ora bovido` ĝis nun allogas intereson de rusiaj kaj alilandaj legantoj. Ĉi-jare oni filmis la novan (ŝajne la kvaran) version de tiuj libroj. Multe prapagandas la verkojn de siaj `du patroj` filino de Ilja Ilf – Aleksandra Ilf, kiu laboras kiel redaktoro en la eldonejo kaj tradukas en la anglan.

Mi skanis kaj enmetis la anglan tekson de la libro `Little Golden America` (tradukis Charles Malamuth) kune kun la rusa teksto. Mi rezonis, ke komencantaj esperantistoj, kies patra lingvo estas la angla aŭ la rusa, povas uzi mian tradukon kiel utilan lernilon dum lernado de la internacia lingvo Esperanto.    

Kvankam la vojaĝo de Ilf kaj Petrov okazis antaŭ 70 jaroj, sed, laŭ mi, iliaj impresoj pri tiama kutima vivo de usonanoj, rimarkindaj priskriboj de tieaj pejzaĝoj kaj vidindaĵoj ktp ne perdis sian aktualecon, do ĉiu scivolema leganto povas trovi multajn interesaĵojn en mia traduko.

Mi elkore dankas ĉiujn legantojn de `Unuetaĝa Usono` kaj atendas novajn leterojn en mian poŝtkeston vladimir-okc#narod.ru, kie # signifas @, por eviti spamon.

 

                               Oktobro, 2006                                                            Vladimir OKC 

 

 

 

 

Hosted by uCoz